Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Sabato


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Kiu faras la veron, venas al la lumo,

por ke liaj faroj estu montrataj. – el Joh 3, 21

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 20, 1-17


El la libro Eliro

Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:

Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Ne mortigu.

Ne adultu.

Ne ŝtelu.

Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

Ne deziru la domon de via proksimulo;

ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Unua Responsorio


La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon. La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon. La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

Amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Amo do estas la plenumado de la leĝo.

La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon. La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. – el Psa 19, 8-9; el Rom 13, 8.10

Dua Legaĵo – Ambrozio el Milano


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozio el Milano pri la fuĝo el la mondo

Adhæreamus Deo, uni vero bono

Ubi cor hóminis, ibi et thesáurus eius est; non enim solet bonum datum deprecántibus Dóminus denegáre.

Ergo, quia bonus Dóminus est et máxime sustinéntibus se bonus est, ipsi adhæreámus, cum ipso simus tota ánima nostra, toto corde, tota virtúte, ut simus in lúmine eius et videámus eius glóriam et delectatiónis supérnæ fruámur grátia; ad illud ígitur bonum erigámus ánimos et in illo simus atque in ipso vivámus, ipsi adhæreámus, quod est supra omnem mentem et omnem consideratiónem et pace útitur perpétua ac tranquillitáte; pax autem supra omnem mentem est et supra omnem sensum.

Hoc est bonum, quod pénetrat ómnia, et omnes in ipso vívimus atque ex ipso pendémus, ipsum autem nihil supra se habet, sed est divínum; nemo enim bonus nisi unus Deus, quod ergo bonum divínum et quod divínum bonum, et ídeo dícitur: Aperiénte te manum, implebúntur ómnia bonitáte; per bonitátem enim Dei, nobis univérsa tribuúntur mérito bona, quibus nihil admíxtum est mali.

Hæc bona promíttit Scriptúra fidélibus dicens: Quæ bona sunt terræ manducábitis.

Mórtui sumus cum Christo; mortem Christi in córpore nostro circumférimus, ut et vita Christi in nobis manifestétur. Non ergo iam nostram illam vitam, sed Christi vitam vívimus, vitam innocéntiæ, vitam castimóniæ, vitam simplicitátis omniúmque virtútum. Cum Christo resurréximus, in ipso vivámus, in ipso ascendámus, ut serpens calcáneum nostrum quod vúlneret in terris reperíre non possit.

Fugiámus hinc. Potes ánimo fúgere, etsi retinéris córpore, potes et hic esse et adésse ad Dóminum, si illi adhæreat ánima tua, si post ipsum cogitatiónibus tuis ámbules, si fide, non spécie, vias eius sequáris, si ad ipsum confúgias; est enim refúgium et virtus, cui dicit David: Ad te confúgi et non sum decéptus.

Ergo quia Deus refúgium, Deus autem in cælo et supra cælos, útique hinc illo fugiéndum est, ubi pax, ubi réquies ab opéribus, ubi epulémur sábbatum magnum, sicut dixit Móyses: Et erunt sábbata terræ vobis escæ. Epulatórium enim et plenum iucunditátis et tranquillitátis est requiéscere in Deo et eius delectatiónem vidére.

Fugiámus sicut cervi ad fontes aquárum; quod sitiébat David, sítiat et nostra ánima; quis est ille fons? Audi dicéntem: Quóniam apud te est fons vitæ; huic fonti dicat ánima mea: Quando véniam et parébo ante fáciem tuam? Fons enim Deus est.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De fuga sæculi, Cap. 6, 36; 7, 44; 8, 45; 9, 52; en: CSEL 32, 192. 198-199. 204

Dua Responsorio


Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.

Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.

Kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. – el Mat 22, 37-38; el Eli 10, 12

PREĜO


Ni preĝu.
Nin, kiuj ankoraŭ vivas sur la tero,
Vi, Dio, per grandiozaj rimedoj jam partoprenigas en la ĉielaĵoj.
Gardu nin en tiu ĉi vivo
kaj gvidu nin al tiu lumo, en kiu Vi mem loĝas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 10, 41-42


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 1, 16-18


Lavu vin,
purigu vin;
forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj,
ĉesu malbonagi.
Lernu agi bone,
celu justecon,
helpu prematon,
havigu juston al orfo,
defendu aferon de vidvino.
Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo:
se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo;
kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi;
mi jam ne meritas esti nomata via filo;
faru min kiel unu el viaj dungitoj. – el Luk 15, 18-19

PREĜADO


Petoj


Semper et ubíque grátias Christo agámus, qui salvat nos, eíque fidénter supplicémus: Súbveni nobis, Dómine, grátia tua.

Tríbue nos córpora nostra incontamináta serváre,
—ut possit Spíritus Sanctus illic habitáre.

Doce nos iam mane pro frátribus nosmetípsos impéndere,
—et tota die in ómnibus tuam implére voluntátem.

Da nobis quærere panem, qui permáneat in vitam ætérnam,
—quem tu præstas nobis.

Mater tua, refúgium peccatórum, pro nobis intercédat,
—ut peccátis nostris benígnus ignóscas.


¶ Subtenu nin, Sinjoro, per via graco.

Patro nia

Preĝo


Ni preĝu.
Nin, kiuj ankoraŭ vivas sur la tero,
Vi, Dio, per grandiozaj rimedoj jam partoprenigas en la ĉielaĵoj.
Gardu nin en tiu ĉi vivo
kaj gvidu nin al tiu lumo, en kiu Vi mem loĝas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Apo 3, 19-20


Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas;
estu do fervora, kaj pentu.
Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas;
se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon,
mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jes 44, 21-22


Memoru tion, ĉar vi estas Mia servanto;
Mi kreis vin Mia servanto;
vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon,
kaj viajn pekojn kiel nebulon;
revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Gal 6, 7-8


Dio ne estas mokata;
ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.
Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon;
sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Ni preĝu.
Nin, kiuj ankoraŭ vivas sur la tero,
Vi, Dio, per grandiozaj rimedoj jam partoprenigas en la ĉielaĵoj.
Gardu nin en tiu ĉi vivo
kaj gvidu nin al tiu lumo, en kiu Vi mem loĝas.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


supren al la komenco de la paĝo