Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

21a de januaro: Agnesa ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Januaro > 21. Agnesa
Stato: 2020-07-24


Memoro:


Sankta Agnesa el Romo


Virgulino kaj Martirino



Sanktan Agnesan oni festis en Romo jam en la 5a jarcento, kaj baldaŭ poste en la tuta okcidento, kiel virgulinon kaj martirinon. Certaj detaloj pri ŝia vivo kaj martiriĝo ne ekzistas.

Sant’Agnese in Agone, Roma, Piazza Navona • fotis: Jebulon • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0



Komunaj Tekstoj > Unu martiro
aŭ:
Komunaj Tekstoj > Virgulinoj


PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Vi elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn.
Favore helpu al ni,
kiuj festas la naskiĝtagon de Via sankta martirino Agnesa,
ke ni, kiel ŝi, staru konstante kaj firme en la fido.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. 1 Kor 1, 27

Omnípotens sempitérne Deus,
qui infírma mundi éligis ut fórtia quæque confúndas,
concéde propítius, ut,
qui beátæ Agnétis mártyris tuæ natalícia celebrámus,
eius in fide constántiam subsequámur.
Per Dóminum.


→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ VESPERA LAŬDO (2)


HORO DE LA LEGAĴOJ



HIMNO


Igne divini


Fajre ŝi brilas per la Dia amo,
forte ŝi venkis emojn nure korpajn,
sankta Agnesa, plena de pudoro,
virga martiro.

Aroj anĝelaj prenas la spiriton
de l' famulino, portas ŝin ĉielen,
kie la ĉasta fianĉin' kuniĝas
kun la Fianĉo.

Pri nia sorto, virgulin', kompatu.
Kiuj hodiaŭ festas vian gloron
gajnu de Di' pardonon de la pekoj,
savon eternan.

Petu, ke Di' favoru al la Siaj.
Li, kiu regas teron kaj ĉielon,
pacon donacu kaj trankvilajn tempojn,
vivon kvietan.

Laŭde celebru ni la Di-Ŝafidon,
Lin, la fianĉon de la Ŝafidino,
nome de Agnes. Ĉion Li kondukas,
homojn kaj astrojn. Amen.

latina T: Alfano el Salerno (ĉ. 1015-1085) • E: Albrecht Kronenberger 2010 (je la 21a de januaro)

Dua Legaĵo – Ambrozio


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozio pri la Virgulinoj

Ankoraŭ ne kriminaljure respondeca, sed jam matura por venki

Natális est vírginis, integritátem sequámur; natális est mártyris, hóstias immolémus. Natális est sanctæ Agnétis. Hæc duódecim annórum martýrium fecísse tráditur. Quo detestabílior crudélitas, quæ nec minúsculæ pepércit ætáti, immo magna vis fídei, quæ étiam ab illa testimónium invénit ætáte.

Fuítne in illo corpúsculo vúlneri locus? Et quæ non hábuit quo ferrum recíperet, hábuit quo ferrum vínceret. At istíus ætátis puéllæ torvos étiam vultus paréntum ferre non possunt, et acu distrícta solent puncta flere quasi vúlnera.

Hæc inter cruéntas carníficum impávida manus, hæc stridéntium grávibus immóbilis tráctibus catenárum, nunc furéntis mucróni mílitis totum offérre corpus, mori adhuc néscia, sed paráta; vel si ad aras invíta raperétur, téndere Christo inter ignes manus atque in ipsis sacrílegis focis trophæum Dómini signáre victóris; nunc ferrátis colla manúsque ambas insérere néxibus, sed nullus tam ténuia membra póterat nexus inclúdere.

Novum martýrii genus? Nondum idónea pœnæ et iam matúra victóriæ; certáre diffícilis, fácilis coronári; magistérium virtútis implévit, quæ præiudícium vehébat ætátis. Non sic ad thálamum nupta properáret, ut ad supplícii locum læta succéssu, gradu festína virgo procéssit, non intórto crine caput compta sed Christo; non flósculis redimíta, sed móribus.

Flere omnes, ipsa sine fletu. Mirári pleríque quod tam fácile vitæ suæ pródiga, quam nondum háuserat, iam quasi perfúncta donáret. Stupére univérsi quod iam Divinitátis testis exsísteret, quæ adhuc árbitra sui per ætátem esse non posset. Effécit dénique ut ei de Deo crederétur cui de hómine adhuc non crederétur, quia quod ultra natúram est, de Auctóre natúræ est.

Quanto terróre egit cárnifex ut timerétur, quantis blandítiis ut suadéret, quantórum vota ut sibi ad núptias perveníret. At illa: «Et hæc Sponsi iniúria est exspectáre placitúrum; qui me sibi prior elégit, accípiet. Quid, percússor, moráris? Péreat corpus, quod amári potest óculis, quibus nolo». Stetit, orávit, cervícem infléxit.

Cérneres trepidáre carníficem, quasi ipse addíctus fuísset; trémere percussóris déxteram, pallére ora aliéno timéntis perículo, cum puélla non timéret suo. Habétis ígitur in una hóstia duplex martýrium, pudóris et religiónis. Et virgo permánsit et martýrium obtínuit.


Originala teksto: Tractatus sancti Ambrosii episcopi De virginibus, Lib. 1, cap. 2. 5. 7-9; en: Patrologia Græca (edit. 1845), 189-191

Dua Responsorio


Ni celebru la feston de Sankta Agnezo. Ni revoku en nian memoron kiom ŝi suferis. En sia junaĝo ŝi perdis la morton kaj trovis la vivon.

Ni celebru la feston de Sankta Agnezo. Ni revoku en nian memoron kiom ŝi suferis. En sia junaĝo ŝi perdis la morton kaj trovis la vivon.

Ĉar ŝi amis nur la Aŭtoron de la vivo.

En sia junaĝo ŝi perdis la morton kaj trovis la vivon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni celebru la feston de Sankta Agnezo. Ni revoku en nian memoron kiom ŝi suferis. En sia junaĝo ŝi perdis la morton kaj trovis la vivon.



MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Agnes beatæ virginis


Agnesa, sankta Virgulin',
kun granda ĝoj' ni festas vin
je l' tag' de l' mort', de l' martiriĝ',
je l' tag' de l' glor', de l' nov-naskiĝ'.

Rezignis vi pri nupto-ĝu'
pro nura am' al Krist' Jesu'.
Pudora, pura fianĉin',
fidela vi el kor-inklin'.

Ŝafid', vi lasis buĉi vin,
samkiel Krist' fordonis sin.
Li vivas, li, la Di-Ŝafid',
kaj vivas vi sub lia vid'.

Nun estu al la Patro glor',
al Kristo, Lia Fil', ador',
kaj beno al la Di-Spirit':
sen ĉeso kaj sen intermit'. Amen

latina T: Ambrozio el Milano • E (tre libera): Albrecht Kronenberger 2020-01-25

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Per sia ringo mia Sinjoro Jesuo Kristo ligis min,
kaj kiel fianĉinon li ornamis min per krono.

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Per sia ringo mia Sinjoro Jesuo Kristo ligis min,
kaj kiel fianĉinon li ornamis min per krono.

Dua Antifono


¶ Fianĉino mi estas de tiu, al kiu servas anĝeloj.
Miregas pri lia beleco Suno kaj Luno.

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Fianĉino mi estas de tiu, al kiu servas anĝeloj.
Miregas pri lia beleco Suno kaj Luno.

Tria Antifono


¶ Kunĝoju kun mi. Danku kun mi.
Donita estas al mi hele brilanta trono
inter ĉiuj sanctuloj.

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kunĝoju kun mi. Danku kun mi.
Donita estas al mi hele brilanta trono
inter ĉiuj sanctuloj.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Kor 1, 3-5


Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo;
kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto,
por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas,
per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.
Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni,
tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.

Dua Responsorio


Dio estos por ŝi rifuĝejo kaj forto. Ŝi ne ŝanceliĝos.

Dio estos por ŝi rifuĝejo kaj forto. Ŝi ne ŝanceliĝos.

La Eternulo lumos al ŝi per Sia vizaĝo.

Ŝi ne ŝanceliĝos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio estos por ŝi rifuĝejo kaj forto. Ŝi ne ŝanceliĝos. – kp. Psa 46, 2.6; Nom 6

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen:
Kion mi deziris, mi jam vidas.
Kion mi esperis, mi jam havas.
Ligita mi estas en la ĉielo kun Li,
kiun mi surtere devote amis.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen:
Kion mi deziris, mi jam vidas.
Kion mi esperis, mi jam havas.
Ligita mi estas en la ĉielo kun Li,
kiun mi surtere devote amis.

PREĜADO


Petoj


kiel en Komunaj Tekstoj > Unu Martiro
aŭ:
Komunaj Tekstoj > Virgulinoj


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Vi elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn.
Favore helpu al ni,
kiuj festas la naskiĝtagon de Via sankta martirino Agnesa,
ke ni, kiel ŝi, staru konstante kaj firme en la fido.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. 1 Kor 1, 27

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22



VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Agnes beatæ virginis


Agnesa, sankta Virgulin',
kun granda ĝoj' ni festas vin
je l' tag' de l' mort', de l' martiriĝ',
je l' tag' de l' glor', de l' nov-naskiĝ'.

Rezignis vi pri nupto-ĝu'
pro nura am' al Krist' Jesu'.
Pudora, pura fianĉin',
fidela vi el kor-inklin'.

Ŝafid', vi lasis buĉi vin,
samkiel Krist' fordonis sin.
Li vivas, li, la Di-Ŝafid',
kaj vivas vi sub lia vid'.

Nun estu al la Patro glor',
al Kristo, Lia Fil', ador',
kaj beno al la Di-Spirit':
sen ĉeso kaj sen intermit'. Amen

style=padding-left:20px;>
latina T: Ambrozio el Milano • E (tre libera): Albrecht Kronenberger 2020-01-25

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Nek faligas min teruro,
nek delogas min flatado,
min, virgulinon de Kristo.

Unua Psalmo – Psa 116, 1-9 (114)


Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon kaj mian petegon, *
ke Li klinis Sian orelon al mi;

kaj en miaj tagoj *
mi Lin vokos. ¶

Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, / kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; *
suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: *
Ho Eternulo, savu mian animon. ¶

Favor-kora estas la Eternulo kaj justa, *
kaj nia Dio estas kompatema.

La Eternulo gardas la simpl-animulojn; *
mi estis en mizero, kaj Li min savis. ¶

Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, *
ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, / miajn okulojn de larmoj, *
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

Mi irados antaŭ la Eternulo *
en la lando de la vivo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Nek faligas min teruro,
nek delogas min flatado,
min, virgulinon de Kristo.

Dua Antifono


¶ Al li mi gardas la fidon.
Al li mi dediĉas min ador-fervore. – kp. 2 Tim 4, 7

Dua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Al li mi gardas la fidon.
Al li mi dediĉas min ador-fervore. – kp. 2 Tim 4, 7

Tria Antifono


¶ Mi benas Vin, Patro de mia Sinjoro Jesuo Kristo,
ĉar per Via Filo Vi donis al Via servantino la venkon.

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi benas Vin, Patro de mia Sinjoro Jesuo Kristo,
ĉar per Via Filo Vi donis al Via servantino la venkon.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 4, 13-14


Amataj,
laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju;
por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.
Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas;
ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

Dua Responsorio


Dio elektis ŝin. Kun prefero Li elektis ŝin.

Dio elektis ŝin. Kun prefero Li elektis ŝin.

Li lasas ŝin loĝi en Lia tendo.

Kun prefero Li elektis ŝin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis ŝin. Kun prefero Li elektis ŝin. – kp. Psa 61, 5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Sankta Agnesa kun etenditaj manoj preĝis:
Al Vi, sankta Patro, mi vokas.
Jen: Mi venas al Vi,
kiun mi amis,
kiun mi serĉis,
kiun mi senĉese deziris.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Sankta Agnesa kun etenditaj manoj preĝis:
Al Vi, sankta Patro, mi vokas.
Jen: Mi venas al Vi,
kiun mi amis,
kiun mi serĉis,
kiun mi senĉese deziris.

PREĜADO


Petoj


kiel en Komunaj Tekstoj > Unu Martiro
aŭ:
Komunaj Tekstoj > Virgulinoj


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
Vi elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn.
Favore helpu al ni,
kiuj festas la naskiĝtagon de Via sankta martirino Agnesa,
ke ni, kiel ŝi, staru konstante kaj firme en la fido.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. 1 Kor 1, 27

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo