Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 8, 1-21


El la libro Saĝeco

La Saĝeco etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo,
plenforta, kaj administras ĉion bone.

Ŝin mi ekamis kaj serĉadis ekde mia juneco
kaj provis preni ŝin kiel fianĉinon por mi
kaj mi enamiĝis al ŝia beleco.

Ŝi gloriĝas sian noblecon, loĝante kun Dio,
kaj la reganto de ĉiuj amas ŝin.

Ĉar ŝi estas inicitino en la scion de Dio
kaj sektanino de Liaj laboroj.

Sed se riĉeco estas posedaĵo dezirinda en la vivo,
kio estas pli riĉa ol Saĝeco, kiu faras ĉion profitodona?

Kaj se la prudento laboras,
kio el ĉiuj ekzistantoj estas pli granda metiisto ol ŝi?

Kaj se iu amas justecon, ŝiaj laboroj estas virtoj;
ĉar ŝi instruas sobrecon kaj prudenton, justecon kaj kuraĝon,
ol kiuj nenio en la vivo estas pli utila al la homoj.

Sed se iu sopiras ankaŭ je multa sperto,
ŝi scias la antikvaĵojn kaj divenas la estontecon,
ŝi konas la elturniĝojn de la parolado kaj la solvojn de enigmoj,
antaŭvidas signojn kaj aŭgurojn
kaj la rezultojn de sezonoj kaj periodoj.

Do mi decidis preni ŝin por kunvivado,
sciante, ke ŝi estos por mi konsilantino de bonaj aferoj
kaj konsolo en zorgoj kaj aflikto.

Per ŝi mi havos gloron inter la popolamasoj
kaj, kvankam junulo, honoron inter la pliaĝuloj.

Akra mi troviĝos en juĝado,
kaj mi ŝajnos al potenculoj admirinda.

Ili atendos min, kiam mi silentos,
kaj kiam mi parolos, ili atentos min,
kaj kiam mi longe rakontos ion, ili metos manon sur sian buŝon.

Dank' al ŝi mi havos senmortecon
kaj mi postlasos eternan memorigaĵon.

Mi administros popolojn,
kaj nacioj estos sub mi.

Timataj despotoj tremos, kiam ili aŭdos pri mi;
inter la homamaso mi ŝajnos bona kaj en milito kuraĝa.

Hejmenveninte, mi ripozos kun ŝi,
ĉar kunestado kun ŝi ne pikas
kaj kunvivado kun ŝi ne dolorigas,
sed kontraŭe kaŭzas bonhumoron kaj ĝojon.

Pripensinte ĉi tion en mi mem
kaj meditinte en mia koro pri tio,
ke senmorteco troviĝas en parenceco kun la Saĝeco,
kaj bona ĝuado en la amo al ŝi,
kaj daŭra riĉeco en la laboroj de ŝiaj manoj,
kaj prudento en intimaj rilatoj kun ŝi,
kaj famo en partoprenado en ŝiaj diskutadoj,
mi ĉirkaŭiris serĉante kiamaniere mi prenu ŝin al mi.

Mi estis infano bone dotita
kaj ricevis de la sorto bonan animon,
aŭ, pli bone,
estante bona, mi eniris en nemakulitan korpon.

Sed konsciiĝinte, ke mi ne alimaniere posedos ŝin,
se ne Dio ŝin donos
(jen jam signo de prudento,
scii kies favoro tio estas),
mi pledis apud la Sinjoro kaj petegis Lin
kaj preĝis el mia tuta koro.

Unua Responsorio


Mi preĝis kaj prudento estis donita al mi. Mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj.

Mi preĝis kaj prudento estis donita al mi. Mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj.

Se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ŝi estos al li donata.

Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi preĝis kaj prudento estis donita al mi. Mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj. – el Saĝ 7, 7-8; kp. Jak 1, 5

Dua Legaĵo – Baldwin of Canterbury (Balduinus Cantuariensis)


El la traktatoj de la episkopo Baldueno el Kentanburgo

Vivus est sermo Dei et efficax.

Vivus est sermo Dei et efficax et penetrabilior omni gladio ancipiti. Quanta sit virtus et quanta sit sapientia in sermone Dei, ex his verbis demonstratur quaerentibus Christum, qui est verbum et virtus et sapientia Dei. Hoc verbum in principio apud Patrem illi coaeternum, tempore suo Apostolis est revelatum et per illos annuntiatum et in fide credentium populorum humiliter receptum. Est ergo verbum in Patre, verbum in ore, verbum in corde.

Hic sermo Dei vivus est, cui Pater dedit vitam habere in semetipso, sicut ipse vitam habet in semetipso. Propter quod non solum vivus est, sed etiam vita, sicut ipse de se dicit: Ego sum via, veritas et vita. Qui cum sit vita, sic est vivus, ut sit vivificus. Nam, sicut Pater suscitat mortuos et vivificat, sic et Filius quos vult vivificat. Vivificus est, cum de sepulcro mortuum vocat, et dicit: Lazare, veni foras.

Cum praedicatur hic sermo, voce praedicationis voci suae, quae foris auditur, dat vocem virtutis, quae interius percipitur, per quam mortui reviviscunt et laudibus istis suscitantur filii Abrahae. Vivus est ergo hic sermo in corde Patris, vivus in ore praedicantis, vivus in corde credentis et amantis. Sermo iste cum ita vivus sit, haud dubium quin et efficax sit.

Efficax est in rerum creatione, efficax est in mundi gubernatione, efficax est in mundi redemptione. Quid enim efficacius, quid potentius? Quis loquetur potentias eius, auditas faciet omnes laudes eius? Efficax est cum operatur, efficax est cum praedicatur. Non enim revertitur vacuum, sed in omnibus ad quae mittitur, prosperatur.

Efficax est et penetrabilior omni gladio ancipiti, cum creditur et amatur. Quid enim impossibile est credenti, vel quid difficile est amanti? Cum loquitur hoc verbum, verba eius cor transfigunt, sicut sagittae potentis acutae, sicut clavi in altum transfixi intrant, et in tantum intrant, ut ad intima penetrent. Penetrabilior est enim hic sermo omni gladio ancipiti, utpote omni virtute vel potestate ad incidendum validior et omni acumine humani ingenii subtilior; et omnis humanae sapientiae, doctique sermonis subtilitate acutior.


Originala teksto: Balduinus Cantuariensis († 1190): Tractatus 6; en: Patrologia Latina 204, 451-453

Dua Responsorio


Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio. Ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.

Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio. Ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.

Timo antaŭ la Sinjoro estas pleneco de saĝo.

Ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio. Ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj. – Sir 1, 5.16a

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo