




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
printebla versio
Strukturo de la Breviero |
Sankta Ĵaŭdo
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Paska Festociklo > Sankta Semajno > La tagoj de la Sankta Semajno > Sankta Ĵaŭdo
Stato: 2025-04-29
→ INVITATORIO→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)
→ KOMPLETORIO
INVITATORIO
Antifono de la Enira Psalmo kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
HORO DE LA LEGAĴOJ
Himno kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
Antifononj kaj Psalmoj kiel en la Kvarsemajna Psalmaro, tria Semajno, Ĵaŭdo
VERSIKLO
Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn. – Joh 12, 32
VORTO DE DIO
Unua Legaĵo – Heb 4, 14 - 5, 10
El la epistolo al la Hebreoj
Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.
Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco; kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj. Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis; kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.
Unua Responsorio
Kristo, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis.
Kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj.
Kristo, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis.
Kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj.
En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj,
li estis aŭdita pro sia pia timo.
Kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kristo, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis.
Kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj. – Heb 5, 8.9.7
Dua Legaĵo – Melitono el Sardeso
El paska prediko de la sankta episkopo Melitono el Sardeso
Multa a prophétis prædícta sunt in Paschæ mystérium quod est Christus, cui glória in sæcula sæculórum, amen. Ipse venit e cælis in terram propter patiéntem hóminem; eúndem índuit per Vírginis ventrem et pródiit ut homo; suscépit patiéntis hóminis passiónes per corpus passióni obnóxium et destrúxit carnis passiónes, spíritu autem qui mori non pótuit occídit homicídam mortem.
Ipse enim addúctus est ut agnus et occísus ut ovis, véluti ab Ægýpto nos a mundi cultu redémit et servávit nos de servitúte diáboli quasi de manu Pharaónis; et consignávit ánimas nostras próprio Spíritu, et membra córporis nostri suo sánguine.
Hic est qui confusióne mortem índuit et diábolum in planctu constítuit, sicut Móyses Pharaónem. Hic est qui iniquitátem percússit et iniustítiam, sicut Móyses Ægýptum sterilitáte damnávit.
Hic est qui nos erípuit de servitúte ad libertátem, de ténebris ad lucem, de morte ad vitam, a tyránnide in regnum perpétuum, et fecit nos sacerdótium novum et pópulum eléctum, ætérnum. Hic est Pascha salútis nostræ.
Hic est qui in multis multa sustínuit; hic est qui in Abel occísus est, et in Isaac pédibus colligátus est, et in Iacob peregrinátus est, et in Ioseph venúmdatus est, et in Móyse expósitus, et in agno iugulátus, et in David persecútus, et in prophétis exhonorátus est.
Hic est qui in Vírgine incarnátus, super lignum suspénsus, in terra sepúltus est, et resúrgens a mórtuis ad cælórum excélsa conscéndit.
Hic est agnus sine voce; hic est agnus occísus; hic est natus ex María pulchra agna; hic est qui de grege assúmptus et ad mactatiónem tractus et véspere immolátus et nocte sepúltus est; qui super lignum non fractus, et subter terram non solútus est; qui resurréxit a mórtuis et de inferióre sepúlcro hóminem resuscitávit.
Originala teksto: Ex Homilia Melitonis Sardiani in Pascha, Nn. 65-71: SCh 123, 94-100
Dua Responsorio
Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.
Ili praviĝis donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.
Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.
Ili praviĝis donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.
Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo;
kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.
Ili praviĝis donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango. – kp. Rom 3, 23-25a; Joh 1, 29b
PREĜO
Estas inde, Dio, kaj juste Vin ami.
Pliigu Vian mirigan gracon en ni.
Per la morto de Via Filo ni povas esperi, kion ni kredas.
Per lia resurekto ni atingu, kion ni deziras.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Amen.
MATENA LAŬDO
Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
Psalmodio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro, dua Semajno, Ĵaŭdo
VORTO DE DIO
Legaĵo – Heb 2, 9b-10
Jesuon ni vidas,
pro la sufero de morto kronita per honoro kaj beleco,
por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.
Ĉar konvenis al Li,
por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas,
alkondukanta multajn filojn al gloro,
perfektigi per suferado la estron de ilia savo.
Responsorio
Vi elaĉetis nin, Sinjoro, per via sango.
Vi elaĉetis nin, Sinjoro, per via sango.
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio
per via sango.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Vi elaĉetis nin, Sinjoro, per via sango. – kp. Apo 5, 9
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Kun deziro mi deziris
manĝi ĉi tiun Paskon kun vi,
antaŭ ol mi suferos. – el Luk 22, 15
Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,
savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,
en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,
por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,
pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,
por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Kun deziro mi deziris
manĝi ĉi tiun Paskon kun vi,
antaŭ ol mi suferos. – el Luk 22, 15
PREĜADO
Petoj
Christo, sacerdóti ætérno, quem Pater Sancto Spíritu unxit, ut prædicáret captívis indulgéntiam, humíliter supplicémus:Kompatu nin, Sinjoro.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Qui Ierúsalem ascendísti ad passiónem subeúndam, ut intráres in glóriam,
—perduc Ecclésiam tuam in Pascha æternitátis.
Qui, in cruce exaltátus, láncea mílitis transfígi voluísti,
—sana vúlnera nostra.
Qui crucem tuam árborem vitæ constituísti,
—fructus eiúsdem baptísmate renátis largíre.
Qui, in ligno pendens, latróni pæniténti pepercísti,
—nobis peccatóribus ignósce.
Patro nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13
PREĜO
Estas inde, Dio, kaj juste Vin ami.
Pliigu Vian mirigan gracon en ni.
Per la morto de Via Filo ni povas esperi, kion ni kredas.
Per lia resurekto ni atingu, kion ni deziras.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Amen.
FINA RITO
Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.
Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno kaj Elsendo
La Sinjoro estu kun vi.
Kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22
MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
Malfermo, Himno kaj Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
Psalmoj kiel en la Kvarsemajna Psalmaro, tria Semajno, Ĵaŭdo
VORTO DE DIO
Legaĵo – Heb 4, 14-15
Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon,
Jesuon, la Filon de Dio,
ni tenu firme nian konfeson.
Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj,
sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.
VERSIKLO
Propra-vole li ofer-doniĝis,
ne malfermante sian buŝon. – kp. Jes 53, 7
PREĜO
Estas inde, Dio, kaj juste Vin ami.
Pliigu Vian mirigan gracon en ni.
Per la morto de Via Filo ni povas esperi, kion ni kredas.
Per lia resurekto ni atingu, kion ni deziras.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro.
Amen.
Fina Voko kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
MEZA HORO (TAGMEZE)
Malfermo, Himno kaj Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
Tri psalmoj:
– aŭ (se oni preĝas nur unu mezan horon) kiel supre antaŭtagmeze
– aŭ elektitaj el la Gradualpsalmoj
VORTO DE DIO
Legaĵo – Heb 7, 26-27
Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro,
sankta, senpeka, senmakula,
apartigita for de pekuloj,
kaj farita pli alta ol la ĉielo;
li ne havas ĉiutagan necesecon,
kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn,
unue pro la propraj pekoj,
poste pro la pekoj de la popolo;
ĉar tion li faris unufoje por ĉiam,
oferante sin mem.
VERSIKLO
Vere, niajn malsanojn li portis sur si,
kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis. – el Jes 53, 4
PREĜO
Estas inde, Dio, kaj juste Vin ami.
Pliigu Vian mirigan gracon en ni.
Per la morto de Via Filo ni povas esperi, kion ni kredas.
Per lia resurekto ni atingu, kion ni deziras.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro.
Amen.
Fina Voko kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
Malfermo, Himno kaj Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
Tri psalmoj:
– aŭ (se oni preĝas nur unu mezan horon) kiel supre antaŭtagmeze
– aŭ elektitaj el la Gradualpsalmoj
VORTO DE DIO
Legaĵo – Heb 9, 11-12
Sed Kristo,
aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj,
per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita,
tio estas ne el ĉi tiu kreo,
nek per la sango de kaproj kaj bovidoj,
sed per sia propra sango,
eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon,
atinginte eternan elaĉeton.
VERSIKLO
Ni adoru la krucon,
la signon de nia savo.
PREĜO
Estas inde, Dio, kaj juste Vin ami.
Pliigu Vian mirigan gracon en ni.
Per la morto de Via Filo ni povas esperi, kion ni kredas.
Per lia resurekto ni atingu, kion ni deziras.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro.
Amen.
Fina Voko kiel en la Konstantaj Partoj de la Sankta Semajno
La sanktaj tri paskaj tagoj
de la pasiono kaj resurekto de nia Sinjoro
VESPERA LAŬDO (2)
(por tiuj, kiuj ne ĉeestis la Liturgion de la Lasta Vespermanĝo de la Sinjoro)
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
O memoriale mortis Domini
Memoriga signo de l' surkruca mort'!
Pano, regalanta min per vivo-fort'!
Viva Vi nutraĵo estu de l' anim',
ke en Vi dolĉecon spertu ĝi sen lim'.
Pia pelikano, ho Jesu' Sinjor'!
Via sango igu pura min de l' psor'.
Povas unu guto for de l' tuta ter'
lavi ĉiujn krimojn, savi de l' infer'.
Nun, Jesu', mi vidas nur vuale Vin.
Tion mi soifas, ke je mia fin'
la triunu Dion vidu mi en klar',
Lin eterne laŭdu kun la sanktular'. Amen.
latina T (Adoro te devote, latens Deitas): Tomaso el Aquino 13a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 1995, kp. NV 160, 2001 en ADORU 381
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Kristo estas la unuenaskita el la mortintoj,
la reganto de la reĝoj de la tero.
Li faris nin regno por sia Dio kaj Patro. – el Apo 1, 5-6
Unua Psalmo – Psa 72 (71), 1-11
Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo *
kaj Vian justecon al la reĝido.
Li juĝu Vian popolon kun vero *
kaj Viajn prematojn kun justeco.
La montoj alportu al la popolo pacon, *
ankaŭ la montetoj, per justeco. ¶
Li juĝu la prematojn en la popolo, / li savu la filojn de senhavulo, *
kaj li dispremu la premanton.
Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, *
de generacioj al generacioj.
Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; *
kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, *
ĝis ne plu ekzistos la luno. ¶
Li regu de maro ĝis maro *
kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, *
kaj liaj malamikoj leku polvon. ¶
La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; *
la reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; *
ĉiuj popoloj lin servu. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Kristo estas la unuenaskita el la mortintoj,
la reganto de la reĝoj de la tero.
Li faris nin regno por sia Dio kaj Patro. – el Apo 1, 5-6
Dua Antifono
¶ La Eternulo savos ploregantan malriĉulon
kaj senhelpan mizerulon.
Dua Psalmo – Psa 72 (71), 12-19
Ĉar li savos ploregantan malriĉulon *
kaj senhelpan mizerulon.
Li estos favor-kora por malriĉulo kaj senhavulo, *
kaj li savos la animojn de mizeruloj.
De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; *
kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. ¶
Kaj li vivu, / kaj oni donu al li *
el la oro de Ŝeba;
kaj oni ĉiam preĝu por li, *
kaj ĉiutage oni lin benu.
Estu multe da greno en la lando; *
sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon';
kaj en la urboj ĉio floru, *
kiel herbo sur la tero.
Lia nomo estu eterna; *
tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
ĉiuj popoloj *
sin benu per li kaj gloru lin. ¶
Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael', *
kiu sola faras miraklojn.
Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; / kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. *
Amen, kaj amen! ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ La Eternulo savos ploregantan malriĉulon
kaj senhelpan mizerulon.
Tria Antifono
¶ Venkis la sanktuloj pro la sango de la Ŝafido
kaj pro la vorto de sia atesto.
Kantiko – Apo 11, 17-18; 12, 10b-12a
Ni dankas Vin, ho Dio, *
la Sinjoro, la Plej-potenca,
kiu estas kaj estis; *
ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. ¶
Kaj la nacioj furiozis, / kaj venis Via kolero, *
kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj,
kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, *
kaj al la sanktuloj,
kaj al la timantoj de Via nomo, / malgrandaj kaj grandaj, *
kaj pereigi la detruantojn de la tero. ¶
Nun fariĝis la savo kaj la potenco / kaj la reĝeco de nia Dio, *
kaj la aŭtoritato de Lia Kristo;
ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, *
kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. ¶
Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, *
kaj pro la vorto de sia atesto;
kaj ili ne amis sian vivon *
ĝis morto mem.
Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, *
kaj vi, kiuj en ili loĝas. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Venkis la sanktuloj pro la sango de la Ŝafido
kaj pro la vorto de sia atesto.
VORTO DE DIO
Legaĵo – Heb 13, 12-15
Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.
Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon.
Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.
Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo,
tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
Kvazaŭ-Responsorio
Kristo sin humiligis
kaj fariĝis obeema ĝis morto. – el Flp 2, 8
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Dum ili manĝis, Jesuo prenis panon,
kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj. – kp. Mar 14, 22
Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Dum ili manĝis, Jesuo prenis panon,
kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj. – kp. Mar 14, 22
PREĜADO
Petoj
Ni adoru nian Savanton,
kiu dum la Lasta Vespermanĝo, en ĉi tiu nokto, en kiu li estis perfidita,
konfidis al la eklezio la memoron pri lia morto kaj releviĝo por esti solenata tra ĉiuj jarcentoj.
Lin ni petas:
Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
¶ Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
Kristo, nia Elaĉetinto, donu al ni partopreni vian pasionon per pentofaro
– kaj atingi la gloron de via releviĝo.
¶ Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
Spertigu al ni la protekton de via patrino, la konsolantino de la afliktititoj,
– por ke ni povu alporti al aliaj la konsolon, kiun ni mem ricevis de vi.
¶ Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
Kunigu kun via pasiono la fidelulojn en tempoj de mizero kaj sufero;
– por ke en iliaj vivoj montriĝu ankaŭ la potencon de via savo.
¶ Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
Vi humiligis vin eĉ ĝis akcepti la morton sur la kruco;
– donu al viaj servantoj obeemon kaj paciencon.
¶ Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
La mortintojn partoprenigu en via gloro;
– kaj iam ankaŭ nin kun ili.
¶ Sanktigu la homojn, kiujn vi elaĉetis per via sango.
Patro nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13
Preĝo
Dio,
por Via gloro kaj por la savo de la homaro
Vi volis, ke Kristo estu la plej alta kaj eterna sacerdoto.
Donu, ke la popolo,
kiun li akiris por Vi per sia sango,
el ĝia partopreno en lia memoro
ĉerpu la potencon de lia kruco kaj releviĝo.
Pri tio ni petas per li,
nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
FINA RITO
Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.
Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno kaj Elsendo
La Sinjoro estu kun vi.
Kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22
KOMPLETORIO
Oni preĝu la Kompletorion de Dimanĉo (post la dua Vespera Laŭdo),
sed anstataŭ la Responsorio:
Kvazaŭ-Responsorio
Kristo sin humiligis
kaj fariĝis obeema ĝis morto. – el Flp 2, 8