Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Sankta Semajno > Konstantaj Partoj > Meza Horo


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.



HIMNO EN LA PALMODIMANĈO


Celsæ salutis gaudia


Kun ĝoj' la tuta kredular'
jubilu pro la glora sav':
Jesu' la princon de la mort'
nuligis por redempti nin.

Kun palmo-frondoj sur la voj',
kun branĉoj de oliva arb',
la hom-amas' per laŭta kri'
hosanas al la Davidid'.

Renkonte kuru ankaŭ ni
al Li, la plej supera Reĝ'.
Ni kante gloru Lin kun ĝoj
svingante palmojn antaŭ Li.

Kaj kiam glitas nia paŝ',
Li kun favoro levu nin.
Pro tio ni en ĉiu temp'
Lin benu per ŝuldita dank'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
hodiaŭ, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



► ANTAŬ-TAGMEZE


HIMNO


Dei fide, qua vivimus


Fidante Dion vivas ni,
kredante ĉiam kun esper'.
Nin graco movas, karitat',
al Kristo kanti kun glorad'.

Je l' tria hor' la Di-Ŝafid'
gvidata al la pasion'
la kruco-trabon portas mem,
la ŝafojn savi el perdiĝ'.

Liberaj do per Lia far'
subiĝe preĝas ni al Li:
Li prenu el ĉi tiu mond'
nin, kies ŝuldojn pagis Li.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Kaj antaŭ la Paska festo
Jesuo, sciante, ke lia horo venis,
aminte siajn proprulojn,
amis ilin ĝis la fino. – el Joh 13, 1



► TAGMEZE


HIMNO


Qua Christus hora sitiit


Je l' sesa hor' soifis Krist',
je l' sesa pendis Li sur kruc':
nin, soifantajn pri justec',
Li helpu, dum ni psalmas Lin.

Kaj same, mem la satigant',
malsato nia estu Li,
ke naŭzon kaŭzu ĉia krim',
deziron kaŭzu ĉia virt'.

Karismo sankta de l' Spirit'
penetru, dum ni psalmas, nin:
mildig' al nia arda karn',
varmig' al ĉiu frosta kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ La Patro min konas,
kaj mi konas la Patron;
kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. – el Joh 10, 15



► POST-TAGMEZE


HIMNO


Ternis ter horis numerus


Je l' naŭa hor', tri fojojn tri,
(ĉi nombro montras sankta sin)
ni en la sankta nom' de Krist'
elpetu donon de pardon'.

El kulp-konfeso de l' krimul'
rezultas grac' de Krist' al li.
Devote laŭdojn kantu ni
al Krist', ke Li indulgu nin.

La morto mortas per la kruc',
tenebro ŝanĝas sin al lum'.
Horora krim' ne regu plu,
ekbrilu splende nia kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Ĉe mi la vivado estas Kristo,
kaj morti estas gajno.
Por mi ne estu fanfarono
krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – kp. Flp 1, 21; Gal 6,14


supren al la komenco de la paĝo