Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 11, 20b - 12, 2.11b-19


El la libro Saĝeco

Vi aranĝis ĉion laŭ mezuro kaj nombro kaj pezo.

Ĉar esti treege forta, tio ĉiam apartenas al Vi,
kaj kiu povas rezisti al la forto de Via brako?

Ĉar la tuta mondo estas antaŭ Vi kiel polvero sur pesiltaso
kaj kiel guto de roso, matene malsupreniranta sur la teron.

Sed Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion,
kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu.

Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris,
ĉar se Vi malamus ion, Vi eĉ ne estus kreinta ĝin.

Kiel entute io estus daŭrinta, se Vi ne dezirus tion,
aŭ estus konservita, krom se vokita de Vi?

Vi ŝparas ĉiujn, ĉar ili estas Viaj,
ho Suvereno, amanto de animoj!

Ĉar Via nepereema spirito estas en ĉio.

Tial Vi punas la erarantojn nur iom post iom
kaj Vi admonas ilin, memorigante ĝuste, rilate kion ili pekis,
por ke, senigite je sia malboneco, ili fidu al Vi, ho Sinjoro.

Ankaŭ ne estis iu ajn timo,
ke Vi lasus ilin sen puno.

Ĉar kiu diros: Kion Vi faris? aŭ kiu kontraŭstaros al Via juĝo?
Kiu akuzos Vin pri tio, kion Vi faris rilate la pereintajn naciojn?
aŭ kiu venos alfronti Vin kiel venĝanto pri la maljustuloj?

Ĉar krom Vi, la ĉionzorganto, ne estas alia Dio,
por ke Vi povu montri, ke Vi ne maljuste juĝis,
nek reĝo aŭ tirano povos alfronti Vin rilate tiujn, kiujn Vi punis.

Estante justa, juste Vi ĉion administras,
opiniante fremda al Via potenco kondamni tiun, kiu ne meritas punon.

Ĉar Via forto estas la komenco de justeco,
kaj ĝuste tio, ke Vi ĉiujn regas, igas Vin ĉiujn ŝpari.

Ĉar Vi montras Vian forton, kiam oni dubas pri la perfekteco de Via potenco,
kaj kie oni konas ĝin, Vi pruvas ilian arogantecon.

Posedante forton, Vi juĝas senpartie
kaj Vi regas nin kun granda indulgo;
ĉar ĉeestas en Vi, kiam ajn Vi volas, la povo.

Pere de tiaj agoj Vi instruis Vian popolon, ke la justulo devas esti kompatema,
kaj Vi faris Viajn filojn esperplenaj pri tio, ke Vi donas pentemon post pekoj.

Unua Responsorio


Vi kompatas ĉiujn, kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris. Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu, ho Suvereno, amanto de animoj!

Vi kompatas ĉiujn, kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris. Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu, ho Suvereno, amanto de animoj!

Kompatu nin, kaj rigardu nin; montru al ni la lumon de Via kompato,

ho Suvereno, amanto de animoj!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi kompatas ĉiujn, kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris. Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu, ho Suvereno, amanto de animoj! – kp. Saĝ 11, 23-24; kp. Sir 36, 1

Dua Legaĵo – Catharina Senensis


El la Dialogo pri la Dia providenco, verkita de la sankta virgulino kaj Doktorino de la Eklezio Katarina el Sieno

Quam bonus et suavis est, Domine, spiritus tuus in omnibus!

Æternus Pater, cum ineffabili benignitate suae clementiae, vertebat oculum ad hanc animam, incipiens isto modo:

«O carissima filia, omnino decrevi facere mundo misericordiam et in omnibus opportunis hominibus volo providere. Sed ignorans homo reputat in mortem illud quod in vitam ei tribuo, et ita sibimet valde crudelis efficitur; et ego provideo semper. Unde volo te nosse: quicquid homini tribuo, procedit a summa providentia.

Et hinc est quod, cum ego cum providentia creavi eum, in memetipsum respexi et fui philocaptus pulchritudine creaturae meae: quia mihi placuit creare eam ad imaginem et similitudinem meam cum providentia multa: et immo dedi ei memoriam, ut in se beneficia mea retineret, volens ut de potentia mei, Patris aeterni, participaret.

Insuper intellectum ei tribui, ut in sapientia Filii mei cognosceret et intellegeret voluntatem meam, qui sum omnium gratiarum exhibitor atque donator cum ignifera caritate paterna. Ei quoque dedi voluntatem ad amandum, participando clementiam Sancti Spiritus, ut amare posset ea quae cognoverat et viderat intellectus.

Hoc autem egit dulcis providentia mea, solum ut capax esset ad intellegendum et gustandum me cum summo gaudio in aeterna visione mea. Et sicut alias ego tibi narravi, ex inoboedientia primi vestri parentis Adae caelum erat clausum: a qua postmodum inoboedientia processerunt omnia mala per universum orbem.

Ut ergo mortem ipsius inoboedientiae auferrem ab homine, clementissime providi, tribuendo vobis unigenitum Filium meum cum magna providentia, ut ita satisfaceret vestrae necessitati. Imposuique ei magnam oboedientiam, ut a veneno liberaretur humanum genus, quod ex inoboedientia primi vestri parentis in orbem fuerat effusum. Unde tamquam philocaptus et verus oboediens, velocissime cucurrit ad opprobriosam mortem sacratissimae crucis, et mediante sua sacratissima morte vobis exhibuit vitam, non humanitatis, sed vigore divinitatis».


Originala teksto: Catharina Senensis († 1380): De divina Providentia, Cap. 134; ed. latina, Ingolstadii 1583, ff° 215v-216

Dua Responsorio


Gardu min kiel la pupilon de la okulo. Per la ombro de Viaj flugiloj protektu min.

Gardu min kiel la pupilon de la okulo. Per la ombro de Viaj flugiloj protektu min.

Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.

Per la ombro de Viaj flugiloj protektu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu min kiel la pupilon de la okulo. Per la ombro de Viaj flugiloj protektu min. – kp. Psa 17, 8.7

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo