Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Antaŭ la 1a Karesma Semajno > Vendredo


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Returnu vin al la Eternulo, via Dio.

Ĉar Li estas favorkora kaj kompatema. – el Joe 2, 13

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 2, 1-22


El la libro Eliro

Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon. Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj. Sed ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero. Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li.

Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu. Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj. Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon? Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano. Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin. Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.

En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo. Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon? Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? Ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata.

Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto.

La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro. Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn. Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ? Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn. Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? Kial vi forlasis tiun homon? Voku lin, ke li manĝu panon.

Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. Kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gerŝom, ĉar li diris: Fremdulo mi estis en lando fremda.

Unua Responsorio


Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko. Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko. Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, per la fido li forlasis Egiptujon.

Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko. Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. – el Heb 11, 24-27

Dua Legaĵo – Pseŭdo-Krizostomo


El la predikoj de Pseŭdo-Krizostomo

Oratio est lumen animi

Summum bonum est precátio et collóquium cum Deo; nam est consociátio et únio cum Deo: et sícuti córporis óculi lucem vidéntes illustrántur, sic étiam ánimus in Deum inténtus ineffábili eius lúmine illustrátur. Precatiónem, inquam, quæ non sit in hábitu, sed fiat ex ánimo; quæ non certis tempóribus horarúmve discrimínibus circumscribátur, sed noctu diúque contínuo perficiátur.

Etenim non solum tunc opórtet ánimum repénte in Deum inténdere, cum precatiónem meditétur, sed opórtet étiam tunc, cum offíciis quibúsdam occupátus sit, vel cura circa egénos, vel curis áliis, vel utílibus munificéntiæ opéribus, desidérium et memóriam Dei commiscére, ut, ceu sale, Dei amóre condíta, cibus dulcíssimus Dómino univérsi fiant. Sed licet nobis emoluménto inde redundánte frui per totam perpétuo vitam, si plúrimum témporis ei tribúimus.

Precátio lumen est ánimi, vera Dei cognítio, Dei et hóminum mediátrix. Animus, per eam sursum elátus in cælos, ampléctitur Dóminum compléxibus ineffabílibus, sícuti infans ad suam matrem lácrimans clamat, divínum lac áppetens; éxpetit vero própria vota, et áccipit dona melióra omni visíbili natúra.

Nam internúntia venerábilis coram Deo adest precátio, exhílarat ánimum, tranquíllat eius afféctum. Precatiónem síquidem dico, ne putes verba esse. Desidérium est Dei, píetas ineffábilis, non ab homínibus præstita, sed a divína grátia effécta, de qua étiam Apóstolus dicit: Quid enim orémus, ut fíeri debet, nescímus; sed ipse Spíritus intercédit pro nobis gemítibus ineffabílibus.

Talem supplicatiónem si cui largiátur Dóminus, opuléntia est non auferénda, et cibus cæléstis, sáturans ánimum: qui eum gustávit, Dómini incénditur desidério ætérno, tamquam igne ardentíssimo, eius ánimum inflammánte.

Hanc vero origináliter perfíciens, modéstia et humiliatióne pinge domum tuam, spléndidam redde iustítiæ lúmine; bonis opéribus, tamquam bráctea probáta, exórna domum tuam eámque loco murórum et lapillórum fide et ánimi magnitúdine condécora; super ómnia precatiónem tamquam fastígium ad perfectiónem domus impónens ædifício, ut absolútam domum tuam præpares Dómino, et tamquam in domo régia et spléndida Dóminum excípias, tamquam simulácrum iámiam ipsum in templo ánimi collocátum póssidens per eius grátiam.


Originala teksto: eble Pseudo-Chrysostomos: Homilia 6 De precatione; en: Patrologia Græca 64, 462-466

Dua Responsorio


Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, forlasis nin por longa tempo? Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu.

Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, forlasis nin por longa tempo? Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu.

Sinjoro, savu; ni pereas.

Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, forlasis nin por longa tempo? Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu. – Lam 5, 20.21a; el Mat 8, 25

PREĜO


Ni preĝu.
Helpu favore, Dio, al ni
daŭrigi la verkojn de pento-faro, kiujn ni komencis,
por ke la observemon, kiun ni korpe ekzercas,
ni povu ankaŭ sincere plenumi en niaj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 53, 11b-12


Mia virtulo-servanto virtigos multajn;
kaj iliajn pekojn li portos sur si.
Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton,
kaj la potenculojn li dividos kiel akiron;
pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto
kaj estis alkalkulita al krimuloj,
dum li portis sur si la pekon de multaj
kaj petis por la krimuloj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Se, vidante nudulon, vi lin vestos,
kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos,
tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo,
kaj via virto iros antaŭ vi. – el Jes 58, 7-8

PREĜADO


Petoj


Christum salvatórem, qui per mortem et resurrectiónem suam nos redémit, implorémus: Dómine, miserére nostri.

Qui Ierúsalem ascendísti ad passiónem subeúndam, ut intráres in glóriam,
—perduc Ecclésiam tuam in Pascha æternitátis.

Qui, in cruce exaltátus, láncea mílitis transfígi voluísti,
—sana vúlnera nostra.

Qui crucem tuam árborem vitæ constituísti,
—fructus eiúsdem baptísmate renátis largíre.

Qui, in ligno pendens, latróni pæniténti pepercísti,
—nobis peccatóribus ignósce.


¶ Sinjoro, kompatu nin.

Patro nia

Preĝo


Helpu favore, Dio, al ni
daŭrigi la verkojn de pento-faro, kiujn ni komencis,
por ke la observemon, kiun ni korpe ekzercas,
ni povu ankaŭ sincere plenumi en niaj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 3


Klinu vian orelon, kaj venu al Mi;
aŭskultu, por ke vivu via animo;
kaj Mi faros kun vi interligon eternan
pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 3, 12.14


Revenu, diras la Eternulo;
Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon,
ĉar Mi estas kompatema,
Mi ne koleros eterne.
Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jak 1, 27


Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena:
viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero,
kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Helpu favore, Dio, al ni
daŭrigi la verkojn de pento-faro, kiujn ni komencis,
por ke la observemon, kiun ni korpe ekzercas,
ni povu ankaŭ sincere plenumi en niaj mensoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 16.19-20


Konfesu do viajn pekojn unu al la alia,
kaj preĝu unu por la alia,
por ke vi resaniĝu.
Petego de justulo multe efikas per sia energio.
Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago,
savos animon el morto
kaj kovros amason da pekoj.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili,
kaj tiam ili fastos. – el Mat 9, 15

PREĜADO


Petoj


Salvatórem humáni géneris adorémus, qui mortem moriéndo destrúxit et vitam resurgéndo reparávit. Humíliter postulémus: Sanctífica pópulum, quem sánguine tuo redemísti.

Redémptor noster, da nos passióni tuæ per pæniténtiam plénius adhærére,
—ut resurrectiónis glóriam consequámur.

Præsta, ut Matris tuæ, solatrícis afflictórum, protectiónem assequámur,
—mærentésque confortémus ea consolatióne, qua et ipsi a te recreámur.

Fidélibus concéde passiónis tuæ in ærúmnis suis esse partícipes,
—ut salutáre tuum in seípsis maniféstent.

Qui humiliásti teípsum, factus obœdiens usque ad mortem, mortem autem crucis,
—da servis tuis obœdiéntiam et patiéntiam.

Córpori claritátis tuæ defúnctos configuráre dignéris,
—nosque aliquándo eórum redde consórtes.


¶ Sanktigu la popolon, kiun vi elaĉetis per via sango.

Patro nia

Preĝo


Helpu favore, Dio, al ni
daŭrigi la verkojn de pento-faro, kiujn ni komencis,
por ke la observemon, kiun ni korpe ekzercas,
ni povu ankaŭ sincere plenumi en niaj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo