Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Paŝtistoj > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ por unu paŝtisto:

Vir celse, forma fulgida


Paŝtisto fama, virta vir',
ĉi himno sonu antaŭ vi.
Laŭdante vin, envere ĝi
laŭd-kantas pri la far' de Di'.

La Pontifik' eterna, Krist',
la mort-kadukan genton, nin,
kun Di' en nova interlig'
kunigis, tenas nin en pac'.

Li vokis partopreni vin
en Sia propra serv' al ni:
fervori por la glor' de Di'
kaj por la sav' de l' Di-popol'.

4a strofo por papo:

     Ŝlosil-oficon havis vi
     de Petro, servis al la greg',
     ĝin prosperigis, sankta pap',
     per graca vort', per pura far'.

4a strofo por episkopo:

     Abundis vi je ĉia virt',
     la Di-Spirit' konsekris vin,
     la gregon nutris vi per bon',
     ĝin paŝtis, sankta episkop'.

4a strofo por sacerdoto:

     Vin levis Krist' al reĝa alt'.
     Per Lia vorto kaj ofer'
     vi servis, sankta sacerdot',
     ke kresku kred' kaj bona mor'.

Vi en la ĥor' de l' sanktular'
memoru pri la eklezi',
ke strebu ĉiuj ŝafoj al
paŝtej' feliĉa, al Jesu'.

Servanto diligenta, vin
pro via verko kronis Di'
per ĝoj'. – La sankta Triunu'
glorata estu en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj paŝtistoj:

Sacrata nobis gaudia


Ho ĉiujara sankta ĝoj'!
La hodiaŭa tag' al ni
donacas laŭdi laŭ la ord'
paŝtistojn plurajn en komun'.

Jen ili viglas por la greg',
por ĝi laboras kun atent',
ĝin gardas, por ke trovu ĝi
sanigan nutron de l' spirit'.

Ŝtelistojn ili pelas for,
kaj tenas lupojn ekster bar',
kaj zorgas pri la bona fart'
de l' grego, ne forlasas ĝin.

Paŝtistoj sanktaj, vi kun ĝoj'
nun loĝas en ĉiela glor':
elpetu gracon vi por ni
ĉe l' tribunalo de l' Juĝant'.

Paŝtisto bona, Krist' Jesu',
al Vi eterne estu glor'
kun Viaj Patro kaj Spirit'
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: Biagio Verghetti († 1941) • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Servanto de la evangelio mi fariĝis,
laŭ la dono de la graco de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Efe 3, 7-8

Unua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Servanto de la evangelio mi fariĝis,
laŭ la dono de la graco de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Efe 3, 7-8

Dua Antifono


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

Tria Antifono


¶ Miaj ŝafoj aŭskultos mian voĉon;
kaj estos unu grego kaj unu paŝtisto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 10, 16

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Miaj ŝafoj aŭskultos mian voĉon;
kaj estos unu grego kaj unu paŝtisto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 10, 16


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 5, 1-4


La presbiterojn do inter vi mi admonas,
estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo
kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:
Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin,
ne devige, sed volonte, laŭ Dio;
ne pro avideco, sed bonvole;
ne kvazaŭ sinjorante super la heredo,
sed fariĝante ekzemploj al la grego.
Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo.

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo.

Li demetis sian vivon por la ŝafoj.

Li insiste preĝas por la popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo. – el 2 Mak 15,14; el Joh 10,11



en Paska Tempo:

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo. Haleluja. Haleluja.

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo. Haleluja. Haleluja.

Li demetis sian vivon por la ŝafoj.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo. Haleluja. Haleluja. – el 2 Mak 15,14; el Joh 10,11




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn,
por doni al ili nutraĵon ĝustatempe.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

aŭ:

¶ Mi dankas al Vi, Kristo, ho bona paŝtisto,
ke Vi min kondukis al tian gloron.
Mi petas do, ke la ŝafoj, kiujn Vi konfidis al mi,
kun mi partoprenu en Via gloro eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn,
por doni al ili nutraĵon ĝustatempe.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

aŭ:

¶ Mi dankas al Vi, Kristo, ho bona paŝtisto,
ke Vi min kondukis al tian gloron.
Mi petas do, ke la ŝafoj, kiujn Vi konfidis al mi,
kun mi partoprenu en Via gloro eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


PREĜADO


Petoj


Christum, pro homínibus pontíficem constitútum in iis quæ sunt ad Deum, dignis láudibus celebrémus, humíliter deprecántes: Salvum fac pópulum tuum, Dómine.

¶ Savu, Sinjoro, Vian popolon.

Qui Ecclésiam tuam per sanctos et exímios rectóres mirabíliter illustrásti,
—fac ut christiáni eódem semper lætificéntur splendóre.

Qui, cum sancti te pastóres sicut Móyses orárent, pópuli peccáta dimisísti,
—per intercessiónem eórum Ecclésiam tuam contínua purificatióne sanctífica.

Qui sanctos tuos unxísti in médio fratrum et Spíritum tuum in illos direxísti,
—reple Spíritu Sancto omnes pópuli tui rectóres.

Qui pastórum sanctórum ipse posséssio exstitísti,
—tríbue nullum ex iis, quos sánguine acquisísti, sine te manére.

Qui, per Ecclésiæ pastóres, vitam ætérnam óvibus tuis præstas, ne rápiat eas quisquam de manu tua,
—salva defúnctos, pro quibus ánimam tuam posuísti.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por papo:

Omnípotens sempitérne Deus, qui beátum N. cuncto pópulo tuo præésse ac verbo et exémplo prodésse voluísti, eódem intercedénte, pastóres Ecclésiæ tuæ cum grégibus sibi commíssis custódi et dírige in viam salútis ætérnæ. Per Dóminum.

por episkopo:

Deus, qui beátum N. divína caritáte flagrántem, fidéque, quæ vincit mundum, insígnem, sanctis pastóribus mirabíliter aggregásti, præsta, quæsumus, ut, ipso intercedénte, nos quoque, in fide et caritáte perseverántes, eius glóriæ consórtes fíeri mereámur. Per Dóminum.

por fondinto de eklezio:

Deus, qui beáti N.(epíscopi) prædicatióne patres nostros vocásti in admirábile Evangélii lumen, fac, ut, eius intercessióne, crescámus in grátia et cognitióne Dómini nostri Iesu Christi, Fílii tui. Qui tecum vivit.

por sacerdoto:

Deus, fidélium lumen et pastor animárum, qui beátum N.(epíscopum) in Ecclésia posuísti, ut oves tuas verbo pásceret et informáret exémplo, da nobis, eius intercessióne, et fidem serváre, quam verbo dócuit, et viam sequi, quam exémplo monstrávit. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui beátum N. ad pascéndum pópulum tuum spíritu veritátis et dilectiónis implevísti, præsta, ut, cuius festivitátem venerándo ágimus, eius imitatióne proficiámus et intercessióne sublevémur. Per Dóminum.

por misiisto:

Deus, cuius ineffábili misericórdia beátus N. evangelizávit investigábiles divítias Christi, da nos, eius intercessióne, créscere in sciéntia tua, et, in omni ópere bono fructificántes, secúndum Evangélii veritátem coram te fidéliter ambuláre. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo