Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > Festoj > Koro de Jesuo > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-06-08


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Auctor beate sæculi


Aŭtor' beata de l' eon',
Jesu', savanto de l' homar',
ho Di' el Di', ho lum' el lum',
ho vera Di' el vera Di'!

Vin pelis Via Dia am'
fariĝi mortideva hom',
Adamo nova, kiu nin
senigas je l' adama pek'.

Ĉi am', per kies pov' kaj art'
estiĝis astro, ter' kaj mar',
disrompas la katenojn de
pli frua kaj nuntempa kulp'.

Ne cedos for el Via kor'
la forto de ĉi tiu am'.
La gentoj ĉerpos el ĉi font'
la riĉan gracon de l' pardon'.

Nun, traborita de la lanc',
apertas la vundita kor',
por ke, per akvo kaj per sang'
lavitaj, puraj estu ni.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
el kies kor' elfluas grac'.
Kaj al la Patro kaj Spirit'
adoro estu en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 18a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2014

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Per Via facila jugo, Dio,
Vi regu inter viaj malamikoj. – kp. Mat 11, 30

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Per Via facila jugo, Dio,
Vi regu inter viaj malamikoj. – kp. Mat 11, 30

Dua Antifono


¶ Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas.

Dua Psalmo – Psa 111 (110)


Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, *
en rondo de piuloj kaj en kunveno. ¶

Grandaj estas la faroj de la Eternulo, *
serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.

Bela kaj majesta estas Lia verko, *
kaj Lia justeco restas eterne.

Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; *
kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo.

Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; *
Li memoras eterne Sian interligon.

La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,*
doninte al ili la heredon de gentoj. ¶

La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; *
perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;

ili estas fortikaj por eterne, *
faritaj per vero kaj honesto.

Liberigon Li sendis al Sia popolo; / Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. *
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; / bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. *
Lia gloro restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas.

Tria Antifono


¶ Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo. – liturgie, kp. ADORU 049.2

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo. – liturgie, kp. ADORU 049.2

VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 2, 4-7


Dio,
estante riĉa en kompateco,
pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj,
nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),
kaj nin levis,
kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;
por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco
en korfavoro al ni en Kristo Jesuo.

Responsorio


Kristo amis nin, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango.

Kristo amis nin, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango.

Li faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro,

per sia sango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo amis nin, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango. – kp. Apo 1, 5-6

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Dio prenis nin en Sian sinon, Sian koron,
memorante Sian kor-favoron.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Dio prenis nin en Sian sinon, Sian koron,
memorante Sian kor-favoron.

PREĜADO


Petoj


Gefratoj,
Jesuon, la ripozon por la animoj, ni petu:
Reĝo amanta, kompatu! – kp. Mat 11, 29

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Jesuo, el via traborita koro elvenis sango kaj akvo, por ke naskiĝu al vi fianĉino, la eklezio:
– Faru ŝin sankta kaj senmakula. – kp. Joh 19, 34

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Jesuo, sanktejo de Dio, de homoj detruita, levita de la Patro:
– Faru la eklezion tabernaklo de la Plejaltulo. – kp. Joh 2, 19

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Jesuo, reĝo kaj centro de ĉiuj koroj! Vi ekamas nin per amo eterna, kaj altiras nin favor-kore:
– Metu la novan interligon en ĉies koron. – kp. ADORU 019.1; Jer 31, 3.31.33

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Jesuo, nia paco kaj repaciĝo! Vi, neniiginte la malamon, kunakordigis nin en unu nova homo per la kruco:
– Havigu al ni alkondukon al la Patro. – kp. ADORU 019.1; Efe 2, 14-18

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Jesuo, nia vivo kaj reviviĝo! Vi ripozigas ĉiujn, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj:
– Altiru la pekulojn al vi. – kp. ADORU 019.1; Mat 11, 28; Joh 12, 32

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Jesuo, el via abunda amo vi fariĝis obeema ĝis la morto per kruco:
– Veku al nova vivo ĉiujn, kiuj ekdormis en via paco. – kp. Flp 2, 8

¶ Reĝo amanta, kompatu!

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio,
glorante la koron de Via Filo ni celebras la mirindaĵojn de via amo:
El ĉi tiu ne elĉerpebla fonto elverŝu sur nin la abundon de viaj gracoj.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Jes 12, 3

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo