Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Vendredo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Returnu vin al la Eternulo, via Dio;

ĉar Li estas favorkora kaj kompatema. – el Joe 2, 13

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 19, 1-19; 20, 18-21


El la libro Eliro

En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la monto.

Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael: Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero. Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li. Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne.

Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn. Kaj ili estu pretaj por la tria tago, ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj. Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita. Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton. Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn. Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimiĝu al virino.

En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro. Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto. Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis. Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo.

Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime. Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu. Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku. Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.

Unua Responsorio


Se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj. Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta.

Se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj. Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata.

Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj. Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. – el Eli 19, 5-6; el 1 Pet 2, 9

Dua Legaĵo – Ireneo el Liono


El la traktato de la sankta episkopo Ireneo el Liono Kontraŭ Herezoj

Testamentum Domini

Móyses in Deuteronómio ait ad pópulum: Dóminus Deus tuus testaméntum dispósuit in Horeb; et non pátribus vestris dispósuit Dóminus testaméntum hoc, sed ad vos.

Quare ígitur pátribus non dispósuit testaméntum? Quóniam lex non est pósita iustis; iusti autem patres, virtútem decálogi conscríptam habéntes in córdibus et animábus suis, diligéntes scílicet Deum qui fecit eos et abstinéntes erga próximum ab iniustítia; propter quod non fuit necésse admonéri eos correptóriis lítteris, quóniam habébant in semetípsis iustítiam legis.

Cum autem hæc iustítia et diléctio quæ erat erga Deum cessísset in obliviónem et exstíncta esset in Ægýpto, necessário Deus propter multam suam erga hómines benevoléntiam semetípsum ostendébat per vocem.

Et edúxit de Ægýpto pópulum in virtúte, uti rursus fíeret homo discípulus et sectátor Dei; et affligébat indício audiéntes, ut non contémneret eum qui se fecit.

Et manna cibávit eum, uti rationálem accíperet escam, quemádmodum et Móyses in Deuteronómio ait: Et cibávit te manna, quod non sciébant patres tui, uti cognóscas quóniam non in pane solo vivet homo, sed in omni verbo Dei quod procédit de ore eius vivet homo.

Et erga Deum dilectiónem præcipiébat et eam quæ ad próximum est iustítiam insinuábat, ut neque iniústus neque indígnus sit Deo, præstruens hóminem per decálogum in suam amicítiam et eam quæ circa próximum est concórdiam; quæ quidem ipsi próderant hómini, nihil tamen indigénte Deo ab hómine.

Hæc autem gloriósum quidem faciébant hóminem, id quod déerat ei adimpléntia, id est amicítiam Dei, Deo autem præstábant nihil; nec enim indigébat Deus dilectióne hóminis.

Déerat autem hómini glória Dei, quam nullo modo póterat percípere, nisi per eam obsequéntiam quæ est erga eum. Et propter hoc íterum Móyses ait eis: Elige vitam, ut vivas tu et semen tuum: dilígere Dóminum Deum tuum, exaudíre vocem eius et apprehéndere eum; quóniam hæc est vita tua et longitúdo diérum tuórum.

In quam vitam præstruens hóminem, decálogi quidem verba ipse per semetípsum ómnibus simíliter Dóminus locútus est; et ídeo simíliter pérmanent apud nos, extensiónem et augméntum, sed non dissolutiónem accipiéntia per carnálem eius advéntum.

Servitútis autem præcépta separátim per Móysen præcépit pópulo, apta illórum eruditióni sive castigatióni, quemádmodum ipse Móyses ait: Et mihi præcépit Dóminus in témpore illo docére vobis iustificatiónes et iudícia.

Hæc ergo quæ in servitútem et in signum data sunt illis circumscrípsit novo libertátis testaménto; quæ autem naturália et liberália et commúnia ómnium aŭit et dilatávit, sine invídia lárgiter donans homínibus per adoptiónem Patrem scire Deum et dilígere eum ex toto corde et sine aversatióne sequi eius Verbum.


Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, Lib. 4, 16, 2-5; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 100, 564-572

Dua Responsorio


Moseo, la servanto de Dio, fastis dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, por esti inda akcepti la Leĝon de la Eternulo.

Moseo, la servanto de Dio, fastis dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, por esti inda akcepti la Leĝon de la Eternulo.

Moseo supreniris sur la monton Sinaj, kaj li estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj,

por esti inda akcepti la Leĝon de la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Moseo, la servanto de Dio, fastis dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, por esti inda akcepti la Leĝon de la Eternulo. – kp. 1 Kro 6, 34; Eli 24, 18.15

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
bonvolu purigi nin, kiuj kun sankta fervoro pento-faras,
kaj venigu nin kun sinceraj mensoj al la estontaj solenaĵoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 53, 11b-12


Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn;
kaj iliajn pekojn li portos sur si.
Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton,
kaj la potenculojn li dividos kiel akiron;
pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj,
dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Tiujn malbonulojn li mizere pereigos,
kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj,
kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. – el Mat 21, 41

PREĜADO


Petoj


Christum salvatórem, qui per mortem et resurrectiónem suam nos redémit, implorémus: Dómine, miserére nostri.

Qui Ierúsalem ascendísti ad passiónem subeúndam, ut intráres in glóriam,
—perduc Ecclésiam tuam in Pascha æternitátis.

Qui, in cruce exaltátus, láncea mílitis transfígi voluísti,
—sana vúlnera nostra.

Qui crucem tuam árborem vitæ constituísti,
—fructus eiúsdem baptísmate renátis largíre.

Qui, in ligno pendens, latróni pæniténti pepercísti,
—nobis peccatoribus ignósce.


¶ Sinjoro, kompatu nin.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova Dio,
bonvolu purigi nin, kiuj kun sankta fervoro pento-faras,
kaj venigu nin kun sinceraj mensoj al la estontaj solenaĵoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 3


Klinu vian orelon, kaj venu al Mi;
aŭskultu, por ke vivu via animo;
kaj Mi faros kun vi interligon eternan
pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 3, 12.14


Revenu, diras la Eternulo;
Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon,
ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo,
Mi ne koleros eterne.
Revenu, defalintaj infanoj,
diras la Eternulo.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jak 1, 27


Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena:
viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero,
kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
bonvolu purigi nin, kiuj kun sankta fervoro pento-faras,
kaj venigu nin kun sinceraj mensoj al la estontaj solenaĵoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 16.19-20


Konfesu do viajn pekojn unu al la alia,
kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu.
Petego de justulo multe efikas per sia energio.
Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago,
savos animon el morto
kaj kovros amason da pekoj.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Celante kapti Jesuon,
la Fariseoj timis la popolon,
ĉar oni opiniis lin profeto. – kp. Mat 21, 45

PREĜADO


Petoj


Salvatórem humáni géneris adorémus, qui mortem nostram moriéndo destrúxit et vitam resurgéndo reparávit. Humíliter postulémus: Sanctífica pópulum, quem sánguine tuo redemísti.

Redémptor noster, da nos passióni tuæ per pæniténtiam plénius adhærére,
—ut resurrectiónis glóriam consequámur.

Præsta, ut Matris tuæ, solatrícis afflictórum, protectiónem assequámur,
—mærentésque confortémur ea consolatióne, qua et ipsi a te recreámur.

Fidélibus concéde passiónis tuæ in ærúmnis suis esse partícipes,
—ut salutáre tuum in seípsis maniféstent.

Qui humiliásti teípsum, factus obœdiens usque ad mortem, mortem autem crucis,
—da servis tuis obœdiéntiam et patiéntiam.

Córpori claritátis tuæ defúnctos configuráre dignéris,
—nosque aliquándo eórum redde consórtes.


¶ Sanktigu la popolon, kiun vi elaĉetis per via sango.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova Dio,
bonvolu purigi nin, kiuj kun sankta fervoro pento-faras,
kaj venigu nin kun sinceraj mensoj al la estontaj solenaĵoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo