Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Invitatorio


Breviero > Komunaj Tekstoj > Dediĉo de Preĝejo > Invitatorio
Stato: 2020-06-16


MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17



PSALMODIO


ANTIFONO DE LA ENIRA PSALMO


ekster Paska Tempo:

Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

aŭ:

Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin. – kp. Efe 5, 25

en Paska Tempo:

Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.
Haleluja.

aŭ:

Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25







Jen ekzemploj:



ENIRA PSALMO KUN ANTIFONO


kiam oni prenas Psa 95 (94) kaj la unuan antifonon, ekster Paska Tempo:

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kriston ni adoru,
la fianĉon de la eklezio.



ENIRA PSALMO KUN ANTIFONO


kiam oni prenas Psa 95 (94) kaj la duan antifonon, en Paska Tempo:

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kriston, kiu amis la eklezion,
venu, ni adoru lin.
Haleluja. – kp. Efe 5, 25







alternativaj psalmoj:


Psa 100 (99)


Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;

ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



aŭ:

Psa 67 (66)


Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste.

Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.

Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



aŭ Psa 24 (23), sed tiun ĉi psalmon oni poste kantos en la Horo de la Legaĵoj



supren al la komenco de la paĝo