Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 6, 1-25


El la libro Saĝeco

Do aŭdu, ho reĝoj, kaj komprenu!
Lernu, vi juĝistoj de foraj landoj!
Aŭskultu, vi, kiuj regas multajn
kaj fieriĝas pri amaso da nacioj.

Ĉar via regado estis donita al vi de la Sinjoro
kaj via potenco de la Plejsuperulo,
kiu ekzamenos viajn agojn
kaj esploros viajn konsilojn;

ĉar, estante servantoj de Lia regno,
vi ne juĝis ĝuste
nek protektis la leĝon
nek iris laŭ la volo de Dio.

En terura maniero Li rapide venos sur vin,
ĉar juĝado senprokrasta trafos la eminentulojn.

Ĉar la plej humila estas pardonebla el kompato;
sed la potenculoj potence estos provataj.

La Regnestro de ĉiuj ne refuĝos de vizaĝo nek respektos moŝtecon,
ĉar la malgrandan kaj la grandan Li mem faris,
kaj same pri ĉiuj Li antaŭzorgas;
sed severa esploro minacas la potenculojn.

Do vin, ho despotoj, celas miaj vortoj,
por ke vi lernu saĝecon kaj ne devojiĝu.

Ĉar kiuj observas sankte la sanktaĵojn, tiuj sanktiĝos,
kaj kiuj en tiaj aferoj lernis, tiuj trovos sindefendon.

Do deziru miajn vortojn,
sopiru je ili kaj vi estos instruitaj.

Brila kaj nevelka estas la Saĝeco
kaj facile ŝi estas vidata de tiuj, kiuj amas ŝin,
kaj estas trovata de tiuj, kiuj serĉas ŝin;
ja ŝi anticipe konigas sin al tiuj, kiuj ŝin deziras.

Tiu, kiu frue ellitiĝas por ŝi, ne laciĝos;
ĉar li trovos ŝin sidanta ĉe liaj pordegoj.

Ĉar pensi pri ŝi estas perfekta prudento,
kaj kiu maldormis pro ŝi, tiu rapide estos senzorga;

ĉar ŝi mem ĉirkaŭiras serĉante tiujn, kiuj estas indaj je ŝi,
kaj ŝi aperas al ili favore en la stratoj
kaj ŝi renkontas ilin en ĉiu projekto.

La plej vera komenco de ŝi estas la deziro de instruo,
kaj la zorgo pri instruo estas amo,
kaj amo estas la observado de ŝiaj leĝoj,
kaj atento al la leĝoj estas la certigo de senmorteco,
kaj senmorteco proksimigas nin al Dio.

Do la deziro je Saĝeco kondukas al regado.

Tial, se tronoj kaj sceptroj plaĉas al vi,
ho regantoj de popoloj,
honoru la Saĝecon,
por ke eterne vi regu.

Sed kio estas la Saĝeco
kaj kiamaniere ŝi estiĝas?

Mi tion anoncos,
kaj mi ne kaŝos al vi misterojn,
sed mi elserĉos ŝin ekde la komenco de ŝia estado,
kaj mi manifestigos la scion pri ŝi
kaj nepre mi ne preteratentos la veron.

Mi ankaŭ ne kunmarŝos kun ronĝanta envio,
ĉar ĉi tiu ne havos ion komunan kun Saĝeco.

Granda nombro da saĝuloj signifas la savon de la mondo,
kaj prudenta reĝo estas la prospero de sia popolo.

Do instruiĝu per miaj vortoj,
kaj vi profitos.

Unua Responsorio


La Saĝecon sen ruzo mi lernis kaj sen envio mi transdonas. La Saĝeco estas por la homoj neelĉerpebla trezoro.

La Saĝecon sen ruzo mi lernis kaj sen envio mi transdonas. La Saĝeco estas por la homoj neelĉerpebla trezoro.

Kiu malestimas saĝecon kaj disciplinon, estas mizera. Ĉar Dio amas nenion krom tiun, kiu loĝas kun Saĝeco.

La Saĝeco estas por la homoj neelĉerpebla trezoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Saĝecon sen ruzo mi lernis kaj sen envio mi transdonas. La Saĝeco estas por la homoj neelĉerpebla trezoro. – el Saĝ 7, 13-14; el 3, 11; 7, 28

Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento la Unua al la Korintanoj

Ni sekvu la vojon de la vero.

Ni do ligiĝu al tiuj, al kiuj estas donata la graco de Dio: ni vestu nin en la konkordo, humilmensaj kaj ĉastaj, longe tenante nin for de kalumnio kaj klaĉado, justigitaj per faroj kaj ne per diroj. Ĉar estis dirite: Tiu, kiu multe diras, ankaŭ multe siavice aŭskultu; aŭ ĉu tiu, kiu bele parolas, kredas esti prava?

Necesas do, ke ni ardege faru la bonon, ĉar de Li estas ĉiuj estaĵoj. Li ja avertis nin: Jen la Sinjoro, jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li . Li admonas nin, ke ni fidu je Li per la tuta koro, ne neglekteme nek senzorge pri ĉiuj bonaj faroj. Nia glorado kaj nia fiero estu ĉe Li: ni submetiĝu al Lia volo; ni atentu pri la tuta amaso de Liaj anĝeloj, kiel ili staras ĉe Li por sia servado. Ĉar diras la Skribo: Miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li, kaj vokadis: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro Cebaot; la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Ankaŭ ni do, konkorde kunigite konsciaj pri nia devo, kvazaŭ unuvoĉe serioze voku al Li, ke ni estu partoprenantoj de Liaj grandaj kaj gloraj promesoj. Ĉar Li diras: Kion oni ne aŭdis, nek eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, nek leviĝis en koron de homo, kion Li preparis por tiuj, kiuj esperas je Li.

Kiel feliĉaj kaj admirindaj estas la donoj de Dio, ho plej karaj! Vivo en senmorto, brilo en justeco, vero en nekaŝemo, fido en konfido, sinregado en sanktigo: kaj ĉio ĉi sub nia kompreno. Kio do estas preparata por tiuj, kiuj atendas? La Kreinto kaj Patro de la eterneco, la Absolute Sankta, nur Li scias, kiom estas kaj kia estas ilia belo.

Ni do luktu, por ke ni troviĝu inter tiuj, kiuj pacience atendas Lin, por ke ni ricevu la donacojn promesitajn. Sed, miaj karaj, kiel do tio efektiviĝos? Se nia menso en fido fiksiĝis je Dio, se ni serĉas tion, kio estas agrabla kaj akceptebla al Li, se ni plenumas tiujn aferojn, kiuj decas al Lia neriproĉebla volo, kaj sekvas la vojon de la vero, forĵetante de ni ĉiun maljuston.

Originala teksto: Clemens papa Primus († 97): Epistola ad Corinthios I, Cap. 30, 3-4; 34, 2 - 35, 5; en: Funk 1, 99.103-105 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi. Instruu min sekvi Vian iradon. Gvidu min en Via vero kaj lernigu min. Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; al Vi mi esperas ĉiun tagon.

Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi. Instruu min sekvi Vian iradon. Gvidu min en Via vero kaj lernigu min. Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; al Vi mi esperas ĉiun tagon.

Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, ĉar mi estas soleca kaj mizera.

Vi estas la Dio, kiu min helpas; al Vi mi esperas ĉiun tagon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi. Instruu min sekvi Vian iradon. Gvidu min en Via vero kaj lernigu min. Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; al Vi mi esperas ĉiun tagon. – Psa 25, 4-5.16

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo