Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo: antaŭtagmeze ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Paŝtistoj > Meza Horo: antaŭtagmeze
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004



aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana • «Ŝi» (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.



en Karesmo:

Dei fide, qua vivimus


Fidante Dion vivas ni,
kredante ĉiam kun esper'.
Nin graco movas, karitat',
al Kristo kanti kun glorad'.

Je l' tria hor' la Di-Ŝafid'
gvidata al la pasion'
la kruco-trabon portas mem,
la ŝafojn savi el perdiĝ'.

Liberaj do per Lia far'
subiĝe preĝas ni al Li:
Li prenu el ĉi tiu mond'
nin, kies ŝuldojn pagis Li.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Iam surgit hora tertia


Jam levas sin la tria hor',
kaj Krist' ascendas al la kruc'.
Nenion flirtan pensu ni,
ni koncentriĝu al preĝad'.

En nia koro loĝu Krist',
en niaj sensoj regu klar',
pri votoj malavaru ni
por esti indaj je l' Spirit'.

Finiĝis en ĉi tiu hor'
la ŝimo de kruela krim',
jam komenciĝis nova temp'
feliĉa temp' de l' Krista grac'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Patro!
Kiel Vi min sendis en la mondon,
tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 17, 18

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Patro!
Kiel Vi min sendis en la mondon,
tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 17, 18


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tim 4,16


Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo.
Persistu en tio;
ĉar, tion farante, vi savos vin mem,
kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

Versiklo


La Eternulo elektis Sian servanton,
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por paŝti Jakobon, Lian heredon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 78, 70-71


PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por papo:

Omnípotens sempitérne Deus, qui beátum N. cuncto pópulo tuo præésse ac verbo et exémplo prodésse voluísti, eódem intercedénte, pastóres Ecclésiæ tuæ cum grégibus sibi commíssis custódi et dírige in viam salútis ætérnæ. Per Dóminum.

por episkopo:

Deus, qui beátum N. divína caritáte flagrántem, fidéque, quæ vincit mundum, insígnem, sanctis pastóribus mirabíliter aggregásti, præsta, quæsumus, ut, ipso intercedénte, nos quoque, in fide et caritáte perseverántes, eius glóriæ consórtes fíeri mereámur. Per Dóminum.

por fondinto de eklezio:

Deus, qui beáti N.(epíscopi) prædicatióne patres nostros vocásti in admirábile Evangélii lumen, fac, ut, eius intercessióne, crescámus in grátia et cognitióne Dómini nostri Iesu Christi, Fílii tui. Qui tecum vivit.

por sacerdoto:

Deus, fidélium lumen et pastor animárum, qui beátum N.(epíscopum) in Ecclésia posuísti, ut oves tuas verbo pásceret et informáret exémplo, da nobis, eius intercessióne, et fidem serváre, quam verbo dócuit, et viam sequi, quam exémplo monstrávit. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui beátum N. ad pascéndum pópulum tuum spíritu veritátis et dilectiónis implevísti, præsta, ut, cuius festivitátem venerándo ágimus, eius imitatióne proficiámus et intercessióne sublevémur. Per Dóminum.

por misiisto:

Deus, cuius ineffábili misericórdia beátus N. evangelizávit investigábiles divítias Christi, da nos, eius intercessióne, créscere in sciéntia tua, et, in omni ópere bono fructificántes, secúndum Evangélii veritátem coram te fidéliter ambuláre. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo