Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sankta Vendredo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Paska Festociklo > Sankta Semajno > La tagoj de la Sankta Semajno > Sankta Vendredo
Stato: 2025-04-23
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)
→ KOMPLETORIO





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin. – kp. Apo 5,9

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin. – kp. Apo 5,9





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Pange, lingua … certaminis


Kantu, lango, pri la venko
en miriga ĉi milit',
kaj la kruc-trofeon gloru
per peano laŭ merit',
sur la kruc' la Mond-savanto
venkis kiel oferit'.

Jam l' unua hom' afliktis
la Kreinton per ĉagren',
pro la ĝu' de l' frukt' fatala
lin ekligis mort-katen':
sed elektis Dio novan
arbon pro l' homara ben'.

Tiu ĉi ofer' konvenis
al la Dia sav-postul',
ke l' perfida ruz' vaniĝu
per pli bona do kalkul',
ke la san' refortu tie,
kie vundis Malicul'.

Kiam venis do la tempo
al la pleno de matur',
sendis Patro-Di' la Filon
teren el ĉiela pur',
naskiĝontan el la ventro
de virgin' en hom-figur'.

Kiam jen post tridek jaroj
sonis Lia lasta hor',
Li, laŭvole destinita,
sin fordonis kun fervor'
kaj, ŝafido sur la kruco,
sin oferis pro favor'.

Al la Triunu' beata
estu do eterna glor',
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit' ador':
Triunuon tiun laŭdu
l' universo pro honor'! Amen.

latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: Guido Holz 1986

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Leviĝas reĝoj de la tero,
kaj eminentuloj konsiliĝas kune,
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito.

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Leviĝas reĝoj de la tero,
kaj eminentuloj konsiliĝas kune,
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito.

Dua Antifono


¶ Ili dividas miajn vestojn inter si,
pri mia tuniko ili lotas.

Dua Psalmo – Psa 22 (21), 2-32


Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, / kaj estas malproksima de mia savo, *
de miaj plendaj paroloj?

Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; *
en la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

Sed Vi estas sankta, *
ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.

Vin fidis niaj patroj; *
ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; *
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. ¶

Sed mi estas vermo kaj ne homo; *
mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, *
malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:

Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; *
tiu savu lin, se Li amas lin. ¶

Vi eltiris ja min el la ventro, *
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; *
de la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

Ne malproksimiĝu de mi, / ĉar malfeliĉo estas proksima, *
kaj helpanton mi ne havas. ¶

Ĉirkaŭis min multaj bovoj, *
fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.

Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, *
kiel leono ŝiranta kaj krieganta.

Kiel akvo mi disverŝiĝis, *
kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;

mia koro fariĝis kiel vakso, *
fandiĝis en mia interno.

Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; / mia lango algluiĝis al mia palato; *
kaj Vi metas min en tomban polvon.

Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; / amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; *
ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; *
ili rigardas kaj konstante rigardas.

Ili dividas miajn vestojn inter si, *
pri mia tuniko ili lotas. ¶

Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; *
mia forto, rapidu, por helpi min.

Savu de la glavo mian animon, *
mian solan savu de la hundo.

Savu min de buŝo de leono, *
kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj. ¶

Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; *
en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ili dividas miajn vestojn inter si,
pri mia tuniko ili lotas.

Tria Antifono


¶ Insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon.

Tria Psalmo – Psa 38 (37)


Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, *
kaj ne en Via furiozo min punu.

Ĉar Viaj sagoj penetris en min, *
kaj pezas sur mi Via mano. ¶

Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, *
nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; *
kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. ¶

Malbon-odoras kaj pusas miaj ulceroj *
pro mia malsaĝeco.

Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, *
la tutan tagon mi iras malgaja. ¶

Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, *
kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, *
mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. ¶

Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, *
kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.

Mia koro tremegas, / forlasis min mia forto; *
kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi. ¶

Miaj amikoj kaj kamaradoj *
repaŝis pro mia pesto,

kaj miaj proksimuloj *
stariĝis malproksime. ¶

Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, / kaj miaj malbon-dezirantoj parolas pri mia pereo, *
kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.

Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; *
kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.

Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas *
kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon. ¶

Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; *
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; *
ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.

Ĉar mi estas preta fali, *
kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.

Ĉar mi konfesas mian kulpon; *
kaj min ĉagrenas mia peko. ¶

Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, *
kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.

Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, *
atakas min pro tio, ke mi celas bonon. ¶

Ne forlasu min, ho Eternulo; *
mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.

Rapidu, por helpi min, *
mia Sinjoro, mia helpo! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon.

VERSIKLO


Stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj.

Kaj mensogis la maljusteco al si mem. – kp. Psa 27, 12 Vulg.

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Heb 9, 11-28


El la epistolo al la Hebreoj

Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo, nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton.

Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno: kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto. Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis.

Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon, dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi. Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj ĉiujn vazojn de la Diservo. Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo. Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol ĉi tiuj.

Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni; nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra; alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo; tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

Unua Responsorio


Li estis kondukata kiel ŝafido al buĉo
kaj dum li estis mistraktata, li ne malfermis sian buŝon.
Li estis transdonita al la morto,
por ke li donu vivon al sia popolo.

Li estis kondukata kiel ŝafido al buĉo
kaj dum li estis mistraktata, li ne malfermis sian buŝon.
Li estis transdonita al la morto,
por ke li donu vivon al sia popolo.

Li elmetis sian animon al la morto
kaj estis alkalkulita al krimuloj,

por ke li donu vivon al sia popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li estis kondukata kiel ŝafido al buĉo
kaj dum li estis mistraktata, li ne malfermis sian buŝon.
Li estis transdonita al la morto,
por ke li donu vivon al sia popolo. – Jes 53, 7.12

Dua Legaĵo – Krizostomo


El la Instruado de Johano Krizostomo al la Kateĥumenoj

La potenco de la sango de Kristo

Ĉu vi volas aŭdi la potencon de la sango de Kristo? Ni revenu al lia ekzemplo kaj memoru la pli fruan tipon kaj rakontu la antikvan skribaĵon.

Mortigu, diras Moseo, jaraĝan ŝafidon kaj ŝmiru ĝian sangon sur la pordofostojn. Kion vi diras, Moseo? Ĉu estas kutimo liberigi prudentan homon per sango de ŝafo? Tre multe, li diras, ne ĉar ĝi estas sango, sed ĉar la ekzemplo de la sango de la Sinjoro estas pruvita per ĝi. Nun do, se la malamiko vidas ne la sangon de ia tipo trudita al la fostoj, sed la sangon de la vero brilanta el la lipoj de la fideluloj, dediĉitaj al la fostoj de la templo de Kristo, multe pli li retiriĝas.

Ĉu vi volas ekzameni alian virton de ĉi tiu sango? Mi volas esplori kie ĝi unue kuris kaj de kiu fonto ĝi fluis. Ĝi eliris unue de la kruco mem, tiu flanko estis la komenco de la vivo de la Sinjoro. Ĉar, estas skribite, dum Jesuo estis morta kaj ankoraŭ pendanta sur la kruco, aliris soldato, trapikis lian flankon per lanco, kaj el tie fluis akvo kaj sango. Unu simbolo de bapto, la alia de la Eŭkaristio. La soldato malfermis la flankon kaj elmontris la muron de la sankta templo, kaj mi trovis belegan trezoron kaj mi ĝojas, ke mi malkovris brilajn riĉaĵojn. Tiel estis kun tiu ŝafido. La judoj mortigis ŝafon kaj mi rekonis la frukton de la ofero.

De la flanko sango kaj akvo fluis. Mi ne tiel facile, aŭskultanto, trairus tiel sekretan misteron. Ĉar restas por mi mistika kaj sekreta preĝo. Mi diris, ke la simbolo de bapto kaj la misteroj estas pruvitaj per tiu akvo kaj sango. Ĉar el ĉi tiuj estis fondita la sankta Eklezio, per la lavo de regeniĝo kaj renovigo de la Sankta Spirito, per baptoj, mi diras, kaj misteroj, kiuj ŝajnas esti donitaj de la flanko. Tial, el sia flanko Kristo konstruis la Eklezion, same kiel el la flanko de Adamo lia edzino Eva estis naskita.

Tial ankaŭ Paŭlo atestas, dirante: Ni estas el lia karno kaj ostoj, tio signifas la flankon. Ĉar kiel Dio kreis virinon el tiu flanko, tiel Kristo donis al ni akvon kaj sangon el sia flanko, per kiuj la eklezio estos restarigita. Kaj same kiel en la dormo de la ripozanta Adamo, Dio elprenis ripon el lia flanko, tiel nun post la morto Li donis al ni akvon kaj sangon.

