Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 3a Karesma Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Kiu pensas pri la leĝo de la Eternulo

donos sian frukton en sia tempo. – kp. Psa 1, 2-3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 34, 10-28


El la libro Eliro

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaŭ. Jen Mi forpelas antaŭ vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn. Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi; sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.

Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema. Ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi manĝos de iliaj oferoj, kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj malĉastigos viajn filojn por siaj dioj.

Diojn fanditajn ne faru al vi.

La feston de macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, ĉar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.

Ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; ĉiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aŭ ŝafo. Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj.

Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.

Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.

Tri fojojn en la jaro ĉiuj viaj virseksuloj aperu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael. Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.

Ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko.

La komencaĵon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio.

Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.

Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

Unua Responsorio


La leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

La leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro.

Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris. – Joh 1, 17-18; el 2 Kor 3,18

Dua Legaĵo – Tertuliano


El la traktato de la sacerdoto Tertuliano pri la preĝado

Hostia spiritalis

Orátio est hóstia spiritális, quæ prístina sacrifícia delévit. Quo mihi, inquit, multitúdinem sacrificiórum vestrórum? Plenus sum holocautómatum aríetum, et ádipem agnórum et sánguinem taurórum et hircórum nolo. Quis enim requisívit ista de mánibus vestris?

Quæ ergo quæsíerit Deus, Evangélium docet. Véniet hora, inquit, cum veri adoratóres adorábunt Patrem in spíritu et veritáte. Deus enim Spíritus est, et adoratóres ítaque tales requírit.

Nos sumus veri adoratóres et veri sacerdótes, qui, spíritu orántes, spíritu sacrificámus oratiónem, hóstiam Dei própriam et acceptábilem, quam scílicet requisívit, quam sibi prospéxit.

Hanc de toto corde devótam, fide pastam, veritáte curátam, innocéntia íntegram, castitáte mundam, ágape coronátam, cum pompa óperum bonórum inter psalmos et hymnos dedúcere ad Dei altáre debémus, ómnia nobis a Deo impetratúram.

Quid enim oratióni de spíritu et veritáte veniénti negábit Deus, qui eam éxigit? Légimus et audímus et crédimus, quanta documénta efficáciæ eius!

Vetus quidem orátio et ab ígnibus et a béstiis et ab inédia liberábat, et tamen non a Christo accéperat formam.

Céterum quanto ámplius operátur orátio christiána! Non roris ángelum in médiis ígnibus sistit nec ora leónibus óbstruit nec esuriéntibus rusticórum prándium transfert, nullum sensum passiónis delegáta grátia avértit, sed patiéntes et sentiéntes et doléntes sufferéntia ínstruit, virtúte ámpliat grátiam, ut sciat fides quid a Dómino consequátur, intéllegens quid pro Dei nómine patiátur.

Sed et retro orátio plagas irrogábat, fundébat hóstium exércitus, ímbrium utília prohibébat. Nunc vero orátio iustítiæ omnem iram Dei avértit, pro inimícis éxcubat, pro persequéntibus súpplicat. Mirum si aquas cæléstes extorquére novit, quæ pótuit et ignes impetráre? Sola est orátio, quæ Deum vincit; sed Christus eam nihil mali vóluit operári, omnem illi virtútem de bono cóntulit.

Itaque nihil novit, nisi defunctórum ánimas de ipso mortis itínere revocáre, débiles reformáre, ægros remediáre, dæmoníacos expiáre, claustra cárceris aperíre, víncula innocéntium sólvere. Eadem díluit delícta, tentatiónes repéllit, persecutiónes exstínguit, pusillánimos consolátur, magnánimos obléctat, peregrinántes dedúcit, fluctus mítigat, latrónes obstupefácit, alit páuperes, regit dívites, lapsos érigit, cadéntes suspéndit, stantes cóntinet.

Orant étiam ángeli omnes, orat omnis creatúra, orant pécudes et feræ, et génua declínant et egrediéntes de stábulis ac spelúncis ad cælum non otióso ore suspíciunt, vibrántes spíritum suo more. Sed et aves tunc exsurgéntes erigúntur ad cælum et alárum crucem pro mánibus expándunt et dicunt áliquid quod orátio videátur.

Quid ergo ámplius de offício oratiónis? Etiam ipse Dóminus orávit, cui sit honor et virtus in sæcula sæculórum.


Originala teksto: Tertullianus († post 220): De oratione, Cap. 28-29; en: CCL 1, 273-274

Dua Responsorio


La veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.

La veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.

Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero;

ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj. – el Joh 4, 23-24

PREĜO


Ni preĝu.
De Via majesto, Dio, humile ni elpetegas, ke,
ju pli proksimiĝas la festo-tago de nia savo,
des pli devote ni rapidu al la celebro de la paska mistero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Reĝ 8, 51-53


Ni estas Via popolo kaj Via heredaĵo.
Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto
kaj al la petego de Via popolo Izrael,
por ke Vi aŭdu nin pri ĉio, pri kio ni vokas al Vi.
Ĉar Vi distingis nin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn,
tiam la regno de Dio jam venis sur vin. – Luk 11, 20

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum nostrum laudántes, qui ut lŭ mundi appáruit, ne ambularémus in ténebris sed lumen vitæ haberémus, ei supplicémus: Verbum tuum sit lucérna pédibus nostris.

Benigníssime Deus, concéde nobis hódie in tui imitatióne profícere,
—ut, quod in primo cécidit Adam, dénuo in te erigátur.

Præbe verbum tuum lucérnam pédibus nostris,
—ut, veritátem faciéntes, caritáte in te crescámus per ómnia.

Doce nos ad ómnium bonum propter nomen tuum fidéliter ágere,
—ut humána família magis per Ecclésiam illuminétur.

Fac nos per sincéram conversiónem amicítiam tuam magis magísque fovére,
—et offénsas sapiéntiæ atque bonitáti tuæ illátas expiáre.


¶ Via vorto estas lumilo por miaj piedoj. – el Psa 119, 105

Patro nia

Preĝo


De Via majesto, Dio, humile ni elpetegas, ke,
ju pli proksimiĝas la festo-tago de nia savo,
des pli devote ni rapidu al la celebro de la paska mistero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 6-7


Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla;
voku Lin, dum Li estas proksime.
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn,
kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos,
kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Rea 30, 2-3


Kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio,
kaj aŭskultos Lian voĉon
konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ,
vi kaj viaj gefiloj,
per via tuta koro kaj per via tuta animo:
tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn,
kaj Li kompatos vin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Heb 10, 35-36


Ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
Ĉar vi havas bezonon de pacienco,
por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
De Via majesto, Dio, humile ni elpetegas, ke,
ju pli proksimiĝas la festo-tago de nia savo,
des pli devote ni rapidu al la celebro de la paska mistero.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 4, 7-8.10


Submetiĝu al Dio;
sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi.
Purigu la manojn, vi pekuloj,
kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li:
Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis.
Sed li diris:
Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin. – el Luk 11, 27-28

PREĜADO


Petoj


A Christo Dómino, qui nobis dedit mandátum novum mútuæ dilectiónis, flagitémus: Caritátem plebis tuæ, Dómine, adáuge.

Magíster bone, doce nos in frátribus temetípsum dilígere,
—atque in iis benefácere tibi.

Qui in cruce pro carnifícibus tuis véniam a Patre impetrásti,
—da nobis inimícos dilígere et pro persequéntibus nos oráre.

Per mystérium córporis et sánguinis tui, amórem, virtútem et fidúciam nostram adáuge;
—débiles corróbora, mæstos consoláre, spem agonizántibus infúnde.

Lŭ mundi, qui cæco nato post ablutiónem lumen vidére tribuísti,
—catechúmenos per lavácrum aquæ et verbo vitæ illúmina.

Defúnctos sátia dilectióne tua ætérna,
—nosque inter eléctos tuos connúmera.


¶ Pliigu, Sinjoro, la karitaton de via popolo.

Patro nia

Preĝo


De Via majesto, Dio, humile ni elpetegas, ke,
ju pli proksimiĝas la festo-tago de nia savo,
des pli devote ni rapidu al la celebro de la paska mistero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo