Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Doktoroj de la Eklezio > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ:

Æterne sol, qui lumine


Ho Sun' eterna, Via lum'
plenigas, kion kreis Vi,
plej alta Lumo de l' anim',
Vin nun prikantas nia kor'.

Per Via bona Di-Spirit'
vivantaj lumoj brilis por
heligi tra la tuta temp'
la vojojn, Di', al Via sav'.

Ĉar kion homo el si mem
ekkonis de l' ĉiela vort',
en nova bril' de Via grac'
per ĉi doktoroj klaras nun.

Ĉi tiu, kiun laŭdas ni
hodiaŭ, (ĉi beata vir' / dokta virgulin'),
honesta en scienca bril',
kronitas sankta nun en glor'.

Ni petas, ke per (lia / ŝia) preĝ'
ebligu, Dio, Vi, al ni
trairi sur la voj' de l' ver',
sekvante Kriston, ĝis la fin'.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Servanto de la evangelio mi fariĝis,
laŭ la dono de la graco de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Efe 3, 7-8

Unua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Servanto de la evangelio mi fariĝis,
laŭ la dono de la graco de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Efe 3, 7-8

Dua Antifono


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la Sinjoro starigis super siajn domanojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

Tria Antifono


¶ Miaj ŝafoj aŭskultos mian voĉon;
kaj estos unu grego kaj unu paŝtisto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 10, 16

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Miaj ŝafoj aŭskultos mian voĉon;
kaj estos unu grego kaj unu paŝtisto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 10, 16


VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 3, 17-18


La saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta,
poste pacema, milda, cedema,
plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj,
sen partieco, sen hipokriteco.
Kaj la frukto de justeco estas semata en paco
por tiuj, kiuj faras pacon.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon.

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon.

Dio plenigis lin/ŝin per la spirito de saĝo kaj inteligenteco.

La Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. – kp. Sir 15, 5



en Paska Tempo:

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. Haleluja. Haleluja.

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. Haleluja. Haleluja.

Dio plenigis lin/ŝin per la spirito de saĝo kaj inteligenteco.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. Haleluja. Haleluja. – kp. Sir 15, 5




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Plej bona doktor(in)o,
lumo de la eklezio,
sankta N.,
kiu amis la Dian leĝon,
pledu por ni ĉe la Filo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Plej bona doktor(in)o,
lumo de la eklezio,
sankta N.,
kiu amis la Dian leĝon,
pledu por ni ĉe la Filo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


PREĜADO


Petoj


Christum, pro homínibus pontíficem constitútum in iis quæ sunt ad Deum, dignis láudibus celebrémus, humíliter deprecántes: Salvum fac pópulum tuum, Dómine.

¶ Savu, Sinjoro, Vian popolon.

Qui Ecclésiam tuam per sanctos et exímios rectóres mirabíliter illustrásti,
—fac ut christiáni eódem semper lætificéntur splendóre.

Qui, cum sancti te pastóres sicut Móyses orárent, pópuli peccáta dimisísti,
—per intercessiónem eórum Ecclésiam tuam contínua purificatióne sanctífica.

Qui sanctos tuos unxísti in médio fratrum et Spíritum tuum in illos direxísti,
—reple Spíritu Sancto omnes pópuli tui rectóres.

Qui pastórum sanctórum ipse posséssio exstitísti,
—tríbue nullum ex iis, quos sánguine acquisísti, sine te manére.

Qui, per Ecclésiæ pastóres, vitam ætérnam óvibus tuis præstas, ne rápiat eas quisquam de manu tua,
—salva defúnctos, pro quibus ánimam tuam posuísti.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

Dómine Deus, qui beátum N. cælésti doctrína imbúere dignátus es, da nobis, ipsíus intervéntu, eándem doctrínam fidéliter custodíre et móribus profitéri. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo