Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Kiu pensas pri la leĝo de la Eternulo

donos sian frukton en sia tempo. – kp. Psa 1, 2-3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 18, 13-27


El la libro Eliro

La sekvantan tagon Moseo sidiĝis, por juĝi la popolon; kaj la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero. Kaj la bopatro de Moseo vidis ĉion, kion li faras por la popolo, kaj diris: Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? Kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaŭ vi de mateno ĝis vespero? Tiam Moseo diris al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion. Kiam fariĝas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi juĝas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la leĝojn de Dio kaj Liajn instruojn.

Sed la bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas la afero, kiun vi faras. Senfortiĝos vi kaj ĉi tiu popolo, kiu estas kun vi; ĉar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi ĝin sola. Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio. Instruu al ili la leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari. Kaj vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. Kaj ili juĝadu la popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi. Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaŭ ĉi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.

Moseo obeis la voĉon de sia bopatro, kaj faris ĉion, kion tiu diris. Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili. Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.

Unua Responsorio


La Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun Moseo, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis.

La Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun Moseo, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis.

Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo.

Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun Moseo, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis. – Nom 11, 25; el Eli 18, 25

Dua Legaĵo – Hilario el Poitiers


El la Traktatoj de la sankta episkopo Hilario el Puatiero pri la Psalmoj

De vero timore Domini

Beáti omnes, qui timent Dóminum, qui ámbulant in viis eius. Quotiénsque de timóre Dómini in Scriptúris est sermo, animadverténdum est numquam eum solitárium relínqui, tamquam sufficiéntem nobis ad consummatiónem fídei, sed súbici multa aut anteférri, ex quibus timóris Dómini rátio et perféctio intellegátur; ut cognóscimus ex eo, quod per Salomónem in Parœmiis dictum est: Si enim sapiéntiam ínvoces et intelléctui des vocem tuam et exquíras eam tamquam argéntum et tamquam thesáuros investíges eam, tunc intélleges timórem Dómini.

Vidémus enim quantis usque ad timórem Dómini grádibus pervéntum est.

Ante enim invocánda sapiéntia est, et omne legéndi offícium intelléctui est deputándum, et exquirénda ac pervestigánda est sapiéntia; et tunc timor Dómini intellegéndus. Et quantum ad commúnem humánæ opiniónis pértinet sensum, non ita de timóre sentítur.

Timor est enim humánæ imbecillitátis trepidátio metuéntis id pérpeti, quod sibi nolit accídere. Exsístit autem et commovétur in nobis de reátus consciéntia, de iure potióris, de ímpetu fortióris, de ægritúdinis causa, de feræ occúrsu et de omnis mali passióne.

Hic ergo timor non docétur, sed ex natúra infirmitátis occúrrit. Neque quid timéndum sit díscimus, sed terrórem suum ipsa illa nobis iníciunt, quæ timéntur.

At vero de timóre Dómini ita scriptum est: Veníte, fílii, audíte me, timórem Dómini docébo vos. Discéndus ergo Dei timor est, quia docétur. Non enim in terróre, sed in ratióne doctrínæ est; neque ex trepidatióne natúræ est, sed præceptórum observántia et opéribus vitæ innocéntis et cognitióne veritátis ineúndus est.

Nobis autem timor Dei omnis in amóre est, metúmque eius diléctio perfécta consúmmat. Dilectiónis autem nostræ in eum hoc próprium offícium est, parére mónitis, statútis obtemperáre, pollícitis fídere. Audiámus ergo Scriptúram dicéntem: Et nunc Israel, quid Dóminus Deus tuus poscit a te, nisi ut tímeas Dóminum Deum tuum et ámbules in ómnibus viis eius et díligas eum et custódias præcépta eius ex toto corde tuo et ex tota ánima tua, ut bene sit tibi?

Multæ autem sunt viæ Dómini, cum ipse tamen via sit. Sed cum de se lóquitur, viam ipse se núncupat et ratiónem, cur se viam nuncupásset, osténdit dicens: Nemo enim potest ad Patrem veníre nisi per me.

Multæ ítaque viæ interrogándæ sunt et in multis insisténdum est, ut unam, quæ bona est, inveniámus per multórum scílicet doctrínam, unam viam vitæ ætérnæ repertúri. Viæ enim in lege, viæ in prophétis, viæ in evangéliis, viæ in apóstolis sunt, viæ quoque in divérsis præceptórum opéribus sunt, in quibus per timórem Dei ambulántes beáti sunt.


Originala teksto: Hilarius Pictaviensis († 367): Tractatus in Ps 127, 1-7; en: CSEL 24, 628-630

Dua Responsorio


Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj serĉas, kio plaĉas al Li. Kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo.

Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj serĉas, kio plaĉas al Li. Kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo.

Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.

Kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj serĉas, kio plaĉas al Li. Kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo. – Sir 2, 16; Luk 1, 50

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiu amas la senkulpecon kaj pretas restitui ĝin,
direktu la korojn de Viaj servantoj al Vi,
por ke ili, el la fervoro de Via Spirito,
troviĝu stabilaj en la fido
kaj taŭgaj per bonaj verkoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Reĝ 8, 51-53


Ni estas Via popolo kaj Via heredaĵo.
Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto
kaj al la petego de Via popolo Izrael,
por ke Vi aŭdu nin pri ĉio, pri kio ni vokas al Vi.
Ĉar Vi distingis nin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn,
kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn. – el Luk 16, 25

PREĜADO


Petoj


Pietátem Dei celebrémus, qui in Christo sese revelávit. Ex corde ei supplicémus: Meménto nostri, Dómine, quia fílii tui sumus.

Da nos mystérium Ecclésiæ áltius percípere,
—ut éadem sit nobis et ómnibus efficácius salútis sacraméntum.

Fac nos, hóminis amátor, humánæ civitátis increménta fovére,
—atque in ómnibus regnum tuum inténdere.

Præsta nobis, ut ad Christum sitiéntes currámus,
—qui fontem aquæ vivæ nobis se præbuit.

Dimítte nobis iniquitátes nostras,
—et gressus nostros dírige in viam iustítiæ et sinceritátis.


¶ Memoru nin, Dio, ĉar ni estas Viaj gefiloj.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu amas la senkulpecon kaj pretas restitui ĝin,
direktu la korojn de Viaj servantoj al Vi,
por ke ili, el la fervoro de Via Spirito,
troviĝu stabilaj en la fido
kaj taŭgaj per bonaj verkoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 6-7


Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla;
voku Lin, dum Li estas proksime.
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn,
kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos,
kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Rea 30, 2-3


Kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio,
kaj aŭskultos Lian voĉon
konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ,
vi kaj viaj gefiloj,
per via tuta koro kaj per via tuta animo:
tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn,
kaj Li kompatos vin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Heb 10, 35-36


Ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
Ĉar vi havas bezonon de pacienco,
por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, kiu amas la senkulpecon kaj pretas restitui ĝin,
direktu la korojn de Viaj servantoj al Vi,
por ke ili, el la fervoro de Via Spirito,
troviĝu stabilaj en la fido
kaj taŭgaj per bonaj verkoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 4, 7-8.10


Submetiĝu al Dio;
sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi.
Purigu la manojn, vi pekuloj,
kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĉi riĉulo petis de Lazaro guton da akvo,
peceton da pano li estis rifuzinta al li. – kp. Luk 16, 19-31

PREĜADO


Petoj


Dei misericórdiam celebrémus, qui nos illúminat grátia Spíritus Sancti, ut opéribus iustítiæ ac fídei luceámus. Orémus, dicéntes: Vivífica, Dómine, pópulum a Christo redémptum.

Dómine, fons et auctor omnis sanctitátis, epíscopos, presbýteros et diáconos árctius per mystérium eucharísticum Christo coniúnge,
—ut grátiam, per impositiónem mánuum accéptam, magis in dies resúscitent.

Doce fidéles tuos digne et actuóse mensam verbi et córporis Christi frequentáre,
—ut, quod fide et sacraménto percepérunt, vita et móribus téneant.

Dignitátem cuiúsque hóminis, Fílii tui sánguine redémpti, te donánte, agnoscámus,
—ut libertátem et consciéntiam fratrum nostrórum observémus.

Da, ut hómines immódicam terréstrium bonórum cupídinem moderéntur,
—et aliórum inópiæ cónsulant.

Miserére ómnium, quos de hac vita ad te hódie vocásti,
—eísque donum beatitúdinis ætérnæ concéde.


¶ Vivigu, Dio, la popolon, kiun Kristo elaĉetis.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu amas la senkulpecon kaj pretas restitui ĝin,
direktu la korojn de Viaj servantoj al Vi,
por ke ili, el la fervoro de Via Spirito,
troviĝu stabilaj en la fido
kaj taŭgaj per bonaj verkoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo