Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

6a de aŭgusto: Transfiguriĝo de la Sinjoro ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Aŭgusto > 6. Transfiguriĝo de la Sinjoro
Stato: 2020-07-18


Festo:


Transfiguriĝo de la Sinjoro




Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. – Mat 17, 1-2

Tabor • fotis: Berthold Werner • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0



PREĜO


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui fídei sacraménta in Unigéniti tui gloriósa Transfiguratióne patrum testimónio roborásti,
et adoptiónem filiórum perféctam mirabíliter præsignásti,
concéde nobis fámulis tuis, ut,
ipsíus dilécti Fílii tui vocem audiéntes,
eiúsdem coherédes éffici mereámur. Per Dóminum.


→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)


kiam la festo estas dimanĉe


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


O nata lux de lumine


O nata lux de lumine,
Iesu, redemptor sæculi,
dignare clemens supplicum
laudes precesque sumere.

Præ sole vultu flammeus,
ut nix amictu candidus,
in monte dignis testibus
apparuisti conditor.

Vates alumnis abditos
novis vetustos conferens,
utrisque te divinitus
Deum dedisti credere.

Te vox paterna cælitus
suum vocavit Filium,
quem nos fideli pectore
regem fatemur cælitum.

Qui carne quondam contegi
dignatus es pro perditis,
nos membra confer effici
tui beati corporis.

Laudes tibi nos pangimus,
dilectus es qui Filius,
quem Patris atque Spiritus
splendor revelat inclitus. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon,
kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte;
kaj li estis aliformita antaŭ ili. – Mar 9, 2

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon,
kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte;
kaj li estis aliformita antaŭ ili. – Mar 9, 2

Dua Antifono


¶ Kaj aperis al ili Elija kun Moseo,
kaj ili interparoladis kun Jesuo. – Mar 9, 4

Dua Psalmo – Psa 117 (116)


Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, *
laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

ĉar granda estas Lia boneco al ni, *
kaj la vero de la Eternulo restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kaj aperis al ili Elija kun Moseo,
kaj ili interparoladis kun Jesuo. – Mar 9, 4

Tria Antifono


¶ Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie;
kaj ni faru tri laŭbojn:
unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. – el Mar 9,5

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie;
kaj ni faru tri laŭbojn:
unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. – el Mar 9,5

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 3, 20-21


Nia burĝrajto estas en la ĉielo,
de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo,
por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro,
laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Responsorio


La Eternulo honoris vin per belaj ornamoj. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo honoris vin per belaj ornamoj. Haleluja. Haleluja.

Li ĉirkaŭigis vin per glora vestaĵo.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo honoris vin per belaj ornamoj. Haleluja. Haleluja. – kp. Sir 45, 7

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kristo Jesuo,
estante la elbrilo de la Dia gloro kaj plena bildo de Lia substanco,
kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco,
kaj farante la elpurigon de niaj pekoj,
hodiaŭ sur la alta monto aperis en gloro. – kp. Heb 1, 3

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kristo Jesuo,
estante la elbrilo de la Dia gloro kaj plena bildo de Lia substanco,
kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco,
kaj farante la elpurigon de niaj pekoj,
hodiaŭ sur la alta monto aperis en gloro. – kp. Heb 1, 3

PREĜADO


Petoj


Salvatórem nostrum, qui in monte ante discípulos mirabíliter transfigurátus est, fidénter deprecémur: Deus noster, illúmina ténebras nostras.

Vi nia Dio, lumigu niajn tenebrojn.

Christe, qui transfigurátus revelásti discípulis tuis resurrectiónem ante passiónem, orámus te pro Ecclésia tua sancta laboránte in necessitátibus mundi,
—ut in tribulatióne semper transfiguretur victóriæ tuæ gáudio.

Christe, qui assumpsísti Petrum cum Iacóbo et Ioánne et dŭísti eos in montem excélsum seórsum, orámus te pro Papa nostro N. et epíscopis,
—ut pópulo tuo in spe resurrectiónis minístrent.

Christe, qui in monte illuminásti fáciem tuam super Móysen et Elíam, orámus te pro Iudæis, pópulo acquisitiónis antíquæ,
—ut ad redemptiónis mereántur plenitúdinem perveníre.

Christe, qui terræ illŭísti, cum glória Creatóris super te orta est, orámus te pro homínibus bonæ voluntátis,
—ut ámbulent in lúmine tuo.

Christe, qui reformábis corpus humilitátis nostræ configurátum córpori claritátis tuæ, orámus te pro frátribus nostris defúnctis,
—ut intrent in glóriam tuam.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin. – kp. Psa 24, 7-10

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ La plej altan Reĝon de gloro,
venu, ni adoru lin.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Cælestis formam gloriæ


Cælestis formam gloriæ,
quam spes quærit Ecclesiæ,
in monte Christus indicat,
qui supra solem emicat.

Res memoranda sæculis:
tribus coram discipulis,
cum Elia, cum Moyse
grata promit eloquia.

Assistunt testes gratiæ,
legis vatumque veterum;
de nube testimonium
sonat Patris ad Filium.

Glorificata facie
Christus declarat hodie
quis honor sit credentium
Deo pie fruentium.

Visionis mysterium
corda levat fidelium,
unde sollemni gaudio
clamat nostra devotio:

Pater, cum Unigenito
et Spiritu Paraclito
unus, nobis hanc gloriam
largire per præsentiam. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 13a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Unu tago en Viaj kortoj
estas pli bona, ol mil aliaj. – el Psa 84

Unua Psalmo – Psa 84 (83)


Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, *
ho Eternulo Cebaot!

Mia animo deziras kaj sopiras *
al la kortoj de la Eternulo.

Mia koro kaj mia korpo *
sentas ravon pri la viva Dio.

Eĉ birdo trovas domon / kaj hirundo neston por si, *
en kiu ĝi tenas siajn idojn:

Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, *
mia Reĝo kaj mia Dio.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: *
Ili laŭdas Vin konstante. ¶

Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, *
kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

kiuj pasas tra la Valo de Ploro / kaj faras tie fontojn, *
kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj.

Ili iras de forto al forto, *
aperas antaŭ Dio sur Cion. ¶

Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; *
aŭskultu, ho Dio de Jakob!

Nia ŝildo, vidu, ho Dio, *
kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶

Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, *
ol mil aliaj:

Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, *
ol loĝi en tendoj de malvirto.

Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; *
favoron kaj honoron donas la Eternulo.

Li ne domaĝas bonon *
al tiuj, kiuj iras en virto.

Ho Eternulo Cebaot, *
bone estas al la homo, kiu Vin fidas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Unu tago en Viaj kortoj
estas pli bona, ol mil aliaj. – el Psa 84

Dua Antifono


¶ Lumo verŝiĝas sur virtulon,
kaj ĝojo sur pur-korulojn.
Haleluja. – el Psa 97

Dua Psalmo – Psa 97 (96)


La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶

Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.

Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.

Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Lumo verŝiĝas sur virtulon,
kaj ĝojo sur pur-korulojn.
Haleluja. – el Psa 97

Tria Antifono


¶ Altigu la Eternulon, nian Dion,
kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto. – el Psa 99

Tria Psalmo – Psa 99 (98)


La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; *
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

La Eternulo estas granda en Cion, *
kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: *
Li estas sankta. ¶

Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, / Vi fortikigis en praveco; *
juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.

Altigu la Eternulon, nian Dion, / kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: *
Li estas sankta. ¶

Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, *
kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;

ili vokis al la Eternulo, *
kaj Li ilin aŭskultis.

El nuba kolono Li parolis al ili; / ili observis Liajn regulojn, *
kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.

Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; / Vi estis por ili Dio pardonanta, *
kvankam venĝanto por iliaj faroj.

Altigu la Eternulon, nian Dion, / kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; *
ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Altigu la Eternulon, nian Dion,
kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto. – el Psa 99

VERSIKLO


El nuba kolono Li parolis al ili.

Ili observis Liajn regulojn. – el Psa 99, 7

Unua Legaĵo – 2 Kor 3, 7 - 4, 6


El la dua Epistolo al la Korintanoj

Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro. Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo, kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta; sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro. Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuraĝiĝas; sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio.

Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.

Unua Responsorio


Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.

Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.

Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

Ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. – el 1 Joh 3, 1-2

Dua Legaĵo – Anastasius Sinaita


El prediko de la sankta episkopo Anastazio de Sinajo pri la Transfiguriĝo de la Sinjoro

Estas bone por ni esti ĉi tie
– el Mat 17,4
Mystérium hoc manifestávit Iesus discípulis suis in monte Thabor. Postquam enim inter eos ámbulans sermónes de regno deque suo áltero in glória advéntu díxerat, ut, qui fortásse non satis certi erant de iis quæ circa regnum nuntiáverat, firmíssime tandem in cordis íntimis convinceréntur, utque étiam ex præséntibus futúra créderent, divínam manifestatiónem in monte Thabor mirabíliter exhíbuit tamquam præfiguratívam imáginem regni cælórum. Ita prorsus ac si díceret: «Ne témporis intervállum incredulitátem in vobis gignat, statim, in præsénti, amen dico vobis, sunt quidam de hic stántibus, qui non gustábunt mortem, donec vídeant Fílium hóminis veniéntem in glória Patris sui».

Osténdens autem Evangelísta poténtiam Christi cum ipsíus voluntáte conveníre, addit: Et post dies sex assúmit Iesus Petrum et Iacóbum et Ioánnem, et ducit illos in montem excélsum seórsum. Et transfigurátus est ante eos, et resplénduit fácies eius sicut sol, vestiménta autem eius facta sunt sicut nix. Et ecce apparuérunt Móyses et Elías cum eo loquéntes.

Hæc sunt præséntis sollemnitátis mirácula, hoc est nobis salutáre mystérium quod in monte nunc est adimplétum; simul enim nos modo cóngregat et mors et festívitas Christi. Ut ígitur íntima ineffabílium horum sacrorúmque mysteriórum una cum eléctis inter discípulos a Deo inspirátos penetrémus, vocem divínam sacrámque audiámus, quæ ex alto, e vértice montis nos instánter cónvocat.

Illuc nos opórtet festináre — audénter dico — sicut Iesus, qui hic in cælis dŭ noster est ac præcúrsor, quocum fulgébimus óculis spiritálibus, lineaméntis quodam modo ánimæ nostræ renováti, ad eius conformáti imáginem, ac sicut ipse sine intermissióne transfiguráti divinæque natúræ facti consórtes et ad superióra paráti.

Illuc currámus, animósi ac lætántes, et intrémus in íntimam nubem, facti tamquam Móyses et Elías, vel Iacóbus et Ioánnes. Esto sicut Petrus, in divínam visiónem et apparitiónem raptus, pulchra hac Transfiguratióne transfigurátus, elátus e mundo, abstráctus a terra; relínque carnem, désere creatiónem et convértere ad Creatórem, cui Petrus a se abréptus: Dómine, inquit, bonum est nos hic esse.

Equidem, Petre, vere bonum est nos hic esse cum Iesu atque hic in sæcula manére. Quid felícius, quid áltius, quid est præstántius quam esse cum Deo, ipsi conformári, in luce inveníri? Certe unusquísque nostrum, cum Deum in se hábeat et sit in divínam eius imáginem transfigurátus, cum lætítia exclámet: Bonum est nos hic esse, ubi ómnia sunt lúcida, ubi gáudium est et beatitúdo et iucúnditas, ubi ómnia in corde tranquílla sunt et seréna et dúlcia, ubi (Christus) Deus conspícitur; ubi mansiónem ipse cum Patre facit et advéniens ait: Hódie salus dómui huic facta est; ubi cum Christo thesáuri exstant et cumulántur bonórum æternórum; ubi primítiæ et imágines futurórum sæculórum velut in spéculo describúntur.


Originala teksto: Anastasius Sinaita, Sermo in die Transfiguratiónis Dómini, Nn. 6-10; en: Mélanges d’archéologie et d’histoire 67 [1955], 241-244

Dua Responsorio


La vizaĝo de Jesuo lumis kiel la suno. La disĉiploj, vidinte tion, admiris lian majeston kaj tre timis.

La vizaĝo de Jesuo lumis kiel la suno. La disĉiploj, vidinte tion, admiris lian majeston kaj tre timis.

Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.

La disĉiploj, vidinte tion, admiris lian majeston kaj tre timis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La vizaĝo de Jesuo lumis kiel la suno. La disĉiploj, vidinte tion, admiris lian majeston kaj tre timis. – kp. Mat 17, 2.6.3

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Dulcis Iesu memoria


Jesuo, Via rememor'
feliĉon donas al la kor';
sed estas la plej dolĉa ĝu',
se restas Vi ĉe ni, Jesu'.

Aŭdiĝas ne pli milda son',
kantiĝas ne pli gaja ton',
ne plia estas ĝojigil'
ol Vi, Jesuo, Dia Fil'.

Al voj-perdint' Vi estas gvid',
sur Vin metiĝas ĉia fid',
al la serĉant' Vi estas cel',
por la trovinto bril-juvel'.

Esprimas ne parola fort',
klarigas ne skribita vort' –
spertint' nur venos al la sci',
kiel ĝojigas am' al Vi.

Jesuo, nia kor-feliĉ',
spirita lum', fontanta riĉ',
supera Vi anim-dezir',
la plej supera ĉarm-inspir'.

Sinjor', do estu nia ĝoj',
premio post surtera voj',
en Vi fundiĝu nia glor',
nun kaj en eterneca hor'. Amen.

latina T: 12a jarcento • E: Guido Holz*

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Hodiaŭ sur la monto
la vizaĝo de Jesuo lumis kiel la suno,
kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. – kp. Mat 17,2

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Hodiaŭ sur la monto
la vizaĝo de Jesuo lumis kiel la suno,
kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. – kp. Mat 17,2

Dua Antifono


¶ Hodiaŭ el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo.
Moseo kaj Elija parolis pri lia foriro,
kiun li estis plenumonta en Jerusalemo.
– kp. Luk 9, 35.30-31

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Hodiaŭ el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo.
Moseo kaj Elija parolis pri lia foriro,
kiun li estis plenumonta en Jerusalemo.
– kp. Luk 9, 35.30-31

Tria Antifono


¶ La leĝo venis per Moseo, la profetaĵo per Elija.
Sur la monto ambaŭ viroj parolis kun Jesuo
brilantaj en majesta lumo.

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La leĝo venis per Moseo, la profetaĵo per Elija.
Sur la monto ambaŭ viroj parolis kun Jesuo
brilantaj en majesta lumo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Apo 21, 10.23


Kaj la anĝelo forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan,
kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio.
Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi;
ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi,
kaj ĝia lampo estas la Ŝafido.

Responsorio


Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Haleluja. Haleluja.

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Haleluja. Haleluja.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Haleluja. Haleluja. – el Psa 8, 6-7

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
aŭskultu lin. – el Mat 17, 5

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
aŭskultu lin. – el Mat 17, 5

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem Dómini et Salvatóris nostri Iesu Christi, qui in monte ante discípulos mirabíliter transfigurátus est, fidénter deprecémur: In lúmine tuo, Dómine, lumen videámus.

¶ En Via lumo, Dio, ni vidas lumon. – el Psa 36, 16

Pater clementíssime, qui Fílium tuum diléctum transfigurásti et in nube lúcida teípsum manifestásti,
—fac ut verbum Christi fidéliter audiámus.

Deus, qui eléctos inebriásti ab ubertáte domus tuæ et torrénte voluptátis tuæ illos potásti,
—concéde, ut in córpore Christi fontem vitæ nostræ inveniámus.

Deus, qui fecísti de ténebris lumen splendéscere et illŭísti in córdibus nostris ad contemplándam claritátem tuam in fácie Christi Iesu,
—fove in nobis spíritum contemplatiónis Fílii tui dilécti.

Deus, qui nos vocásti vocatióne tua sancta, secúndum grátiam tuam nunc manifestátam per illuminatiónem salvatóris nostri Iesu Christi,
—illústra per Evangélium inter hómines vitam incorruptíbilem.

Pater amantíssime, qui talem caritátem dedísti nobis ut fílii Dei nominémur et simus,
—præsta, ut, cum apparúerit Christus, símiles ei fiámus.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Por ke li havu la ateston de la leĝo kaj de la profetoj,
Jesuo, la transfigurita, aperis meze inter Moseo kaj Elija.

Psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – el Eli 19, 8-9


Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
Kaj la Eternulo diris al Moseo:
Jen Mi venos al vi en densa nubo,
por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi,
kaj por ke ili kredu al vi eterne.

VERSIKLO


Vi estas la plej bela el la homidoj.

Ĉarmo estas sur viaj lipoj. – el Psa 45, 3

PREĜO


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ La Sinjoro, nia Savanto, lumigis nian vivon
kaj faris ĝin nepereonta,
per la evangelio.

Psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – el Eli 33, 9.11


Kiam Moseo eniradis en la tabernaklon,
malleviĝadis nuba kolono
kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo
kaj paroladis kun Moseo.
Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo,
kiel parolas homo kun sia amiko.

VERSIKLO


Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon.

Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. – Psa 34, 6

PREĜO


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Aŭdinte la voĉon de la Patro,
la disĉiploj falis sur sian vizaĝon,
kaj tre timis. – kp. Mat 17, 6

Psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 2 Kor 3, 18


Ni ĉiuj,
per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro,
transformiĝas en la saman bildon,
de gloro al gloro,
kiel el la Sinjoro la Spirito.

VERSIKLO


Ĉe Vi estas la fonto de vivo.

Kaj en Via lumo ni vidas lumon. – Psa 36, 10

PREĜO


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


O nata lux de lumine


O nata lux de lumine,
Iesu, redemptor sæculi,
dignare clemens supplicum
laudes precesque sumere.

Præ sole vultu flammeus,
ut nix amictu candidus,
in monte dignis testibus
apparuisti conditor.

Vates alumnis abditos
novis vetustos conferens,
utrisque te divinitus
Deum dedisti credere.

Te vox paterna cælitus
suum vocavit Filium,
quem nos fideli pectore
regem fatemur cælitum.

Qui carne quondam contegi
dignatus es pro perditis,
nos membra confer effici
tui beati corporis.

Laudes tibi nos pangimus,
dilectus es qui Filius,
quem Patris atque Spiritus
splendor revelat inclitus. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon,
kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte;
kaj li estis aliformita antaŭ ili. – el Mat, 17, 1-2

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon,
kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte;
kaj li estis aliformita antaŭ ili. – el Mat, 17, 1-2

Dua Antifono


¶ Jen luma nubo superombris ilin;
kaj jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron. – el Mat 17, 5

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jen luma nubo superombris ilin;
kaj jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron. – el Mat 17, 5

Tria Antifono


¶ Dum ili malsupreniris de la monto,
Jesuo ordonis al ili, dirante:
Rakontu al neniu la vizion,
ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. – Mat 17, 9

Kantiko – laŭ 1 Tim 3, 16


¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.

¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.

Kiu elmontriĝis en la karno, *
praviĝis en la spirito.

¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.

Kiu estis vidita de anĝeloj, *
pripredikita ĉe la nacioj.

¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.

Kiu estis prikredita en la mondo, *
prenita supren en gloro.

¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.

Tria Antifono


¶ Dum ili malsupreniris de la monto,
Jesuo ordonis al ili, dirante:
Rakontu al neniu la vizion,
ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. – Mat 17, 9

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 16-17


La Spirito mem kunatestas kun nia spirito,
ke ni estas idoj de Dio;
kaj se idoj, tial heredantoj,
heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo,
se vere ni suferas kun li,
por ke ni estu glorataj kun li.

Responsorio


Gloro kaj majesto estas antaŭ Li. Haleluja. Haleluja.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li. Haleluja. Haleluja.

Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li. Haleluja. Haleluja. – Psa 96, 6

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Aŭdinte la voĉon de la Patro,
la disĉiploj falis sur sian vizaĝon,
kaj tre timis.
Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris:
Leviĝu, kaj ne timu.
Haleluja. – kp. Mat 17, 6-7

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Aŭdinte la voĉon de la Patro,
la disĉiploj falis sur sian vizaĝon,
kaj tre timis.
Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris:
Leviĝu, kaj ne timu.
Haleluja. – kp. Mat 17, 6-7

PREĜADO


Petoj


Salvatórem nostrum, qui in monte ante discípulos mirabíliter transfigurátus est, fidénter deprecémur: Deus noster, illúmina ténebras nostras.

Vi nia Dio, lumigu niajn tenebrojn.

Christe, qui transfigurátus revelásti discípulis tuis resurrectiónem ante passiónem, orámus te pro Ecclésia tua sancta laboránte in necessitátibus mundi,
—ut in tribulatióne semper transfiguretur victóriæ tuæ gáudio.

Christe, qui assumpsísti Petrum cum Iacóbo et Ioánne et dŭísti eos in montem excélsum seórsum, orámus te pro Papa nostro N. et epíscopis,
—ut pópulo tuo in spe resurrectiónis minístrent.

Christe, qui in monte illuminásti fáciem tuam super Móysen et Elíam, orámus te pro Iudæis, pópulo acquisitiónis antíquæ,
—ut ad redemptiónis mereántur plenitúdinem perveníre.

Christe, qui terræ illŭísti, cum glória Creatóris super te orta est, orámus te pro homínibus bonæ voluntátis,
—ut ámbulent in lúmine tuo.

Christe, qui reformábis corpus humilitátis nostræ configurátum córpori claritátis tuæ, orámus te pro frátribus nostris defúnctis,
—ut intrent in glóriam tuam.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj. – Meslibro
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





supren al la komenco de la paĝo