Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Antifonoj de la Laŭdkantoj



Breviero > Komunaj Tekstoj > Antifonoj de la Laŭdkantoj

Stato: 2020-06-17


Ĉi tie estas listigitaj
– la Antifonoj por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) en la Vespera Laŭdo (1)
– la Antifonoj por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) en la Matena Laŭdo
– la Antifonoj por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) en la Vespera Laŭdo (2)

Kvankam oni trovas ilin jam en la ĝusta loko en la Komunaj Tekstoj, ili ĉi tie, kiel en la Roma Breviero, denove aperas.

En Memoro de Sanktulo, do, kiam ne okazas Vespera Laŭdo (1), oni laŭplaĉe povas preni ties antifonon en la Vespera Laŭdo (2).




Dediĉo de Preĝejo



Vespera Laŭdo (1)


¶ Ĝoju kun Jerusalem
kaj estu gajaj pri ĝi
ĉiuj ĝiaj amantoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 66, 10


Matena Laŭdo


¶ Zakĥeo,
rapide malsupreniru,
ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
– Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 19, 5-9


Vespera Laŭdo (2)


¶ La Eternulo sanktigis Sian domon:
Ĉi tiu estas domo, en kiu oni alvokas Lian nomon,
la loko, pri kiu Li diris: Mia nomo estos tie.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Reĝ 9, 3; 8, 29



Maria



Vespera Laŭdo (1)


¶ Mian humilecon rigardis la Eternulo.
La Potenculo faris al mi grandaĵojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48-49


Matena Laŭdo


¶ La pordo de la paradizo estis ŝlosita per Eva.
Per Maria ĝi estas aperta.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


Vespera Laŭdo (2)


¶ Feliĉa vi estas, Maria, kiu kredis,
ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al vi de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 45



Maria (sabate)



Matena Laŭdo


(1)

¶ Ni celebras la memoron de la beata Virgulino Maria.
Ŝi petu por ni al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(2)

¶ Benata vi estas, ho Virgulino Maria, de la Plejaltulo,
pli ol ĉiuj aliaj virinoj sur la tero.

(3)

¶ Por ke ni re-ricevu la perditan vivon, ho senmakula Virgulino,
vi koncipis de supre kaj naskis al la mondo la Savanton.

(4)

¶ Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj.
Haleluja. – ADORU 001.5

(5)

¶ Sankta senmakula Virgulino,
mi ne scias, kiel digne laŭdi vin.
Ĉar per vi ni ricevis la Savanton,
nian Sinjoron Jesuo Kristo. – ADORU 001.5

(6)

¶ Vi estas la gloro de Jerusalemo,
vi estas la granda ĝojo de Izraelo,
vi estas la granda fiero de nia popolo. – el Jut 15, 9



Apostoloj



Vespera Laŭdo (1)


¶ Vi ne elektis min, sed mi elektis vin,
kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton,
kaj ke via frukto daŭru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 15, 16


Matena Laŭdo


¶ Mi vidis la sanktan urbon Jerusalemo.
La muro de la urbo havis dek du fundamentojn,
kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.
Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon.
Ĝia lampo estas la Ŝafido.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 21, 10.14.23


Vespera Laŭdo (2)


¶ En la renaskado,
kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro,
vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj,
juĝante la dek du tribojn de Izrael.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 19, 28



Pluraj Martiroj



Vespera Laŭdo (1)


ekster Paska Tempo:

¶ Ilia estas la regno de la ĉielo.
Ĉar ili ne serĉis la vivon de ĉi mondo,
ili gajnis la eternan premion.
Ili lavis siajn robojn en la sango de la Ŝafido. – el Mat 5, 3; kp. Apo 7, 14

en Paska Tempo:

¶ Lumo senfina brilos, Dio, al Viaj sanktuloj,
vivo eterna.
Haleluja.


Matena Laŭdo


ekster Paska Tempo:

¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco,
ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. – Mat 5, 10

en Paska Tempo:

¶ Ĝoju kaj raviĝu,
vi, sanktuloj ĉiuj,
ĉar via rekompenco estas granda en la ĉielo.
Haleluja. – kp. Mat 5, 12


Vespera Laŭdo (2)


ekster Paska Tempo:

¶ Ĝoju en la ĉielo la animoj de la sanktuloj,
kiuj sekvis la spurojn de Kristo.
Kaj ĉar ili verŝis sian sangon pro amo al li,
ili regos kun Kristo eterne.

en Paska Tempo:

¶ Ĝoju, sanktuloj, antaŭ la vizaĝo de Dio.
Vi heredis la regnon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
Haleluja. – kp. Mat 25, 34



Unu Martiro



Vespera Laŭdo (1)


EKSTER PASKA TEMPO:

por viro:

¶ Por la leĝo de Dio li luktis ĝis la morto.
Li ne timis la vortojn de la malpiuloj.
Fundata li estis sur firma roko.

por virino:

¶ Ŝi zonis siajn lumbojn per forto
kaj fortikigis siajn brakojn.
Ŝia lumilo ne estingiĝos en eterno. – kp. Sen 31, 17-18

EN PASKA TEMPO:

¶ Lumo senfina brilos, Dio, al Viaj sanktuloj,
vivo eterna.
Haleluja.


Matena Laŭdo


ekster Paska Tempo:

¶ Kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo,
tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. – el Joh 12, 25

en Paska Tempo:

¶ Ĝoju kaj raviĝu,
vi, sanktuloj ĉiuj,
ĉar via rekompenco estas granda en la ĉielo.
Haleluja. – kp. Mat 5, 12


Vespera Laŭdo (2)


ekster Paska Tempo:

¶ En la regno ĉiela loĝas la sanktuloj.
Eterne ili ripozas.

en Paska Tempo:

¶ Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
Haleluja. – el Joh 12, 24



Paŝtistoj



Vespera Laŭdo (1)


por papo aŭ episkopo:

¶ Ho sacerdoto de la Plejaltulo,
ho spegulo de la virtoj,
ho bona paŝtisto en la Di-popolo,
vi, kiu plaĉis al Dio!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48-49

por sacerdoto:

¶ Mi fariĝis ĉio al ĉiuj,
por ke mi nepre savu kelkajn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el 1 Kor 9, 22


Matena Laŭdo


¶ Parolas ne vi,
sed la Spirito de via Patro parolas en vi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 10, 20


Vespera Laŭdo (2)


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn,
por doni al ili nutraĵon ĝustatempe.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

aŭ:

¶ Mi dankas al Vi, Kristo, ho bona paŝtisto,
ke Vi min kondukis al tian gloron.
Mi petas do, ke la ŝafoj, kiujn Vi konfidis al mi,
kun mi partoprenu en Via gloro eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.



Doktoroj de la Eklezio



Vespera Laŭdo (1)


¶ Kiu faros la ordonojn de Dio kaj instruos ilin,
tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 5, 19


Matena Laŭdo


¶ Doktoroj brilos kvazaŭ la splendo de la firmamento,
instruistoj kvazaŭ la astroj sub la ĉielo,
por ĉiam kaj eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


Vespera Laŭdo (2)


¶ Plej bona doktor(in)o,
lumo de la eklezio,
sankta N.,
kiu amis la Dian leĝon,
pledu por ni ĉe la Filo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.



Virgulinoj



Vespera Laŭdo (1)


por unu virgulino-martirino:

¶ Jen sekvas la Ŝafidon
por ni krucumitan
ĉi virta virgulino,
buĉ-ofero pro ŝia pudoro,
viktimo pro ŝia ĉasteco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por unu virgulino:

¶ Ĉi virgulino prudenta,
kiam alvenis la fianĉo,
eniris kun li al la edziĝa festo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 10

por pluraj virgulinoj:

¶ Virgulinoj prudentaj,
ordigu viajn lampojn.
Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 7.6


Matena Laŭdo


por unu virgulino-martirino:

¶ Ĉi virgulino abnegaciis sin,
ŝi levis sian krucon, kaj sekvis Kriston,
la Fianĉon de la virgulinoj,
la Reĝon de la martiroj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 16, 24

por unu virgulino:

¶ Ĉi virgulino prudenta eliris renkonte al Kristo,
brilanta inter la ĥoroj de la virgulinoj kiel la suno,
en virto ĉiela.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 6.10

por pluraj virgulinoj:

¶ Virgulinoj de la Eternulo,
benu la Eternulo eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


Vespera Laŭdo (2)


por unu virgulino-martirino:

¶ Ŝia ofero sin perfektigis duoble:
Ŝi gajnis la kronon de virgineco
kaj la palmon de martiriĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por unu virgulino:

¶ Venu, ho fianĉino de Kristo,
heredu la kronon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 34

por pluraj virgulinoj:

¶ Tio estas la gento de Liaj adorantoj, Dio,
de la serĉantoj de Via vizaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 24, 6



Viroj



Vespera Laŭdo (1)


por unu viro:

¶ Kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin,
estos komparata al saĝa viro,
kiu konstruis sian domon sur roko.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 7, 24

por pluraj viroj:

¶ La okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
kiuj esperas Lian favoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 33, 18


Matena Laŭdo


por unu viro:

¶ Tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo,
por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 3, 21

por pluraj viroj:

¶ Feliĉaj estas la pacigantoj,
feliĉaj estas la kore puraj,
ĉar ili vidos Dion.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 5, 9.8


Vespera Laŭdo (2)


por unu viro:

¶ Vi bona kaj fidela servisto;
envenu en la ĝojon de via sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 23

por pluraj viroj:

¶ Ili estis fidelaj ĝis morto,
kaj Dio donis al ili la kronon de vivo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Apo 2, 10



Virinoj



Vespera Laŭdo (1)


por unu virino:

¶ Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj;
kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Sen 31, 31

por pluraj virinoj:

¶ Laŭdu Lian sanktan nomon;
ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 105, 3


Matena Laŭdo


¶ La regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn;
kaj trovinte unu multevaloran perlon,
li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis,
kaj aĉetis ĝin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 13, 45-46


Vespera Laŭdo (2)


¶ Ĝojas mia koro pri la Eternulo.
Larĝe malfermiĝas mia koro,
ĉar mi ĝojas en Dio, mia Savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Sam 2, 1; Luk 1, 47



Ordenanoj



Vespera Laŭdo (1)


por ordenan(in)o:

¶ Kiu ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn,
tiu ne povas esti mia disĉiplo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 14, 33

por ordenano:

¶ Li ricevos benon de la Eternulo,
kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
de la serĉantoj de Lia vizaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 24, 5-6

por ordenanino:

¶ La Eternulo fianĉiĝis kun ŝi por ĉiam,
Li fianĉiĝis kun ŝi en favorkoreco kaj kompatemeco.
Li fianĉiĝis kun ŝi en fideleco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Hoŝ 2, 21-22


Matena Laŭdo


¶ Kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo,
tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 12, 50

aŭ:

¶ Mia parto estas Dio.
Bone estas al tiu, kiu serĉas Lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 73, 26; kp. Psa 73, 28


Vespera Laŭdo (2)


¶ Vi forlasis ĉion kaj sekvis min.
Vi ricevos multoble
kaj heredos la vivon eternan.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 19, 29

aŭ:

¶ Kie gefratoj kune gloras Dion,
tie ili ricevos benon de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 24, 5



Karitatuloj



Vespera Laŭdo (1)


¶ Kiu kompatas al la malriĉulo, estos feliĉa,
kiu kredas je Dio kaj amas mizerikordon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 14, 33


Matena Laŭdo


¶ Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj,
se vi havos amon unu al alia.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 13, 15


Vespera Laŭdo (2)


¶ Vere mi diras al vi:
Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi.
Venu, vi benataj de mia Patro,
heredu la regnon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 40.34



Edukistoj



Vespera Laŭdo (1)


¶ Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro,
kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino,
sed tenu ĝin ĉiam en via koro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Sen 1, 8


Matena Laŭdo


¶ Kiu havas mizerikordon,
tiu instruas, edukas, edifas,
kvazaŭ paŝtisto al sia grego.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


Vespera Laŭdo (2)


¶ Lasu la infanojn veni al mi;
ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 19, 14



supren al la komenco de la paĝo