Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

25a de marto: Anonco de la Sinjoro ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Marto > 25. Anonco de la Sinjoro
Stato: 2020-07-25


Soleno:


Anonco de la Sinjoro




Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.

Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.

Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.
– Luk 1, 26-38

Baziliko de la Anonco de la Sinjoro, Nazareto • fotis: Konrad Summers • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA




PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui Verbum tuum in útero Vírginis Maríæ veritátem carnis humánæ suscípere voluísti,
concéde, quæsumus, ut,
qui Redemptórem nostrum Deum et hóminem confitémur,
ipsíus étiam divínæ natúræ mereámur esse consórtes.
Per Dóminum.


→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Agnoscat omne sæculum


Agnóscat omne sæculum
venísse vitæ præmium;
post hostis ásperi iugum
appáruit redémptio.

Isaías quæ præcinit
compléta sunt in Vírgine;
annuntiávit Angelus,
Sanctus replévit Spíritus.

María ventre cóncipit
verbi fidélis sémine;
quem totus orbis non capit,
portant puéllæ víscera.

Adam vetus quod pólluit,
Adam novus hoc ábluit;
tumens quod ille déicit,
humíllimus hic érigit.

Christo sit omnis glória,
Dei Paréntis Fílio,
quem Virgo felix cóncipit
Sancti sub umbra Spíritus. Amen.


latina T: nekonata verkinto, 7a/8a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 11, 1-2

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 11, 1-2

Dua Antifono


¶ Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 32-33

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 32-33

Tria Antifono


¶ La Vorto de supre,
el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj,
hodiaŭ sin malpleniĝis,
kaj fariĝis karno por ni.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el la Kredo; el Flp 2, 7; el Joh 1, 14

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Vorto de supre,
el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj,
hodiaŭ sin malpleniĝis,
kaj fariĝis karno por ni.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el la Kredo; el Flp 2, 7; el Joh 1, 14

VORTO DE DIO – el 1 Joh 1, 1-3


Tion, kio estis de la komenco,
kion ni aŭdis,
kion ni vidis per niaj propraj okuloj,
kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis,
koncerne la Vorton de vivo
(kaj la vivo elmontriĝis,
kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon,
la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni),
tion ni anoncas al vi.

Responsorio


en Karesmo:

Ĝermis la radiko de Jiŝaj. Eliris stelo el Jakob.

Ĝermis la radiko de Jiŝaj. Eliris stelo el Jakob.

La Virgulino gravediĝis por naski la Savanton.

Eliris stelo el Jakob.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝermis la radiko de Jiŝaj. Eliris stelo el Jakob. – kp. Jes 11, 1; kp. Nom 24, 17



en Paska Tempo:

Ĝermis la radiko de Jiŝaj. Eliris stelo el Jakob. Haleluja. Haleluja.

Ĝermis la radiko de Jiŝaj. Eliris stelo el Jakob. Haleluja. Haleluja.

La Virgulino gravediĝis por naski la Savanton.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝermis la radiko de Jiŝaj. Eliris stelo el Jakob. Haleluja. Haleluja. – kp. Jes 11, 1; kp. Nom 24, 17



LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La Sankta Spirito venos sur vin, Maria,
kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 35

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La Sankta Spirito venos sur vin, Maria,
kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 35

PREĜADO


Petoj


Hodiaŭ la eterna Patro per Sia anĝelo anoncis nian savon al Maria.
Lin ni petegas kun animoj fidantaj:
Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi elektis la Virgulinon Maria, ke ŝi fariĝu la patrino de Via Filo:
– Kompatu ĉiujn, kiuj atendas sian saviĝon.

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi anoncis al Maria per la buŝo de Gabrielo pacon kaj ĝojon:
– Donu al la tuta mondo la ĝojon de la savo kaj veran pacon.

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi, post la jeso de Via sklavino, per la Sankta Spirito, loĝigis Vian Vorton inter ni:
– Pretigu niajn korojn, ke ni, kiel Maria, akceptu Kriston. – kp. Luk 1, 38; Joh 1, 14

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi rigardas la humilulojn, kaj la malsatulojn Vi plenigas per bonaĵo:
– Levu la deprimitajn, subtenu la bezonantajn, helpu al la mortantaj. – kp. Luk 1, 48.53

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Al Vi nenio estas neebla, Vi sola faras grandaĵojn:
– Savu nin en la lasta tago ĉe la releviĝo de la mortintoj. – kp. Luk 1, 37.49

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 1, 14

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ La Vorto fariĝis karno:
Venu, ni adoru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Iam cæca vis mortalium


Iam cæca vis mortálium
vénerans inánes nænias,
vel æra vel saxa álgida
vel ligna credébat Deum.

Hæc dum sequúntur pérfidi,
prædónis in ius vénerant
et mancipátam fúmido
vitam baráthro immérserant.

Stragem sed istam non tulit
Christus cadéntum géntium;
impúne ne forsan sui
Patris períret fábrica,

Mortále corpus índuit
ut, excitáto córpore,
mortis caténam frángeret
hominémque portáret Patri.

Hic ille natális dies,
quo te Creátor árduus
spirávit et limo índidit,
Sermóne carnem glútinans.

O quanta rerum gáudia
alvus pudíca cóntinet,
ex qua novéllum sæculum
procédit et lux áurea!

Iesu, tibi sit glória,
qui natus es de Vírgine,
cum Patre et almo Spíritu,
in sempitérna sæcula. Amen.


latina T: Prudentius

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan,
por ke ni ricevu la filadopton.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Gal 4, 4-5

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan,
por ke ni ricevu la filadopton.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Gal 4, 4-5

Dua Antifono


¶ Venante en la mondon, li diris:
Korpon Vi preparis por mi.
Jen mi venis,
por plenumi Vian volon, ho Dio!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Heb 10, 5.7

Dua Psalmo – Psa 19 (18), 2-7


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Venante en la mondon, li diris:
Korpon Vi preparis por mi.
Jen mi venis,
por plenumi Vian volon, ho Dio!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Heb 10, 5.7

Tria Antifono


¶ Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:
Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan,
por ke ni vivu per li.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Joh 4, 9

Tria Psalmo – Psa 45 (44)


Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶

Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶

Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:
Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan,
por ke ni vivu per li.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Joh 4, 9

VERSIKLO


La Vorto fariĝis karno. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kaj loĝis inter ni. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 1, 14

Unua Legaĵo – 1 Kro 17, 1-15


El la unua libro de la Kroniko

Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj. Kaj Natan diris al David: Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi.

Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante: Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Ne vi konstruos por Mi la domon por loĝi; ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo. Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe; kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis ĉiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon. Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por ĉiam. Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi. Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.

Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

Unua Responsorio


Por anonci la Vorton, la anĝelo Gabrielo estis sendita al la virgulino Maria, fianĉinigita kun Jozefo: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Por anonci la Vorton, la anĝelo Gabrielo estis sendita al la virgulino Maria, fianĉinigita kun Jozefo: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.

Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Por anonci la Vorton, la anĝelo Gabrielo estis sendita al la virgulino Maria, fianĉinigita kun Jozefo: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 26-32

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la Leteroj de la sankta papo Leono la Granda

La sakramento de nia repaciĝo

Suscépta est a maiestáte humílitas, a virtúte infírmitas, ab æternitáte mortálitas; et ad resolvéndum condiciónis nostræ débitum, natúra inviolábilis natúræ est uníta passíbili, ut, quod nostris remédiis congruébat, unus atque idem mediátor Dei et hóminum, homo Iesus Christus, et mori posset ex uno, et mori non posset ex áltero.

In íntegra ergo veri hóminis perfectáque natúra verus natus est Deus, totus in suis, totus in nostris. Nostra autem dícimus, quæ in nobis ab inítio Creátor cóndidit, et quæ reparánda suscépit.

Nam illa quæ decéptor íntulit, et homo decéptus admísit, nullum habuérunt in Salvatóre vestígium. Nec, quia communiónem humanárum súbiit infirmitátum, ídeo nostrórum fuit párticeps delictórum.

Assúmpsit formam servi sine sorde peccáti, humána augens, divína non mínuens: quia exinanítio illa, qua se invisíbilis visíbilem præbuit, et Creátor ac Dóminus ómnium rerum unus vóluit esse mortálium, inclinátio fuit miseratiónis, non deféctio potestátis. Proínde, qui manens in forma Dei fecit hóminem, idem in forma servi factus est homo.

Ingréditur ergo hæc mundi ínfima Fílius Dei, de cælésti sede descéndens, et a patérna glória non recédens, novo órdine, nova nativitáte generátus.

Novo órdine, quia, invisíbilis in suis, visíbilis factus est in nostris; incomprehensíbilis, vóluit comprehéndi; ante témpora manens, esse cœpit ex témpore; universitátis Dóminus servílem formam, obumbráta maiestátis suæ immensitáte, suscépit; impassíbilis Deus non dedignátus est homo esse passíbilis, et immortális mortis légibus subiacére.

Qui enim verus est Deus, idem verus est homo, et nullum est in hac unitáte mendácium, dum ínvicem sunt et humílitas hóminis et altitúdo Deitátis.

Sicut enim Deus non mutátur miseratióne, ita homo non consúmitur dignitáte. Agit enim utráque forma, cum alteríus communióne, quod próprium est: Verbo scílicet operánte quod Verbi est, et carne exsequénte quod carnis est.

Unum horum corúscat miráculis, áliud succúmbit iniúriis. Et sicut Verbum ab æqualitáte patérnæ glóriæ non recédit, ita caro natúram nostri géneris non relínquit.

Unus enim idémque est, quod sæpe dicéndum est, vere Dei Fílius, et vere hóminis fílius. Deus per id quod in princípio erat Verbum, et Verbum erat apud Deum, et Deus erat Verbum; homo per id quod Verbum caro factum est, et habitávit in nobis.


Originala teksto: Leo Magnus, Epist. 28, ad Flavianum, 3-4; en: Patrologia Latina 54, 763-767

Dua Responsorio


Akceptu, ho Virgulino Maria, la vorton, kiu venas al vi de Dio per la anĝelo: Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos tiun, kiu estas same Dio kaj homo. Kaj oni nomos vin: benata inter la virinoj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Akceptu, ho Virgulino Maria, la vorton, kiu venas al vi de Dio per la anĝelo: Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos tiun, kiu estas same Dio kaj homo. Kaj oni nomos vin: benata inter la virinoj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Filon vi naskos kaj restos Virgulino, patrino ĉiam netuŝita.

Kaj oni nomos vin: benata inter la virinoj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Akceptu, ho Virgulino Maria, la vorton, kiu venas al vi de Dio per la anĝelo: Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos tiun, kiu estas same Dio kaj homo. Kaj oni nomos vin: benata inter la virinoj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


O lux, salutis nuntia


O lux, salútis núntia,
qua Vírgini fert Angelus
complénda mox orácula
et cara terris gáudia.

Qui Patris ætérno sinu
ætérna Proles náscitur,
obnóxius fit témpori
matrémque in orbe séligit.

Nobis piándis víctima
nostros se in artus cólligit,
ut innocénti sánguine
scelus nocéntum díluat.

Concépta carne Véritas,
umbráta velo Vírginis,
puris vidénda méntibus,
imple tuo nos lúmine.

Et quæ modésto péctore
te dicis ancíllam Dei,
regína nunc cæléstium,
patróna sis fidélium.

Iesu, tibi sit glória,
qui natus es de Vírgine,
cum Patre et almo Spíritu,
in sempitérna sæcula. Amen.


latina T: nekonata verkinto

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La anĝelo Gabrielo
estis sendita al la virgulino Maria,
fianĉinigita kun Jozefo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 26-27

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La anĝelo Gabrielo
estis sendita al la virgulino Maria,
fianĉinigita kun Jozefo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 26-27

Dua Antifono


¶ Benata vi estas inter virinoj,
kaj benata estas la frukto de via ventro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 42

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Benata vi estas inter virinoj,
kaj benata estas la frukto de via ventro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 42

Tria Antifono


¶ Virgulino gravediĝis je la Vorto,
virga ŝi restis.
Virgulino naskis la Savanton.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Virgulino gravediĝis je la Vorto,
virga ŝi restis.
Virgulino naskis la Savanton.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Flp 2, 5-8


Kristo Jesuo,
estante en la formo de Dio,
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,
sed sin malplenigis,
alprenante la formon de sklavo,
fariĝante laŭ la bildo de homoj;
kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo.

Responsorio


en Karesmo:

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.

Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino.

La Sinjoro estas kun vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. – el ADORU 001.5



en Paska Tempo:

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. Haleluja. Haleluja.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. Haleluja. Haleluja.

Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. Haleluja. Haleluja. – el ADORU 001.5



LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Pro la abunda amo,
per kiu Dio amis nin,
Li sendis Sian Filon
en la similecon de nia peka karno.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Pro la abunda amo,
per kiu Dio amis nin,
Li sendis Sian Filon
en la similecon de nia peka karno.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

PREĜADO


Petoj


Qui exórdium hódie salútis nostræ in Annuntiatióne Dómini celebrámus, cum iúbilo deprecémur: Pro nobis intercédat sancta Dei Génetrix.

¶ Aŭdu la porpeton de la sankta Virgulino.

Sicut María Virgo núntium ab Angelo iucúndum accépit,
—da nos ita, Deus, Salvatórem nostrum gratánter suscípere.

Sicut respexísti humilitátem ancíllæ tuæ,
—nostri et ómnium, Pater miséricors, recordáre et miserére.

Sicut nova Eva obœdívit Verbo tuo divíno,
—sic nobis fiat secúndum voluntátem tuam.

Sancta María succúrrat míseris, iuvet pusillánimes, refóveat flébiles,
—oret pro pópulo, intervéniat pro clero, intercédat pro devóto femíneo sexu.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22




MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


en Karesmo:

Dei fide, qua vivimus


Fidante Dion vivas ni,
kredante ĉiam kun esper'.
Nin graco movas, karitat',
al Kristo kanti kun glorad'.

Je l' tria hor' la Di-Ŝafid'
gvidata al la pasion'
la kruco-trabon portas mem,
la ŝafojn savi el perdiĝ'.

Liberaj do per Lia far'
subiĝe preĝas ni al Li:
Li prenu el ĉi tiu mond'
nin, kies ŝuldojn pagis Li.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Iam surgit hora tertia


Jam levas sin la tria hor',
kaj Krist' ascendas al la kruc'.
Nenion flirtan pensu ni,
ni koncentriĝu al preĝad'.

En nia koro loĝu Krist',
en niaj sensoj regu klar',
pri votoj malavaru ni
por esti indaj je l' Spirit'.

Finiĝis en ĉi tiu hor'
la ŝimo de kruela krim',
jam komenciĝis nova temp'
feliĉa temp' de l' Krista grac'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano • E: Albrecht Kronenberger 2008



PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ El la radiko de Jiŝaj ĝermis la Virgulino Maria,
en kies baldakenon eniris la Spirito de la Plejaltulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


(Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.)

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ El la radiko de Jiŝaj ĝermis la Virgulino Maria,
en kies baldakenon eniris la Spirito de la Plejaltulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

VORTO DE DIO


LEGAĴO – kp. Efe 1, 10


Dio disponis en la pleneco de la tempo,
sumigi en Kristo ĉion,
kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero.

VERSIKLO


La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,

kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito. – el ADORU 004.4

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


en Karesmo:

Qua Christus hora sitiit


Je l' sesa hor' soifis Krist',
je l' sesa pendis Li sur kruc':
nin, soifantajn pri justec',
Li helpu, dum ni psalmas Lin.

Kaj same, mem la satigant',
malsato nia estu Li,
ke naŭzon kaŭzu ĉia krim',
deziron kaŭzu ĉia virt'.

Karismo sankta de l' Spirit'
penetru, dum ni psalmas, nin:
mildig' al nia arda karn',
varmig' al ĉiu frosta kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Venite, servi, supplices


Servantoj, venu kun humil',
kaj kantu al la nom' de Di',
altigu ĝin per buŝ' kaj mens':
ĝi estas sankta, laŭdu ĝin.

La mondo en ĉi sesa hor'
Lin, kiu mem la Mond-juĝant',
maljuste kondamninte Lin,
per najloj fiksas sur la kruc'.

Ni prave timu antaŭ pek',
al amo movu nin la Am',
ni kontraŭstaru al atak'
kaj furioz' de l' Malamik'.

Kaj preĝu al la Patro ni,
al Lia Filo, nia Reĝ',
kaj same al la Di-Spirit':
en tri personoj unu Di'. Amen.

latina T: anonima, 5a / 6a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon,
kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 7, 14

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon,
kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 7, 14

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 1 Joh 4, 10


Jen estas la amo,
ne ke ni amis Dion,
sed ke Li amis nin,
kaj sendis Sian Filon
kiel repacigon pro niaj pekoj.

VERSIKLO


Jen la sklavino de la Eternulo.

Estu al mi laŭ via diro. – el Luk 1, 38

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


en Karesmo:

Ternis ter horis numerus


Je l' naŭa hor', tri fojojn tri,
(ĉi nombro montras sankta sin)
ni en la sankta nom' de Krist'
elpetu donon de pardon'.

El kulp-konfeso de l' krimul'
rezultas grac' de Krist' al li.
Devote laŭdojn kantu ni
al Krist', ke Li indulgu nin.

La morto mortas per la kruc',
tenebro ŝanĝas sin al lum'.
Horora krim' ne regu plu,
ekbrilu splende nia kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003



en Paska Tempo:

Hæc hora, quæ resplenduit


Ĉi naŭa hor' per nova splend'
la nubojn prenas for de l' kruc',
la mond', libera de obskur',
rebrilas en serena lum'.

Diskrevas rokoj, tremas ter',
kaj tomboj apertigas sin.
Sanktuloj levas sin el mort',
aperas en la sankta urb'.

Ni kredas, ke la olda leĝ'
de l' morto ne validas plu.
Jen nova mond' per Dia don'
iranta al beata viv'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.

latina T: anonima, 15a / 16a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008, dua strofo parte originale verkita laŭ Mat 27,51-53



PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
Kaj li estos paco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Miĥ 5, 3-4

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
Kaj li estos paco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Miĥ 5, 3-4

VORTO DE DIO


LEGAĴO – el 1 Tim 2, 5-6


Ekzistas unu Dio,
kaj unu interulo inter Dio kaj homoj,
homo, Kristo Jesuo,
kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj.

VERSIKLO


La Vorto fariĝis karno.

Kaj loĝis inter ni. – el Joh 1,14

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Anstataŭ preni la suban tradukon de Guido Holz
oni povas ankaŭ elekti tiun de Helmut Rössler en ADORU 688.


Ave, maris stella


«Ave» sonis beno
ĉe l’ anĝela veno.
Pace ŝirmu homon,
turnu «Eva»-nomon.

La pekantojn gracu,
blindajn do kuracu,
la malbonon premu,
ĉion bonan semu.

Montru vin patrino,
ke Li pro inklino,
esti via filo,
helpu en humilo.

Virgulino glora,
vi, la plej bonkora,
nin de kulp’ malligu,
nin per ĉast’ plenigu.

Donu vivon puran,
vojon plej sekuran.
Montru via filo
sin en ĝoja brilo.

Al Di-Patro gloro,
al la Fil’ honoro
kaj al la Spirito
laŭdo kaj konfido. Amen.

latina T: 8-a ĝis 9-a jarcento de nekonata monaĥo • E: Guido Holz 1986, 2001 en ADORU 689

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito. – el la Anĝeluso, ADORU 004.4

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito. – el la Anĝeluso, ADORU 004.4

Dua Antifono


¶ Ne timu, Maria;
ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.
Kaj jen vi gravediĝos en via ventro
kaj naskos filon,
kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo. – el Luk 1, 30-32

Dua Psalmo – Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ne timu, Maria;
ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.
Kaj jen vi gravediĝos en via ventro
kaj naskos filon,
kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo. – el Luk 1, 30-32

Tria Antifono


¶ Jen la sklavino de la Eternulo;
estu al mi laŭ via diro. – el Luk 1, 38

Kantiko – Kol 1, 12-20


Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;

en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶

Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;

ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,

ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,

ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.

Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶

Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.

Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;

kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;

per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jen la sklavino de la Eternulo;
estu al mi laŭ via diro. – el Luk 1, 38

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1, 1-2


Tion, kio estis de la komenco,
kion ni aŭdis,
kion ni vidis per niaj propraj okuloj,
kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis,
koncerne la Vorton de vivo –
kaj la vivo elmontriĝis,
kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon,
la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni.

La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni.

Tiu estis en la komenco kun Dio

kaj loĝis inter ni.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. – el Joh 1, 14.2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj. – liturgie, ADORU 001.5, kp. Luk 1, 28.42

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj. – liturgie, ADORU 001.5, kp. Luk 1, 28.42

PREĜADO


Petoj


Hodiaŭ la eterna Patro per Sia anĝelo anoncis nian savon al Maria.
Lin ni petegas kun animoj fidantaj:
Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi elektis la Virgulinon Maria, ke ŝi fariĝu la patrino de Via Filo:
– Kompatu ĉiujn, kiuj atendas sian saviĝon.

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi anoncis al Maria per la buŝo de Gabrielo pacon kaj ĝojon:
– Donu al la tuta mondo la ĝojon de la savo kaj veran pacon.

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi, post la jeso de Via sklavino, per la Sankta Spirito, loĝigis Vian Vorton inter ni:
– Pretigu niajn korojn, ke ni, kiel Maria, akceptu Kriston. – kp. Luk 1, 38; Joh 1, 14

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Vi rigardas la humilulojn, kaj la malsatulojn Vi plenigas per bonaĵo:
– Levu la deprimitajn, subtenu la bezonantajn, helpu al la mortantaj. – kp. Luk 1, 48.53

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Al Vi nenio estas neebla, Vi sola faras grandaĵojn:
– Savu nin en la lasta tago ĉe la releviĝo de la mortintoj. – kp. Luk 1, 37.49

¶ Donacu, Dio, al ni Vian gracon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole, ke ni,
kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la Dia naturo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21




supren al la komenco de la paĝo