Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Virgulinoj > Vespera Laŭdo (1)
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra aŭ:

Iesu, corona virginum


De l' virgulinoj Vi la kron',
Jesu', unike Vin patrin'
koncipis, virge naskis Vin:
Al Vi agrablu nia laŭd'.

Paŝtante inter rozoj Vi
enmeze de virgina danc',
dekora, ho fianĉ', en glor',
de l' fianĉinoj Vi l' premi'!

Sur ĉiuj vojoj sekvas Vin
la virgulinoj kun laŭdad',
kaj ili akompanas Vin
kun dolĉaj himnoj, glora kant'.

Ni petas Vin, ke plu kaj plu
pli vasta iĝu nia mens'.
Neniam spertu vundojn ĝi
povantajn gvidi al pere'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Venu, filinoj, rigardu al la Eternulo,
kaj vi ricevos lumon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 34, 6

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Venu, filinoj, rigardu al la Eternulo,
kaj vi ricevos lumon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 34, 6

Dua Antifono


¶ Kaj nun ni sekvas Vin tutkore kaj timas antaŭ Vi
kaj ni serĉas Vian vizaĝon:
ne hontigu nin!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Dan 3, 41

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kaj nun ni sekvas Vin tutkore kaj timas antaŭ Vi
kaj ni serĉas Vian vizaĝon:
ne hontigu nin!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Dan 3, 41

Tria Antifono


¶ Jubilu, ho virgulinoj de Kristo,
ĝuu la nupton ĉielan,
kiu ne havos finon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jubilu, ho virgulinoj de Kristo,
ĝuu la nupton ĉielan,
kiu ne havos finon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 7, 32.34


Viro needziĝinta prizorgas la aferojn de la Sinjoro,
kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro.
Same virino needziniĝinta prizorgas la aferojn de la Sinjoro,
por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo.

Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo.

La Eternulo estas bona por la animo, kiu serĉas Lin,

diras mia animo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo. – el Lam 3, 24-25



en Paska Tempo:

Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo. Haleluja. Haleluja.

Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo estas bona por la animo, kiu serĉas Lin.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo. Haleluja. Haleluja. – el Lam 3, 24-25




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por unu virgulino-martirino:

¶ Jen sekvas la Ŝafidon
por ni krucumitan
ĉi virta virgulino,
buĉ-ofero pro ŝia pudoro,
viktimo pro ŝia ĉasteco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por unu virgulino:

¶ Ĉi virgulino prudenta,
kiam alvenis la fianĉo,
eniris kun li al la edziĝa festo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 10

por pluraj virgulinoj:

¶ Virgulinoj prudentaj,
ordigu viajn lampojn.
Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 7.6

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por unu virgulino-martirino:

¶ Jen sekvas la Ŝafidon
por ni krucumitan
ĉi virta virgulino,
buĉ-ofero pro ŝia pudoro,
viktimo pro ŝia ĉasteco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por unu virgulino:

¶ Ĉi virgulino prudenta,
kiam alvenis la fianĉo,
eniris kun li al la edziĝa festo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 10

por pluraj virgulinoj:

¶ Virgulinoj prudentaj,
ordigu viajn lampojn.
Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 7.6


PREĜADO


Petoj


Christum, qui virginitátem propter regnum cælórum coléntes laudávit, festíve celebrémus et exorémus, dicéntes: Iesu, rex vírginum, audi nos.

¶ Jesuo, Reĝo de la virgulinoj, aŭdu nin.

Christe, qui Ecclésiam vírginem castam tibi uni Sponso exhibuísti,
—immaculátam eam redde et sanctam.

Christe, cui óbviam vírgines sanctæ cum lampádibus exiérunt,
—ne permíttas umquam fidelitátis óleum in lampádibus tibi devotárum ancillárum defícere.

Dómine, cui Ecclésia virgo fidem íntegram et puram iúgiter custodívit,
—concéde christiánis ómnibus fídei integritátem et puritátem.

Qui tríbuis pópulo tuo de sanctæ vírginis N. festivitáte gaudére,
—præsta, ut de eius étiam semper intercessióne lætétur.

Qui ad cenam nuptiárum tuárum sanctas vírgines recepísti,
—defúnctos in aulam cæléstis convívii benígnus admítte.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu virgulino (1):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, qui te in puris manére córdibus ásseris, da nobis, beátæ N. vírginis intercessióne, per grátiam tuam tales exsístere, in quibus habitáre dignéris. Per Dóminum.



por unu virgulino (2):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Exáudi, quæsumus, Dómine, preces nostras, ut, qui beátæ N. vírginis virtútem devóte recólimus, in tui amóre permanére et usque in finem semper créscere mereámur. Per Dóminum.



por pluraj virgulinoj:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Multíplica super nos, quæsumus, Dómine, misericórdiam tuam, ut, sicut in beatárum vírginum N. et N. festivitáte pia devotióne lætámur, ita eárum perpétua societáte, te largiénte, fruámur. Per Dóminum.




FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo