Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



  ↑ KRISTANAJ KANTOJ printebla versio

Entajpu:

Etaj Biografioj


Stato: 2020-03-12


Tiu ĉi paĝo estas suplemento de ADORU: Indekso de la Verkintoj.



ANSCHÜTZ, Ernst Gebhard Salomon (Germanujo) * 1780, instruisto, kantoro kaj orgenisto en Leipzig, komponisto, poeto, † 1861 < Ĉiujn jarojn ree

BURG, Willem [Wim] ter (Nederlando) * 1914, komponisto, eklezia muzikisto, ĥorestro, muzikpedagogo, † 1995 < Prenu, manĝu, trinku

CALDARA, Antonio (Italujo) * 1670, violonĉelisto, vicestro de la korta orĥestro en Vieno, komponisto, † 1736 < Ĝojkriu do

COLOMBIER, Noël (Francujo) * 1932, sacerdoto, aŭtoro, komponisto, bardo, † 2017 < Sur azenid' al Jerusalem'

CORDULA PEREGRINA → Wöhler

DOSTAL, Christian (Germanujo) * 1967, orgenisto, ĥorestro, kantoro, dioceza muzik-direktoro < Jen klara voĉ' aŭdigas sin

FALK, Johannes (Germanujo) *1963, ?? < Vi anstataŭigis mian plendon per danco

HEY, Johann Wilhelm (Germanujo) * 1789, instruisto, protestanta pastoro, kortega predikisto en Gotha, superintendanto en Ichtershausen, poeto, † 1854 < Ĉiujn jarojn ree < Weißt du, wieviel Sternlein stehen

HÖNERLAGE, Christoph (Germanujo) * ??, eklezia muzikisto, kantoro, docento, komponisto < Vi mian plendon turnis al danco

JUBITZ, Friedrich Wilhelm (Germanujo) * la 5an de februaro 1805 en Vorra apud Hersbruck (Meza Frankonio), gimnaziano en Nürnberg, studento pri teologio en Erlangen, de 1835 instruisto pri kantado en ĉiuj klasoj de la gimnazio kaj de la latina lernejo en Nürnberg, eldonis en 1835 legolibron por 7- ĝis 9-jaraĝaj lernantoj, † ?? < Supre staras sur la monto

KINDSMÜLLER, Karl (Germanujo) * 1876, katolika pastro, instruisto, profesoro, komponisto, † 1955

KLEIN, Richard Rudolf (Germanujo) * 1921, profesoro pri muziko, lektoro, komponisto, † 2011 < Sankta Vendredo: Kristo mortas

KREUELS, Matthias (Germanujo) * 1952, eklezia muzik-direktoro, komponisto, sekci-estro pri eklezia muziko en la Liturgia Instituto en Treviro (Trier) < Mia preĝo

KREUTZER, Conradin (Germanujo) * 1780, muzikisto, dirigento, komponisto, † 1849 < Supre staras sur la monto

KROL, Rafael (Germanujo) * 1948, gimnazia muzik-instruisto, ĥorestro, orgenisto, komponisto, † 2015 < Demandas unu pri rezult'

LAUBACH, Thomas (Germanujo) * 1964, post la edziĝo: Thomas Weißer, profesoro pri teologia etiko, aŭtoro de religiaj kantotekstoj < Jen nia buŝo plenas de gajeco

LAUFENBERG, Heinrich von (Germanujo) * ĉ. 1390, pastro, aŭtoro, verkinto de religiaj kantotekstoj, † 1460 < Jen, esti hejme mia vol'

*LEPPING, Stefan (Germanujo) * 1971, eklezia muzikisto, ĥorestro, IKUE-estrarano < Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero < Lavu nin per via akvo < Printempo frapas la pordon

PEREGRINA → Wöhler

QUAST, Thomas (Germanujo) * 1962, juĝisto, muzikisto, komponisto, membro de la musik-grupo Ruhama < Jen nia buŝo plenas de gajeco

*SCHAEFFER, Karl Heinz (Germanujo) * 1942, apotekisto, motoro de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen < Supre staras sur la monto

SCHMID → Wöhler

Strasburgo 1430 < Jen, esti hejme mia vol'

THEISSING, Johannes (Silezio) * 1912, katedreala vikario en Breslaŭo, poeto, † 1947 < Ni la kunuloj de l' vento muĝanta

UHLAND, Ludwig (Germanujo) * 1787, poeto, literatur-sciencisto, juristo, politikisto, † 1862 < Supre staras sur la monto

VERMULST, Jan (Nederlando) * 1825, orgenisto, ĥorestro, muzik-instruisto, komponisto, † 1994 < Pia Ŝafido

WILSON, Alan (Britujo) * 1947, eklezia muzikdirektoro, ĥorestro, komponisto < Di' estas Am'

WÖHLER, Cordula [edziniĝinta SCHMID, pseŭdonimo: Cordula Peregrina] (Germanujo, Aŭstrujo) * 1845, filino de luterana pastoro, konvertiĝis al katolikismo, religia poeto, † 1916 < Benu min, Maria




supren al la komenco de la paĝo