Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Komunaj Tekstoj: Maria ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Maria > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-02-08


Horo de la Legaĵoj



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

HIMNO


propra aŭ:

Quem terra, pontus, æthera


Lin, kiun ter', aer' kaj mar'
adoras, benas kun glorad',
Lin, kiu estras ĉiujn tri,
Maria lulas en la sin'.

Al kiu servas lun' kaj sun'
kaj ĉio tra la tuta temp',
Lin portas per ĉiela grac'
utero pura de knabin'.

Patrin' feliĉa, riĉa don'
sub ŝia koro kaŝas sin:
Li, kiu tenas en la man'
la mondon, kiun kreis Li.

Feliĉa ŝi, el kies pord'
post la anonco de l' anĝel'
kaj sub la ombro de l' Spirit'
elvenis la Dezir' de l' mond'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
jar-centojn, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: Venantius • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Maria ricevis benon de la Eternulo,
kaj bonfarojn de Dio, ŝia savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 24 (23), 5



Unua Psalmo – Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶



aŭ, se oni preĝis Psa 24 jam en la Invitatorio:

Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. ¶

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis. ¶

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano. ¶

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron. ¶

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶



Unua Antifono


¶ Maria ricevis benon de la Eternulo,
kaj bonfarojn de Dio, ŝia savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 24 (23), 5

Dua Antifono


¶ Sanktigis Sian loĝejon la Plejaltulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 46 (45), 5

Dua Psalmo – Psa 46 (45)


Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, *
helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero *
kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Bruu, bolu Liaj akvoj, *
tremu la montoj de ilia fiera ondado. ¶

Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, *
la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; *
Dio ĝin helpas en frua mateno.

Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; *
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, *
kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, *
for-bruligas veturilojn per fajro.

Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; / Mi estas glora inter la popoloj, *
Mi estas glora sur la tero. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Sanktigis Sian loĝejon la Plejaltulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 46 (45), 5

Tria Antifono


¶ Gloraĵojn oni rakontas pri vi,
ho Virgulino Maria.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 87 (86), 3

Tria Psalmo – Psa 87 (86)


Lia fundamento estas *
sur la sanktaj montoj.

La Eternulo amas la pordegojn de Cion *
pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

Gloraĵojn Li rakontas pri vi, *
ho urbo de Dio. ¶

Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, / ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: *
Jen tiu tie naskiĝis.

Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, *
kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

La Eternulo notos, enskribante la popolojn: *
Ĉi tiu tie naskiĝis. ¶

Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: *
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ili rakontas Lian veron,
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

VERSIKLO


Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kaj pripensis ilin en sia koro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 2, 19

VORTO DE DIO


en la Ordinara Tempo:

UNUA LEGAĴO – Jes 7, 10-14; 8, el 10; 11, 1-9


El la la libro Jesaja

Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Aĥaz jene: Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre. Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.

Kaj li diris: Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion? Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel (kun ni estas Dio).

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.

Kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

UNUA RESPONSORIO – Jes 7, 14; 9, 6.7


Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon. Kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco.

Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon. Kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco.

Li sidos sur la trono de David ĝis eterne.

Kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon. Kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco.



aŭ:

UNUA LEGAĴO – Gal 3, 22 - 4, 7


El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Galatoj

La Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.

Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota. Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.

Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.

Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro. Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton.

Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan: Aba, Patro! Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.

UNUA RESPONSORIO – kp. Gal 4, 4-5; Efe 2, 4; Rom 8, 3


Jam venis la pleneco de la tempo. Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Jam venis la pleneco de la tempo. Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, Dio sendis Sian propran Filon en simileco de peka karno

por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jam venis la pleneco de la tempo. Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.



en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo:

UNUA LEGAĴO – 1 Kro 17, 1-15


El la unua libro de la Kroniko

Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj. Kaj Natan diris al David: Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi.

Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante: Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Ne vi konstruos por Mi la domon por loĝi; ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo. Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe; kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis ĉiujn viajn malamikojn.

Kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon. Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por ĉiam. Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi. Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.

Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

UNUA RESPONSORIO – Mat 10, 18.19-20


Beata vi estas, ho Virgulino Maria. Vi portis Lin, per kiu estas kreita la mondo. Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne.

Beata vi estas, ho Virgulino Maria. Vi portis Lin, per kiu estas kreita la mondo. Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.

Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Beata vi estas, ho Virgulino Maria. Vi portis Lin, per kiu estas kreita la mondo. Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne. – el la liturgio



en Paska Tempo:

UNUA LEGAĴO – Apo 11, 19 - 12, 17


El la Apokalipsa de Johano

Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj; kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon. Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono. Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.

Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi.

Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem. Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

Kaj kiam la drako vidis, ke ĝi estas ĵetita sur la teron, ĝi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon. Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke ŝi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie ŝi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizaĝo de la serpento. Kaj la serpento elĵetis el sia buŝo, post la virinon, akvon kvazaŭ riveron, por ke ĝi igu ŝin forportiĝi de la fluo. Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian buŝon, kaj englutis la riveron, kiun la drako elĵetis el sia buŝo. Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo.

UNUA RESPONSORIO – 1 Kor 15, 54.57; Apo 12, 1


Kiam ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. Haleluja.

Kiam ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. Haleluja.

Granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj.

Danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiam ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. Haleluja.



Dua Legaĵo – Sophronius Hierosolymitanus


El la Predikoj de la sankta episkopo Sofrono el Jerusalemo

La beno de la Patro ekbrilis al la homoj per Maria

Ave, grátia plena, Dóminus tecum. Et quid sublímius esse queat hoc gáudio, o Virgo Mater? Seu quid excelléntius esse possit hac grátia, quam tu sola divínitus sortíta es? Aut quid ea iucúndius ac splendídius excogitári potest? Omnia distant a miráculo quod in te cérnitur, ómnia infra grátiam tuam iacent; secúndas tenent ómnia vel probatíssima, et claritáte plane inferióre potiúntur.

Dóminus tecum; et quisnam tecum conténdere ausit? Deus ex te; ecquis e vestígio tibi non cedat, et non magis tibi primátum præcellentiámque gaudens tríbuat? Proptérea, tuas præ creatúris ómnibus eminéntes prærogatívas íntuens, summis tibi pláusibus acclámo: Ave, grátia plena, Dóminus tecum. Ex te enim gáudium non modo homínibus impertítum est, sed supérnis quoque virtútibus tribúitur.

Vere benedícta tu in muliéribus, quóniam Evæ maledictiónem in benedictiónem commutásti; quóniam Adam, qui prius iacébat exsecratióne percúlsus, ut per te benedicerétur, effecísti.

Vere benedícta tu in muliéribus, quóniam benedíctio Patris per te affúlsit homínibus, eósque a vétere maledícto liberávit.

Vere benedícta tu in muliéribus, quia per te progenitóres tui salútem invéniunt; tu síquidem genitúra es Servatórem, qui divínam ipsis salútem comparábit.

Vere benedícta tu in muliéribus, quóniam sine sémine eum protulísti fructum, qui benedictiónem terrárum orbi elargítur, ipsúmque a maledictióne spinas germinánte rédimit.

Vere benedícta tu in muliéribus, quia, múlier naturáli condicióne cum sis, Dei tamen Génetrix reípsa fies. Etenim si qui ex te nascitúrus est, secúndum veritátem, Deus est incarnátus, ipsa iure meritóque díceris Deípara, quippe quæ Deum veríssime paris.

Tu enim intra sinus tui claustrum Deum ipsum habes, in te secúndum carnem immorántem, et ex te procedéntem véluti sponsum, et gáudium ómnibus comparántem, ac divínum univérsis lumen impertiéntem.

In te enim, o Virgo, tamquam in puríssimo nitentíque cælo, Deus pósuit tabernáculum suum; et procédet ex te tamquam sponsus a thálamo; ac ímitans cursum gigántis, in vita sua viam curret, vivéntibus salutárem in cunctis futúram, quæque, a summis cælis usque ad summos cælos se proténdens, ómnia divíno calóre atque una simul vivífico splendóre répleat.


Originala teksto: Sophronius Hierosolymitanus († 638): Oratio 2, In sanctissimæ Deiparæ Annuntiatione, 21-22. 26, en: Patrologia Græca 87, 3, 3242.3250

Dua Responsorio


Vere vi estas benata inter la virinoj, ĉar vi ŝanĝis la malbenon de Eva al beno. La beno de la Patro ekbrilis al la homoj per vi.

Vere vi estas benata inter la virinoj, ĉar vi ŝanĝis la malbenon de Eva al beno. La beno de la Patro ekbrilis al la homoj per vi.

Per vi viaj prapatroj trovis la savon.

La beno de la Patro ekbrilis al la homoj per vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vere vi estas benata inter la virinoj, ĉar vi ŝanĝis la malbenon de Eva al beno. La beno de la Patro ekbrilis al la homoj per vi.



aŭ:

Dua Legaĵo – Aelredus Rievaulxensis


El la Predikoj de la beata abato Alredo el Riovalo

Maria, nia patrino

Accedámus ad sponsam eius, accedámus ad matrem eius, accedámus ad óptimam ancíllam eius. Totum hoc est beáta María.

Sed quid ei faciémus? Quália ei múnera offerémus? Utinam saltem possémus réddere ei, quod debémus illi ex débito! Nos illi debémus honórem, nos illi debémus servítium, nos illi debémus amórem, nos illi debémus laudem. Nos illi debémus honórem, quia est Mater Dómini nostri. Qui enim non honórat matrem, sine dúbio inhonórat fílium. Iterum Scriptúra dicit: Honóra patrem tuum et matrem.

Quid ergo dicémus, fratres? Nonne ipsa est mater nostra? Certe, fratres, ipsa est vere mater nostra. Per illam enim nati sumus, non mundo, sed Deo.

Fúimus omnes, sicut créditis et scitis, in morte, in vetustáte, in ténebris, in miséria. In morte, quia Dóminum perdiderámus; in vetustáte, quia in corruptióne erámus; in ténebris, quia lumen sapiéntiæ amiserámus, et ita omníno perierámus.

Sed per beátam Maríam multo mélius quam per Evam nati sumus, per hoc quod Christus de ea natus fuit. Pro vetustáte recuperávimus novitátem, pro corruptióne incorruptiónem, pro ténebris lumen.

Ipsa est mater nostra, mater vitæ nostræ, mater incorruptiónis nostræ, mater lucis nostræ. Dicit Apóstolus de Dómino nostro: Qui factus est nobis a Deo sapiéntia et iustítia et sanctificátio et redémptio.

Ipsa ígitur, quæ est mater Christi, mater est sapiéntiæ nostræ, mater iustítiæ nostræ, mater sanctificatiónis nostræ, mater redemptiónis nostræ. Ideo nobis magis mater quam mater carnis nostræ. Ex ipsa ergo est mélior nostra natívitas; quia ex ipsa est nostra sánctitas, nostra sapiéntia, nostra iustítia, nostra sanctificátio, nostra redémptio.

Dicit Scriptúra: Laudáte Dóminum in sanctis eius. Si Dóminus noster laudándus est in illis sanctis, per quos ille facit virtútes et mirácula, quantum laudándus est in ista, in qua fecit seípsum, qui super ómnia mirabília est mirábilis!


Originala teksto: Aelredus Rievaulxensis († 1167): Sermo 20, In Nativitate beatæ Mariæ, en: Patrologia Latina 195, 322-324

Dua Responsorio


Feliĉa vi estas, sankta Virgulino Maria, kaj plej digna je ĉiu laŭdo. El vi leviĝis la suno de la justeco, Kristo, nia Dio kaj Savanto.

Feliĉa vi estas, sankta Virgulino Maria, kaj plej digna je ĉiu laŭdo. El vi leviĝis la suno de la justeco, Kristo, nia Dio kaj Savanto.

Kun ĝojo ni festas vin, beata Virgulino Maria.

El vi leviĝis la suno de la justeco, Kristo, nia Dio kaj Savanto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉa vi estas, sankta Virgulino Maria, kaj plej digna je ĉiu laŭdo. El vi leviĝis la suno de la justeco, Kristo, nia Dio kaj Savanto.



aŭ:

Dua Legaĵo – Vaticanum secundum


El la dogma konstitucio «Lumen gentium» de la dua Vatikana Koncilio

La patrineco de Maria en la ekonomio de la graco

Beáta Virgo, ab ætérno una cum divíni Verbi incarnatióne tamquam Mater Dei prædestináta, divínæ Providéntiæ consílio, his in terris éxstitit alma divíni Redemptóris Mater, singuláriter præ áliis generósa sócia, et húmilis ancílla Dómini. Christum concípiens, génerans, alens, in templo Patri sistens, Filióque suo in cruce moriénti compátiens, óperi Salvatóris singulári prorsus modo cooperáta est, obœdiéntia, fide, spe et flagránte caritáte, ad vitam animárum supernaturálem restaurándam. Quam ob causam mater nobis in órdine grátiæ exsístit.

Hæc autem in grátiæ œconomía matérnitas Maríæ indesinénter perdúrat, inde a consénsu, quem in annuntiatióne fidéliter præbuit, quemque sub cruce incunctánter sustínuit, usque ad perpétuam ómnium electórum consummatiónem. In cælis enim assúmpta salutíferum hoc munus non depósuit, sed multíplici intercessióne sua pergit in ætérnæ salútis donis nobis conciliándis. Matérna sua caritáte de frátribus Fílii sui adhuc peregrinántibus necnon in perículis et angústiis versántibus curat, donec ad felícem pátriam perducántur.

Proptérea beáta Virgo in Ecclésia títulis Advocátæ, Aŭiliatrícis, Adiutrícis, Mediatrícis invocátur. Quod tamen ita intellégitur, ut dignitáti et efficacitáti Christi uníus Mediatóris nihil déroget, nihil superáddat.

Nulla enim creatúra cum Verbo incarnáto ac Redemptóre connumerári umquam potest; sed sicut sacerdótium Christi váriis modis tum a minístris tum a fidéli pópulo participátur, et sicut una bónitas Dei in creatúris modis divérsis reáliter diffúnditur, ita étiam única mediátio Redemptóris non exclúdit, sed súscitat váriam apud creatúras participátam ex único fonte cooperatiónem.

Tale autem munus subordinátum Maríæ Ecclésia profitéri non dúbitat, iúgiter experítur et fidélium cordi comméndat, ut, hoc matérno fulti præsídio, Mediatóri ac Salvatóri intímius adhæreant.


Originala teksto: Vaticanum secundum, LG 61-62

Dua Responsorio


Sankta senmakula Virgulino, mi ne scias, kiel digne laŭdi vin. Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en via sino.

Sankta senmakula Virgulino, mi ne scias, kiel digne laŭdi vin. Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en Via sino.

Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino.

Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en via sino.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sankta senmakula Virgulino, mi ne scias, kiel digne laŭdi vin. Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en via sino. – Luk 1, 42



en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447



PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ ekzemple:

Dio,
pro la porpeto de la virga patrino Maria
donu al ni sanon de korpo kaj savon de animo.
Forprenu de ni la tristecon de ĉi tiu tempo,
kaj gvidu nin al la eterna ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

alternative:

Grátiam tuam, quæsumus, Dómine, méntibus nostris infúnde, ut qui, Angelo nuntiánte, Christi Fílii tui incarnatiónem cognóvimus, per passiónem eius et crucem ad resurrectiónis glóriam perducámur. Per Dóminum.

Vel:

Famulórum tuórum, quæsumus, Dómine, delíctis ignósce, ut, qui tibi placére de áctibus nostris non valémus, Genetrícis Fílii tui Dómini nostri intercessióne salvémur. Per Dóminum.

Vel:

Concéde, miséricors Deus, fragilitáti nostræ præsídium, ut, qui sanctæ Dei Genetrícis memóriam ágimus, intercessiónis eius aŭílio a nostris iniquitátibus resurgámus. Per Dóminum.

Vel:

Adiuvet nos, quæsumus, Dómine, beátæ Maríæ semper Vírginis intercéssio veneránda, et a cunctis perículis absolútos in tua fáciat pace gaudére. Per Dóminum.

Vel:

Sanctíssimæ venerántibus Vírginis Maríæ memóriam gloriósam, ipsíus nobis, quæsumus, Dómine, intercessióne concéde, ut de plenitúdine grátiæ tuæ nos quoque mereámur accípere. Per Dóminum.

Vel:

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus, ut fidéles tui, qui sub sanctíssimæ Vírginis Maríæ patrocínio lætántur, eius pia intercessióne a cunctis malis liberéntur in terris, et ad gáudia ætérna perveníre mereántur in cælis. Per Dóminum.

Tempore Adventus:

Deus, qui de beátæ Maríæ Vírginis útero Verbum tuum, Angelo nuntiánte, carnem suscípere voluísti, præsta supplícibus tuis, ut, qui vere eam Dei Genetrícem crédimus, eius apud te intercessiónibus adiuvémur. Per Dóminum.

Tempore Nativitatis:

Deus, qui salútis ætérnæ, beátæ Maríæ virginitáte fecúnda, humáno géneri præmia præstitísti, tríbue, quæsumus, ut ipsam pro nobis intercédere sentiámus, per quam merúimus Fílium tuum, auctórem vitæ, suscípere. Qui tecum vivit.

Tempore paschali:

Deus, qui, per resurrectiónem Fílii tui Dómini nostri Iesu Christi, mundum lætificáre dignátus es, præsta, quæsumus, ut, per eius Genetrícem Vírginem Maríam, perpétuæ capiámus gáudia vitæ. Per Dóminum.

Vel:

Deus, qui Apóstolis tuis, cum María matre Iesu orántibus, Sanctum dedísti Spíritum, da nobis, ut, ipsa intercedénte, maiestáti tuæ fidéliter servíre et nóminis tui glóriam verbo et exémplo diffúndere valeámus. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo