Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Paŝtistoj > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra aŭ, por unu paŝtisto:

Christe, pastorum


Krist', de l' paŝtistoj kapo Vi kaj estro,
vidu: ĉi pastron ni hodiaŭ festas.
Pie ni psalmas kaj laŭorde kantas
himnon kun laŭdoj.

2a strofo por papo:

     Por ke sanktiĝu sur la tuta tero
     Via ŝafaro, kiun paŝtis Petro,
     tiun ĉi papon vokis Vi plej supren,
     regi la gregon.

2a strofo por episkopo:

     Ĉi episkopon unktis la Spirito
     per sankta krismo, per sepopa dono,
     por ke per forta mano li defendu
     Vian ŝafaron.

2a strofo por sacerdoto:

     Ĉi sacerdoton, kiun Vi elektis,
     faris servanto Vi de l' Di-popolo,
     preta helpanto, saĝa kondukanto,
     bona nutranto.

Li instruisto estis kaj ekzemplo,
lum' al blinduloj, help' al mizeruloj.
Por nepre savi kelkajn, li fariĝis
ĉio al ĉiuj.

Krist', Vi premias per merita krono
Viajn sanktulojn: Helpu, ke ni vivu
laŭ ĉi mentoro, kaj similan celon
fine atingu.

Laŭd' estu sama al la sankta Patro
kaj al la Filo, Reĝo kaj Savanto,
al la Spirito tra la tuta mondo:
gloro eterna. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 15a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj paŝtistoj:

Dum sacerdotum


Dum ni hodiaŭ ĉi paŝtistojn gloras
feste, celebre, per solena kulto,
celas al Vi envere nia laŭdo,
Kristo, Ĉef-pastro.

Per Via dono povis niaj pastroj
gvidi popolojn sur la voj' de l' lumo,
paŝti per sanktaj moroj, kaj instrui
vortojn de l' vivo.

Ilin obstakloj ne deturni povis
for de l' trezoroj de l' kristana kredo,
ĉar tut-anime ili esperadis
bonojn futurajn.

Post kiam ili finis la laborojn
de ĉi fragila provizora vivo,
ili prenatis al ĉielaj tronoj,
sanktaj en paco.

Vin per plej alta gloro kaj adoro,
Reĝo de l' reĝoj, Di' el Dio vera,
laŭde celebru kio ajn ekzistas,
tra la eonoj. Amen.

latina T: Marbordus Redonensis (1035–1123) • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu volas esti la unua,
tiu estu la lasta,
la servanto de ĉiuj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mar 10, 44

Unua Psalmo – Psa 21 (20), 2-8.14


Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, *
kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; *
kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.

Vi antaŭ-venas al li kun beno de bono; *
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

Vivon li petis de Vi; / kaj Vi donis al li longan vivon *
por ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas lia honoro pro Via helpo; *
gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Vi donas al li eternajn benojn; *
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, *
kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; *
ni kantos kaj gloros Vian potencon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶

Unua Antifono


¶ Kiu volas esti la unua,
tiu estu la lasta,
la servanto de ĉiuj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mar 10, 44

Dua Antifono


¶ Kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Pet 5,4

Dua Psalmo – Psa 92 (91), 2-9


Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶

Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Pet 5,4

Tria Antifono


¶ Bona kaj fidela servisto!
Envenu en la ĝojon de via sinjoro!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25,21

Tria Psalmo – Psa 92 (91), 10-16


Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶

Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Bona kaj fidela servisto!
Envenu en la ĝojon de via sinjoro!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25,21(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VERSIKLO


Kiam vi aŭdos vorton el mia buŝo,
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

tiam instruu ilin de Mi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jeĥ 3, 17


VORTO DE DIO


POR PAPO AŬ EPISKOPO:

en Advento kaj Kristnaska Tempo:

Unua Legaĵo – 1 Tes 2, 1-13. 19-20


El la unua epistolo al la Tesalonikanoj

Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta; sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj.

Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante, ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.

Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

Unua Responsorio


Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja.

Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja.

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja. – kp. Ago 20, 28; 1 Kor 4, 2



POR PAPO AŬ EPISKOPO:

en Karesmo:

Unua Legaĵo – 1 Tes 2, 1-13. 19-20


El la unua epistolo al la Tesalonikanoj

Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta; sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj.

Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante, ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.

Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

Unua Responsorio


Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. De nun estas konservita por mi la krono de justeco.

Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. De nun estas konservita por mi la krono de justeco.

Mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.

De nun estas konservita por mi la krono de justeco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. De nun estas konservita por mi la krono de justeco. – 2 Tim 4, 7-8; 1, 12



POR PAPO AŬ EPISKOPO:

en Paska Tempo:

Unua Legaĵo – Ago 20, 17-36


El la Agoj de la apostoloj

Kaj de Mileto Paŭlo sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio. Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili:

Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj; kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon. Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj. Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.

Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango. Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj. Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.

Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron. Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi. Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.

Unua Responsorio


Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja.

Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja.

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. Haleluja. – kp. Ago 20, 28; 1 Kor 4, 2



POR PAPO AŬ EPISKOPO:

en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – Tit 1, 7-11; 2, 1-8


El la epistolo al Tito

Episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta, tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.

Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno.

Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo, en pacienco; ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ vi.

Unua Responsorio


Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo.

Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo.

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj. Nutru la eklezion de Dio, kiun Li aĉetis per la sango de Sia Filo. – kp. Ago 20, 28; 1 Kor 4, 2



POR SACERDOTO:

en la Festocikloj:

Unua Legaĵo – 1 Tim 5, 17-22; 6, 10-14


El la unua epistolo al Timoteo

La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron. Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj. La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu.

Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco. Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.

Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.

Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj.

Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan konfeson, ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Unua Responsorio


Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Multaj homoj proklamas pri sia boneco; sed kiu trovos homon fidelan?

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Kor 4, 1-2; Sen 20,6



POR SACERDOTO:

en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – 1 Pet 5, 1-11


El la unua epistolo de Petro

La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro: Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole; ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego. Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe; surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.

Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo.

Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn. Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.

Unua Responsorio


Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Multaj homoj proklamas pri sia boneco; sed kiu trovos homon fidelan?

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. – 1 Kor 4, 1-2; Sen 20,6



POR PAPO:

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la Predikoj de la sankta papo Leono la Granda

Kion Kristo en Petro instalis, tio restos

Quamvis, dilectíssimi, nos ad expléndam nostri offícii servitútem et infírmi inveniámur et segnes, dum, si quid devóte et strénue ágere cúpimus, ipsíus nostræ condiciónis fragilitáte tardámur; habéntes tamen incessábilem propitiatiónem omnipoténtis et perpétui Sacerdótis, qui símilis nostri, æquális Patri, divinitátem usque ad humána submísit, humanitátem usque ad divína provéxit, digne et pie de ipsíus constitutióne gaudémus: quóniam, etsi multis pastóribus curam suárum óvium delegávit, ipse tamen dilécti gregis custódiam non relíquit.

De cuius principáli æternóque præsídio étiam apostólicæ opis munímen accépimus, quod útique ab ópere suo non vacat: et fírmitas fundaménti, cui totíus Ecclésiæ superstrúitur altitúdo, nulla incumbéntis sibi templi mole lacéssit.

Solíditas enim illíus fídei, quæ in Apostolórum Príncipe est laudáta, perpétua est; et sicut pérmanet quod in Christo Petrus crédidit, ita pérmanet quod in Petro Christus instítuit. Manet ergo disposítio veritátis, et beátus Petrus, in accépta fortitúdine petræ persevérans, suscépta Ecclésiæ gubernácula non relíquit.

Sic enim præ céteris est ordinátus, ut, dum petra dícitur, dum fundaméntum pronuntiátur, dum regni cælórum iánitor constitúitur, dum ligandórum solvendorúmque árbiter, mansúra étiam in cælis iudiciórum suórum definitióne, præfícitur, qualis ipsi cum Christo esset socíetas, per ipsa appellatiónum eius mystéria noscerémus.

Qui nunc plénius et poténtius ea quæ sibi commíssa sunt péragit, et omnes partes officiórum atque curárum in ipso et cum ipso, per quem est glorificátus, exséquitur.

Si quid ítaque a nobis recte ágitur, rectéque discérnitur, si quid a misericórdia Dei cotidiánis supplicatiónibus obtinétur, illíus est óperum atque meritórum, cuius in sede sua vivit potéstas, et excéllit auctóritas.

Hoc enim obtínuit, dilectíssimi, illa conféssio, quæ, a Deo Patre apostólico inspiráta cordi, ómnia humanárum opiniónum incérta transcéndit, et firmitátem petræ, quæ nullis impulsiónibus quaterétur, accépit.

In univérsa namque Ecclésia, Tu es Christus, Fílius Dei vivi, cotídie Petrus dicit, et omnis lingua, quæ confitétur Dóminum, magistério huius vocis imbúitur.


Originala teksto: Leo Magnus, Sermo 3 de natali ipsius, en: Patrologia Latina 54, 145-146

Dua Responsorio


Diris Jesuo al Simono: Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. Kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Diris Jesuo al Simono: Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. Kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Dio fortikigis ĝin por ĉiam!

Kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Diris Jesuo al Simono: Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. Kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 16, 18; Psa 48, 9



POR FONDINTO DE EKLEZIO:

Dua Legaĵo – Hilarius


El la Traktado de la sankta episkopo Hilario pri Psa 127 (126)

Dio konstruas kaj gardas Sian civiton

Nisi Dóminus ædificáverit domum, in vanum laboravérunt qui ædíficant eam. Vos estis templum Dei, et Spíritus Dei hábitat in vobis. Hæc domus et hoc Dei templum est, doctrínis et virtútibus Dei plenum, et sanctitáte cordis divíni capax incolátus, de quo idem prophéta ita testátus est: Sanctum templum tuum, mirábile in æquitáte. Sánctitas, æquitas, continéntia humána, Deo templum est.

Domus ergo hæc ædificánda per Deum est. Humánis enim opéribus exstrúcta non pérmanet, nec doctrínis sæculi institúta consístit, nec inánis labóris et sollicitúdinis nostræ cura custodiétur.

Exstruénda áliter est, custodiénda áliter est: non super terram, non super fluxam et dilabéntem arénam initiánda; sed fundaméntum eius super prophétas et Apóstolos locándum est.

Lapídibus vivis augénda est, angulári lápide continénda, et mútuæ conexiónis augméntis in virum consummándum et in mensúram Christi córporis exstruénda, spécie quoque ac decóre gratiárum spiritálium adornánda.

Hæc ita a Deo, id est, doctrínis eius ædificánda, non cóncidet. Hæc domus in domos plures divérsis fidélium ædificatiónibus in unoquóque nostrum ad ornátum et amplitúdinem beátæ illíus civitátis excréscet.

Cuius civitátis iam diu Dóminus vigil custos est, cum Abraham peregrínum tuétur, cum immolándum Isaac resérvat, cum Iacob serviéntem ditat, cum Ægýpto Ioseph vénditum præficit, cum Móysen advérsus Pharaónem confírmat, cum ducem bellis Iesum déligit, cum David ómnibus perículis líberat, cum Salomónem dono sapiéntiæ munerátur cum prophétis adest, cum Elíam rapit, cum Eliséum éligit, cum Daniélem pascit, cum in camíno púeros irrórat, cum tribus quartus assístit, cum gignéndo se ex vírgine Ioseph per angelum ínstruit, Maríam confírmat, Ioánnem præmíttit, Apóstolos éligit, Patrem precátur, dicens: Pater sancte, serva eos; cum essem cum his, custodiébam eos in nómine tuo: cum dénique ipse ille, post passiónem, ætérnæ in nos custódiæ suæ vigílias pollicétur, dicens: Ecce ego vobíscum sum ómnibus diébus usque in consummatiónem sæculi.

Hæc civitátis illíus beátæ atque sanctæ ætérna custódia est, quæ ex multis in unum conveniéntibus et in unoquóque nostrum Deo cívitas est. Ædificánda ergo per Dóminum est hæc cívitas, ut in augméntum consummatiónis suæ crescat. Non enim iam ædificátio cœpta, perféctio est: sed per ædificatiónem, perfectiónis consummátio comparátur.


Originala teksto: Tractátus sancti Hilárii epíscopi in psalmum centésimum vigésimum sextum, nn. 7-10, en: Patrologia Latina 9, 696-697

Dua Responsorio


Alvenante al Kristo, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Alvenante al Kristo, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula.

Vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Alvenante al Kristo, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Pet 2, 4-5; Psa 118 (117), 21



AŬ ALIA, ĈEFE POR EPISKOPO:

Dua Legaĵo – Fulgentius Ruspensis


El la Predikoj de la sankta episkopo Fulgentio el Ruspe

Fidela kaj prudenta administranto

Servórum, quos pópulo suo præpósuit, Dóminus speciále volens offícium demonstráre, ait: Quis, putas est fidélis dispensátor et prudens, quem constítuit dóminus supra famíliam suam, ut det illis in témpore trítici mensúram? Beátus ille servus, quem, cum vénerit dóminus, invénerit ita faciéntem.

Quis est iste dóminus, fratres? Christus sine dúbio, qui suis discípulis ait: Vocátis me Magíster et Dómine, et bene dícitis, sum étenim.

Quæ est étiam huius dómini família? Nimírum illa est, quam ipse Dóminus de manu inimíci redémit et suo domínio mancipávit. Hæc autem família sancta est Ecclésia cathólica, quæ per orbem terræ copiósa fertilitáte diffúnditur et redémptam se pretióso sui Dómini sánguine gloriátur. Fílius enim hóminis, sicut ipse ait, non venit ministrári, sed ministráre, et dare ánimam suam, redemptiónem pro multis.

Ipse est étiam pastor bonus, qui ánimam suam pósuit pro óvibus suis. Grex ergo boni pastóris ipsa est família Redemptóris.

Dispensátor vero quis sit, quem opórtet esse fidélem páriter et prudéntem, Paulus nobis osténdat apóstolus, qui de se suísque sóciis loquens ait: Sic nos exístimet homo ut minístros Christi et dispensatóres mysteriórum Dei. Hic iam quæritur inter dispensatóres, ut fidélis quis inveniátur.

Ne quis autem nostrum solos Apóstolos dispensatóres factos exístimet, neglectóque milítiæ spiritális offício, servus piger infidéliter imprudentérque dormítet, ipse beátus Apóstolus, epíscopos quoque dispensatóres esse osténdens, ait: Opórtet enim epíscopum sine crímine esse, sicut Dei dispensatórem.

Servi ergo patrisfamílias sumus, dispensatóres Dómini sumus, mensúram trítici, quam vobis erogémus, accépimus.

Quæ vero sit ista mensúra trítici si quærámus, ipsam quoque nobis beátus Paulus apóstolus osténdit, dicens: Unicuíque sicut Deus divísit mensúram fídei.

Quam ergo mensúram trítici Christus núncupat, ipsam mensúram fídei Paulus appéllat, ut agnoscámus non áliud esse spiritále tríticum quam christiánæ fídei venerábile sacraméntum. Huius trítici mensúram vobis in nómine Dómini damus, quóties, illumináti dono grátiæ spiritális, secúndum régulam veræ fídei disputámus; et eándem trítici mensúram per domínicos dispensatóres accípitis, cum cotídie per Dei fámulos verbum veritátis audítis.


Originala teksto: Fulgéntius Ruspénsis, Sermo 1, 2-3, en: CCL 91 A, 889-890

Dua Responsorio


Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj. Envenu en la ĝojon de via sinjoro. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj. Envenu en la ĝojon de via sinjoro. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.

Envenu en la ĝojon de via sinjoro. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj. Envenu en la ĝojon de via sinjoro. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 25, 21.20



POR SACERDOTO:

Dua Legaĵo – Vaticanum secundum


El la dekreto «Presbyterorum ordinis» de la dua Vatikana Koncilio pri la pastra servado kaj vivo

La vokiĝo de la sacerdotoj al perfekteco

Sacraménto órdinis presbýteri Christo sacerdóti configurántur, ut minístri Cápitis, ad totum eius Corpus, quod est Ecclésia, exstruéndum et ædificándum, tamquam órdinis episcopális cooperatóres. Iam quidem in baptísmi consecratióne, sicut omnes christifidéles, signum et donum accepérunt tantæ vocatiónis et grátiæ, ut, vel in infirmitáte humána, perfectiónem prósequi possint et débeant, iuxta verbum Dómini: Estóte ergo vos perfécti sicut et Pater vester cæléstis perféctus est.

Ad illam vero perfectiónem acquiréndam peculiári ratióne tenéntur sacerdótes, quippe qui, Deo in órdinis receptióne novo modo consecráti, Christi ætérni sacerdótis viva instruménta efficiántur, ut mirábile opus eius, quod supérna efficacitáte univérsum hóminum convíctum redintegrávit, per témpora pérsequi váleant.

Cum ergo omnis sacérdos, suo modo, ipsíus Christi persónam gerat, particulári quoque grátia ditátur, ut, inserviéndo plebi commíssæ et univérso pópulo Dei, eius perfectiónem áptius prósequi possit, cuius partes sústinet, utque humánæ infirmitáti carnis medeátur sánctitas illíus, qui nobis factus est póntifex sanctus, ínnocens, impolútus, segregátus a peccatóribus.

Christus, quem Pater sanctificávit seu consecrávit et misit in mundum, dedit semetípsum pro nobis, ut nos redímeret ab omni iniquitáte, et mundáret sibi populum acceptábilem, sectatórem bonórum óperum, et sic per passiónem intrávit in glóriam suam; símili modo presbýteri, unctióne Spíritus Sancti consecráti et a Christo missi, in seípsis ópera carnis mortíficant et hóminum servítio totáliter se dévovent, et sic in sanctitáte, qua in Christo ditáti sunt, ad perféctum virum prógredi valent.

Itaque, ministérium Spíritus et iustítiæ exercéntes, dúmmodo sint docíbiles Spirítui Christi, qui eos vivíficat et ducit, in vita spíritus firmántur. Per ipsas enim cotidiánas sacras actiónes, sicut et per íntegrum suum ministérium, quod cum epíscopo et presbýteris communicántes exércent, ipsi ad vitæ perfectiónem ordinántur.

Ipsa autem sánctitas presbyterórum ad próprium ministérium fructuóse compléndum plúrimum confert: quamvis enim grátia Dei étiam per indígnos minístros opus salútis explére possit, tamen per illos ordinária lege præóptat Deus sua mirabília osténdere, qui, docilióres impúlsui et dúctui Spíritus Sancti facti, ob suam íntimam cum Christo uniónem et vitæ sanctimóniam, cum Apóstolo dícere váleant: Vivo autem, iam non ego, vivit vero in me Christus.


Originala teksto: Vaticanum secundum, Decrétum Presbyterórum órdinis de presbyterórum ministério et vita, n. 12

Dua Responsorio


Ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi,

vi fariĝis por ni tre karaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Tes 2, 8; Gal 4, 19



POR MISIISTO:

Dua Legaĵo – Vaticanum secundum


El la dekreto «Ad gentes» de la dua Vatikana Koncilio pri la misiado de la Eklezio

Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn

Dóminus Iesus, priúsquam vitam suam líbere pro mundo póneret, ita apostólicum ministérium dispósuit et Spíritum Sanctum mitténdum promísit, ut ambo consociaréntur in ópere salútis ubíque et semper ad efféctum adducéndo.

Spíritus Sanctus Ecclésiam totam per ómnia témpora in communióne et ministratióne uníficat, divérsis donis hierárchicis et charismáticis ínstruit, ecclesiástica institúta quasi ánima eórum vivificándo et eúndem missiónis ánimum, quo ipse Christus actus fúerat, in córdibus fidélium instillándo. Aliquándo étiam actiónem apostólicam visibíliter prævenit, sicut eam váriis modis indesinénter comitátur et dírigit.

Dóminus Iesus, inde ab inítio, vocávit ad se quos vóluit ipse, et fecit ut essent duódecim cum illo et ut mítteret eos prædicáre. Sic Apóstoli fuérunt novi Israel gérmina simúlque sacræ hierarchíæ orígo.

Deínde, cum semel, morte et resurrectióne sua, complevísset in seípso mystéria salútis nostræ et renovatiónis universórum, Dóminus, omnem potestátem adéptus in cælo et in terra, priúsquam assumerétur in cælum, Ecclésiam suam ut sacraméntum salútis fundávit, Apostolósque in univérsum mundum misit, sicut et ipse missus fúerat a Patre, mandans eis: Eúntes ergo docéte omnes gentes, baptizántes eos in nómine Patris et Fílii et Spíritus Sancti, docéntes eos serváre ómnia quæcúmque mandávi vobis.

Inde Ecclésiæ offícium incúmbit propagándi fidem salutémque Christi, tum virtúte expréssi mandáti, quod ab Apóstolis hereditávit ordo episcopórum, cui assístunt presbýteri, una cum successóre Petri Ecclesiæque summo pastóre, tum virtúte vitæ quam membris suis ínfluit Christus.

Míssio ergo Ecclésiæ adimplétur operatióne, qua, mandáto Christi obœdiens et Spíritus Sancti grátia caritatéque mota, ómnibus homínibus vel géntibus pleno actu præsens fit, ut eos, exémplo vitæ et prædicatióne, sacraméntis ceterísque grátiæ médiis, ad fidem, libertátem et pacem Christi addúcat, ita ut eis via líbera ac firma patefíat ad plene participándum mystérium Christi.


Originala teksto: Vaticanum secundum, Decrétum Ad gentes de activitáte missionáli Ecclésiæ, nn. 4-5

Dua Responsorio


Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mar 16, 15-16; el Joh 3, 5




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por papo:

Omnípotens sempitérne Deus, qui beátum N. cuncto pópulo tuo præésse ac verbo et exémplo prodésse voluísti, eódem intercedénte, pastóres Ecclésiæ tuæ cum grégibus sibi commíssis custódi et dírige in viam salútis ætérnæ. Per Dóminum.

por episkopo:

Deus, qui beátum N. divína caritáte flagrántem, fidéque, quæ vincit mundum, insígnem, sanctis pastóribus mirabíliter aggregásti, præsta, quæsumus, ut, ipso intercedénte, nos quoque, in fide et caritáte perseverántes, eius glóriæ consórtes fíeri mereámur. Per Dóminum.

por fondinto de eklezio:

Deus, qui beáti N.(epíscopi) prædicatióne patres nostros vocásti in admirábile Evangélii lumen, fac, ut, eius intercessióne, crescámus in grátia et cognitióne Dómini nostri Iesu Christi, Fílii tui. Qui tecum vivit.

por sacerdoto:

Deus, fidélium lumen et pastor animárum, qui beátum N.(epíscopum) in Ecclésia posuísti, ut oves tuas verbo pásceret et informáret exémplo, da nobis, eius intercessióne, et fidem serváre, quam verbo dócuit, et viam sequi, quam exémplo monstrávit. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui beátum N. ad pascéndum pópulum tuum spíritu veritátis et dilectiónis implevísti, præsta, ut, cuius festivitátem venerándo ágimus, eius imitatióne proficiámus et intercessióne sublevémur. Per Dóminum.

por misiisto:

Deus, cuius ineffábili misericórdia beátus N. evangelizávit investigábiles divítias Christi, da nos, eius intercessióne, créscere in sciéntia tua, et, in omni ópere bono fructificántes, secúndum Evangélii veritátem coram te fidéliter ambuláre. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo