Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-06


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 3, 17 - 4, 9


El la letero al la Filipianoj

Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon. Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo; ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surteraĵojn. Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro. Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.

Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Unua Responsorio


La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon;

ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. – Efe 4, 17; el 1 Tes 5, 15-18

Dua Legaĵo – Pseudo-Ambrosius


El traktato atribuita al Ambrozo pri la la letero al la Filipianoj

Gaudete in Domino semper.

Vocat nos, fratres carissimi, divina pietas, ob salutem animarum nostrarum, ad gaudia sempiternae beatitudinis, ut audistis in lectione praesenti, Apostolo dicente: Gaudete in Domino semper. Gaudia saeculi ad aeternam tendunt tristitiam; gaudia autem, quae in Domini sunt voluntate, ad permansura et ad aeterna pertrahunt perseverantes in eis. Proinde dicit Apostolus: Iterum dico: gaudete.

Hortatur ut magis ac magis crescat gaudium nostrum in Deum et ad impletionem mandatorum eius; quia quanto plus in hoc mundo certaverimus Dei Domini nostri nos mancipare praeceptis, tanto in futura vita beatiores erimus et tanto maiorem gloriam coram Deo adipiscemur.

Modestia vestra nota sit omnibus hominibus: id est sancta conversatio vestra, non solum coram Deo pateat, sed etiam coram hominibus ad exemplum modestiae et sobrietatis omnibus vobiscum commorantibus in terris, vel etiam ad memoriam bonam coram Deo et hominibus.

Dominus prope est; nil solliciti sitis: prope est Dominus semper omnibus invocantibus eum in veritate, in fide recta, in spe firma, in caritate perfecta: ipse enim scit quid opus sit vobis, antequam petatis ab eo: ipse paratus est semper omnibus fideliter servientibus in quibuslibet necessitatibus subvenire. Ideo de ingruentibus malis non est nobis magnam sollicitudinem gerere, dum defensorem nobis Deum esse proximum scire debemus, secundum illud: Iŭta est Dominus iis qui tribulato sunt corde et humiles spiritu salvabit. Multae tribulationes iustorum et de his omnibus liberabit eos Dominus. Si nos implere et custodire contendimus quod praecepit, ipse non tardat nobis reddere quod promisit.

Sed in omni oratione et obsecratione cum gratiarum actione petitiones vestrae innotescant apud Deum; ne forte tribulationibus afflicti eas cum murmuratione aut cum tristitia sufferamus, quod absit, sed cum patientia et hilaritate, gratias agentes Deo semper per omnia.


Originala teksto: Pseudo-Ambrosius (4a jarcento): Tractatus in Epistolam ad Philippenses; en: PLS 1, 617-618

Dua Responsorio


La Eternulo starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn. Li metis en mian buŝon novan kanton.

La Eternulo starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn. Li metis en mian buŝon novan kanton.

Li aŭskultis mian krion, kaj Li eltiris min el la pereiga foso.

Li metis en mian buŝon novan kanton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn. Li metis en mian buŝon novan kanton. – el Psa 40, 2-4

Preĝo


Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo