Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 28a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-12


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Mal 1, 1-14; 2, 13-16


Komenciĝas la libro Malaĥi.

Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malaĥi.

Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi nin ekamis? Ĉu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon, kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedaĵon Mi donis al la ŝakaloj de la dezerto. Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn – la Eternulo Cebaot diras tiele: Ili konstruos, kaj mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne. Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros: Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.

Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per kio ni malhonoras Vian nomon? Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras: Per kio ni malpuriĝis antaŭ Vi? Per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas senvalora. Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro – ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot. Preĝu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot. Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore. Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi malhonoras ĝin per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la manĝaĵo sur ĝi estas senvalora. Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama, aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo. Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

Ankaŭ tion vi faras: vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj ĝemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano. Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino. Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco. Kiu ekmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

Unua Responsorio


Mia interligo kun Levi estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min. Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj.

Mia interligo kun Levi estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min. Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj.

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam, laŭ la maniero de Melkicedek.

Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia interligo kun Levi estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min. Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj. – el Mal 2, 5-6; Psa 110, 4

Dua Legaĵo – Augustinus


El la libroj de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la Civito de Dio

In omni loco sacrificatur et offertur nomini meo oblatio munda.

Verum sacrificium est omne opus, quo agitur ut sancta societate inhaereamus Deo, relatum scilicet ad illum finem boni, quo veraciter beati esse possimus. Unde et ipsa misericordia, qua homini subvenitur, si non propter Deum fit, non est sacrificium. Etsi enim ab homine fit vel offertur, tamen sacrificium res divina est, ita ut hoc quoque vocabulo id Latini veteres appellaverint. Unde ipse homo Dei nomine consecratus et Deo votus, in quantum mundo moritur ut Deo vivat, sacrificium est. Nam et hoc ad misericordiam pertinet, quam quisque in se ipsum facit. Propterea scriptum est: Miserere animae tuae placens Deo.

Cum igitur vera sacrificia opera sint misericordiae sive in nos ipsos sive in proximos, quae referuntur ad Deum; opera vero misericordiae non ob aliud fiant, nisi ut a miseria liberemur ac per hoc ut beati simus (quod non fit nisi bono illo, de quo dictum est: Mihi autem adhaerere Deo bonum est), profecto efficitur, ut tota ipsa redempta civitas, hoc est congregatio societasque sanctorum, universale sacrificium offeratur Deo per sacerdotem magnum, qui etiam se ipsum obtulit in passione pro nobis, ut tanti capitis corpus essemus, secundum formam servi. Hanc enim obtulit, in hac oblatus est, quia secundum hanc mediator est, in hac sacerdos, in hac sacrificium est.

Cum itaque nos hortatus esset Apostolus, ut exhibeamus corpora nostra hostiam vivam, sanctam, Deo placentem, rationabile obsequium nostrum, et non conformemur huic saeculo, sed reformemur in novitate mentis nostrae; ad probandum quae sit voluntas Dei, quod bonum et bene placitum et perfectum, quod totum sacrificium nos ipsi sumus: Dico enim, inquit, per gratiam Dei, quae data est mihi, omnibus, qui sunt in vobis, non plus sapere, quam oportet sapere, sed sapere ad temperantiam; sicut unicuique Deus partitus est mensuram fidei. Sicut enim in uno corpore multa membra habemus, omnia autem membra non eosdem actus habent: ita multi unum corpus sumus in Christo; singuli autem alter alterius membra, habentes dona diversa secundum gratiam, quae data est nobis.

Hoc est sacrificium christianorum: multi unum corpus in Christo. Quod etiam sacramento altaris fidelibus noto frequentat Ecclesia, ubi ei demonstratur quod in ea re, quam offert, ipsa offeratur.


Originala teksto: Augustinus († 430): De Civitate Dei, Lib. 10, 6; en: CCL 47, 278-279

Dua Responsorio


Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi. Kaj nun, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi?

nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. – el Miĥ 6, 6.8; el Rea 10, 14.12

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo