Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn;
jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. – el Mat 25, 20

Ciklo B

¶ Oni vidos la Filon de homo,
venantan en nuboj
kun granda potenco kaj gloro. – Mar 13, 26

Ciklo C

¶ Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu;
ĉar tio devas okazi unue,
sed ne tuj estos la fino. – Luk 21, 9

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Joe 2, 21 - 3, 5


El la libro de la profeto Joel.

Vorto de la Eternulo:

Ne timu, ho tero,
ĝoju kaj estu gaja,
ĉar la Eternulo faros ion grandan.

Ne timu, ho bestoj de la kampo,
ĉar verdiĝos la paŝtejoj de la stepoj;
la arboj portos siajn fruktojn,
la figarbo kaj vinberujo donos sian riĉaĵon.

Kaj vi, ho infanoj de Cion,
ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio;
ĉar Li donos al vi instruanton pri virteco,
kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antaŭe.

La grenejoj pleniĝos de greno,
kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo.

Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj,
kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj,
Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.

Kaj vi povos manĝi sate,
kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio,
kiu agis kun vi mirinde;
kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael,
ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas;
kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;
viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
viaj maljunuloj havos sonĝojn,
viaj junuloj havos viziojn.

Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn
Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton.

Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero:
sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga,
antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos;
ĉar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo,
kiel diris la Eternulo,
ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.

Unua Responsorio


Estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj. Kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.

Estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj. Kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.

Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.

Kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj. Kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima. – el Luk 21, 25.31; Mar 13, 33

Dua Legaĵo – Augustinus


El la Psalmoklarigoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Non resistamus primo adventui, ut non expavescamus secundum.

Tunc exsultabunt omnia ligna silvarum ante faciem Domini, quoniam venit, quoniam venit iudicare terram. Primo venit, et postea venturus est. Haec primo vox ipsius sonuit in Evangelio: Amodo videbitis Filium hominis venientem in nubibus. Quid est: Amodo? Nonne Dominus postea venturus est, quando se plangent omnes tribus terrae? Prius venit in praedicatoribus suis, et implevit totum orbem terrarum. Non resistamus primo adventui, ut non expavescamus secundum.

Quid ergo debet facere christianus? Uti mundo non servire mundo. Quid est hoc? Habentes tamquam non habentes. Sic dicit Apostolus: De cetero fratres, tempus breve est: reliquum est ut et hi qui habent ŭores, tamquam non habentes sint; et qui flent, tamquam non flentes; et qui gaudent, tamquam non gaudentes; et qui emunt, quasi non tenentes; et qui utuntur hoc mundo, tamquam non utentes: praeterit enim figura huius mundi. Volo vos sine sollicitudine esse. Qui sine sollicitudine est, securus exspectat quando veniat Dominus ipsius. Nam qualis amor est Christi, timere ne veniat? Fratres, non erubescimus? Amamus, et timemus ne veniat. Certe amamus? an peccata nostra plus amamus? Ergo ipsa oderimus peccata, et amemus eum qui venturus est ad punienda peccata. Veniet, velimus, nolimus; non enim quia modo non venit, ideo venturus non est. Veniet, et quando nescis; et si paratum te invenerit, nihil tibi obest quia nescis.

Et exsultabunt omnia ligna silvarum. Venit primo, et postea iudicare terram: exsultantes inveniet eos, qui primo eius adventui crediderunt, quoniam venit.

Iudicabit orbem terrarum in aequitate et populos in veritate sua. Quae est aequitas et veritas? Congregabit secum electos suos ad iudicandum, ceteros autem separabit ab invicem; positurus est enim alios ad dexteram, alios ad sinistram. Quid autem aequius, quid verius, quam ut non exspectent misericordiam de iudice, qui noluerunt facere misericordiam, antequam veniret iudex? Qui autem voluerunt facere misericordiam, cum misericordia iudicabuntur. Dicetur enim eis ad dexteram positis: Venite, benedicti Patris mei, percipite regnum quod vobis paratum est ab origine mundi. Et imputat opera misericordiae: Esurivi enim, et dedistis mihi manducare; sitivi, et potastis me, et cetera.

Rursus ad sinistram positis quid imputatur? Quia noluerunt facere misericordiam. Et quo ibunt? Ite in ignem aeternum. Iste auditus malus magnum gemitum faciet. Sed quid dixit alius psalmus? In memoria aeterna erit iustus; ab auditu malo non timebit. Quid est, auditus malus? Ite in ignem aeternum, qui paratus est diabolo et angelis eius. Qui gaudebit ad auditum bonum, non timebit ab auditu malo. Haec est aequitas, haec veritas.

An quia tu iniustus es, iustus non erit iudex? aut quia tu mendax es, verax non erit veritas? Sed si vis habere misericordem, esto misericors antequam veniat: dimitte si quid in te commissum est, da ex eo quo abundas. Ex de cuius das, nisi de illius? Si de tuo dares, largitio esset; cum de illius das, redditio est. Quid enim habes, quod non accepisti? Hae sunt hostiae Deo gratissimae: misericordia, humilitas, confessio, pax, caritas. Has apportemus, et securi exspectabimus adventum iudicis, qui iudicabit orbem terrarum in aequitate, et populos in veritate sua.


latina T: Augustinus, Enarrationes in psalmos: in Ps 95, 14.15; en: CCL 39, 1351-1353

Dua Responsorio


La Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj. Kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

La Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj. Kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun Sia fideleco.

Kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj. Kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj. – Mat 16, 27; el Psa 96, 13

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Bone, vi bona kaj fidela servisto;
vi estis fidela pri malmultaj aferoj,
mi starigos vin super multaj. – el Mat 25, 21.23

Ciklo B

¶ La Filo de homo elsendos la anĝelojn
kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj,
de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo. – Mar 13, 27

Ciklo C

¶ Mi donos al vi buŝon kaj saĝon,
kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. – el Luk 21 15

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Bona kaj fidela servisto;
vi estis fidela pri malmultaj aferoj;
envenu en la ĝojon de via sinjoro. – el Mat 25, 21

Ciklo B

¶ Vere mi diras al vi:
La ĉielo kaj la tero forpasos,
sed miaj vortoj ne forpasos. – el Mar 13, 30-31

Ciklo C

¶ Per via pacienco vi akiros viajn animojn. – Luk 21, 19

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo