Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 16, 3.5-15.35.37a.40-43.59-63


El la libro Jeĥezkel

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino. Oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita.

Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango: Vivu. Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia. Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per oleo. Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon. Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. Vi ornamiĝis per oro kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon. Kaj disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li.

Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis. Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros. Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon.

Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Unua Responsorio


Kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito Mi vin alvokis. En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

Kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito Mi vin alvokis. En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.

Per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito Mi vin alvokis. En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo. – kp. Jes 54, 6; Jeĥ 16, 60

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Praepara animam tuam ad tentationem.

Iam audistis quid mali pastores diligant. Videte quid neglegant. Quod infirmatum est, non confortastis; et quod male habuit, non corroborastis; et quod contribulatum est, id est, quod confractum est, non colligastis; et quod errabat, non revocastis; et quod periit, non inquisistis; et quod forte fuit, confecistis, interfecistis, occidistis. Infirmatur ovis, id est, infirmum cor gerit, ut possit cedere tentationibus, incauto et imparato si supervenerit.

Pastor neglegens, quando credit talis, non illi dicit: Fili, accedens ad servitutem Dei, sta in iustitia et timore, et praepara animam tuam ad tentationem. Qui haec enim loquitur, confortat infirmum et ex infirmo facit firmum, ut non ille cum crediderit prospera huius saeculi speret. Si enim doctus fuerit sperare prospera saeculi, ipsa prosperitate corrumpitur; supervenientibus adversitatibus sauciatur aut fortassis extinguitur.

Non ergo eum aedificat super petram, qui sic aedificat, sed super arenam ponit. Petra autem erat Christus. Christi passiones imitandae, non a christianis deliciae conquirendae. Confortatur infirmus, cum ei dicitur: «Spera quidem tentationes huius saeculi, sed ab omnibus te eruet Dominus, si ab illo non recesserit retro cor tuum. Nam ad confortandum cor tuum venit ille pati, venit ille mori, venit sputis illiniri, venit spinis coronari, venit opprobria audire, venit postremo ligno configi. Omnia haec ille pro te, tu nihil. Non pro illo, sed pro te».

Quales autem sunt, qui timentes hos laedere quibus loquuntur, non solum non praeparant ad imminentes tentationes, sed etiam promittunt felicitatem huius saeculi, quam Deus ipsi saeculo non promisit? Ille praedicit labores super labores usque in finem venturos ipsi saeculo, et tu vis ab ipsis laboribus exceptum esse christianum? Quia christianus est, aliquid plus passurus est in hoc saeculo.

Etenim ait Apostolus: Omnes qui volunt in Christo pie vivere, persecutionem patientur. Iam si tibi placet, pastor tua quaerens non quae Iesu Christi, ille dicat: Omnes qui volunt in Christo pie vivere, persecutionem patientur, et tu dic: «Si in Christo pie vixeris, abundabunt tibi omnia bona. Et si filios non habes, suscipies et enutries omnes, et nemo tibi morietur». Haeccine est aedificatio tua? Attende quid facias, ubi ponas. Super arenam est quem constituis. Venturus est imber, influxurus est fluvius, flaturus est ventus, impingent domum istam, et cadet et fiet ruina eius magna.

Leva de arena, pone super petram: in Christo sit quem vis esse christianum. Attendat ad passiones Christi indignas, attendat illum sine ullo peccato quae non rapuit exsolventem, attendat Scripturam dicentem sibi: Flagellat omnem filium quem recipit. Aut paret se flagellari, aut non quaerat recipi.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 10-11; en: CCL 41, 536-538

Dua Responsorio


Kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas. Ni volas plaĉi ne al homoj, sed al Dio.

Kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas. Ni volas plaĉi ne al homoj, sed al Dio.

Nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo.

Ni volas plaĉi ne al homoj, sed al Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas. Ni volas plaĉi ne al homoj, sed al Dio. – kp. 1 Tes 2, 4.3

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo