Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Sankta Semajno > Konstantaj Partoj > Matena Laŭdo


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


En acetum, fel, arundo


Jen vinagro, galo, kano,
dornoj, najloj, kraĉo-hont',
lanc' traboras molan korpon:
sanga tuj elfluas ond',
kie tero, mar' puriĝas,
tuta la kreita mond'.

Kruc' fidela, inter ĉiuj
arboj plena de majest',
senkomparaj frondoj, floroj,
fruktoj estas via vest':
kara ligno, karan ŝarĝon
portas vi por sav-atest'.

Fleksu, alta arb', la branĉojn,
kaj moliĝu, trunka dur';
malfortiĝu la rigoro,
kiun donis la natur',
por ke sur vi kuŝu milde
Dio en la reĝ-figur'.

Porti la elaĉetanton
de la ter' nur indis vi,
mergiĝantan mondon gvidi
el pere' al la patri',
ĉar la sango de l' Ŝafido
vin surverŝis en pasi'.

Al la Triunu' beata
estu do eterna glor',
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit' ador':
Triunuon tiun laŭdu
l' universo pro honor'! Amen.

Pange, lingua … certaminis, strofoj 7 ĝis 11 • latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • 2001 en ADORU 293



supren al la komenco de la paĝo