Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Joe 4, 1-3.9-21


El la libro Joel

Vorto de la Eternulo:

Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo,
kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
Mi kolektos ĉiujn naciojn
kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat;

kaj tie Mi faros super ili juĝon
pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael,
kiun ili disĵetis inter la naciojn,
dividinte Mian landon;
kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo,
fordonis knabon pro manĝaĵo
kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

Proklamu tion inter la nacioj;
pretiĝu al milito, veku la kuraĝulojn;
ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru.

Forĝu el viaj plugiloj glavojn,
kaj el viaj rikoltiloj lancojn;
la malfortulo diru: Mi estas forta.

Rapidu kaj venu,
ĉiuj nacioj de ĉiuj flankoj, kaj kolektiĝu;
tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.

La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat;
ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj.

Svingu la rikoltilon,
ĉar la rikoltaĵo estas matura;
venu malsupren,
ĉar la premejoj estas plenaj
kaj la tinoj tropleniĝis;
ĉar granda estas ilia malboneco.

Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo,
ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo.

La suno kaj la luno senlumiĝos,
kaj la steloj perdos sian brilon.

Kaj la Eternulo ektondros el Cion
kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem;
ektremos la ĉielo kaj la tero;
sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo,
kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael.

Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio,
kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto;
kaj Jerusalem estos sanktejo,
kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.

En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon,
el la montetoj fluos lakto,
kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo;
kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo
kaj liveros akvon al la valo Ŝitima.

Egiptujo fariĝos dezerto,
kaj Edom fariĝos senviva dezerto,
pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda
kaj verŝis senkulpan sangon en sia lando.

Sed Judujo estos loĝata eterne,
kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj.

Kaj Mi venĝos pro ilia sango,
kiu ne estis venĝita de Mi;
kaj la Eternulo loĝados en Cion.

Unua Responsorio


La montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

La montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

La anĝelo montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido

Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo. – el Joe 4, 18; el Apo 22, 17.1

Dua Legaĵo – Fulgentius Ruspensis


El la traktato de la sankta episkopo Fulgento el Ruspe Pri la Pekliberigo

Qui vicerit, a morte secunda non laedetur.

In momento, in ictu oculi, in novissima tuba, canet enim tuba, et mortui resurgent incorrupti et nos immutabimur. Cum dicit «nos», ostendit Paulus illos secum futurae mutationis potituros dono, quos in hoc tempore cum ipso sociisque eius tenet ecclesiastica recteque vivendi communio. Ipsius vero mutationis insinuans qualitatem dicit: Oportet enim corruptibile hoc induere incorruptionem, et mortale hoc induere immortalitatem. Ut ergo in talibus tunc sequatur mutatio iustae retributionis, nunc praecedit mutatio gratuitae largitatis.

His ergo qui in praesenti vita de malo in bonum fuerint immutati, futurae mutationis retributio promittitur.

Hoc ergo in eis agitur per gratiam, ut primum hic in eis per iustificationem, in qua spiritaliter resurgitur, mutatio divini muneris inchoetur et postmodum in corporis resurrectione, qua iustificatorum immutatio perficitur, in aeternum manens perfecta glorificatio non mutetur. Ad hoc enim illos primum gratia iustificationis, deinde glorificationis mutat, ut in eis ipsa glorificatio incommutabilis aeternaque permaneat.

Mutantur hic enim per primam resurrectionem, qua illuminantur ut convertantur; qua scilicet transeunt de morte ad vitam, de iniquitate ad iustitiam, de infidelitate ad fidem, de malis actibus ad sanctam conversationem. Ideo in illis secunda mors non habet potestatem. De talibus in Apocalypsi dicitur: Beatus qui habet partem in resurrectione prima; in his secunda mors non habet potestatem. In eodem rursus libro dicitur: Qui vicerit, a morte secunda non laedetur. Sicut ergo in conversione cordis prima consistit resurrectio, sic mors secunda in supplicio sempiterno.

Festinet itaque hic primae resurrectionis particeps fieri omnis qui non vult secundae mortis aeterna punitione damnari. Si qui enim, in praesenti vita timore divino mutati, transeunt a vita mala ad vitam bonam, ipsi transeunt de morte ad vitam, qui etiam postmodum de ignobilitate mutabuntur in gloriam.


Originala teksto: Fulgentius Ruspensis († 533): Tractatus De remissione, Liber 2, 11, 2 - 12, 1.3-4; en: CCL 91 A, 693-695

Dua Responsorio


Vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

Vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

Vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro. – Kol 3, 3-4; Rom 6, 11

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo