Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo: tagmeze


Breviero > Komunaj Tekstoj > Apostoloj > Meza Horo: tagmeze
Stato: 2020-01-04


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

HIMNO


ekzemple:

Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn,
ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 28, 20

Tri psalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn,
ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 28, 20

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Ago 5, 12a.14


Per la mano de la apostoloj
estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo,
kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro,
amasoj da viroj kaj virinoj.

VERSIKLO


Ili observis Liajn regulojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 99 (98), 7

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo