Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ordenanoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Ordenanoj
Stato: 2020-06-15


Ĉio kiel en:
Komunaj Tekstoj > Viroj
aŭ:
Komunaj Tekstoj > Virinoj
escepte de:




Vespera Laŭdo (1)




Himno


Læti colentes famulum


Ĉi vir'/in' perfekte servis Vin.
Lin/Ŝin gaje honorante ni
ĉi amo-himnon, Eternul',
prezentas antaŭ Vi kun dank'.

Al Krist' li/ŝi sekvis kun fidel',
rezignis libervole pri
la tuta ŝajn' de l' monda ĝoj',
pri ĉio, kio vantas nur.

Humile li/ŝi dediĉis sin
al Vi, subule, kun obe',
en pur' de l' karno kiel Krist',
Fianĉ' de ĉiu virgulin'.

Li/Ŝi deziregis plaĉi Vin.
Unikis lia/ŝia sindonem'.
En menso, vorto kaj farad'
li/ŝi ardis pro la brul' de l' am'.

Tiele sur la ter' li/ŝi mem
katenis sin per karitat',
libere post la morto tuj
li/ŝi astren iris al triumf'.

Donacu, ke laŭ lia/ŝia bild'
ekpaŝu vigle ankaŭ ni,
por laŭdi Vin kun Fil' kaj Spir'
per amaj himnoj de l' ĉiel'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


propra, aŭ por ordenan(in)o:

¶ Kiu ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn,
tiu ne povas esti mia disĉiplo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 14, 33

por ordenano:

¶ Li ricevos benon de la Eternulo,
kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
de la serĉantoj de Lia vizaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 24, 5-6

por ordenanino:

¶ La Eternulo fianĉiĝis kun ŝi por ĉiam,
Li fianĉiĝis kun ŝi en favorkoreco kaj kompatemeco.
Li fianĉiĝis kun ŝi en fideleco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Hoŝ 2, 21-22


Preĝo


propra, aŭ por ordenan(in)o:

Deus, cuius múnere beátus (beáta) N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári, concéde nobis, ipso (ipsa) intercedénte, ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes, ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus. Per Dóminum.

por abato:

Da nobis, quæsumus, Dómine, inter mundi huius varietátes toto corde rebus cæléstibus adhærére, qui per beátum N. abbátem evangélicæ nobis perfectiónis documénta donásti. Per Dóminum.



Invitatorio




Antifono de la Enira Psalmo


¶ Mirinda estas Dio en Siaj sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

aŭ:

¶ Festante la sanktan …on,
ni laŭdu nian Dion.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.



Horo de la Legaĵoj




Himno


Læti colentes famulum


Ĉi vir'/in' perfekte servis Vin.
Lin/Ŝin gaje honorante ni
ĉi amo-himnon, Eternul',
prezentas antaŭ Vi kun dank'.

Al Krist' li/ŝi sekvis kun fidel',
rezignis libervole pri
la tuta ŝajn' de l' monda ĝoj',
pri ĉio, kio vantas nur.

Humile li/ŝi dediĉis sin
al Vi, subule, kun obe',
en pur' de l' karno kiel Krist',
Fianĉ' de ĉiu virgulin'.

Li/Ŝi deziregis plaĉi Vin.
Unikis lia/ŝia sindonem'.
En menso, vorto kaj farad'
li/ŝi ardis pro la brul' de l' am'.

Tiele sur la ter' li/ŝi mem
katenis sin per karitat',
libere post la morto tuj
li/ŝi astren iris al triumf'.

Donacu, ke laŭ lia/ŝia bild'
ekpaŝu vigle ankaŭ ni,
por laŭdi Vin kun Fil' kaj Spir'
per amaj himnoj de l' ĉiel'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



Vorto de Dio


UNUA LEGAĴO:

en la Festocikloj:

Unua Legaĵo – Efe 4, 1-24


El la epistolo al la Efezanoj

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.

Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo. Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. (Ĉi tio do: Li supreniris – kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero? La malsuprenirinto – tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.)

Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco.

Sed vi ne tiel lernis Kriston; se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.

Unua Responsorio


Ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?

Vi ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 19, 29.27

aŭ por ordenanino:

Unu afero estas necesa. Ŝi elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Unu afero estas necesa. Ŝi elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ŝi sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.

Ŝi elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Unu afero estas necesa. Ŝi elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 10, 42.39



en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – Flp 3, 7 - 4, 1.4-9


El la epistolo al la Filipianoj

Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.

Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.

Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi; sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon. Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo; ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surteraĵojn.

Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.

Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Unua Responsorio


Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. Kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. Kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.

Kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. Kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 12, 35-36; Mat 24, 42

aŭ por ordenanino:

Mi rigardas kiel malgajnon la regnon de ĉi mondo kaj ĉiun ĝian pompon pro la amo al mia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun mi ŝatis, kiun mi vidis, kiun mi kredis, kiun mi amis. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mi rigardas kiel malgajnon la regnon de ĉi mondo kaj ĉiun ĝian pompon pro la amo al mia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun mi ŝatis, kiun mi vidis, kiun mi kredis, kiun mi amis. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mia koro pleniĝis per bona temo; mi kantos pri mia reĝo,

kiun mi ŝatis, kiun mi vidis, kiun mi kredis, kiun mi amis. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi rigardas kiel malgajnon la regnon de ĉi mondo kaj ĉiun ĝian pompon pro la amo al mia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun mi ŝatis, kiun mi vidis, kiun mi kredis, kiun mi amis. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Flp 3, 8; el Psa 45, 1



DUA LEGAĴO:

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la Predikoj de la sankta papo Gregorio la Granda pri la Evangelioj

En la mondo, sed ne de la mondo

Admonére vos volo, ut relinquátis ómnia, sed non præsúmo. Si ergo cuncta mundi relínquere non potéstis, sic tenéte quæ huius mundi sunt, ut tamen per ea non teneámini in mundo; ut terréna res possideátur, non possídeat; ut sub mentis vestræ sit domínio quod habétis, ne, si mens vestra terrenárum rerum amóre víncitur, a rebus suis ipsa magis possideátur.

Sit ergo res temporális in usu, ætérna in desidério; sit res temporális in itínere, desiderétur ætérna in perventióne. Quasi ex látere respiciátur quidquid in hoc mundo ágitur. Ante nos autem tendant mentis óculi, dum tota intentióne illa conspíciunt ad quæ perveniémus.

Exstirpéntur fúnditus vítia, non solum ab actu óperis, sed étiam a cogitatióne cordis evúlsa. Non nos volúptas carnis, non sollicitúdo curiositátis, non æstus ambitiónis a domínica cena præpédiat, sed ipsa quoque quæ honésta in mundo ágimus quasi ex quodam mentis látere tangámus, ut terréna quæ libent sic nostro córpori sérviant, quátenus cordi mínime obsístant.

Non ergo, fratres, audémus vobis dícere ut ómnia relinquátis; sed tamen, si vultis, ómnia étiam retinéndo relínquitis, si sic temporália géritis, ut tamen tota mente ad ætérna tendátis. Mundo enim útitur, sed quasi non utátur, qui et necessária cuncta extérius ad vitæ suæ ministérium rédigit, et tamen hæc éadem non sinit suæ menti dominári, ut subiécta foris sérviant, et numquam intentiónem ánimi ad alta tendéntis frangant. Quicúmque ergo tales sunt, eis profécto terréna ómnia non ad desidérium, sed ad usum adsunt. Nihil ítaque sit quod desidérium vestræ mentis retárdet, nullíus vos rei in hoc mundo delectátio ímplicet.

Si bonum dilígitur, mens in bonis melióribus, id est, in cæléstibus delectétur. Si malum metúitur, mala ánimo ætérna proponántur, ut, dum illic esse cónspicit et ámplius quod díligat et ámplius quod pertiméscat, hic omníno non hæreat.

Ad hæc agénda habémus mediatórem Dei et hóminum adiutórem nostrum, per quem cítius cuncta obtinébimus, si ad illum vero amóre flagrámus, qui vivit et regnat cum Patre et Spíritu Sancto, Deus, in sæcula sæculórum. Amen.


Originala teksto: Ex sancti Gregórius Magnus, Homilíæ in Evangélia, Lib. 2, hom. 36, 11-13, en: Patrologia Latina 76, 1272-1274

Dua Responsorio


La tempo estas mallongigita, por ke de nun la ĝojantoj estu, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La tempo estas mallongigita, por ke de nun la ĝojantoj estu, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo;

ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La tempo estas mallongigita, por ke de nun la ĝojantoj estu, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el 1 Kor 7, 29-31; 2, 12




en festoj: La Granda Doksologio (Te Deum)


Preĝo


propra, aŭ por ordenan(in)o:

Deus, cuius múnere beátus (beáta) N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári, concéde nobis, ipso (ipsa) intercedénte, ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes, ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus. Per Dóminum.

por abato:

Da nobis, quæsumus, Dómine, inter mundi huius varietátes toto corde rebus cæléstibus adhærére, qui per beátum N. abbátem evangélicæ nobis perfectiónis documénta donásti. Per Dóminum.



Matena Laŭdo




Himno


O Redemptoris


Vi, honorinda mildo de l' Savanto,
volas, ke homoj sin al Di' dediĉu,
gvidas la korojn per la Di-Spirito
mire, varie.

Ilin per akvo faras Vi naskiĝi
el Dio vera, grace Vi al ili
ĉiam denove, Kristo, volas doni
ĝermojn de l' amo.

Kiam Vi vokas, ili vigle sekvas,
ĉion forlasas, prenas Vin gvidanto,
kaj laŭ la reĝa voj' de l' kruco serĉas
sole la Patron.

Tiel, fervore, tiu (ĉi sanktulo / sanktulino)
per ĉiuj fortoj ame Vin fidelis,
kaj la kulminojn gajajn li/ŝi de l' virtoj
strebis posedi.

Laŭdo reeĥu nun al nia Dio,
Patro kaj Filo kaj Spirito Sankta.
Di' centobligos, kion grand-anime
homo donacis. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


propra, aŭ por ordenan(in)o (1):

¶ Kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo,
tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 12, 50

por ordenan(in)o (2):

¶ Mia parto estas Dio.
Bone estas al tiu, kiu serĉas Lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 73, 26; kp. Psa 73, 28


Preĝo


propra, aŭ por ordenan(in)o:

Deus, cuius múnere beátus (beáta) N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári, concéde nobis, ipso (ipsa) intercedénte, ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes, ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus. Per Dóminum.

por abato:

Da nobis, quæsumus, Dómine, inter mundi huius varietátes toto corde rebus cæléstibus adhærére, qui per beátum N. abbátem evangélicæ nobis perfectiónis documénta donásti. Per Dóminum.



Vespera Laŭdo (2)




Himno


Læti colentes famulum


Ĉi vir'/in' perfekte servis Vin.
Lin/Ŝin gaje honorante ni
ĉi amo-himnon, Eternul',
prezentas antaŭ Vi kun dank'.

Al Krist' li/ŝi sekvis kun fidel',
rezignis libervole pri
la tuta ŝajn' de l' monda ĝoj',
pri ĉio, kio vantas nur.

Humile li/ŝi dediĉis sin
al Vi, subule, kun obe',
en pur' de l' karno kiel Krist',
Fianĉ' de ĉiu virgulin'.

Li/Ŝi deziregis plaĉi Vin.
Unikis lia/ŝia sindonem'.
En menso, vorto kaj farad'
li/ŝi ardis pro la brul' de l' am'.

Tiele sur la ter' li/ŝi mem
katenis sin per karitat',
libere post la morto tuj
li/ŝi astren iris al triumf'.

Donacu, ke laŭ lia/ŝia bild'
ekpaŝu vigle ankaŭ ni,
por laŭdi Vin kun Fil' kaj Spir'
per amaj himnoj de l' ĉiel'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


propra, aŭ por ordenan(in)o (1):

¶ Vi forlasis ĉion kaj sekvis min.
Vi ricevos multoble
kaj heredos la vivon eternan.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 19, 29

por ordenan(in)o (2):

¶ Kie gefratoj kune gloras Dion,
tie ili ricevos benon de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 24, 5


Preĝo


propra, aŭ por ordenan(in)o:

Deus, cuius múnere beátus (beáta) N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári, concéde nobis, ipso (ipsa) intercedénte, ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes, ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus. Per Dóminum.

por abato:

Da nobis, quæsumus, Dómine, inter mundi huius varietátes toto corde rebus cæléstibus adhærére, qui per beátum N. abbátem evangélicæ nobis perfectiónis documénta donásti. Per Dóminum.



supren al la komenco de la paĝo