Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

22a de februaro: Katedro de Petro ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Februaro > 22. Katedro de Petro
Stato: 2020-07-24


Festo:


Katedro de Petro




En Romo oni celebras en ĉi tago la feston Katedro de Petro jam de 4a jarcento, por emfazi la unuecon de la eklezio sur la fundamento de la apostoloj.

Bernini, Katedro de Petro, Romo • fotis: Dnalor 01 • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



Komunaj Tekstoj > Apostoloj

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Præsta, quæsumus, omnípotens Deus,
ut nullis nos permíttas perturbatiónibus cóncuti,
quos in apostólicæ confessiónis petra solidásti.
Per Dóminum.


→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Iam, bone pastor


Iam, bone pastor, Petre, clemens accipe
vota precantum, et peccati vincula
resolve, tibi potestate tradita,
qua cunctis cælum verbo claudis, aperis.

Sit Trinitati sempiterna gloria,
honor, potestas atque iubilatio,
in unitate, cui manet imperium
ex tunc et modo per æterna sæcula.


latina T: nekonata verkinto, 8a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Petro diris:
Jesuon, kiun vi pereigis,
Dio levis el la mortintoj,
kaj altigis lin en gloro. – kp. Ago 5, 30-31

Unua Psalmo – Psa 19, 2-7 (Psa 18 A)


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Petro diris:
Jesuon, kiun vi pereigis,
Dio levis el la mortintoj,
kaj altigis lin en gloro. – kp. Ago 5, 30-31

Dua Antifono


¶ La Eternulo elsendis Sian anĝelon
kaj liberigis min el la mano de Herodo. – el Ago 12, 11

Dua Psalmo – Psa 64 (63)


Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶

Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,

kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,

por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.

Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?

Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶

Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.

Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.

La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo elsendis Sian anĝelon
kaj liberigis min el la mano de Herodo. – el Ago 12, 11

Tria Antifono


¶ Luma nubo superombris ilin;
kaj jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata. – el Mat 17, 5

Tria Psalmo – Psa 97 (96)


La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶

Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.

Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.

Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Luma nubo superombris ilin;
kaj jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata. – el Mat 17, 5

VERSIKLO


Sinjoro, al kiu ni iru?

Vi havas la vortojn de eterna vivo. – el Joh 6, 68

Unua Legaĵo – Ago 11, 1-18


El la Agoj de la Apostoloj

Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili.

Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon. Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon.

Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos.

Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio?

Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Unua Responsorio


Mi preĝis por vi, Petro, ke via fido ne ŝanceliĝu. Kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.

Mi preĝis por vi, Petro, ke via fido ne ŝanceliĝu. Kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.

Ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

Kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi preĝis por vi, Petro, ke via fido ne ŝanceliĝu. Kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. – Luk 22, 32; el Mat 16, 17

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la predikojde la sankta papo Leono la Granda

La eklezio de Kristo estas konstruita sur la firma fido de Petro

De toto mundo unus Petrus elígitur, qui et universárum géntium vocatióni, et ómnibus Apóstolis cunctísque Ecclésiæ pátribus præponátur: ut, quamvis in pópulo Dei multi sacerdótes sint multíque pastóres, omnes tamen próprie regat Petrus, quos principáliter regit et Christus. Magnum et mirábile, dilectíssimi, huic viro consórtium poténtiæ suæ tríbuit divína dignátio; et, si quid cum eo commúne céteris vóluit esse princípibus, numquam nisi per ipsum dedit quidquid áliis non negávit.

Omnes dénique Apóstolos Dóminus quid de se hómines opinéntur intérrogat; et támdiu sermo respondéntium commúnis est, quámdiu humánæ ignorántiæ ambigúitas explicátur.

At ubi quid hábeat sensus discipulórum exígitur, primus est in Dómini confessióne, qui primus est in apostólica dignitáte. Qui cum dixísset: Tu es Christus, Fílius Dei vivi, respóndit ei Iesus: Beátus es, Simon Bar-Iona, quia caro et sanguis non revelávit tibi, sed Pater meus qui in cælis est; id est, ídeo beátus es, quia te Pater meus dócuit, nec terréna opínio te feféllit, sed inspirátio cæléstis instrúxit; et non caro nec sanguis, sed ille me tibi, cuius sum unigénitus Fílius, indicávit.

Et ego, inquit, dico tibi: hoc est, sicut Pater meus tibi manifestávit divinitátem meam, ita et ego tibi notam fácio excelléntiam tuam: Quia tu es Petrus: id est, cum ego sim inviolábilis petra, ego lapis anguláris, qui fácio utráque unum, ego fundaméntum præter quod nemo potest áliud pónere; tamen tu quoque petra es, quia mea virtúte solidáris, ut quæ mihi potestáte sunt própria, sint tibi mecum participatióne commúnia.

Et super hanc petram ædificábo Ecclésiam meam, et portæ ínferi non prævalébunt advérsus eam. Super hanc, inquit, fortitúdinem ætérnum éxstruam templum, et Ecclésiæ meæ cælo inserénda sublímitas in huius fídei firmitáte consúrget.

Hanc confessiónem portæ ínferi non tenébunt, mortis víncula non ligábunt: vox enim ista vox vitæ est. Et sicut confessóres suos in cæléstia próvehit, ita negatóres ad inférna demérgit.

Propter quod dícitur beatíssimo Petro: Tibi dabo claves regni cælórum. Et quæcúmque ligáveris super terram, erunt ligáta et in cælis; et quæcúmque sólveris super terram, erunt solúta et in cælis.

Transívit quidem étiam in álios Apóstolos ius potestátis istíus, et ad omnes Ecclésiæ príncipes decréti huius constitútio commeávit; sed non frustra uni commendátur, quod ómnibus intimétur. Petro enim ídeo hoc singuláriter créditur, quia cunctis Ecclésiæ rectóribus Petri forma præpónitur.


Originala teksto: Leo Magnus, Sermo 4 de Natali ipsius, 2-3; en: Patrologia Latina 54, 149-151

Dua Responsorio


Simono Petro, antaŭ ol mi vokis vin for de la ŝipeto, mi konis vin. Kaj mi faris vin princo super mia popolo. Mi donis al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.

Simono Petro, antaŭ ol mi vokis vin for de la ŝipeto, mi konis vin. Kaj mi faris vin princo super mia popolo. Mi donis al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.

Kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Mi donis al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Simono Petro, antaŭ ol mi vokis vin for de la ŝipeto, mi konis vin. Kaj mi faris vin princo super mia popolo. Mi donis al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo. – kp. Mat 16, 19

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Petrus beatus


Petrus beatus catenarum laqueos
Christo iubente rupit mirabiliter;
custos ovilis et doctor Ecclesiæ,
pastorque gregis, conservator ovium
arcet luporum truculentam rabiem.

Quodcumque vinclis super terram strinxeris,
erit in astris religatum fortiter,
et quod resolvis in terris arbitrio,
erit solutum super coeli radium;
in fine mundi iudex eris sæculi.

Gloria Patri per immensa sæcula,
sit tibi, Nate, decus et imperium,
honor, potestas Sanctoque Spiritui;
sit Trinitati salus individua
per infinita sæculorum sæcula. Amen.


latina T: Paulinus la 2a el Akvilejo († 802)

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jesuo diris al Simono:
Ne timu;
de nun vi estos kaptisto de homoj. – el Luk 5, 10

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jesuo diris al Simono:
Ne timu;
de nun vi estos kaptisto de homoj. – el Luk 5, 10

Dua Antifono


¶ Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
– Feliĉa vi estas, Simono Petro. – kp. Mat 16, 16-17

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
– Feliĉa vi estas, Simono Petro. – kp. Mat 16, 16-17

Tria Antifono


¶ Diris Jesuo al Petro:
Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo. – kp. Mat 16,19

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Diris Jesuo al Petro:
Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo. – kp. Mat 16,19

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Ag 15, 7-9


Dio elektis min el inter vi,
por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili,
donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni.

Responsorio


Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Ili memorigos, Dio, Vian nomon

sur la tuta tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. – kp. Psa 45, 17-18

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Diris Jesuo al Simono Petro:
Mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu;
kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. – Luk 22, 32

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Diris Jesuo al Simono Petro:
Mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu;
kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. – Luk 22, 32

PREĜADO


Petoj

Fratres caríssimi, hereditátem cæléstem ab Apóstolis habéntes, grátias agámus Patri nostro pro ómnibus donis eius, clamántes:

Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.


¶ Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la Apostoloj.

Laus tibi, Dómine, pro mensa córporis et sánguinis, nobis ab Apóstolis trádita,
—qua refícimur et vívimus:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Pro mensa verbi tui, nobis ab Apóstolis paráta,
—qua lumen et gáudium nobis dantur:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Pro Ecclésia tua sancta super Apóstolos ædificáta,
—qua in unum concorporámur:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Pro lavácro baptísmi et pæniténtiæ, Apóstolis concrédito,
—quo ab ómnibus peccátis ablúimur:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

PSALMODIO


Antifonoj kaj psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Jes 22, 22


Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron;
kaj li malfermos, kaj neniu fermos;
kaj li fermos, kaj neniu malfermos.

VERSIKLO


Tra la tuta mondo iras ilia ordono.

Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Antifonoj kaj psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 1 Pet 5, 1-2a


La presbiterojn do inter vi mi admonas,
estante kunpresbitero
kaj atestanto de la suferoj de Kristo
kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:
Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi.

VERSIKLO


Ili observis Liajn regulojn.

Kaj la leĝon, kiun Li donis al ili. – el Psa 99 (98), 7

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Antifonoj kaj psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 2 Pet 1, 16


Ne sekvinte fabelojn sofismajn,
ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.

VERSIKLO


Ĝoju, diras la Sinjoro,

ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. – kp. Luk 10, 20

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Divina vox te deligit


Divina vox te deligit,
piscator, ac pro retibus
remisque qua tu gloria
cæli refulges clavibus!

Tenax amoris proferens
ac dulce testimonium,
omnes amor quos laverat
oves regendas accipis.

Lapsus, superno robore
tu petra stas Ecclesiæ,
qua splendet illa sæculis
nullis subacta viribus.

Tu, Petre, Christi oraculo
luces magister omnium,
fratresque firmas, providus
tu verba vitæ nuntias.

Gregem fac unum, prospera
lætis in ævum fructibus,
salvumque ab hostis impetu
ad lucis adduc pabula.

Sit summa Christo gloria,
qui nos tuis suffragiis
intrare cæli ianuam
det in superna gaudia. Amen.


latina T: nekonata verkinto

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Petro, ĉu vi amas min?
– Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas.
– Paŝtu miajn ŝafojn. – kp. Joh 21, 15-17

Unua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Petro, ĉu vi amas min?
– Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas.
– Paŝtu miajn ŝafojn. – kp. Joh 21, 15-17

Dua Antifono


¶ Petro estis gardata en la malliberejo;
sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. – Ago 12, 5

Dua Psalmo – Psa 126 (125)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Petro estis gardata en la malliberejo;
sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. – Ago 12, 5

Tria Antifono


¶ Vi estas Petro,
kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. – el Mat 16, 18

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi estas Petro,
kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. – el Mat 16, 18

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 1, 3-5


Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan,
rezervitan en la ĉielo por vi,
kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido
al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.

Responsorio


Rakontu inter la popoloj Lian gloron.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron,

inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn,

Lian gloron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron. – Psa 96, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi estas la paŝtisto de la ŝafoj,
la princo de la apostoloj;
al vi estas donitaj
la ŝlosiloj de la regno de la ĉielo.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi estas la paŝtisto de la ŝafoj,
la princo de la apostoloj;
al vi estas donitaj
la ŝlosiloj de la regno de la ĉielo.

PREĜADO


Petoj

Superædificáti, fratres, super fundaméntum Apostolórum, orémus Patrem omnipoténtem pro pópulo sancto eius, dicéntes:

Recordáre Ecclésiæ tuæ, Dómine.


¶ Memoru. Dio, Vian eklezion.

Pater, qui voluísti Fílium tuum, a mórtuis suscitátum, prius Apóstolis fíeri maniféstum,
—præsta, ut eius testes simus usque ad últimum terræ.

Qui Fílium tuum misísti in mundum evangelizáre paupéribus,
—da, ut omni creatúræ Evangélium prædicémus.

Qui tuum misísti Fílium semináre semen Verbi,
—concéde ut, verbum seminántes cum labóre, fruges metámus in gáudio.

Qui Fílium tuum misísti reconciliáre tibi mundum per sánguinem suum,
—tríbue, ut ad reconciliatiónem omnes cooperémur.

Qui Fílium tuum ad déxteram tuam in cæléstibus constituísti,
—defúnctos in regnum beatitúdinis admítte.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo