Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo: antaŭtagmeze ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Unu Martiro > Meza Horo: antaŭtagmeze
Stato: 2020-06-02


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004



aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana • «Ŝi» (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.



en Karesmo:

Dei fide, qua vivimus


Fidante Dion vivas ni,
kredante ĉiam kun esper'.
Nin graco movas, karitat',
al Kristo kanti kun glorad'.

Je l' tria hor' la Di-Ŝafid'
gvidata al la pasion'
la kruco-trabon portas mem,
la ŝafojn savi el perdiĝ'.

Liberaj do per Lia far'
subiĝe preĝas ni al Li:
Li prenu el ĉi tiu mond'
nin, kies ŝuldojn pagis Li.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Iam surgit hora tertia


Jam levas sin la tria hor',
kaj Krist' ascendas al la kruc'.
Nenion flirtan pensu ni,
ni koncentriĝu al preĝad'.

En nia koro loĝu Krist',
en niaj sensoj regu klar',
pri votoj malavaru ni
por esti indaj je l' Spirit'.

Finiĝis en ĉi tiu hor'
la ŝimo de kruela krim',
jam komenciĝis nova temp'
feliĉa temp' de l' Krista grac'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano • E: Albrecht Kronenberger 2008



PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Dio donis al ili forte lukti kaj venki.
Ĉar Lia saĝeco estas pli potenca ol ĉio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Saĝ 10, 12

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Dio donis al ili forte lukti kaj venki.
Ĉar Lia saĝeco estas pli potenca ol ĉio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Saĝ 10, 12

VORTO DE DIO


ekster Paska Tempo:

LEGAĴO – 1 Pet 5, 10-11


Kaj la Dio de ĉia graco,
kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo,
mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.
Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.



en Paska Tempo:

LEGAĴO – Apo 2, 10


Ne timu tion, kion vi suferos;
jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon,
por ke vi estu elprovataj;
kaj vi havos aflikton dek tagojn.
Estu fidela ĝis morto,
kaj mi donos al vi la kronon de vivo.



VERSIKLO


La Eternulo vestis lin / ŝin per jubilo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Li kronis lin / ŝin per beleco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 40, 31

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

ekster Paska Tempo (1):

Omnípotens et miséricors Deus, qui mártyrem tuum N. passiónis suæ torménta superáre fecísti, concéde, ut, qui eius triúmphi diem celebrámus, insuperábiles tua protectióne ab hostis insídiis maneámus. Per Dóminum.

ekster Paska Tempo (2):

Omnípotens sempitérne Deus, qui beáto N. usque ad mortem pro iustítia certáre tribuísti, fac nos, eius intercessióne, pro amóre tuo ómnia advérsa toleráre et ad te, qui solus es vita, tota virtúte properáre. Per Dóminum.

en Paska Tempo (1):

Deus, qui ad illustrándam Ecclésiam tuam beátum N. martýrii victória decoráre dignátus es, concéde propítius ut, sicut ipse domínicæ passiónis imitátor fuit, ita nos, per eius vestígia gradiéntes, ad gáudia sempitérna perveníre mereámur. Per Dóminum.

en Paska Tempo (2):

Magnificántes, Dómine, poténtiam tuam, súpplices exorámus, ut, sicut beátus N. domínicæ fuit passiónis imitátor, ita sit fragilitátis nostræ promptus adiútor. Per Dóminum.

por unu martirino-virgulino:

Deus, qui nos hódie beátæ N. ánnua commemoratióne lætíficas, concéde propítius, ut eius adiuvémur méritis, cuius castitátis et fortitúdinis irradiámur exémplis. Per Dóminum.

por unu martirino-edzino:

Deus, cuius múnere virtus in infirmitáte perfícitur, da ómnibus beátæ N. glóriam recoléntibus, ut quæ abs te sumpsit robur ut vínceret, abs te quoque vincéndi nobis grátiam semper obtíneat. Per Dóminum.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo