Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Viroj > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


por unu viro:

Iesu, redemptor omnium


Jesu', Savant' de ĉiu hom',
de l' ĉieluloj daŭra kron',
ĉi-tage kun pli granda mild'
aŭskultu, kion kantas ni.

Hodiaŭ montras fama sin
ĉi konfesor' de Via nom'.
Solenas jar-post-jare lin
la pia sankta Di-popol'.

Aferojn de l' profana sfer'
serene preterpaŝis li,
al Vi fidante plu kaj plu,
irante laŭ la voj' de l' sav'.

Ne alkroĉinte sin al ĝoj'
kaduka de ĉi tiu mond',
premion gaje en ĉiel'
li ĝuas kun la anĝelar'.

Koncedu do en Via mild',
ke liajn spurojn sekvu ni.
Pro lia pet' absolvu nin
de ĉiu pun' por nia krim'.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'.Amen.

latina T: nekonata verkinto, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj viroj:

Inclitos Christi


Ĉi famajn virojn, Kristo, ni prikantas,
klarajn per kredo kaj valoraj faroj.
Ilin hodiaŭ laŭdas en komuno
ter' kaj ĉielo;

ĉar ili vivis milde kaj humile,
ĉaste, pudore, ne jesante kulpon.
Fine l' anim' libere for de l' tero
flugis al astroj.

Nun ili ĝojas helpi mizerulojn,
larmojn sekigi kaj sanigi vundojn
korpajn kaj mensajn, difektitajn membrojn
gvidi al savo.

Laŭdo kun danko sonu al ĉi viroj,
ĉi Di-servantoj, kiuj nin favoras.
Ili ne ĉesu helpi nin kun pio
en niaj zorgoj.

Al Dio sola estu la potenco,
laŭd' en la altoj kaj honor' eterna,
ĉar Li per bonaj siaj sanktaj leĝoj
regas la mondon. Amen.

latina T: Petrus Piacenza († 1919) • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Sen makulo li estas, perfekta.
Estos al li gloro eterna.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Sen makulo li estas, perfekta.
Estos al li gloro eterna.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Dua Antifono


¶ Graco de Dio kaj favoro estas al Liaj sanktuloj,
al Lia elektitoj honoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Graco de Dio kaj favoro estas al Liaj sanktuloj,
al Lia elektitoj honoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tria Antifono


¶ Kantis la sanktuloj novan kanton antaŭ la trono de Dio kaj de la Safido.
Resonis la tero de iliaj voĉoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kantis la sanktuloj novan kanton antaŭ la trono de Dio kaj de la Safido.
Resonis la tero de iliaj voĉoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 28-30


Ni scias,
ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo,
por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis;
kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis;
kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Justa estas Dio. La Eternulo amas justecon.

Justa estas Dio. La Eternulo amas justecon.

Al la justuloj Li vidigas Sian vizaĝon.

La Eternulo amas justecon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Justa estas Dio. La Eternulo amas justecon.



en Paska Tempo:

Justa estas Dio. La Eternulo amas justecon. Haleluja. Haleluja.

Justa estas Dio. La Eternulo amas justecon. Haleluja. Haleluja.

Al la justuloj Li vidigas Sian vizaĝon.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Justa estas Dio. La Eternulo amas justecon. Haleluja. Haleluja.




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por unu viro:

¶ Vi bona kaj fidela servisto;
envenu en la ĝojon de via sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 23

por pluraj viroj:

¶ Ili estis fidelaj ĝis morto,
kaj Dio donis al ili la kronon de vivo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Apo 2, 10

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por unu viro:

¶ Vi bona kaj fidela servisto;
envenu en la ĝojon de via sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 23

por pluraj viroj:

¶ Ili estis fidelaj ĝis morto,
kaj Dio donis al ili la kronon de vivo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Apo 2, 10


PREĜADO


Petoj


Ni petu la Patron, la fonton de ĉiu sankteco,
ke Li, per la ekzemplo de la sanktuloj, nin gvidu al vivo sankta,
kaj ni diru:
Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta. – kp. Lev 11, 24; 1 Pet 1, 16

¶ Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta.

Sankta Patro, laŭ Via volo ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. – el 1 Joh 3, 1
– Faru, ke sur la tuta terglobo la eklezio konfesu Vin sankta.

¶ Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta.

Sankta Patro, Vi volas, ke ni vivu digne antaŭ Vi, per ĉio plaĉante al Vi.
– Faru, ke ni estu fekundaj je bonaj faroj.

¶ Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta.

Sankta Patro, Vi repacigis nin kun Vi per Kristo.
– Helpu al ni, ke ni ĉiuj estu unu en Li.

¶ Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta.

Sankta Patro, Vi vokas nin al la ĉiela festeno.
– Per la ĉiela pano donu al ni, ke ni iru la pli preferindan vojon, la vojon de la amo. – kp. 1 Kor 12, 31; 13

¶ Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta.

Sankta Patro, al ĉiuj pekuloj Vi pardonu iliaj ŝuldojn. – kp. Mat 6, 12
– Kaj la mortintojn Vi prenu en la lumon de Via vizaĝo. – kp. Psa 4, 7

¶ Ni estu sanktaj, ĉar Vi estas sankta.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu viro aŭ pluraj viroj (1):

Dio,
Vi sola estas sankta,
kaj sen Vi neniu homo estas bona.
Pro la porpeto de Sankta(j) N. (kaj N.) ebligu,
ke ni fariĝu tiaj, ke ni neniam estu prirabitaj je Via gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui solus es sanctus,
et sine quo nullus est bonus,
intercessióne beáti N. iube nos tales fíeri,
qui non debeámus tua glória privári.
Per Dóminum.


por unu viro aŭ pluraj viroj (2):

Ĉiopova Dio,
la vivo de Sankta(j) N. (kaj N.),
kies memoro ni celebras hodiaŭ,
estu ekzemplo por ni
kaj instigu nin al pli bona vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus,
ut ad meliórem vitam Sanctórum tuórum exémpla nos próvocent,
quátenus beáti N., cuius memóriam celebrámus, étiam actus incessánter imitémur.
Per Dóminum.


por unu viro aŭ pluraj viroj (3):

Ĉiopova eterna Dio,
per la glorado de Via(j) sanktulo(j)
Vi denove montris al ni Vian amon.
Faru, ke ni, instigite de lia (ilia) ekzemplo,
fidele sekvu nian Sinjoron Jesuo Kristo, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Omnípotens ætérne Deus,
qui per glorificatiónem sanctórum novíssima dilectiónis tuæ nobis arguménta largíris,
concéde propítius, ut, ad Unigénitum tuum fidéliter imitándum,
et ipsórum intercessióne commendémur,
et incitémur exémplo.
Per Dóminum.


por ordenano:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
cuius múnere beátus N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári,
concéde nobis, ipso intercedénte,
ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes,
ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus.
Per Dóminum.


por karitatulo:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti,
da nobis, ut, beáti N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes,
inter benedíctos regni tui connumerári mereámur.
Per Dóminum.


por edukisto:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui in Ecclésia tua beátum N. suscitásti, ut próximis viam salútis monstráret,
da nobis, eius exémplo, Christum magístrum ita sequi,
ut ad te cum frátribus nostris perveníre valeámus.
Per Dóminum.



FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo