Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
printebla versio
Strukturo de la Breviero |
Horo de la Legaĵoj ☐
Breviero > Memoro de Mortintoj > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-06-16
En Paska Tempo fine de Malfermo, Antifonoj, Versiklo kaj Responsorioj oni laŭplaĉe povas aldoni: Haleluja.
Laŭbezone oni adaptu la tekstojn al la nombro kaj sekso de la (ge)mortint(in)o(j).
MALFERMO
(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
HIMNO
Qui vivis ante sæcula
Vi vivas ekde antaŭ temp',
unika font' de ĉiu viv'.
Sub mort' ni ĝemas kaj pekem':
Favore nin rigardu, Di'.
Pekintan homon, Patro, Vi
destinis al pere' kaj mort'.
Li sin submetu al la pun',
kaj tiel iru polv' al polv'.
Sed la anim', la vivo-spir',
donaĵ' de Via providenc',
restados, nevelkonta ĝerm',
sendifektebla en etern'.
Jen esperigo kaj konsol':
Ni reverdiĝos, Di', al viv'.
Al Vi nin trenos Krist' kun fort',
Li, la unua de l' leviĝ'.
5a strofo por unu mortinta viro:
Ĉi frato nia ĝuu nun
la regnon de l' ĉiela viv',
plenigis lin la fid' al Krist',
lin sankt-oleis la Spirit'.
5a strofo por unu mortinta virino:
Fratino nia ĝuu nun
la regnon de l' ĉiela viv',
plenigis ŝin la fid' al Krist',
ŝin sankt-oleis la Spirit'.
5a strofo por pluraj mortintoj:
Ĉi fratoj / Fratinoj / Gefratoj niaj ĝuu nun
la regnon de l' ĉiela viv',
plenigis ilin fid' al Krist',
kaj ilin unktis la Spirit'.
Ĉi Regnon rapidigu Vi
– komenc' de ĉio, ĉies fin' –
al ni post nia propra mort',
kaj kune sonos nia laŭd'. Amen.
latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ El polvo de la tero Vi formis min.
Per karno Vi vestis min.
Ho Eternulo, mia Savanto,
vivigu min en gloro. – kp. Gen 2, 7
Unua Psalmo – Psa 40 (39), 2-9
Mi atende esperis al la Eternulo, *
kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, *
el la ŝlima marĉo,
kaj Li starigis sur roko mian piedon *
kaj fortikigis miajn paŝojn.
Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, *
laŭdon al nia Dio. ¶
Multaj tion vidos kaj ektimos, *
kaj ili esperos al la Eternulo.
Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon *
kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! / Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. *
Neniu egalas Vin.
Mi rakontos kaj parolos, *
sed ili estas super ĉiu kalkulo. ¶
Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; *
brul-oferojn kaj pek-oferojn Vi ne postulas.
La orelojn Vi malfermis al mi; / tiam mi diris: Jen mi venas; *
en la skrib-rulaĵo estas skribite pri mi.
Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, *
kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶
Unua Antifono
¶ El polvo de la tero Vi formis min.
Per karno Vi vestis min.
Ho Eternulo, mia Savanto,
vivigu min en gloro. – kp. Gen 2, 7
Dua Antifono
¶ Liberigu min, Dio.
Turnu Vian vizaĝon al mi,
kaj helpu min.
Dua Psalmo – Psa 40 (39), 10-14.17-18
Mi predikas justecon en granda kunveno; / jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, *
Vi tion scias.
Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, *
pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
mi ne kaŝis Vian favor-korecon kaj Vian verecon *
antaŭ la granda kunveno. ¶
Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favor-korecon antaŭ mi, *
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, / atingis min miaj kulpoj, *
ke mi ne povas vidi;
ili estas pli multe-nombraj, ol la haroj sur mia kapo, *
kaj mia koro min forlasis. ¶
Volu, ho Eternulo, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min.
Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;
la amantoj de Via helpo diru ĉiam: *
Granda estas la Eternulo.
Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
mia Sinjoro pensu pri mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho mia Dio, ne malrapidu. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Liberigu min, Dio.
Turnu Vian vizaĝon al mi,
kaj helpu min.
Tria Antifono
¶ Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion.
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? – Psa 42, 3
Tria Psalmo – Psa 42 (41)
Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, *
tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio.
Mia animo soifas Dion, *
la vivantan Dion;
kiam mi venos *
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? ¶
Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, *
ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, / kiel mi iradis kun la granda hom-amaso, *
kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,
ĉe laŭta kantado kaj glorado *
de festanta amaso. ¶
Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶
Malĝojas en mi mia animo; / tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, *
sur la monto Micar.
Abismo resonas al abismo / per la bruo de Viaj fal-akvoj; *
ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. ¶
En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, / kaj en la nokto mi havas kanton al Li, *
preĝon al la Dio de mia vivo.
Mi diras al Dio, mia Roko: / Kial Vi min forgesis? *
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, *
dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? ¶
Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion.
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? – Psa 42, 3
VERSIKLO
Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo.
Vivigu min laŭ Via vorto. – Psa 119, 156.25
VORTO DE DIO
UNUA LAGAĴO:
aŭ:
Unua Legaĵo – 1 Kor 15, 12-34
El la unua epistolo al la Korintanoj
Se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. Jes, kaj ni montriĝis kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis; kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo. Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.
Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj aparte- nas al Kristo, ĉe lia alveno. Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. La lasta neniigota malamiko estas la morto. Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.
Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon? Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage. Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
Unua Responsorio
Kristo devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. La lasta neniigota malamiko estas la morto.
Kristo devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. La lasta neniigota malamiko estas la morto.
La morto kaj Hades liveros la mortintojn, kiuj estis en ili. Kaj la morto kaj Hades estos ĵetataj en la fajran lagon.
La lasta neniigota malamiko estas la morto.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kristo devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. La lasta neniigota malamiko estas la morto. – 1 Kor 15, 25-26; kp. Apo 20, 13-14
aŭ:
Unua Legaĵo – 1 Kor 15, 35-57
El la unua epistolo al la Korintanoj
Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas?
Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos; kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco; sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon. Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj. Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia. Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco; ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco; ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo. Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito. Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita.
La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.
Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo. Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo; sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Unua Responsorio
Mi scias, ke mia Liberigonto vivas, kaj fine Li levos min el la polvo. En mia karno mi vidos Dion, mian Savanton.
Mi scias, ke mia Liberigonto vivas, kaj fine Li levos min el la polvo. En mia karno mi vidos Dion, mian Savanton.
Lin vidos mi. Miaj okuloj Lin vidos.
En mia karno mi vidos Dion, mian Savanton.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Mi scias, ke mia Liberigonto vivas, kaj fine Li levos min el la polvo. En mia karno mi vidos Dion, mian Savanton. – kp. Ijo 19,25-27
aŭ:
Unua Legaĵo – 2 Kor 4, 16 - 5, 10
El la dua epistolo al la Korintanoj
Kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.
Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.
Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro (ĉar ni iradas fide, ne vide); ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro. Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li. Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.
Unua Responsorio
Dio, ne juĝu min laŭ miaj agoj, ĉar mi faris nenion, kio povus esti digna antaŭ Vi. Mi petas de Via Majesto: Forigu, Dio, miajn pekojn de mi.
Dio, ne juĝu min laŭ miaj agoj, ĉar mi faris nenion, kio povus esti digna antaŭ Vi. Mi petas de Via Majesto: Forigu, Dio, miajn pekojn de mi.
Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia peko.
Forigu, Dio, miajn pekojn de mi.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Dio, ne juĝu min laŭ miaj agoj, ĉar mi faris nenion, kio povus esti digna antaŭ Vi. Mi petas de Via Majesto: Forigu, Dio, miajn pekojn de mi. – Psa 51, 4
DUA LEGAĴO:
aŭ:
Dua Legaĵo – Anastasius
El la Paroladoj de la sankta episkopo Anastazio el Antioĥio
Ad hoc Christus mortuus est et vixit, ut et mortuorum et vivorum Dominus sit. Sed non est Deus, Deus mortuorum, sed viventium. Igitur mortui, quibus qui vixit dominatur, non sunt amplius mortui, sed viventes; et idcirco dominatur eis vita, ut vivant, non amplius mortem metuentes, sicut Christus excitatus a mortuis non amplius moritur.
Sic suscitati et a corruptione liberati, non amplius mortem videbunt, futuri participes resurrectionis Christi, sicut ipse mortis eorum particeps fuit.
Non enim alia de causa descendit in terram, cuius vectes detinentes aeterni, nisi ut aereas portas contereret et vectes ferreos confringeret, et ut ex corruptione vitam nostram ad seipsum educeret pro servitute donata nobis libertate.
Quod si huius oeconomiae opus nondum perfectum videtur – adhuc enim homines moriuntur, et corpora interitu dissolvuntur – absit, ut hoc fiat occasio perfidiae. Iam enim antea omnium bonorum, quae dicta sunt, arrhabonem tulimus per primitias nostras, per quas ad altitudinem caeli evasimus, et consedimus ei qui nos secum in sublime sustulit, sicuti Paulus quodam loco ait: Et conresuscitavit, et consedere nos fecit in caelestibus in Christo.
Feremus autem consummationem, cum aderit tempus a Patre praefinitum, cum nos pueritiam deponemus, et in virum perfectum evademus. Hoc enim visum est Patri saeculorum, ut firmum sit datum munus, et non rursus contemnatur repuerascente adhuc mente.
Quod autem corpus Domini spiritale surrexit, quid opus est dicere, cum Paulus de corporibus testetur, seminari animalia et surgere spiritalia: transfigurata scilicet ad gloriosam transfigurationem Christi ducis praeeuntis?
Siquidem et Apostolus hoc, quod plane sciebat, omni generi humano eventurum esse ait per Christum, qui transfigurabit corpus humilitatis nostrae, ut faciat illud conforme corpori claritatis suae.
Si igitur transfiguratio est mutatio in corpus spiritale; hoc autem conforme est corpori gloriae Christi: cum corpore igitur spiritali surrexit Christus; quod non est aliud quam quod seminatum est in ignobilitate, sed illud ipsum quod in honorem mutatum est.
Hoc autem, cum ad Patrem adduxerit naturae nostrae primitias, etiam universum intotum adducet: siquidem hoc promisit, cum dixit: Cum exaltatus fuero, omnes ad me ipsum adducam.
Originala teksto: Anastasius Antiochenus, Oratio 5, de Resurrectione Christi, 6-7. 9, en: Patrologia Græca 89, 1358-1359. 1361-1362
Dua Responsorio
Ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon. Kaj eliros la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.
Ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon. Kaj eliros la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.
En momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono, la mortintoj releviĝos.
Kaj eliros la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon. Kaj eliros la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo. – el Joh 5, 28-29; el 1 Kor 15, 52
aŭ:
Dua Legaĵo – Braulio Caesaraugustanus
El la Leteroj de la sankta Braŭlio el Zaragozo
Spes omnium credentium Christus excedentes a mundo dormientes vocat, non mortuos, dicens: Lazarus amicus noster dormit.
Sed et sanctus Apostolus non vult nos contristari de dormientibus, ac per hoc si fides nostra hoc habet, quia omnes credentes in Christo secundum vocem evangelicam non morientur in aeternum, fide scimus quia nec ille mortuus est, nec nos moriemur.
Quoniam ipse Dominus in iussu et in voce archangeli et in tuba Dei descendet de caelo, et mortui qui in eo sunt resurgent.
Spes ergo nos resurrectionis animet, quoniam quos hic amittimus illic revidebimus; tantum est ut in eo bene credamus, praeceptis scilicet eius parentes, apud quem est summa virtutis suscitare facilius mortuos quam nobis somno deditos. Ecce ista dicimus, et tamen affectu nescio quo in lacrimis retrahimur, et credulam mentem desiderii frangit affectus. Heu! miserabilis humana condicio, et sine Christo vanum omne quod vivimus.
O mors, quae coniunctos dividis, et amicitia sociatos dura et crudelis dissocias! iam iam confractae sunt vires tuae. Iam contritum est impium iugum tuum ab illo, qui tibi per Oseae rugitus minabatur: O mors, ero mors tua. Unde per Apostolum insultamus: Ubi est, mors, victoria tua? Ubi est, mors, aculeus tuus?
Ipse qui te vicit nos redemit, qui animam suam dilectam tradidit in manus impiorum, ut ex impiis faceret sibi dilectos. Longum quidem est et multum, quae ad consolationem communem de divinis Scripturis debeant replicari. Sed sufficiat nobis spes resurrectionis et oculorum nostrorum directio ad gloriam nostri Redemptoris, in quo nos fide iam resurrexisse putamus, dicente Apostolo: Si enim mortui sumus cum Christo, credimus quia simul etiam vivimus cum ipso.
Non enim sumus nostri, sed eius qui nos redemit, ex cuius voluntate voluntassemper nostra pendere debet; ob hoc et in oratione dicimus: Fiat voluntas tua. Quamobrem necesse est ut cum Iob in funere dicamus: Dominus dedit, Dominus abstulit, sit nomen Domini benedictum. Dicamus hoc cum Iob hic, ne dissimiles in causa praesenti ab eo inveniamur illic.
Originala teksto: Braulio Caesaraugustanus, Epistola 19, en: Patrologia Latina 80, 665-666
Dua Responsorio
Pri tiuj, kiuj endormiĝis, vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li.
Pri tiuj, kiuj endormiĝis, vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li.
Ne ploru pri la mortintoj kaj ne funebru pri ili.
Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Pri tiuj, kiuj endormiĝis, vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. – el 1 Tes 4, 13-14; kp. Jer 22, 10
PREĜO
aŭ:
Preces nostras, quaesumus, Domine, benignus exaudi, ut, dum extollitur nostra fides in Filio tuo a mortuis suscitato, in huius famuli tui N. praestolanda resurrectione, spes quoque nostra firmetur. Per Dominum.
aŭ:
Deus, gloria fidelium et vita iustorum, cuius Filii morte et resurrectione redempti sumus, propitiare famulo tuo N., ut, qui resurrectionis nostrae mysterium agnovit, aeternae beatitudinis gaudia percipere mereatur. Per Dominum.
aŭ:
Inclina, Domine, aurem tuam ad preces nostras, quibus misericordiam tuam supplices deprecamur, ut famulum tuum N., quem in hoc saeculo tuo populo misericorditer aggregasti, in pacis ac lucis regione constituas, et sanctorum tuorum concedas esse consortem. Per Dominum.
en Paska Tempo:
Omnipotens et misericors Deus, cuius Filius voluntarie pro nobis carnis subiit mortem, concede propitius famulo tuo N. admirabili eius resurrectionis victoriæ sociari. Per Dóminum.
por pluraj mortintoj:
Deus, qui Unigenitum tuum, devicta morte, ad caelestia transire fecisti, concede famulis tuis (N. et N.), ut, huius vitae mortalitate destructa, te conditorem et redemptorem possint perpetuo contemplari. Per Dominum.
por parencoj, geamikoj, bonfarintoj:
Deus, veniae largitor et humanae salutis amator, quaesumus clementiam tuam, ut nostrae congregationis fratres, propinquos et benefactores, qui ex hoc saeculo transierunt beata Maria semper Virgine intercedente cum omnibus sanctis tuis, ad perpetuae beatitudinis consortium pervenire concedas. Per Dominum.
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.