Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Vendredo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Returnu vin al la Eternulo, via Dio;

ĉar Li estas favorkora kaj kompatema. – el Joe 2, 13

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 12, 21-36


El la libro Eliro

Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon. Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno. Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. Kaj observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne. Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu ĉi tiun servon. Kaj kiam diros al vi viaj filoj: kion signifas ĉi tiu via servo? tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron. Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj. Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto. Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris. Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaŭ min. Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj mortos. Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj ŝultroj. Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

Unua Responsorio


El la sango de la ŝafido la Izraelidoj ŝmiru iom sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj. Kaj la sango ĉe vi estos signo.

El la sango de la ŝafido la Izraelidoj ŝmiru iom sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj. Kaj la sango ĉe vi estos signo.

Vi elaĉetiĝis per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo.

Kaj la sango ĉe vi estos signo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

El la sango de la ŝafido la Izraelidoj ŝmiru iom sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj. Kaj la sango ĉe vi estos signo. – kp Eli 12, 7.13; 1 Pet 1, 18-19

Dua Legaĵo – Alredo el Rievaulx


El la Spegulo de la Karitato de la beata abato Alredo el Rievalo

Caritas fraterna ad Christi exemplum conformanda

Ad inimicórum dilectiónem, in qua fratérnæ caritátis consístit perféctio, nihil nos ita ánimat, ut illíus miræ patiéntiæ grata considerátio, qua ille, speciósus forma præ fíliis hóminum, venústam fáciem suam ímpiis præbuit conspuéndam; qua óculos illos, quorum nutu regúntur ómnia, velámini súbdidit iniquórum; qua látera illa sua flagéllis expósuit; qua caput, treméndum principátibus et potestátibus, spinárum asperitáti submísit; qua semetípsum oppróbriis ac contuméliis addíxit; qua tandem crucem, clavos, lánceam, fel, acétum patiénter sustínuit, in ómnibus lenis, mitis, tranquíllus.

Dénique tamquam ovis ad occisiónem ductus est, et quasi agnus coram tondénte se obmútuit, et non apéruit os suum.

Quis illam áudiens mirábilem vocem, plenam dulcédinis, plenam caritátis, plenam immutábilis tranquillitátis: Pater, ignósce illis, non statim omni afféctu suos ampléctitur inimícos? Pater, inquit, ignósce illis. Quid lenitátis, quid caritátis huic addi pótuit oratióni?

Addidit tamen; parum fuit oráre, vóluit et excusáre. Pater, inquit, ignósce illis, non enim sciunt quid fáciunt. Sunt quidem magni peccatóres, sed pusílli æstimatóres; ídeo: Pater, ignósce illis. Crucifígunt; quem tamen crucifígant nésciunt, quia, si cognovíssent, numquam Dóminum glóriæ crucifixíssent; ídeo: Pater, ignósce illis. Putant legis prævaricatórem, putant divinitátis præsumptórem, putant pópuli seductórem. Abscóndi ab eis fáciem meam, non agnovérunt maiestátem meam; ídeo: Pater, ignósce illis, quia nésciunt quid fáciunt.

Igitur, ut homo se díligat, nulla se carnis delectatióne corrúmpat. Ut vero carnáli concupiscéntiæ non succúmbat, omnem afféctum suum ad suavitátem domínicæ carnis exténdat. Porro, ut perféctius ac suávius in fratérnæ caritátis delectatióne quiéscat, étiam inimícos brácchiis veri amóris astríngat.

Sed, ne divínus hic ignis iniuriárum statu tepéscat, dilécti Dómini ac Salvatóris sui tranquíllam patiéntiam óculis mentis semper aspíciat.


Originala teksto: Aelredus Riaevallensis († 1167): Speculum caritatis, Lib. 3, 5; en: Patrologia Latina 195, 582

Dua Responsorio


Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj. Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj. Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras.

Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj. Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. – el Jes 53, 12; el Luk 23, 34

PREĜO


Ni preĝu.
Donacu, ni petas, Dio, al Viaj fideluloj,
ke ili preparu sin konvene por la celebro de Pasko,
por ke la solene transprenita korpa askezo estu por ĉiuj utila
kaj donu frukton por la animoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 53, 11b-12


Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn;
kaj iliajn pekojn li portos sur si.
Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton,
kaj la potenculojn li dividos kiel akiron;
pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj,
dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj,
vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. – el Mat 5, 20

PREĜADO


Petoj


Grátias agámus Christo Dómino, qui in cruce móriens nobis vitam cóntulit, eúmque ex corde deprecémur: Per mortem tuam vivífica nos.

Magíster et Salvátor noster, qui fídei tuæ documénta nobis contulísti, nosque innovásti glória passiónis,
—fac ne veterascámus in áctibus pravitátis.

Præsta nobis, ut hódie cibórum saturitátem córpori nostro subtráhere sciámus,
—ut frátribus nostris indigéntibus succurrámus.

Da hunc sanctum quadragesimálem diem a te nos devóte suscípere,
—et per ópera misericórdiæ tibi consecráre.

Córrige mentes nostras rebélles,
—nosque magnánimos éffice.


¶ Per via morto vivigu nin.

Patro nia

Preĝo


Donacu, ni petas, Dio, al Viaj fideluloj,
ke ili preparu sin konvene por la celebro de Pasko,
por ke la solene transprenita korpa askezo estu por ĉiuj utila
kaj donu frukton por la animoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 3


Klinu vian orelon, kaj venu al Mi;
aŭskultu, por ke vivu via animo;
kaj Mi faros kun vi interligon eternan
pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 3, 12.14


Revenu, diras la Eternulo;
Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon,
ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo,
Mi ne koleros eterne.
Revenu, defalintaj infanoj,
diras la Eternulo.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jak 1, 27


Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena:
viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero,
kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Donacu, ni petas, Dio, al Viaj fideluloj,
ke ili preparu sin konvene por la celebro de Pasko,
por ke la solene transprenita korpa askezo estu por ĉiuj utila
kaj donu frukton por la animoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 16.19-20


Konfesu do viajn pekojn unu al la alia,
kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu.
Petego de justulo multe efikas per sia energio.
Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago,
savos animon el morto
kaj kovros amason da pekoj.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro,
kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi,
lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru,
unue paciĝu kun via frato,
kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. – Mat 5, 23-24

PREĜADO


Petoj


Dóminum Iesum, qui per próprium sánguinem pópulum sanctificávit, deprecémur: Miserére, Dómine, pópulo tuo.

Redémptor noster, per passiónem tuam tríbue fidélibus membra sua mortificáre, in certamínibus contra mala et advérsa sústine eos, spe róbora firmióre,
—quo expeditióres ad resurrectiónem tuam celebrándam occúrrant.

Fac ut christiáni, ob prophéticum munus, notítiam tui ubíque diffúndant,
—atque ardéntis fídei, spei et caritátis testimónio eam confírment.

Confórta virtúte tua omnes afflíctos,
—eísque consolándis fratérnas fac nos curas impéndere.

Doce fidéles passiónem tuam in ærúmnis suis participáre,
—ut salutáre tuum in seípsis maniféstent.

Auctor vitæ, meménto eórum, qui de hac vita transiérunt,
—eísque resurrectiónis glóriam largíre.


¶ Kompatu, Sinjoro, vian popolon.

Patro nia

Preĝo


Donacu, ni petas, Dio, al Viaj fideluloj,
ke ili preparu sin konvene por la celebro de Pasko,
por ke la solene transprenita korpa askezo estu por ĉiuj utila
kaj donu frukton por la animoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo