Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo ☐


Breviero > Memoro de Mortintoj > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-06-17


En Paska Tempo fine de Malfermo, Antifonoj kaj Responsorio oni laŭplaĉe povas aldoni: Haleluja.

Laŭbezone oni adaptu la tekstojn al la nombro kaj sekso de la (ge)mortint(in)o(j).


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.


HIMNO


Immensæ rex potentiæ


Ho, sen mezur' potenca Reĝ',
l' armilojn rompis Vi de l' mort',
ke estu al la Patro glor',
honor' al ni per Via far'.

Al febloj niaj venis Vi,
duelon grandan serĉis Vi,
venkintan Drakon venkis Vi,
Vi mortis, por ke mortu Mort'.

Leviĝis forta Vi el tomb',
kaj per ĉi tiu pask'-mister'
nin, ofte mortajn pro la pek',
novigas ĉiam Vi al viv'.

Plenigu nin per viv' de l' grac',
kaj kiam venos Vi, fianĉ',
Vi trovu, ke kun lampoj ni
eniri pretu al ĉiel'.

En lumo Via kaj ripoz'
akceptu nin, juĝist', kun mild',
ĉar ligis fid' kaj karitat'
nin kun la sankta Triunu'.

6a strofo por unu mortinta viro:

Servanton Vian voku Vi,
mortintan nun, ĉar kun dezir'
li celas al la Regno por
ĉiame laŭdi Vin en glor'.

6a strofo por unu mortinta virino:

Ĉi servantinon voku nun,
mortintan nun, ĉar kun dezir'
ŝi celas al la Regno por
ĉiame laŭdi Vin en glor'.

6a strofo por pluraj mortintoj:

Servantojn Viajn voku Vi,
mortintajn, ili kun dezir'
la Patran regnon celas por
ĉiame laŭdi Vin en glor'.

Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
Li gardos vian animon. – Psa 121, 7

Unua Psalmo – Psa 121 (120)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
Li gardos vian animon. – Psa 121, 7

Dua Antifono


¶ Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
kiu povus stari? – el Psa 130, 3

Dua Psalmo – Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
kiu povus stari? – el Psa 130, 3

Tria Antifono


¶ Kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas,
tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. – Joh 5, 21

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas,
tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. – Joh 5, 21


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 15, 55-57


Ho morto, kie estas via venko?
Ho morto, kie estas via pikilo?
La pikilo de la morto estas la peko;
kaj la forto de la peko estas la leĝo;
sed danko estu al Dio,
kiu donas al ni la venkon
per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Responsorio


aŭ:

Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.

Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.

Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro.

Mi neniam estu hontigita.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. – Psa 71, 1; el Psa 31, 8



aŭ:

Laŭ Via korfavoro, ho Eternulo, ripozigu ilin en paco.

Laŭ Via korfavoro, ho Eternulo, ripozigu ilin en paco.

Vi venos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Ripozigu ilin en paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Laŭ Via korfavoro, ho Eternulo, ripozigu ilin en paco.




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


ekster Paska Tempo:

¶ Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi;
kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. – Joh 6, 37

en Paska Tempo:

¶ La krucumita resurektis el la mortintoj.
Li elaĉetis nin.
Haleluja.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


ekster Paska Tempo:

¶ Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi;
kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. – Joh 6, 37

en Paska Tempo:

¶ La krucumita resurektis el la mortintoj.
Li elaĉetis nin.
Haleluja.


PREĜADO


Petoj


Christo Domino, per quem fore speramus ut corpus humilitatis nostrae corpori claritatis suae configuretur, acclamemus, dicentes: Tu es vita et resurrectio nostra, Domine.

¶ Vi, Sinjoro, estas nia vivo resurekto.

Christe, Fili Dei vivi, qui Lazarum amicum tuum a mortuis suscitasti,
—ad vitam et gloriam defunctos suscita, quos pretioso tuo sanguine redemisti.
Christe, maerentium consolator, qui in morte Lazari et adulescentis ac puellae pius abstersisti lacrimas propinquorum,
—qui defunctos suos collacrimant omnes consolare.
Christe salvator, destrue in nostro mortali corpore regnum peccati, ut, sicut ex hoc stipendium mortis meruimus,
—sic in te vitam consequamur aeternam.
Christe redemptor, respice eos qui, te non cognoscentes, spem non habent,
—ut resurrectionem et vitam venturi saeculi credant.
Qui, caeco, oculorum lumine impertito, te conspiciendi copiam dedisti,
—revela vultum tuum defunctis, qui adhuc tua luce privantur.
Qui terrestrem domum nostram huius habitationis sinis tandem dissolvi,
—domum non manufactam, aeternam in caelis, nobis concede.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


aŭ:

Preces nostras, quaesumus, Domine, benignus exaudi, ut, dum extollitur nostra fides in Filio tuo a mortuis suscitato, in huius famuli tui N. praestolanda resurrectione, spes quoque nostra firmetur. Per Dominum.

aŭ:

Deus, gloria fidelium et vita iustorum, cuius Filii morte et resurrectione redempti sumus, propitiare famulo tuo N., ut, qui resurrectionis nostrae mysterium agnovit, aeternae beatitudinis gaudia percipere mereatur. Per Dominum.

aŭ:

Inclina, Domine, aurem tuam ad preces nostras, quibus misericordiam tuam supplices deprecamur, ut famulum tuum N., quem in hoc saeculo tuo populo misericorditer aggregasti, in pacis ac lucis regione constituas, et sanctorum tuorum concedas esse consortem. Per Dominum.

en Paska Tempo:

Omnipotens et misericors Deus, cuius Filius voluntarie pro nobis carnis subiit mortem, concede propitius famulo tuo N. admirabili eius resurrectionis victoriæ sociari. Per Dóminum.

por pluraj mortintoj:

Deus, qui Unigenitum tuum, devicta morte, ad caelestia transire fecisti, concede famulis tuis (N. et N.), ut, huius vitae mortalitate destructa, te conditorem et redemptorem possint perpetuo contemplari. Per Dominum.

por parencoj, geamikoj, bonfarintoj:

Deus, veniae largitor et humanae salutis amator, quaesumus clementiam tuam, ut nostrae congregationis fratres, propinquos et benefactores, qui ex hoc saeculo transierunt beata Maria semper Virgine intercedente cum omnibus sanctis tuis, ad perpetuae beatitudinis consortium pervenire concedas. Per Dominum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





Kompletorio > Paska Tempo > Dimanĉo
aŭ:
Kompletorio > ekster Paska Tempo > Dimanĉo




supren al la komenco de la paĝo