Vidu, kiel Kristo kunigis sian fianĉinon al si, vidu per kia manĝaĵo li nutras nin. Ni naskiĝas kaj nutras per la sama manĝaĵo. Ĉar same kiel virino, devigata de la naturo de amo, rapidas nutri sian infanon per sia lakto kaj sango, tiel Kristo ĉiam nutras per sia sango tiujn, kiujn li mem regeneris.

Originala teksto: Cat 3, 13-19; SC 50, 174-177 • Esperanta traduko el la latina: Matthew Smith 2025

Dua Responsorio


Vi estis elaĉetitaj ne per korupteblaj aferoj kiel arĝento aŭ oro,
sed per la multekosta sango de Kristo, kiel tiu de senmakula ŝafido.
Per li ni ĉiuj havas aliron en unu Spirito al la Patro.

Vi estis elaĉetitaj ne per korupteblaj aferoj kiel arĝento aŭ oro,
sed per la multekosta sango de Kristo, kiel tiu de senmakula ŝafido.
Per li ni ĉiuj havas aliron en unu Spirito al la Patro.

La sango de Jesuo Kristo, la Filo de Dio, purigu nin de ĉia peko.

Per li ni ĉiuj havas aliron en unu Spirito al la Patro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estis elaĉetitaj ne per korupteblaj aferoj kiel arĝento aŭ oro,
sed per la multekosta sango de Kristo, kiel tiu de senmakula ŝafido.
Per li ni ĉiuj havas aliron en unu Spirito al la Patro. – kp. 1 Pet 1, 18-19; Efe 2, 18; 1 Joh 1, 7

PREĜO


Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


En acetum, fel, arundo


Jen vinagro, galo, kano,
dornoj, najloj, kraĉo-hont',
lanc' traboras molan korpon:
sanga tuj elfluas ond',
kie tero, mar' puriĝas,
tuta la kreita mond'.

Kruc' fidela, inter ĉiuj
arboj plena de majest',
senkomparaj frondoj, floroj,
fruktoj estas via vest':
kara ligno, karan ŝarĝon
portas vi por sav-atest'.

Fleksu, alta arb', la branĉojn,
kaj moliĝu, trunka dur';
malfortiĝu la rigoro,
kiun donis la natur',
por ke sur vi kuŝu milde
Dio en la reĝ-figur'.

Porti la elaĉetanton
de la ter' nur indis vi,
mergiĝantan mondon gvidi
el pere' al la patri',
ĉar la sango de l' Ŝafido
vin surverŝis en pasi'.

Al la Triunu' beata
estu do eterna glor',
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit' ador':
Triunuon tiun laŭdu
l' universo pro honor'! Amen.

latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: Guido Holz 1986, 2001 en ADORU 293

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Dio ne indulgis Sian propran Filon,
sed transdonis lin por ni ĉiuj. – kp. Rom 8, 32

Unua Psalmo – Psa 51 (50)


Kor-favoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; *
laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Lavu min tute pure de mia krimo, *
kaj purigu min de mia peko. ¶

Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; *
kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

Antaŭ Vi sola mi pekis, *
kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj.

Tial Vi estas justa en Via vorto *
kaj pura en Via juĝo. ¶

Mi estas ja naskita en krimo; *
kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

Vi amas ja veron en la koro, *
kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. ¶

Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; *
lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, *
kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. ¶

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, *
kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Koron puran kreu al mi, ho Dio, *
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Ne for-puŝu min de Via vizaĝo, *
kaj Vian sanktan Spiriton ne for-prenu de mi.

Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; *
kaj spirito bon-fara fortikigu min. ¶

Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; *
kaj pekuloj revenos al Vi.

Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; *
mia lango kantos Vian justecon. ¶

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; *
kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; *
brul-ofero ne plaĉas al Vi.

Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; *
koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. ¶

Bon-faru al Cion laŭ Via favoro, *
konstruu la murojn de Jerusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-ofero; *
tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Dio ne indulgis Sian propran Filon,
sed transdonis lin por ni ĉiuj. – kp. Rom 8, 32

Dua Antifono


¶ Jesuo Kristo amis nin kaj lavis nin de niaj pekoj en sia sango. – kp. Apo 1, 5

Kantiko – Ĥab 3, 2-4.13a.15-19


Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, *
kaj mi ektimis.

Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon *
en la mezo de la jaroj,

montru en la mezo de la jaroj, *
ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato. ¶

Dio venas de Teman, *
la Sanktulo de la monto Paran.

Lia majesto kovras la ĉielon, *
kaj Lia gloro plenigas la teron.

Lia brilo estas kiel hela lumo, / radioj iras el Lia mano, *
kaj tie estas kaŝita Lia potenco. ¶

Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, *
por helpi al Via sankt-oleito.

Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, *
tra la ŝlimo de granda akvo. ¶

Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; *
pro la bruo ektremis miaj lipoj,

putro venis en miajn ostojn, *
kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis;

dume mi devas esti trankvila en la tago de
malfeliĉo, *
kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto. ¶

Kiam la fig-arbo ne floros, *
la vinber-branĉoj ne donos fruktojn,

la oliv-arbo rifuzos sian laboron, *
la plugo-kampoj ne donos manĝaĵon,

la ŝafoj estos for-kaptitaj el la ŝafejo, *
kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:

Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, *
mi estos gaja pri la Dio de mia savo. ¶

La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; / Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, *
kaj venigas min sur miajn altaĵojn.

Al Li, la Venkanto, *
iru miaj kantoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jesuo Kristo amis nin kaj lavis nin de niaj pekoj en sia sango. – kp. Apo 1, 5

Tria Antifono


¶ Ni adoras vian krucon, ho Sinjoro,
kaj ni laŭdas kaj gloras vian sanktan releviĝon;
ĉar jen, pro la ligno de la kruco,
venis ĝojo al la tuta mondo.

Tria Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ni adoras vian krucon, ho Sinjoro,
kaj ni laŭdas kaj gloras vian sanktan releviĝon;
ĉar jen, pro la ligno de la kruco,
venis ĝojo al la tuta mondo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 52, 13-15


Jen mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo), tiel li saltigos pri si multe da popoloj;
reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis.

Kvazaŭ-Responsorio


Kristo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto,

eĉ ĝis la morto per kruco. – Flp 2, 8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:
ĉi tiu estas Jesuo, la Reĝo de la Judoj. – Mat 27, 37

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:
ĉi tiu estas Jesuo, la Reĝo de la Judoj. – Mat 27, 37

PREĜADO


Petoj


Kun sincera pieco ni adoru nian Elaĉetinton,
kiu suferis por ni kaj estis entombigita.
Insiste ni petu lin:
Kompatu nin, Sinjoro.

¶ Kompatu nin, Sinjoro.

Ho nia Sinjoro kaj Majstro, por ni vi fariĝis obeema ĝis la morto,
– instruu nin ĉiam obei la volon de la Patro.

¶ Kompatu nin, Sinjoro.

Vi, nia vivo, kiu, mortante sur la arbo, detruis inferon kaj morton,
– donu, ke ni mortu kun vi, por ke ni ankaŭ releviĝu kun vi en gloro.

¶ Kompatu nin, Sinjoro.

Ho nia Reĝo, kiu fariĝis honto de homoj kaj piedpremita kiel vermo,
– instruu nin surmeti vian savan humilecon.

¶ Kompatu nin, Sinjoro.

Nia savo, kiu fordonis vian vivon por viaj amataj gefratoj,
– donu, ke ni amu unu la alian kun la sama karitato.

¶ Kompatu nin, Sinjoro.

Nia Savanto, kiu kun la manoj etenditaj sur la kruco tiris al vi ĉiujn epokojn,
– kunvenigu ĉiujn disĵetitajn gefilojn de Dio en la regnon de via savo.

¶ Kompatu nin, Sinjoro.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Salva, Redemptor


Krist', Redemptoro, savu Vi la Viajn nun,
noblajn, signitajn per la lum' de Via vid',
por ke demona fraŭdo ne frakasu nin,
pro kiuj pagis Vi la prezon de la mort'.

Sentu kompaton, ke ni estas sklavoj nur,
rompu katenojn, kaj de ŝuld' absolvu nin.
Nin, kiujn savis Vi per Via propra sang',
faru eterne ĝoji, bona Reĝ', kun Vi. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Kaj estis la tria horo,
kaj ili krucumis lin. – Mar 15, 25

Unua Psalmo – Psa 40 (39), 2-14.17-18


Mi atende esperis al la Eternulo, *
kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, *
el la ŝlima marĉo,

kaj Li starigis sur roko mian piedon *
kaj fortikigis miajn paŝojn.

Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, *
laŭdon al nia Dio. ¶

Multaj tion vidos kaj ektimos, *
kaj ili esperos al la Eternulo.

Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon *
kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! / Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. *
Neniu egalas Vin.

Mi rakontos kaj parolos, *
sed ili estas super ĉiu kalkulo. ¶

Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; *
brul-oferojn kaj pek-oferojn Vi ne postulas.

La orelojn Vi malfermis al mi; / tiam mi diris: Jen mi venas; *
en la skrib-rulaĵo estas skribite pri mi.

Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, *
kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. ¶

Mi predikas justecon en granda kunveno; / jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, *
Vi tion scias.

Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, *
pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;

mi ne kaŝis Vian favor-korecon kaj Vian verecon *
antaŭ la granda kunveno. ¶

Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favor-korecon antaŭ mi, *
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, / atingis min miaj kulpoj, *
ke mi ne povas vidi;

ili estas pli multe-nombraj, ol la haroj sur mia kapo, *
kaj mia koro min forlasis. ¶

Volu, ho Eternulo, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min.

Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;

la amantoj de Via helpo diru ĉiam: *
Granda estas la Eternulo.

Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
mia Sinjoro pensu pri mi.

Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho mia Dio, ne malrapidu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 54 (53), 3-6.8-9


Ho Dio, per Via nomo helpu min, *
kaj per Via forto donu al mi justecon.

Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, *
atentu la vortojn de mia buŝo. ¶

Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj fortuloj serĉas mian animon; *
ili ne havas Dion antaŭ si. ¶

Jen Dio estas mia helpanto, *
mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. ¶

Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, / mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, *
ĉar ĝi estas bona;

ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, *
kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 88 (87)


Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶

Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,

kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶

Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.

Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. ¶

Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶

Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?

Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶

Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.

Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.

Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Kaj estis la tria horo,
kaj ili krucumis lin. – Mar 15, 25

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 53, 2-3


Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva;
li ne havis staturon nek belecon;
ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni.
Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana;
kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

VERSIKLO


Ni adoras vin, Kristo, kaj ni benas vin.

Ĉar per via kruco vi elaĉetis la mondon.

PREĜO


Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
Li, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Crux, mundi benedictio


Ho kruco, ben' de l' tuta mond',
espero, certa elaĉet',
antaŭe trabo de l' gehen',
nun klara pordo de l' ĉiel',

per vi levatas Krist' ofer',
por ke Li tiru nin al si.
Atakas vin la princ' de l' mond',
ne propran trovas li en vi.

Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu. Amen.

latina T: Petrus Damiani († 1072) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Kaj kiam venis la sesa horo,
fariĝis mallumo sur la tuta lando
ĝis la naŭa horo. – Mar 15, 33

Tri psalmoj:
– aŭ (se oni preĝas nur unu mezan horon) kiel supre antaŭtagmeze
– aŭ elektitaj el la Gradualpsalmoj


VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 53, 4-5


Vere, niajn malsanojn li portis sur si,
kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis;
sed ni opiniis lin plagita,
frapita de Dio, kaj humiligita.
Tamen li estis vundita pro niaj pekoj,
dispremita pro niaj krimoj;
puno por nia bono estis sur li,
kaj per lia vundo ni saniĝis.

Versiklo


Jesuo, memoru min,

kiam vi venos en vian regnon. – el Luk 23, 42

PREĜO


Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
Li, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Per crucem, Christe, quæsumus


Per Via kruco, Krist' Jesu',
Vi transirigu nin al viv'.
Fiksita sur la ligna fost'
Vi volis elaĉeti nin.

La oldan ŝuld-ateston Vi
disŝiras nun en Via karn'.
Ne plu ni sklavas sub la leĝ',
sed vivas nove en liber'.

Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo:
Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? – el Mar 15, 34

Tri psalmoj:
– aŭ (se oni preĝas nur unu mezan horon) kiel supre antaŭtagmeze
– aŭ elektitaj el la Gradualpsalmoj


VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 53, 6-7


Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon;
kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.
Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon;
kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon.

Versiklo


Li metis min en mallumon,

kiel delonge mortintojn. – el Psa 143, 3

PREĜO


Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
Li, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)


(por tiuj, kiuj ne ĉeestis la posttagmezan Liturgion de la Pasiono de la Sinjoro)

MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Vexilla regis prodeunt


Reĝ-insignoj jen leviĝas,
kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias,
sed la kruco grac-radias.

Vundoj kovras korpon Lian,
bruston Lian lanc’ trapikas.
Fluas sango kun la akvo,
Di-indulgon ĝi efikas.

Plenumiĝas vort’ eterna,
de Davida kant’ devena,
ke mond-fame de la arbo
Dio regas, mondon benas.

Arbo bela kaj lucida,
ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita,
Dian korpon portu digne.

Ho feliĉa tiu arbo,
ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto
perdon de l’ infer’ reprenas.

Estu, kruco, salutata,
ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu,
la indulgon al pekantaj.

Triunuo, Vi famiĝu,
tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu
vojon al la venk’ kaj gloro. Amen.

latina T: Venantius Fortunatus 6a jarcento • E: 1985 en NV 133*, 2001 en ADORU 294

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj,
kaj rigardu mian suferadon. – el Lam 1, 18

Unua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj,
kaj rigardu mian suferadon. – el Lam 1, 18

Dua Antifono


¶ Senfortiĝas en mi mia animo,
konsumiĝas en mi mia koro. – Psa 143, 4

Psa 143 (142), 1-11


Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, / atentu mian petegon laŭ Via vereco, *
respondu al mi laŭ Via justeco.

Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, *
ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. ¶

Ĉar malamiko persekutis mian animon, / premis al la tero mian vivon. *
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

Senfortiĝas en mi mia animo, *
konsumiĝas en mi mia koro.

Mi rememoras la tagojn antikvajn, / mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, *
mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.

Mi etendas al Vi miajn manojn; *
mia animo soifas Vin kiel seka tero. ¶

Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, *
mia spirito konsumiĝas.

Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, *
ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.

Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, *
ĉar Vin mi fidas.

Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, *
ĉar al Vi mi levas mian animon. ¶

Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; *
al Vi mi rifuĝas.

Instruu al mi plenumi Vian volon, / ĉar Vi estas mia Dio. *
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. ¶

Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; *
pro Via justeco eligu mian animon el mizero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Senfortiĝas en mi mia animo,
konsumiĝas en mi mia koro. – Psa 143, 4

Tria Antifono


¶ Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite;
kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton. – Joh 19, 30

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite;
kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton. – Joh 19, 30

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 2, 21b-24


Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;
pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo;
insultate, li ne insultis responde;
suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la justa juĝanto;
li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo,
por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco;
per lia vundo vi resaniĝis.

Kvazaŭ-Responsorio


Kristo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto,

eĉ ĝis la morto per kruco. – Flp 2, 8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio
per la morto de Lia Filo. – el Rom 5, 10

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio
per la morto de Lia Filo. – el Rom 5, 10

PREĜADO


Petoj


Pie rememorante la morton de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
de kiu la vivo fluis en la mondon,
ni preĝas al Dio la Patro, dirante:
Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Donacu, ke Via eklezio vivu en paco kaj libero.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Protektu la episkopon de Romo, nian papon N.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Sanktigu ankaŭ ĉiujn aliajn, kiuj servas en la eklezio.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Kreskigu en la kateĥumenoj fidon kaj komprenon.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Kunigu la disigitajn kristanajn konfesiojn.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Konservu la judojn en la fideleco al Via interligo.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Lumigu tiujn, kiuj ne kredas je Kristo, ke ili sincere serĉu la veron.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Fortigu tiujn, kiuj ne kredas Vin, ke ili obeu al sia konscienco.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Direktu la korojn de la regantoj al paco kaj tutmonda solidareco.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Konsolu ĉiujn, kiuj suferas; subtenu ĉiujn, kiuj bezonas helpon.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Hejmigu la mortintojn eterne en Via amo.

¶ Per la morto de Via Filo, Dio, aŭskultu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
li, kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





KOMPLETORIO



Oni preĝu la Kompletorion de Dimanĉo (post la dua Vespera Laŭdo),
sed anstataŭ la Responsorio:


Kvazaŭ-Responsorio


Kristo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto,

eĉ ĝis la morto per kruco. – Flp 2, 8





supren al la komenco de la paĝo