




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
printebla versio
Strukturo de la Breviero |
Sankta Sabato
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Paska Festociklo > Sankta Semajno > La tagoj de la Sankta Semajno > Sankta Sabato
Stato: 2025-04-23
→ INVITATORIO→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)
→ KOMPLETORIO
INVITATORIO
MALFERMO
Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17
ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)
¶ Kristo la Sinjoro
suferis por ni kaj estis enterigita.
Venu, ni adoru lin.
Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
¶ Kristo la Sinjoro
suferis por ni kaj estis enterigita.
Venu, ni adoru lin.
Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.
¶ Kristo la Sinjoro
suferis por ni kaj estis enterigita.
Venu, ni adoru lin.
Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.
¶ Kristo la Sinjoro
suferis por ni kaj estis enterigita.
Venu, ni adoru lin.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,
kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.
¶ Kristo la Sinjoro
suferis por ni kaj estis enterigita.
Venu, ni adoru lin.
Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.
¶ Kristo la Sinjoro
suferis por ni kaj estis enterigita.
Venu, ni adoru lin.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu elaĉetis nin per Sia sango,
venu, ni adoru Lin. – kp. Apo 5,9
HORO DE LA LEGAĴOJ
MALFERMO
(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Christe, cælorum Domine
Ho estro de l' ĉieloj, Krist',
savanto granda Vi de l' mond',
Vi liberigas ĉiujn nin
el morto-sort' per Via kruc'.
Donacas Vi al ĉiu gent'
misteron sanktan, ja Vin mem.
Kun preĝoj do ni petas Vin:
Ĉi donon gardu Vi en ni.
Senkulpa, milda Di-Ŝafid',
donita kiel pek-ofer',
en Via sango lavas Vi
la robojn de la sanktular'.
Vi levas ĉiujn el Ŝeol',
pagante per la propra korp',
kunprenas ilin al ĉiel',
ke ili ĉiam laŭdu Vin.
Kaj al ilia nombro, Krist',
Vi alkalkulu ankaŭ nin.
Ĉar el popoloj ĉiuj Vi
nin faris sankta Di-popol'. Amen.
latina T: eble de Prudentius • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas.
Unua Psalmo – Psa 4
Kiam mi vokas, respondu al mi, *
justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min; *
korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. ¶
Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? *
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?
Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; *
la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
Tremu, kaj ne peku; / meditu en viaj koroj, *
sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortik-animaj.
Oferdonu oferojn piajn, *
kaj fidu la Eternulon. ¶
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? *
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
Vi metis ĝojon en mian koron, *
pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; *
ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas.
Dua Antifono
¶ Mia karno ripozas senzorge.
Dua Psalmo – Psa 16 (15)
Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.
Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;
mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶
La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.
Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.
Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶
Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Mia karno ripozas senzorge.
Tria Antifono
¶ Leviĝu, pordoj antikvaj,
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Tria Psalmo – Psa 24 (23)
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶
Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶
Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶
Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶
Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Leviĝu, pordoj antikvaj,
por ke eniru la Reĝo de gloro.
VERSIKLO
Defendu mian aferon, kaj liberigu min.
Laŭ Via vorto lasu min vivi. – Psa 119, 154
VORTO DE DIO
Unua Legaĵo – Heb 4, 1-13
Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin. Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj.
Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo. Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro; kaj ankaŭ jene: Ili ne venos en Mian ripozejon.
Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo, denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron.
Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj. Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo.
Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.
Unua Responsorio
Post kiam la Sinjoro estis entombigita,
ili sigel-fermis la tombon,
rulante grandan ŝtonon al la enirejo.
Kaj ili starigis soldatojn por gardi la tombon.
Post kiam la Sinjoro estis entombigita,
ili sigel-fermis la tombon,
rulante grandan ŝtonon al la enirejo.
Kaj ili starigis soldatojn por gardi la tombon.
La ĉefpastroj estis petintaj de Pilato,
ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago.
Kaj ili starigis soldatojn por gardi la tombon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Post kiam la Sinjoro estis entombigita,
ili sigel-fermis la tombon,
rulante grandan ŝtonon al la enirejo.
Kaj ili starigis soldatojn por gardi la tombon. – kp. Mat 27, 59-66
Dua Legaĵo – Homilio
El antikva homilio pri la Sankta Sabato
Kio estas ĉi tiu afero? Hodiaŭ estas granda silento sur la tero; granda silento, kaj soleco de tiam; granda silento, ĉar la Reĝo dormas; la tero ektimis kaj kvietiĝis, ĉar Dio ekdormis karne, kaj vekis el la mondo tiujn, kiuj dormis. Dio mortis karne, kaj vekis inferon.
Li komencas trovi sian unuan gepatron kiel perditan ŝafon. Li deziras viziti ĉiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de la morto; Adamo, la kaptito de ĉiuj, kaj Eva, la kaptitino de ĉiuj, estas liberigitaj de siaj doloroj fare de Dio kaj lia Filo.
La Sinjoro eniris inter ilin, tenante la venkantajn armilojn de la kruco. Kiam Adam, la unua gepatro, vidis lin, li frapis sian bruston pro miro kaj ekkriis al ĉiuj, dirante: «Mia Sinjoro estu kun ĉiuj.» Kaj Kristo, respondante, diras al Adamo: «Kaj kun via spirito». Kaj prenante lin je la mano, li vekas lin, dirante: «Vekiĝu, vi dormantoj, kaj leviĝu el inter la mortintoj, kaj Kristo lumigos por vi.
Mi estas via Dio, kiu pro vi fariĝis via filo; pro vi kaj pro tiuj, kiuj venis de vi, mi nun diras, kaj laŭ aŭtoritato mi ordonas al tiuj, kiuj estis katenitaj: Eliru; kaj al tiuj en mallumo: Estu lumigitaj; kaj al tiuj kiuj dormas: Leviĝu.
Mi ordonas al vi: Vekiĝu, vi dormantoj; ĉar mi vin ne faris, por ke vi restu katenitaj en infero. Leviĝu el inter la mortintoj; mi estas la vivo de la mortintoj. Leviĝu, faritaĵoj de miaj manoj. Leviĝu, mia bildo, vi, kiuj estis kreitaj laŭ mia bildo. Leviĝu, ni foriru de ĉi tie; ĉar vi estas en mi, kaj mi estas en vi, ni estas unu kaj nedividita homo.
Pro vi, mi via Dio, fariĝis via filo. Pro vi, mi via Sinjoro, prenis la formon de via servanto. Pro vi, kiu estas super la ĉielo, mi venis sur la teron kaj sub la teron. Pro vi mi fariĝis homo, kiel homo sen helpo, libera inter la mortintoj. Pro vi, kiu eliris el la ĝardeno, estis transdonita el la ĝardeno al la Judoj, kaj estis krucumita en la ĝardeno.
Rigardu la kraĉaĵon sur mi, kiun mi prenis por vi, por restarigi vin al tiu netuŝita spiro. Rigardu la markojn de la batoj kiujn mi ricevis por reformi vian koruptitan aspekton al mia bildo.
Rigardu la spuron de la skurĝo sur mia dorso, kiun mi toleris por disĵeti la ŝarĝon de viaj pekoj, kiu estis metitaj sur vian dorson. Rigardu miajn manojn, firme fiksitajn al la ligno per najloj, pro vi, kiuj iam etendis vian manon al la ligno en malbona maniero.
Mi dormis sur la kruco kaj la glavo penetris mian flankon, pro vi, kiu dormis en la paradizo kaj el via flanko elkondukiĝis Eva. Mia flanko resanigis la doloron en via flanko. Mia dormo eligos vin el la dormo de la infero. Mia glavo retenis la glavon, kiu estis svingita kontraŭ vi.
Leviĝu, ni foriru de ĉi tie. La malamiko forpelis vin el la lando paradiza; sed mi ne metas vin en la paradizon, sed prefere sur la ĉielan tronon. Mi malpermesis al vi la tipan arbon de la vivo; sed jen mi, kiu estas la vivo, aliĝis al vi. Mi starigis kerubojn, kiuj estas sklavoj por gardi vin; la kerubojn mi adorkliniĝigas antaŭ vi, kiel decas antaŭ Dio.
La trono de la keruboj estas pretigita, la anĝeloj estas pretaj kaj avidaj, la ĉambro estas konstruita, la manĝaĵo estas preparita, la eternaj tabernakloj kaj domegoj estas ornamitaj, la trezoroj de bonaĵoj estas malfermitaj, kaj la regno de la ĉielo estas preta ek de epokoj.»
Originala teksto: PG 43, 439, 451, 462-463 • Esperanta traduko el la latina: Matthew Smith 2025
Dua Responsorio
Forpasis nia paŝtisto, la fonto de viva akvo.
Ĉe lia forpaso eklipsis la suno.
Per li nun estas katenita tiu, kiu estis kateninta la unuan homon.
Hodiaŭ nia Savanto frakasis la pordegojn kaj riglilojn de la morto.
Forpasis nia paŝtisto, la fonto de viva akvo.
Ĉe lia forpaso eklipsis la suno.
Per li nun estas katenita tiu, kiu estis kateninta la unuan homon.
Hodiaŭ nia Savanto frakasis la pordegojn kaj riglilojn de la morto.
Li ja detruis la barojn de la infero kaj renversis la potencon de la diablo.
Hodiaŭ nia Savanto frakasis la pordegojn kaj riglilojn de la morto.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Forpasis nia paŝtisto, la fonto de viva akvo.
Ĉe lia forpaso eklipsis la suno.
Per li nun estas katenita tiu, kiu estis kateninta la unuan homon.
Hodiaŭ nia Savanto frakasis la pordegojn kaj riglilojn de la morto.
PREĜO
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke viaj fideluloj, enterigitaj kun li en la bapto, iru kun li, per lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.
MATENA LAŬDO
MALFERMO
(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Tibi, Redemptor omnium
Ĉi himnon kantas ni al Vi,
ho Redemptoro, kun plorad'.
Kompatu do, kompatu nin,
Sinjoro, ĉar ni fidas Vin.
La fortojn Vi de l' Malamik'
disrompis per surkruca mort'.
Kun kruco-signo sur la frunt'
la flagon portas ni de l' kred'.
La Malbonulon volas Vi
repeli ĉiam for de ni,
por ke li ne damaĝu nin,
nin, kiujn savis Via sang'.
Por ni Vi iris al infer',
kaj ĉiujn, kiujn tenis Mort',
Vi liberigis el Ŝeol'
al Via riĉa Dia viv'.
Revenos Vi en certa temp'
por meti finon al la mond',
juĝisto justa, kiu nin
premios, ĉiun laŭ merit'.
Ni tial petas, Krist' Jesu':
Kompate Vi kuracu nin.
Vi kun la Patro kaj Spirit'
de ni laŭdendas en etern'. Amen.
latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Ili malĝojos pri li,
kiel oni malĝojas pri unuenaskito. – el Zeĥ 12, 10
Unua Psalmo – Psa 64 (63)
Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶
Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,
kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?
Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶
Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.
Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.
La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Ili malĝojos pri li,
kiel oni malĝojas pri unuenaskito. – el Zeĥ 12, 10
Dua Antifono
¶ Elŝiru, ho Eternulo, mian animon
el la pordego de Ŝeol'.
Kantiko – Jes 38, 10-14.17-20
Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo / mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, *
ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, *
sur la tero de la vivantoj,
kaj mi ne plu rigardos homon *
inter la loĝantoj de la vantejo;
ke mia estado demoviĝas, kaj for-portiĝas de mi *
kiel tendo de paŝtisto;
ke mi fin-teksis mian vivon kiel teksisto, *
kaj Li detranĉos min de la teks-bazo;
ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, *
Vi faros al mi finon.
Mi atendis ĝis mateno, / ke simile al leono *
Li frakasos ĉiujn miajn ostojn,
ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, *
Vi faros al mi finon.
Kiel hirundo plendanta mi plor-pepis, *
mi ĝemis kiel kolombo;
miaj okuloj estis direktitaj malsupren: *
Ho Eternulo, mi suferas, protektu min! ¶
Jen en bonon ali-formiĝis mia sufero; / Vi ame eltiris mian animon el pereo, *
ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, / ne la morto Vin laŭdos; *
la irantaj en la ter-internon ne esperos Vian verecon.
La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, / kiel mi hodiaŭ; *
patro al la filoj konigos Vian verecon.
La Eternulo min helpas; / kaj miajn kantojn ni kantados *
dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Elŝiru, ho Eternulo, mian animon
el la pordego de Ŝeol'.
Tria Antifono
¶ Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. – el Apo 1, 18
Tria Psalmo – Psa 150
Gloru Dion en Lia sanktejo, *
gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, *
gloru Lin laŭ Lia granda majesto. ¶
Gloru Lin per sonado de trumpeto, *
gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Gloru Lin per tamburino kaj danco, *
gloru Lin per kord-instrumentoj kaj fluto. ¶
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, *
gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
Ĉio spiranta *
gloru la Eternulon. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. – el Apo 1, 18
VORTO DE DIO
Legaĵo – Hoŝ 5, 15 - 6, 2
La Eternulo diris:
Kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:
Ni iru, ni revenu al la Eternulo;
ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin,
Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn.
Li revivigos nin post du tagoj;
en la tria tago Li restarigos nin,
kaj ni vivos antaŭ Li.
Kvazaŭ-Responsorio
Kristo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto,
eĉ ĝis la morto per kruco.
Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon,
kiu estas super ĉia nomo. – Flp 2, 8-9
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Savanto de l' mondo, savu nin.
Vi, kiu elaĉetis nin surkruce per via sango, helpu nin.
Vin ni petegas, nia Dio.
Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,
savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,
en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,
por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,
pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,
por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Savanto de l' mondo, savu nin.
Vi, kiu elaĉetis nin surkruce per via sango, helpu nin.
Vin ni petegas, nia Dio.
PREĜADO
Petoj
Kun sincera pieco ni adoru nian Elaĉetinton,
kiu suferis por ni kaj estis entombigita.
Insiste ni petu lin:
Kompatu nin, Sinjoro.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Kristo, Savanto, vi volis, ke via funebranta patrino staru proksime de vi ĉe via kruco kaj tombo:
– Tiel, en niaj afliktoj, faru nin partoprenantoj en via pasiono.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Kristo, Sinjoro, kiel tritika grenero falanta en la teron, vi donis al ni la frukton de la Dia vivo:
– Donu, ke, mortinte koncerne pekojn, ni vivu por Dio. – kp. Joh, 12, 24; 1 Pet 2, 24
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Nia Paŝtisto, kuŝante enterigite vi restis kaŝita antaŭ ĉiuj:
– Instruu nin ami nian vivon kaŝitan kun vi en la Patro. – kp. Kol 3, 3
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Nova Adamo, vi malsupreniris en la regnon de la mortintoj, por liberigi el la malliberejo de la morto la justulojn, kiuj tie estis tenitaj ek de la komenco de la mondo:
– Donu, ke ĉiuj, kiuj kuŝas en tombo de malbonaguloj, aŭdu vian voĉon kaj vivu. – kp. Jes 53, 9; Joh 5, 25
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Kristo, Filo de la vivanta Dio, vi donis al ni esti enterigitaj kun vi per la bapto:
– Donu, ke, konforme al via releviĝo, ankaŭ ni iradu en noveco de vivo. – kp. Rom 6. 3-4
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Patro nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13
Preĝo
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke viaj fideluloj, enterigitaj kun li en la bapto, iru kun li, per lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
FINA RITO
Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.
Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno kaj Elsendo
La Sinjoro estu kun vi.
Kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22
MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Per crucem, Christe, quæsumus
Per Via kruco, Krist' Jesu',
Vi transirigu nin al viv'.
Fiksita sur la ligna fost'
Vi volis elaĉeti nin.
La oldan ŝuld-ateston Vi
disŝiras nun en Via karn'.
Ne plu ni sklavas sub la leĝ',
sed vivas nove en liber'.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu. Amen.
latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Ununura Antifono
¶ Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
en la lando de vivantoj!
Unua Psalmo – Psa 27 (26), 1-6
La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; *
kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; *
kiu povas min teruri?
Kiam alproksimiĝos al mi malbon-farantoj, *
por manĝi mian karnon,
miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, *
ili surpuŝiĝos kaj falos.
Se elpaŝos kontraŭ min armeo, *
mia koro ne ektimos;
se leviĝos kontraŭ min milito, *
ankaŭ tiam mi havos fidon. ¶
Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, *
nur tion mi deziras:
ke mi restu en la domo de la Eternulo *
en la daŭro de mia tuta vivo,
por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, *
admiri Lian templon.
Ĉar Li kovros min en Sia kabano *
en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; *
sur rokon Li levos min. ¶
Kaj nun leviĝos mia kapo *
super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;
Kaj mi ofer-faros en Lia tendo oferojn de danko; *
mi kantos kaj gloros la Eternulon. ¶
Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; *
kor-favoru min, kaj respondu al mi.
De Vi diris al mi mia koro: / Serĉu Mian vizaĝon. *
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, / ne for-puŝu en kolero Vian sklavon; *
Vi estis mia helpo,
ne for-puŝu kaj ne for-lasu min, *
ho Dio de mia savo.
Ĉar mia patro kaj mia patrino min for-lasis, *
sed la Eternulo min akceptis. ¶
Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, / kaj konduku min sur ĝusta irejo, *
spite miajn insidantojn.
Ne for-donu min *
al la volo de miaj premantoj;
ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, *
plenaj de rabemeco.
Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo *
en la lando de vivantoj!
Esperu al la Eternulo; *
tenu vin forte,
forta estu via koro; *
jes, esperu al la Eternulo. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Psalmo – Psa 30 (29)
Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, ĉar Vi levis min *
kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, *
kaj Vi min sanigis.
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; *
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, *
kaj gloru Lian sanktan nomon.
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, *
sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
vespere povas esti ploro, *
sed matene venos ĝojego. ¶
Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: *
Mi neniam falos.
Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; *
sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, *
kaj al la Eternulo mi preĝis:
Kion utilos mia sango, *
se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? *
Ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
Aŭskultu, ho Eternulo, kaj kor-favoru min; *
ho Eternulo, estu helpanto al mi.
Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; / Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, *
por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, *
eterne mi Vin gloros. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Psalmo – Psa 76 (75), 2-7
Dio estas konata en Judujo; *
granda estas Lia nomo en Izrael.
En Salem estas Lia tendo, *
kaj Lia loĝejo sur Cion.
Tie Li rompis la sagojn de paf-arko, *
ŝildon, glavon, kaj militon. ¶
Vi estas majesta kaj potenca *
sur la sovaĝ-bestaj montoj.
Senarmiĝis la fort-koruloj, endormiĝis; *
kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
De Via minaco, ho Dio de Jakob, *
paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Ununura Antifono
¶ Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
en la lando de vivantoj!
VORTO DE DIO
Legaĵo – 1 Joh 1, 8-9
Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.
Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco.
VERSIKLO
Vi ne lasos mian animon al Ŝeol.
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. – Psa 16, 10
Preĝo
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke viaj fideluloj, enterigitaj kun li en la bapto, iru kun li, per lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.
MEZA HORO (TAGMEZE)
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Crux, mundi benedictio
Ho kruco, ben' de l' tuta mond',
espero, certa elaĉet',
antaŭe trabo de l' gehen',
nun klara pordo de l' ĉiel',
per vi levatas Krist' ofer',
por ke Li tiru nin al si.
Atakas vin la princ' de l' mond',
ne propran trovas li en vi.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu. Amen.
latina T: Petrus Damiani († 1072) • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Ununura Antifono
¶ Ho Eternulo,
Vi ellevis el Ŝeol mian animon. – el Psa 30, 4
Tri psalmoj:
– aŭ (se oni preĝas nur unu mezan horon) kiel supre antaŭtagmeze
– aŭ elektitaj el la Gradualpsalmoj
VORTO DE DIO
Legaĵo – 1 Joh 2, 1b-2
Ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;
kaj li estas repacigo pro niaj pekoj,
kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo.
Versiklo
La Eternulo mortigas kaj vivigas,
malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas. – 1 Sam 2, 5
Preĝo
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke viaj fideluloj, enterigitaj kun li en la bapto, iru kun li, per lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.
MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Per crucem, Christe, quæsumus
Per Via kruco, Krist' Jesu',
Vi transirigu nin al viv'.
Fiksita sur la ligna fost'
Vi volis elaĉeti nin.
La oldan ŝuld-ateston Vi
disŝiras nun en Via karn'.
Ne plu ni sklavas sub la leĝ',
sed vivas nove en liber'.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu. Amen.
latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Ununura Antifono
¶ En Salem estas Lia tendo,
kaj Lia loĝejo sur Cion. – Psa 76, 3
Tri psalmoj:
– aŭ (se oni preĝas nur unu mezan horon) kiel supre antaŭtagmeze
– aŭ elektitaj el la Gradualpsalmoj
VORTO DE DIO
Legaĵo – 1 Joh 2, 8b-10
La mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas.
Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun.
Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo.
Versiklo
Post kiam la Sinjoro estis entombigita,
ili sigel-fermis la tombon.
Kaj ili starigis soldatojn por gardi ĝin.
PREĜO
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke viaj fideluloj, enterigitaj kun li en la bapto, iru kun li, per lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.
VESPERA LAŬDO (2)
(por tiuj, kiuj ne ĉeestos la Liturgion de la Paska Nokto)
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Auctor salutis unice
Aŭtor' unika Vi de l' sav',
laŭdinda Redemptor' de l' mond',
nin dotu, Kristo, per la glor'
de Via frukto-dona kruc'.
Per Via morto mortis Mort',
per Via vivo vivas Viv'.
Diablo malgraŭ ĉia ruz'
venkitas, la vasal' de l' mort'.
Dum Via amo-plena korp'
nun kuŝas dorme en la tomb',
malfermas la inferon Vi,
la patrojn gvidas al liber'.
Vi sidas ĉe la dekstra man'
de Via Patro, aŭdu nin.
Vi, glora sankta ŝuld-ofer',
per Via sango savis nin.
Dum ĉiuj tagoj sekvu ni
al Vi kun pia pura kor',
kaj ĉiam portu en danĝer'
labaron Vian kun la kruc'.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu. Amen.
latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Ho morto, Mi estos via morto!
Via mordo Mi estos, ho infero!
Unua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)
Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.
Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶
Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶
Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.
Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶
Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.
Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶
Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,
en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Ho morto, Mi estos via morto!
Via mordo Mi estos, ho infero!
Dua Antifono
¶ Kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro,
tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. – Mat 12, 40
Psa 143 (142), 1-11
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, / atentu mian petegon laŭ Via vereco, *
respondu al mi laŭ Via justeco.
Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, *
ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. ¶
Ĉar malamiko persekutis mian animon, / premis al la tero mian vivon. *
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
Senfortiĝas en mi mia animo, *
konsumiĝas en mi mia koro.
Mi rememoras la tagojn antikvajn, / mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, *
mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
Mi etendas al Vi miajn manojn; *
mia animo soifas Vin kiel seka tero. ¶
Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, *
mia spirito konsumiĝas.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, *
ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, *
ĉar Vin mi fidas.
Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, *
ĉar al Vi mi levas mian animon. ¶
Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; *
al Vi mi rifuĝas.
Instruu al mi plenumi Vian volon, / ĉar Vi estas mia Dio. *
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. ¶
Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; *
pro Via justeco eligu mian animon el mizero. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro,
tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. – Mat 12, 40
Tria Antifono
¶ Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.
Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. – Joh 2, 19.21
Kantiko – Flp 2, 6-11
Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,
sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;
kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis
kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶
Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,
por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.
Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. – Joh 2, 19.21
VORTO DE DIO
Legaĵo – 1 Pet 1, 18-21
Sciu, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
Kvazaŭ-Responsorio
Kristo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto,
eĉ ĝis la morto per kruco.
Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon,
kiu estas super ĉia nomo – Flp 2, 8-9
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Nun la Filo de homo estas glorata,
kaj Dio estas glorata en li;
kaj Dio gloros lin en Si mem,
kaj tuj Li gloros lin. – Joh 13, 31-32
Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Nun la Filo de homo estas glorata,
kaj Dio estas glorata en li;
kaj Dio gloros lin en Si mem,
kaj tuj Li gloros lin. – Joh 13, 31-32
PREĜADO
Petoj
Kun sincera pieco ni adoru nian Elaĉetinton,
kiu suferis por ni kaj estis entombigita por resurekti.
Insiste ni petu lin:
Kompatu nin, Sinjoro.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Sinjoro Jesuo, de via flanko, trapikita de la lanco, vi elvenigis sangon kaj akvon, mirindan sakramenton por la tuta Eklezio:
– Per morto, sepulto kaj releviĝo al via Fianĉino donu la vivon.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Sinjoro Jesuo, vi rememoris tiujn, kiuj estis forgesintaj la promesojn de via releviĝo:
– Memoru tiujn, kiuj ignoras vian releviĝon kaj vivas sen espero.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, vi, nia Pasko, estis oferita por ĉiuj:
– Altiru ĉiujn homojn al vi.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Dio de la universo, vi, kiu enfermas ĉiujn limojn kaj volis enfermiĝi en tombo:
– Liberigu la homaron el infero kaj donu al ĝi senmortecon en gloro.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Kristo, Filo de la vivanta Dio, de sur la kruco vi malfermis al la krimulo la paradizon:
– La mortintojn, kiuj similis al vi en morto kaj sepulto, faru kunuloj de via releviĝo en gloro.
¶ Kompatu nin, Sinjoro.
Patro nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13
Preĝo
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke viaj fideluloj, enterigitaj kun li en la bapto, iru kun li, per lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
FINA RITO
Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.
Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno kaj Elsendo
La Sinjoro estu kun vi.
Kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22
KOMPLETORIO
Tiuj, kiuj ne kun-festas la Liturgion de la Paska Nokto, preĝu la Kompletorion de Dimanĉo (post la dua Vespera Laŭdo),
sed anstataŭ la Responsorio:
Kvazaŭ-Responsorio
Kristo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto,
eĉ ĝis la morto per kruco.
Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon,
kiu estas super ĉia nomo. – Flp 2, 8-9