Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Antaŭ la 1a Karesma Semajno > Sabato


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo,

por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. – Joh 3, 21

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 3, 1-20


El la libro Eliro

Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb. Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas.

Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas. La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetaĵo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu diris: Jen mi estas. Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.

Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn. Kaj Mi malsupren-iris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj. Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin. Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo. Kaj Moseo diris al Dio: Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo? Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto.

Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.

Iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael, kaj diru al ili: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris: Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo. Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Kaj ili aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

Sed Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano. Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de ĝi; kaj poste li lasos vin iri.

Unua Responsorio


Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.

Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.

Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.

Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. – el Eli 3,14; Jes 43,11

Dua Legaĵo – Ireneo el Liono


El la traktato de la sankta episkopo Ireneo el Liono Kontraŭ Herezoj

Amicitia Dei

Dóminus noster Verbum Dei, qui primo quidem servos attráxit Deo, póstea autem liberávit eos qui subiécti sunt ei, quemádmodum ipse ait discípulis: Iam non dico vos servos, quóniam servus nescit quid fáciat Dóminus eius; vos autem dixi amícos, quóniam ómnia quæ audívi a Patre manifestávi vobis. Amicítia enim Dei immortalitátis est condonátrix iis qui aggrediúntur eam.

Igitur inítio, non quasi índigens Deus hóminis plasmávit Adam, sed ut habéret in quem collocáret sua benefícia. Non enim solum ante Adam, sed et ante omnem condiciónem glorificábat Verbum Patrem suum, manens in eo, et ipse a Patre clarificabátur, quemádmodum ipse ait: Pater, clarífica me claritáte, quam hábui apud te, priúsquam mundus fíeret.

Neque nostro ministério índigens, iussit ut eum sequerémur, sed nobis ipsis attríbuens salútem. Sequi enim Salvatórem, participáre est salútem; et sequi lumen, percípere est lumen.

Qui enim in lúmine sunt, non ipsi lumen illúminant, sed illuminántur et illustrántur ab eo; ipsi quidem nihil ei præstant, benefícium autem percipiéntes illuminántur a lúmine.

Sic et sérvitus erga Deum, Deo quidem nihil præstat, nec opus est Deo humáno obséquio; ipse autem sequéntibus et serviéntibus ei vitam et incorruptélam et glóriam ætérnam attríbuit, benefícium præstans serviéntibus sibi ob id quod sérviunt, et sequéntibus ob id quod sequúntur, sed non benefícium ab eis percípiens: est enim dives, perféctus et sine indigéntia.

Propter hoc autem exquírit Deus ab homínibus servitútem, ut, quóniam est bonus et miséricors, benefáciat eis qui persevérant in servitúte eius. In quantum enim Deus nullíus índigens, in tantum homo índiget Dei communióne.

Hæc enim glória hóminis, perseveráre ac permanére in Dei servitúte. Et propter hoc dicébat discípulis Dóminus: Non vos me elegístis, sed ego elégi vos, signíficans quóniam non ipsi glorificábant eum, sequéntes eum, sed in eo quod sequeréntur Fílium Dei glorificabántur ab eo. Et íterum: Volo ut, ubi ego sum, ibi et hi sint, ut vídeant claritátem meam.


Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, Lib. 4, 13,4 - 14,1; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 100, 534-540

Dua Responsorio


La Eternulo, via Dio, postulas de vi nur, ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

La Eternulo, via Dio, postulas de vi nur, ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono,

ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo, via Dio, postulas de vi nur, ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo. – kp. Rea 10, 12; Mat 22, 38

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
rigardu favore nian malfortecon,
kaj etendu Vian majestan dekstran manon por protekti nin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 1, 16-18


Lavu vin,
purigu vin;
forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj,
ĉesu malbonagi.
Lernu agi bone,
celu justecon,
helpu prematon,
havigu juston al orfo,
defendu aferon de vidvino.
Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo:
se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo;
kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Provizu al vi trezorojn en la ĉielo,
kie nek tineo nek rusto konsumas. – el Mat 6, 20

PREĜADO


Petoj


Semper et ubíque grátias Christo agámus, qui salvat nos, eíque fidénter supplicémus: Súbveni nobis, Dómine, grátia tua.

Tríbue nos córpora nostra incontamináta serváre,
—ut possit Spíritus Sanctus illic habitáre.

Doce nos iam mane pro frátribus nosmetípsos impéndere,
—et tota die in ómnibus tuam implére voluntátem.

Da nobis quærere panem, qui permáneat in vitam ætérnam,
—quem tu præstas nobis.

Mater tua, refúgium peccatórum, pro nobis intercédat,
—ut peccátis nostris benígnus ignóscas.


¶ Subtenu nin, Sinjoro, per via graco.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
rigardu favore nian malfortecon,
kaj etendu Vian majestan dekstran manon por protekti nin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Apo 3, 19-20


Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas;
estu do fervora, kaj pentu.
Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas;
se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon,
mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 44, 21-22


Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto;
Mi kreis vin Mia servanto;
vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon;
revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Gal 6, 7b-8


Dio ne estas mokata;
ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.
Ĉar kiu semas por sia karno,
el la karno tiu rikoltos putradon;
sed kiu semas por la Spirito,
el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
rigardu favore nian malfortecon,
kaj etendu Vian majestan dekstran manon por protekti nin.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


supren al la komenco de la paĝo