Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > Festoj > Triunuo > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-06-08


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Immensa et una, Trinitas


Nemezurebla Triunu,
pra-ekzistanta, sen komenc',
reganta super ĉiu temp',
kreinta ĉion kun potenc'!

En pura kaj beata ĝoj'
sufiĉas plene Vi al Vi,
ĉieloj tamen kaj la ter'
de Vi tenatas, Di', por ni.

Ho Patro, font' de ĉiu grac',
ho Filo, lum' de l' patra glor',
ho el-ambaŭa Di-Spirit',
senfina am': Al Vi ador'.

Devenas ĉiu kreitaĵ'
el Vi, supera origin';
en ĝi la ento, ver' kaj bon'
ligitaj respegulas Vin.

Gefiloj Vi adoptis nin,
ornamis nin per glora kron'.
Por ke Vi loĝu en la kor',
ĝin faru templo, Via tron'.

Kunigu, ho vivanta lum',
nin kun l' anĝeloj de l' ĉiel',
por glore kanti, laŭdi Vin,
amanta Dio, vivo-cel'. Amen.

latina T: nekonata aŭtoro • E: Albrecht Kronenberger 2011 laŭ instigoj de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ho vera, plej alta, eterna Triunuo:
Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito!

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ho vera, plej alta, eterna Triunuo:
Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito!

Dua Antifono


¶ Liberigu nin, savu nin, vivigu nin,
ho beata Triunuo.

Dua Psalmo – Psa 114 (113 A)


Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
la domo de Jakob el fremda popolo,

tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno. ¶

La maro vidis kaj for-kuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;

la montoj saltis kiel ŝafoj, *
la montetoj kiel ŝafidoj.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi for-kuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
montetoj, kiel ŝafidoj?

Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
antaŭ la Dio de Jakob,

kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
graniton en akvo-donan fonton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Liberigu nin, savu nin, vivigu nin,
ho beata Triunuo.

Tria Antifono


¶ Sankta, sankta, sankta, ho Eternulo, ho ĉiopova Dio!
Sankta Vi, kiu estis, kiu estas kaj kiu revenos en gloro!

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Sankta, sankta, sankta, ho Eternulo, ho ĉiopova Dio!
Sankta Vi, kiu estis, kiu estas kaj kiu revenos en gloro!

VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 4, 3-6


Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
Estas unu korpo, kaj unu Spirito,
kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;
unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
unu Dio kaj Patro de ĉiuj,
kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.

Responsorio


Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Al Li, la sola Dio, estu honoro kaj gloro.

Ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vin, Patro ne generita,
Vin, Filo ununaskita,
Vin, Sankta Spirito, Parakleto;
Vin, sankta kaj nedisigebla Triunuo,
Vin ni laŭdas kaj benas per nia buŝo kaj el tuta koro.
Gloron al Vi en eterno!

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vin, Patro ne generita,
Vin, Filo ununaskita,
Vin, Sankta Spirito, Parakleto;
Vin, sankta kaj nedisigebla Triunuo,
Vin ni laŭdas kaj benas per nia buŝo kaj el tuta koro.
Gloron al Vi en eterno!

PREĜADO


Petoj


La Patro per la Sankta Spirito vivigis Sian Filon kaj faris lin por ni viviganto.
Al la triunua Dio ni direktas nian gloradon:
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito. – liturgie, ADORU 001.3

¶ Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Patro, sendu per Via Filo la Spiriton al la eklezio,
– por ke Ŝi* konduku ĝin al unueco, amo kaj vero. – *La hebrea Rúaĥ = Spirito estas ina.

¶ Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sendu laborantojn en Vian rikolton, por ke ili disĉipligu ĉiujn naciojn,
– baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. – kp. Luk 10, 2; Mat 28, 19

¶ Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Asistu, Dio, al ĉiuj, kiuj suferas persekuton pro la nomo de Via Filo;
– ĉar li mem promesis, ke Vi donos al ili la Sanktan Spiriton, kiu instruos kion diri. – kp. Mat 5, 11; Luk 12, 12

¶ Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiopova Patro, igu ĉiujn homojn agnoski, ke Vi, la Vorto kaj la Spirito estas unu.
– Unu Dion ili kredu, esperu kaj amu.

¶ Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Patro de la vivantoj, faru, ke la mortintoj partoprenu en Via gloro,
– kie Via Filo kaj la Sankta Spirito kun Vi regas en sam-eterna unueco.

¶ Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio, nia Patro,
Vi sendis en la mondon la Vorton de la vero, kaj la sanktigan Spiriton,
por malkaŝi al la homoj Vian admirindan misteron:
Ebligu, ke ni konfesu per firma kredo Vian majeston
kaj adoru la gloron de la eterna Triunuo: unu Dio en tri personoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo