Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Pluraj Martiroj > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Rex gloriose martyrum


Vi, de l' martiroj glora reĝ',
de l' konfesoroj brila kron',
La rezignantojn pri la ter'
Vi gvidas al ĉiela ĝoj'.

Orelojn Viajn klinu Vi
kun korfavor' al nia preĝ'.
La venko-himnon kantas ni.
Ignoru do pri nia pek'.

En atestanto venkas Vi,
pardonas Vi al konfesant'.
Ho, venku super nia krim'.
Indulgon donu Vi al ni.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'. Amen

latina T: nekonata verkinto, 6a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Verŝata estas teren pro Kristo
la sango de la sanktaj martiroj.
Pro tio ili ricevis premion eternan.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶

Unua Antifono


¶ Verŝata estas teren pro Kristo
la sango de la sanktaj martiroj.
Pro tio ili ricevis premion eternan.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Dua Antifono


¶ La justuloj vivas por eterne,
kaj ilia rekompenco estas en la Plejsuperulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Saĝ 5,15

Dua Psalmo – Psa 33 (32), 1-11


Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; *
al la justuloj konvenas glorado.

Gloru la Eternulon per harpo, *
per dek-korda psaltero ludu al Li.

Kantu al Li novan kanton, *
bone ludu al Li kun trumpetado. ¶

Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, *
kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.

Li amas justecon kaj juĝon; *
la tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; *
kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, *
Li metis la abismojn en konservejojn. ¶

Timu la Eternulon la tuta tero; *
tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; *
Li ordonis, kaj tio aperis. ¶

La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, *
Li detruas la intencojn de la nacioj.

La decido de la Eternulo restas eterne, *
la pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La justuloj vivas por eterne,
kaj ilia rekompenco estas en la Plejsuperulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Saĝ 5,15

Tria Antifono


¶ Al vi, Miaj sanktuloj,
kiuj en la mondo havis lukton,
Mi redonos la rekompencon de viaj penoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Saĝ 10, 17

Tria Psalmo – Psa 33 (32), 12-22


Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; *
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

El la ĉielo la Eternulo rigardas, *
Li vidas ĉiujn homidojn.

De la trono, sur kiu Li sidas, *
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,

Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, *
kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. ¶

La reĝon ne helpos granda armeo, *
fortulon ne savos granda forto.

Vana estas la ĉevalo por helpo, *
kaj per sia granda forto ĝi ne savos.

Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, *
kiuj esperas Lian favoron,

ke Li savu de morto ilian animon *
kaj nutru ilin en tempo de malsato. ¶

Nia animo fidas la Eternulon; *
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.

Ĉar pro Li ĝojas nia koro, *
ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.

Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, *
kiel ni esperas al Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Al vi, Miaj sanktuloj,
kiuj en la mondo havis lukton,
Mi redonos la rekompencon de viaj penoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Saĝ 10, 17


VERSIKLO


Nia animo fidas la Eternulon;
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 32, 20


VORTO DE DIO


UNUA LEGAĴO:

en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo:

Unua Legaĵo – Saĝ 3, 1-15


El la libro de la Saĝeco

La animoj de la justuloj estas en la mano de Dio kaj turmento nepre ne tuŝos ilin. Al la stultuloj ŝajnis, ke ili mortis, kaj ilia foriro estis taksita kiel malfeliĉo, kaj ilia forvojaĝado for de ni kiel katastrofo; sed ili estas en paco. Ĉar eĉ se laŭ homa juĝo ili estas punitaj, ilia espero estas plena je senmorteco; kaj malmulte punite, ili gajnos multon, ĉar Dio provis ilin kaj trovis ilin indaj je Li mem. Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin.

Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos kaj kiel fajreroj en la stoploj ili diskuros. Ili juĝos la naciojn kaj regos popolojn, kaj la Sinjoro reĝos super ili por ĉiam. Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron, kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

Sed la malpiuloj havos punon laŭ siaj rezonadoj, tiuj, kiuj malatentis justecon kaj renegatis de la Sinjoro. Ĉar tiu, kiu malestimas saĝecon kaj disciplinon, estas mizera, kaj vana estas ilia espero, kaj iliaj laboroj senfruktaj, kaj iliaj agoj senutilaj. Iliaj edzinoj estas facilanimaj, kaj malvirtaj iliaj infanoj, malbenita ilia idaro.

Ĉar feliĉa estas la nemakulita sterilulino, ŝi, kiu ne konis pekan liton; ŝi havos frukton ĉe la ekzamenado de animoj; kaj feliĉa la eŭnuko, kiu ne malbone agis nek projektis malbonaĵojn kontraŭ la Sinjoro; ĉar estos donitaj al li la speciala dono de la fido kaj pli plaĉa loto en la templo de la Sinjoro. Ĉar la frukto de bonaj agoj estas glora, kaj bone enradikigita saĝeco estas neerarema.

Unua Responsorio


Ĉi sanktuloj verŝis sian gloran sangon por la Sinjoro. Ili amis Kriston en sia vivo kaj imitis Lin en sia morto. Pro tio ili meritis la triumfo-kronon.

Ĉi sanktuloj verŝis sian gloran sangon por la Sinjoro. Ili amis Kriston en sia vivo kaj imitis Lin en sia morto. Pro tio ili meritis la triumfo-kronon.

Ili estis unu korpo, kaj unu Spirito kun Kristo.

Pro tio ili meritis la triumfo-kronon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉi sanktuloj verŝis sian gloran sangon por la Sinjoro. Ili amis Kriston en sia vivo kaj imitis Lin en sia morto. Pro tio ili meritis la triumfo-kronon. – kp. Efe 4, 4-5



en Paska Tempo:

Unua Legaĵo – Apo 7, 9-17


El la Apokalipso

Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido.

Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.

Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido. Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Unua Responsorio


Viajn sanktulojn Vi gvidis en mirinda vojaĝo kaj fariĝis al ili ŝirmilo tage kaj stelolumo nokte. Vi transpasigis ilin tra la Ruĝa Maro kaj kondukis ilin tra multe da akvo. Haleluja.

Viajn sanktulojn Vi gvidis en mirinda vojaĝo kaj fariĝis al ili ŝirmilo tage kaj stelolumo nokte. Vi transpasigis ilin tra la Ruĝa Maro kaj kondukis ilin tra multe da akvo. Haleluja.

La justuloj kantis himnon al Via sankta nomo, kaj unuanime laŭdis Vian defendan manon.

Vi transpasigis ilin tra la Ruĝa Maro kaj kondukis ilin tra multe da akvo. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viajn sanktulojn Vi gvidis en mirinda vojaĝo kaj fariĝis al ili ŝirmilo tage kaj stelolumo nokte. Vi transpasigis ilin tra la Ruĝa Maro kaj kondukis ilin tra multe da akvo. Haleluja. – kp. Saĝ 10, 17-18.20



en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – Rom 8, 18-39


El la epistolo al la Romanoj

Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.

Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj; kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.

Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li? Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni. Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? Kiel estas skribite: «Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.» Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Unua Responsorio


Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo.

Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo.

Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta;

por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo. – el Mat 5, 44-45.48



DUA LEGAĴO:

Dua Legaĵo – Cyprianus


El la epistoloj de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano

Ni, kiuj strebas veni al la promesoj de la Sinjoro, devas imiti la Sinjoron en ĉio

Salúto vos, fratres caríssimi, optans ipse quoque conspéctu vestro frui, si me ad vos perveníre loci condício permítteret. Quid enim mihi optátius et lætius posset accídere quam nunc vobis inhærére, ut complecterémini me mánibus illis, quæ puræ et innocéntes et domínicam fidem servántes sacrílega obséquia respuérunt?

Quid iucúndius et sublímius quam osculári nunc ora vestra, quæ gloriósa voce Dóminum conféssa sunt, cónspici étiam præséntem ab óculis vestris, qui, despécto sæculo, conspiciéndo Deo digni exstitérunt?

Sed, quóniam huic lætítiæ interésse facúltas non datur, has pro me ad aures et ad óculos vestros vicárias lítteras mitto, quibus grátulor páriter et exhórtor, ut in confessióne cæléstis glóriæ fortes et stábiles perseverétis, et ingréssi viam domínicæ dignatiónis, ad accipiéndam corónam spiritáli virtúte pergátis, habéntes Dóminum protectórem et ducem qui dixit: Ecce ego vobíscum sum ómnibus diébus usque ad consummatiónem mundi.

O beátum cárcerem, quem illustrávit vestra præséntia! O beátum cárcerem, qui hómines Dei mittit ad cælum! O ténebras lucidióres sole ipso et luce hac mundi clarióres, ubi modo constitúta sunt Dei templa et sanctificáta divínis confessiónibus membra vestra!

Nec quicquam nunc versétur in córdibus et méntibus vestris quam divína præcépta et mandáta cæléstia, quibus vos ad tolerántiam passiónis Spíritus Sanctus semper animávit. Nemo mortem cógitet, sed immortalitátem, nec temporáriam pœnam, sed glóriam sempitérnam, cum scriptum sit: Pretiósa est in conspéctu Dei mors iustórum eius. Et íterum: Sacrifícium Deo spíritus contribulátus, cor contrítum et humitiátum Deus non déspicit.

Et íterum, ubi lóquitur Scriptúra divína de torméntis, quæ mártyres Dei cónsecrant et ipsa passiónis probatióne sanctíficant: Et si coram homínibus torménta passi sunt, spes eórum immortalitáte plena est. Iudicábunt natiónes et dominabúntur pópulis, et regnábit eórum Dóminus in perpétuum.

Quando ergo iudicatúros vos et regnatúros cum Christo Dómino cogitátis, exsultétis necésse est et futurórum gáudio præséntia supplícia calcétis, sciéntes ab inítio mundi sic institútum ut labóret istic in sæculári conflictatióne iustítia, quando in orígine statim prima Abel iustus occíditur, et exínde iusti quique et prophétæ et apóstoli missi.

Quibus ómnibus Dóminus quoque in se ipso constítuit exémplum, docens ad suum regnum non, nisi eos qui se per viam suam secúti sint, perveníre, dicens: Qui amat ánimam suam in isto sæculo, perdet illam. Et qui odit ánimam suam in isto sæculo, in vitam ætérnam conservábit illam. Et íterum: Nolíte timére eos qui occídunt corpus, ánimam vero non possunt occídere: magis autem metúite eum, qui potest et ánimam et corpus occídere in gehénnam.

Paulus étiam nos adhortátur, ut, qui ad Dómini promíssa veníre cúpimus, imitári Dóminum in ómnibus debeámus: Sumus, inquit, fílii Dei. Si autem fílii, et herédes Dei, coherédes autem Christi, síquidem compatiámur, ut et commagnificémur.


Originala teksto: Cyprianus, Ep. 6, 1-2, en: CSEL 3, 480-482

Dua Responsorio


Kiam ni suferas pro nia fido, tiam Dio vidas nin, vidas nin la anĝeloj, vidas nin Kristo. Ho kia gloro, stari antaŭ la vizaĝo de Dio, esti kronita de Kristo! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kiam ni suferas pro nia fido, tiam Dio vidas nin, vidas nin la anĝeloj, vidas nin Kristo. Ho kia gloro, stari antaŭ la vizaĝo de Dio, esti kronita de Kristo! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ni estu pretaj persisti, kun spirito sincera, kun fido neskuebla, kun virto amanta.

Ho kia gloro, stari antaŭ la vizaĝo de Dio, esti kronita de Kristo! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiam ni suferas pro nia fido, tiam Dio vidas nin, vidas nin la anĝeloj, vidas nin Kristo. Ho kia gloro, stari antaŭ la vizaĝo de Dio, esti kronita de Kristo! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 16, 18; Psa 48, 9




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

ekster Paska Tempo (1):

Omnípotens sempitérne Deus, qui sanctis N. et N. pro Christo pati donásti, nostræ quoque fragilitáti divínum præténde subsídium, ut, sicut illi pro te mori non dubitárunt, ita nos fortes in tua confessióne vívere valeámus. Per Dóminum.

ekster Paska Tempo (2):

Beatórum mártyrum N. et N., quæsumus, Dómine, tibi nos orátio grata comméndet, et in tuæ veritátis professióne confírmet. Per Dóminum.

en Paska Tempo (1):

Deus, a quo constántiam fides, et virtútem sumit infírmitas, tríbue nobis, mártyrum N. et N. exémplo et précibus, in Unigéniti tui passióne et resurrectióne consórtium, ut cum eis apud te gáudium perféctum consequámur. Per Dóminum.

en Paska Tempo (2):

Lætíficet nos, quæsumus, Dómine, beatórum mártyrum tuórum N. et N. gloriósa festívitas, quos, Unigéniti tui passiónem et resurrectiónem voce líbera confiténtes, pretiósum sánguinem præclára morte fúndere fecísti. Per Dóminum.

por pluraj martiroj-virgulinoj:

Deus, qui nos hódie beatárum N. et N. ánnua commemoratióne lætíficas, concéde propítius, ut eárum adiuvémur méritis, quarum castitátis et fortitúdinis irradiámur exémplis. Per Dóminum.

por pluraj martiroj-edzinoj:

Deus, cuius múnere virtus in infirmitáte perfícitur, da ómnibus beatárum N. et N., glóriam recoléntibus, ut, quæ abs te sumpsérunt robur ut víncerent, abs te quoque vincéndi nobis grátiam semper obtíneant. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo