Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Dimanĉo


Psalmoj: Dua Semajno


► VESPERA LAŬDO (1)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton,
kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
kaj li estis aliformita antaŭ ili. – el Mat 17, 1-2

Dua Antifono


¶ Lia vizaĝo lumis kiel la suno,
kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. – el Mat 17, 2

Tria Antifono


¶ Moseo kaj Elija parolis pri lia foriro,
kiun li estis plenumonta en Jerusalem. – el Luk 9 30-31

VORTO DE DIO


Legaĵo – el 2 Kor 6, 1-4


Ni petegas, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio;
ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin,
kaj en tago de savo Mi helpis vin;
jen nun la tempo de favoro;
jen nun la tago de savo.
Ni donu en nenio okazon por maledifo,
por ke oni ne kulpigu nian administradon;
sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio.

Responsorio


Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Elaŭdu, Kristo, nian insistan preĝadon,

ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi. – el Jer 14, 20

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Petro responde diris al Jesuo:
Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie.
Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn:
unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. – Mat 17, 4

Ciklo B

¶ Jesuo estis aliformita antaŭ ili;
kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj.
Kaj aperis al ili Elija kun Moseo,
kaj ili interparoladis kun Jesuo. – el Mar 9, 2-4

Ciklo C

¶ Dum Jesuo preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis,
kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta.
Kaj jen interparolis kun li du viroj,
kiuj estis Moseo kaj Elija. – Luk 9, 29-30

PREĜADO


Petoj


Magnificémus Deum, cui cura est de ómnibus. Eum invocémus, dicéntes: Da, Dómine, salútem redémptis.

Deus, dator múnerum et fons veritátis, reple donis tuis collégium episcopórum,
—et fidéles, iis concréditos, serva in Apostolórum doctrína.

Caritátem tuam infúnde ómnibus, qui de uno pane vitæ commúnicant,
—quo arctióre unitáte fruántur in córpore Fílii tui.

Véterem hóminem cum áctibus suis nos exspoliáre concéde,
—et Christum Fílium tuum novum indúere hóminem.

Concéde, ut omnes per pæniténtiam peccatórum suórum véniam obtíneant,
—et supérnæ fiant Christi tui satisfactiónis partícipes.

Fac ut in pace tua defúncti te sine fine laudent in cælo,
—ubi et nos te in ævum celebratúros sperámus.


¶ Donu la savon, Dio, al la redemptitoj.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
nutru nian kredon per Via vorto, kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli Vian gloran vizaĝon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Elvenis voĉo el la nubo, la voĉo de la Patro:

Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin. – kp. Mar 9, 7

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 13, 17 - 14, 9


El la libro Eliro

Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris: Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon. Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta. Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi.

Kaj ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto. Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte. Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro. Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis. Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.

Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris, forliberigante la Izraelidojn de servado al ni? Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon. Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro. Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta. La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-Cefon.

Unua Responsorio


Kiam Izrael eliris el Egiptujo, la domo de Jakob el fremda popolo, tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.

Kiam Izrael eliris el Egiptujo, la domo de Jakob el fremda popolo, tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.

La Eternulo iradis antaŭ ili en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo,

tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiam Izrael eliris el Egiptujo, la domo de Jakob el fremda popolo, tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno. – Psa 114, 1-2; el Eli 13, 21

Dua Legaĵo – Leono la Granda


El la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

Lex per Moysen data est; gratia autem et veritas per Iesum Christum facta est

Aperit Dóminus coram eléctis téstibus glóriam suam, et commúnem illam cum céteris córporis formam tanto splendóre claríficat, ut et fácies eius solis fulgóri símilis, et vestítus candóri nívium esset æquális.

In qua transfiguratióne illud quidem principáliter agebátur, ut de córdibus discipulórum crucis scándalum tollerétur; nec conturbáret eórum fidem voluntáriæ humílitas passiónis, quibus reveláta esset abscónditæ excelléntia dignitátis.

Sed non minóre providéntia spes sanctæ Ecclésiæ fundabátur, ut totum corpus Christi agnósceret quali esset commutatióne donándum, et eius sibi honóris consórtium membra promítterent, qui in cápite præfulsísset.

De quo idem Dóminus díxerat, cum de advéntus sui maiestáte loquerétur: Tunc iusti fulgébunt sicut sol in regno Patris sui; protestánte hoc ipsum beáto Paulo apóstolo et dicénte: Exístimo enim quod non sunt condígnæ passiónes huius témporis ad futúram glóriam, quæ revelábitur in nobis; et íterum: Mórtui enim estis, et vita vestra abscóndita est cum Christo in Deo. Cum enim Christus apparúerit vita vestra, tunc et vos apparébitis cum ipso in glória.

Confirmándis vero apóstolis et ad omnem sciéntiam provehéndis, ália quoque in illo miráculo accéssit instrúctio.

Móyses enim et Elías, lex scílicet et prophétæ, apparuérunt cum Dómino loquéntes, ut veríssime in illa quinque virórum præséntia complerétur quod dictum est: In duóbus vel tribus téstibus stat omne verbum.

Quid hoc stabílius, quid fírmius verbo, in cuius prædicatióne véteris et novi testaménti cóncinit tuba et cum evangélica doctrína antiquárum protestatiónum instruménta concúrrunt?

Astipulántur enim sibi ínvicem utriúsque fœderis páginæ; et, quem sub velámine mysteriórum præcedéntia signa promíserant, maniféstum atque perspícuum præséntis glóriæ splendor osténdit; quia, sicut ait beátus Ioánnes, lex per Móysen data est, grátia autem et véritas per Iesum Christum facta est; in quo et propheticárum promíssio impléta est figurárum et legálium rátio præceptórum, dum et veram docet prophetíam per sui præséntiam, et possibília facit mandáta per grátiam.

Confirmétur ergo secúndum prædicatiónem sacratíssimi Evangélii ómnium fides, et nemo de Christi cruce, per quam mundus redémptus est, erubéscat.

Nec ídeo quisquam aut pati pro iustítia tímeat, aut de promissórum retributióne diffídat, quia per labórem ad réquiem, et per mortem transítur ad vitam; cum omnem humilitátis nostræ infirmitátem ille suscéperit, in quo, si in confessióne et in dilectióne ipsíus permaneámus, et quod vicit víncimus, et quod promísit accípimus.

Quia sive ad faciénda mandáta, sive ad toleránda advérsa, præmíssa Patris vox debet semper áuribus nostris insonáre, dicéntis: Hic est Fílius meus diléctus, in quo mihi bene complácui: ipsum audíte.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): Sermo 51, 3-4.8; en: Patrologia Latina 54, 310-311.313

Dua Responsorio


Vi alvenis al Jesuo, la interulo de nova interligo. Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo.

Vi alvenis al Jesuo, la interulo de nova interligo. Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron.

Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi alvenis al Jesuo, la interulo de nova interligo. Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo. – el Heb 12, 22.24-25; el Psa 95, 7-8

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
nutru nian kredon per Via vorto, kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli Vian gloran vizaĝon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Unua Antifono


¶ La dekstra mano de la Eternulo estas alte,
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Dua Antifono


¶ La himnon de la tri junuloj ni kantu,
kiun ili kantis meze de la fajro,
laŭdante Dion.

Tria Antifono


¶ Gloru Dion en la firmaĵo de Lia forto.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Neĥ 8, 9-10


Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio;
ne malĝoju kaj ne ploru.
Ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro;
kaj ne malĝoju,
ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj,

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 01.15; el Jes 53, 5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
aŭskultu lin. – el Mat 17, 5

Ciklo B

¶ Petro responde diris al Jesuo:
Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie;
kaj ni faru tri laŭbojn:
unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. – Mar 9, 5

Ciklo C

¶ Nia Savanto Jesuo Kristo neniigis la morton
kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon
per la evangelio. – kp. 2 Tim 1, 10

PREĜADO


Petoj


Deum glorificémus, cuius bonitátis infinítus est thesáurus, et per Iesum Christum, qui est semper vivens ad interpellándum pro nobis, eum deprecémur, dicéntes: Accénde in nobis ignem tui amóris.

Deus misericórdiæ, fac ut hódie abundémus in opéribus pietátis,
—atque omnes nostram experiántur humanitátem.

Qui in dilúvio Noe per arcam salvásti,
—salva catechúmenos in aqua baptísmatis.

Præsta nos non solo pane satiári,
—sed omni verbo, quod procédit de ore tuo.

Fac ut omnes dissensiónes componámus,
—ut pace et caritáte, te donánte, gaudeámus.


¶ La fajron de Via amo ekbruligu en ni.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
nutru nian kredon per Via vorto, kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli Vian gloran vizaĝon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tes 4, 1.7


Fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo,
ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio
(kaj vi ja tiel iradas),
tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 30, 15.18


Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:
Per pento kaj trankvileco vi saviĝus,
en kvieteco kaj fido estus via forto;
sed vi ne volis.
Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros,
kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos;
ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo;
feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 4, 29-31


Vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion;
kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo,
tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema;
Li ne forlasos vin nek pereigos vin,
kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
nutru nian kredon per Via vorto, kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli Vian gloran vizaĝon.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion
en sankta ornamo.

Dua Antifono


¶ Unu Dio estas, al kiu ni servas:
la Eternulo, kiu faris la ĉielon kaj la teron.

Tria Antifono


¶ Dio ne indulgis Sian propran Filon,
sed fordonis lin por ni ĉiuj. – el Rom 8, 32

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 9, 24-25


Ĉu vi ne scias,
ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras,
sed nur unu ricevas la premion?
Tiel same kuru, por ke vi atingu.
Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio.
Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon;
sed ni, nepereontan.

Responsorio


Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Elaŭdu, Kristo, nian insistan preĝadon,

ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi. – el Jer 14, 20

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Rakontu al neniu la vizion,
ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. – el Mat 17, 9

Ciklo B

¶ Kaj nubo superombris ilin;
kaj elvenis voĉo el la nubo:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata;
aŭskultu lin. – Mar 9, 7

Ciklo C

¶ El la nubo venis voĉo, diranta:
Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu.
Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. – el Luk 9, 35-36

PREĜADO


Petoj


Ni ĉiam danku al Kristo, nia Majstro kaj Sinjoro,
kiu venis por servi kaj bonfari al ĉiuj.
Lin ni petu humile kaj plenafide:
Vizitu, Sinjoro, vian familion.

¶ Vizitu, Sinjoro, vian familion.

Gvidu niajn episkopojn kaj pastrojn, kiuj partoprenas en via ofico de kapo kaj paŝtisto,
– por ke ili, per via asisto, konduku ĉiujn homojn al la Patro.

¶ Vizitu, Sinjoro, vian familion.

Via anĝelo akompanu la vojaĝantojn,
– por ke ili evitu ĉiujn danĝerojn de la korpo kaj de la animo.

¶ Vizitu, Sinjoro, vian familion.

Instruu nin servi al ĉiuj,
– kaj tiel ni estu imitantoj de vi, kiu venis por servi kaj ne por esti servita.

¶ Vizitu, Sinjoro, vian familion.

Faru, ke en ĉiuj komunumoj helpu frato al frato,
– por ke ili fariĝu, pro via ĉeesto, kvazaŭ civito neŝancelebla.

¶ Vizitu, Sinjoro, vian familion.

Estu mizerikorda al ĉiuj mortintoj,
– kaj akceptu ilin en la lumo de via vizaĝo.

¶ Vizitu, Sinjoro, vian familion.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
nutru nian kredon per Via vorto, kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli Vian gloran vizaĝon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo