Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

14a de septembro: Gloro de la Kruco ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Septembro > 14. Gloro de la Kruco
Stato: 2020-07-26


Festo:


Gloro de la Kruco




Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. – Gal 6,14

Santa Croce in Gerusalemme, Romo • fotis: Livioandronico2013 • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui Unigénitum tuum crucem subíre voluísti, ut salvum fáceret genus humánum,
præsta, quæsumus, ut,
cuius mystérium in terra cognóvimus, eius redemptiónis præmia in cælis cónsequi mereámur.
Per Dóminum.


→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)


kiam la festo estas dimanĉe


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Vexílla regis pródeunt


Reĝ-insignoj jen leviĝas,
kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias,
sed la kruco grac-radias.

Vundoj kovras korpon Lian,
bruston Lian lanc’ trapikas.
Fluas sango kun la akvo,
Di-indulgon ĝi efikas.

Plenumiĝas vort’ eterna,
de Davida kant’ devena,
ke mond-fame de la arbo
Dio regas, mondon benas.

Arbo bela kaj lucida,
ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita,
Dian korpon portu digne.

Ho feliĉa tiu arbo,
ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto
perdon de l’ infer’ reprenas.

Estu, kruco, salutata,
ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu,
la indulgon al pekantaj.

Triunuo, Vi famiĝu,
tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu
vojon al la venk’ kaj gloro.

latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: anonima, 1985 en Ni vivu laŭeble plej bele, 2001 en ADORU 294, kun alia melodio: KANTU 65

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Krucumito leviĝis el la mortintoj.
Li savis nin.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 147 (146), 1-11


Laŭdu Lin, ĉar estas bone kanti al nia Dio, *
ĉar agrabla estas la glor-kantado.

La Eternulo konstruas Jerusalemon, *
la elpelitojn de Izrael Li kolektas.

Li sanigas la kor-prematojn *
kaj bandaĝas iliajn vundojn.

Li kalkulas la stelojn, *
kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.

Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; *
Lia saĝo estas ne-mezurebla.

La Eternulo altigas la humilulojn; *
sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero. ¶

Kantu al la Eternulo gloradon, *
muziku al nia Dio per harpo.

Li kovras la ĉielon per nuboj, / pretigas por la tero pluvon, *
kreskigas sur la montoj herbon.

Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, *
kaj al la korvidoj, kiuj krias.

Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; *
ne la femuroj de homo al Li plaĉas:

Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, *
kiuj fidas Lian bonecon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Krucumito leviĝis el la mortintoj.
Li savis nin.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Jen la arbo de la vivo
meze en la sankta urbo Jerusalemo!
La folioj de la arbo sanigos la gentojn.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jen la arbo de la vivo
meze en la sankta urbo Jerusalemo!
La folioj de la arbo sanigos la gentojn.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Ne estu fanfarono
krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – el Gal 6, 14

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ne estu fanfarono
krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – el Gal 6, 14

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 1, 23-24


Ni predikas Kriston krucumitan,
por Judoj falilon,
kaj por Grekoj malsaĝon;
sed por la vokitoj mem,
ĉu Judoj aŭ Grekoj,
Kriston la potencon de Dio,
kaj la saĝecon de Dio.

Responsorio


Ĉi signo vidiĝos en la ĉielo, kiam revenos la Sinjoro.

Ĉi signo vidiĝos en la ĉielo, kiam revenos la Sinjoro.

Levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas,

kiam revenos la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉi signo vidiĝos en la ĉielo, kiam revenos la Sinjoro. – kp. Apo 12, 1; el Luk 21, 28

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion,
kaj eniri en sian gloron? – Luk 24, 26

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion,
kaj eniri en sian gloron? – Luk 24, 26

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui per crucem suam nos redémit, fidénter deprecémur: Per crucem exálta nos ad regnum tuum.

Levu nin per kruco al gloro.

Christe, qui teípsum exinanísti, formam servi accípiens, in similitúdinem hóminum factus,
—præsta ut membra Ecclésiæ imiténtur humilitátem tuam.

Christe, qui humiliásti teípsum, factus obœdiens usque ad mortem, mortem autem crucis,
—da servis tuis obœdiéntiam et patiéntiam.

Christe, qui exaltátus es a Deo et accepísti nomen super omne nomen,
—concéde fidélibus tuis perseverántiam usque ad finem.

Christe, cuius in nómine omne genu flectétur cæléstium, terréstrium et infernórum,
—infúnde caritátem homínibus, ut te adórent in pace.

Christe, quem omnis lingua confitébitur Dóminum in glóriam Dei Patris,
—áccipe fratres nostros defúnctos in regnum beatitúdinis perpétuæ.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin. – kp. Joh 12, 32

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kriston, la Reĝon,
kiu por ni suprenleviĝis sur la kruco,
venu, ni adoru lin.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Salve, crux sancta


Salve, crux sancta, salve mundi gloria,
vera spes nostra, vera ferens gaudia,
signum salutis, salus in periculis,
vitale lignum vitam portans omnium.

Te adorandam, te crucem vivificam,
in te redempti, dulce decus sæculi,
semper laudamus, semper tibi canimus,
per lignum servi, per te, lignum, liberi.

Laus Deo Patri sit in cruce Filii,
laus coæquali sit Sancto Spiritui;
civibus summis gaudium et angelis,
honor sit mundo crucis exaltatio. Amen.


latina T: Heribertus Rothemburgensis, † 1042

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jen la kruco de la Sinjoro!
Fuĝu, ĉio kontraŭa!
Venkis la leono el la tribo de Jehuda,
la Markoto de David.
Haleluja. – kp. Apo 5, 5

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jen la kruco de la Sinjoro!
Fuĝu, ĉio kontraŭa!
Venkis la leono el la tribo de Jehuda,
la Markoto de David.
Haleluja. – kp. Apo 5, 5

Dua Antifono


¶ La sankta nomo de la Sinjoro
estas suprenlevita sur la kruco
super ĉielo kaj tero.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 8


Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Vi levis Vian gloron *
super la ĉielon. ¶

Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj *
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,

por kvietigi la malamikon *
kaj la venĝ-emulon. ¶

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, *
la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras? *
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; *
per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; *
ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

ŝafojn kaj bovojn ĉiujn *
kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, *
ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. ¶

Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La sankta nomo de la Sinjoro
estas suprenlevita sur la kruco
super ĉielo kaj tero.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Ho kruco benata,
sole digna porti la Reĝon de la ĉieloj,
la Sinjoron. Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 96 (95)


Kantu al la Eternulo novan kanton; *
kantu al la Eternulo la tuta tero.

Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, *
proklamu de tago al tago Lian savon.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron, *
inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. ¶

Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, *
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; *
sed la Eternulo kreis la ĉielon.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, *
forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. ¶

Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; *
tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; *
alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; *
tremu antaŭ Li la tuta tero. ¶

Diru inter la popoloj: *
La Eternulo reĝas.

Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; *
Li juĝas la popolojn en justeco. ¶

Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, *
bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; *
tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
ĉar Li venas, por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun Sia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ho kruco benata,
sole digna porti la Reĝon de la ĉieloj,
la Sinjoron. Haleluja.

VERSIKLO


Kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto,

tiel devas la Filo de homo esti levita. – Joh 3, 4

Unua Legaĵo – Gal 2, 19 – 3, 7.13-14; 6, 14-16


El la epistolo al la Galatoj

Ĉar per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido? Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas? Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?

Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.

Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo; por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Sed por mi per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

Unua Responsorio


Ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kiu estas al ni savo, vivo kaj resurekto. Per li ni estas savitaj kaj liberigitaj.

Ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kiu estas al ni savo, vivo kaj resurekto. Per li ni estas savitaj kaj liberigitaj.

Jesuo pro la sufero de morto, estas kronita per honoro kaj beleco.

Per li ni estas savitaj kaj liberigitaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kiu estas al ni savo, vivo kaj resurekto. Per li ni estas savitaj kaj liberigitaj. – kp. Gal 6, 14; kp. Heb 2, 9

Dua Legaĵo – Andreas Cretensis


El la Predikoj de la sankta episkopo Andreo el Kreto

La kruco estas la gloro kaj seprenleviĝo de Kristo

Crucis festum celebrámus, per quam ténebræ pulsæ sunt et lumen rédditum. Crucis festum celebrámus, et una cum Crucifíxo in sublíme tóllimur, ut, terra cum peccáto infra relícta, supérna comparémus. Talis est tantáque crucis posséssio, et qui hanc póssidet, póssidet thesáurum. Ego vero id quod ómnium bonórum pulchérrimum est re ac nómine, thesáurum iure appelláverim; in quo, et per quem, et in quem salútis nostræ summa repósita, et prístino státui restitúta est.

Si enim crŭ non foret, Christus crucifíxus non esset. Si crŭ non esset, vita ligno clavis suffíxa non esset. Si ea clavis suffíxa non esset, ex látere fontes immortalitátis, sánguinem et aquam, quæ mundum éxpiant, non fudíssent; peccáti chirógraphum disrúptum non foret, in libertátem assérti non essémus, ligno vitæ non fruerémur, paradísus non patéret. Si crŭ non esset, mors prostráta non esset, inférnus non spoliátus.

Magna ígitur et pretiósa res crŭ est. Magna quidem, quia multa per ipsam bona effécta sunt; et tanto plura, quanto magis Christi miráculis et cruciátibus potióres partes tribuéndæ sunt. Pretiósa vero, quia Dei pássio et tropæum, crŭ est: pássio quidem, ob spontáneam in ipsa passiónis mortem; tropæum autem, quia in ipsa diábolus sauciátus, et cum eo mors devícta est, atque inferórum claustra contríta, et commúnis univérsi orbis salus crŭ facta est.

Hæc et Christi glória appellátur, et Christi exaltátio dícitur. Hæc et calix desiderábilis intellégitur, et cruciátuum, quos pro nobis Christus perpéssus est, conclúsio. Quod vero Christi glória sit crŭ, audi ipsum dicéntem: Nunc clarificátus est Fílius hóminis, et Deus clarificátus est in eo, et contínuo clarificábit eum. Et rursus: Clarífica me, tu, Pater, claritáte quam hábui, ántequam mundus esset, apud te. Et íterum: Pater, clarífica nomen tuum. Venit ergo vox de cælo: Et clarificávi, et íterum clarificábo, illam signíficans, quæ tunc in cruce consecúta est.

Quod autem exaltátio quoque Christi, crŭ sit, áccipe quid ípsemet ait: Quando ego exaltátus fúero, tunc omnes traham ad meípsum. Vides quod glória et exaltátio Christi, crŭ sit.


Originala teksto: Andreas Cretensis, Oratio 10 in Exaltatione sanctæ crucis; en: Patrologia Græca 97, 1018-1019. 1022-1023

Dua Responsorio


Ho kruco admirinda! Ho arbo, en kies branĉoj pendis trezoro, la elaĉeto por la kaptitoj. De sur vi la mondo estas savita per la sango de sia Sinjoro.

Ho kruco admirinda! Ho arbo, en kies branĉoj pendis trezoro, la elaĉeto por la kaptitoj. De sur vi la mondo estas savita per la sango de sia Sinjoro.

Saluton, kruco, al vi, konsekrita per la korpo de Kristo, ornamita per liaj membroj kvazaŭ per perloj.

De sur vi la mondo estas savita per la sango de sia Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho kruco admirinda! Ho arbo, en kies branĉoj pendis trezoro, la elaĉeto por la kaptitoj. De sur vi la mondo estas savita per la sango de sia Sinjoro.

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.




MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Signum crucis mirabile


Signum crucis mirabile
totum per orbem prænitet,
in qua pependit innocens
Christus, redemptor omnium.

Hæc arbor est sublimior
cedris, habet quas Libanus,
quæ poma nescit noxia,
sed ferre vitæ præmia.

Te, Christe, rex piisssime,
huius crucis signaculo
horis, momentis omnibus
munire nos non abnuas,

Ut ore tibi consono
et corde devotissimo
possimus omni tempore
laudes referre debitas.

Patri, tibi, Paraclito
sit æqua, Iesu, gloria,
qui nos crucis victoria
concedis usque perfrui. Amen.


latina T: nekonata verkinto, 10a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La krucon li alpaŝis,
inferon li frakasis,
sin zonis per potenco Dia,
sin levis je la tago tria.

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La krucon li alpaŝis,
inferon li frakasis,
sin zonis per potenco Dia,
sin levis je la tago tria.

Dua Antifono


¶ Brilas la benata kruco,
sur kiu la Sinjoro karne pendis
kaj lavis niajn vundojn per sia sango.

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Brilas la benata kruco,
sur kiu la Sinjoro karne pendis
kaj lavis niajn vundojn per sia sango.

Tria Antifono


¶ Radias la kruco,
per kiu redoniĝis al la mondo la savo.
La kruco venkas, la kruco regas,
la kruco pelas la pekojn for.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Radias la kruco,
per kiu redoniĝis al la mondo la savo.
La kruco venkas, la kruco regas,
la kruco pelas la pekojn for.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Heb 2, 9-10


Jesuon ni vidas,
pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco,
por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.
Ĉar konvenis al Li,
por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas,
alkondukanta multajn filojn al gloro,
perfektigi per suferado la estron de ilia savo.

Responsorio


Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.

Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.

Vi savis la mondon per Via kruco.

Ni laŭdas Vin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin. – ADORU 020

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Vian krucon, Sinjoro, ni adoras,
Vian sanktan resurekton ni laŭdas kaj gloras,
ĉar jen: per la ligno
venas ĝojo en la tutan mondon.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Vian krucon, Sinjoro, ni adoras,
Vian sanktan resurekton ni laŭdas kaj gloras,
ĉar jen: per la ligno
venas ĝojo en la tutan mondon.

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui per crucem suam nos redémit, fidénter deprecémur: Per crucem tuam salva nos, Dómine.

¶ Per via kruco, Sinjoro, vi savu nin.

Fili Dei, qui per signum serpéntis ænei sanásti pópulum Israel,
—prótege nos hódie a morsu peccáti.

Fili hóminis, qui exaltátus es in cruce sicut a Móyse serpens in desérto,
—exálta nos ad gáudia regni tui.

Fili unigénite Patris, qui datus es mundo, ut omnis qui credit in te, non péreat,
—concéde vitam ætérnam quæréntibus fáciem tuam.

Fili dilécte Patris, qui non missus es in mundum ut iúdices mundum, sed ut per te salvétur mundus,
—da fidem propínquis nostris, ne péreant.

Fili ætérne Patris, qui ignem venísti míttere in terram et voluísti ut accendátur,
—præsta, ut faciámus veritátem et veniámus ad lucem.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22




MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Savu nin, Kristo, Savanto, per la forto de la kruco.
Kiu savis Petron en la maro: kompatu nin.

Psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Heb 5, 7-9


Kristo,
en siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto,
kaj aŭdite pro sia pia timo,
tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj

VERSIKLO


Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.

Vi savis la mondon per Via kruco. – ADORU 020

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Savanto de la mondo, savu nin,
vi, kiu per via surkruca sango elaĉetis nin.
Helpu al ni, ni petas vin,
nia Dio.

Psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – el Efe 1, 7-8


En Kristo ni havas la elaĉeton per lia sango,
la pardonon de niaj pekoj,
laŭ la riĉo de lia graco,
kiun li abundigis al ni.

VERSIKLO


La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi,

kantas psalmojn, ho Eternulo, al Via nomo. – kp. Psa 66, 4

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Per via kruco vi savu nin, Kristo, Savanto.
Nian morton vi detruis per via morto,
kaj nian vivon vi renovigis per via reviviĝo. – kp. Meslibro, Paska Prefacio

Psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 1 Pet 1, 18-19


Ne per pereemaj objektoj,
oro aŭ arĝento,
vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero,
kiun vi ricevis de viaj patroj;
sed per multekosta sango,
kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta,
la sango de Kristo.

VERSIKLO


Ĉi signo de la kruco estos sub la ĉielo,

kiam la Sinjoro venos por juĝi.

PREĜO


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Vexílla regis pródeunt


Reĝ-insignoj jen leviĝas,
kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias,
sed la kruco grac-radias.

Vundoj kovras korpon Lian,
bruston Lian lanc’ trapikas.
Fluas sango kun la akvo,
Di-indulgon ĝi efikas.

Plenumiĝas vort’ eterna,
de Davida kant’ devena,
ke mond-fame de la arbo
Dio regas, mondon benas.

Arbo bela kaj lucida,
ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita,
Dian korpon portu digne.

Ho feliĉa tiu arbo,
ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto
perdon de l’ infer’ reprenas.

Estu, kruco, salutata,
ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu,
la indulgon al pekantaj.

Triunuo, Vi famiĝu,
tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu
vojon al la venk’ kaj gloro.

latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: anonima, 1985 en Ni vivu laŭeble plej bele, 2001 en ADORU 294, kun alia melodio: KANTU 65

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ho, kia granda verko de amo:
Mortis la morto en tiu momento,
kiam surkruce mortis la vivo.

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ho, kia granda verko de amo:
Mortis la morto en tiu momento,
kiam surkruce mortis la vivo.

Dua Antifono


¶ Vian krucon, Sinjoro, ni adoras.
Vian gloran pasionon ni honoras.
Vi, kiu suferis por ni, kompatu nin.

Dua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Vian krucon, Sinjoro, ni adoras.
Vian gloran pasionon ni honoras.
Vi, kiu suferis por ni, kompatu nin.

Tria Antifono


¶ Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
Vi savis la mondon per Via kruco. – ADORU 020

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
Vi savis la mondon per Via kruco. – ADORU 020

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 1, 23-24


Ni predikas Kriston krucumitan,
por Judoj falilon,
kaj por Grekoj malsaĝon;
sed por la vokitoj mem,
ĉu Judoj aŭ Grekoj,
Kriston la potencon de Dio,
kaj la saĝecon de Dio.

Responsorio


Ho gloro-plena kruco! Sur vi triumfis la Reĝo de la anĝeloj.

Ho gloro-plena kruco! Sur vi triumfis la Reĝo de la anĝeloj.

Li lavis niajn vundojn per sia sango.

Sur vi triumfis la Reĝo de la anĝeloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho gloro-plena kruco! Sur vi triumfis la Reĝo de la anĝeloj.

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho venko de la kruco!
Ho signo admirinda!
Nin partoprenigu
en la ĉiela triumfo.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho venko de la kruco!
Ho signo admirinda!
Nin partoprenigu
en la ĉiela triumfo.

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui per crucem suam nos redémit, fidénter deprecémur: Per crucem exálta nos ad regnum tuum.

Levu nin per kruco al gloro.

Christe, qui teípsum exinanísti, formam servi accípiens, in similitúdinem hóminum factus,
—præsta ut membra Ecclésiæ imiténtur humilitátem tuam.

Christe, qui humiliásti teípsum, factus obœdiens usque ad mortem, mortem autem crucis,
—da servis tuis obœdiéntiam et patiéntiam.

Christe, qui exaltátus es a Deo et accepísti nomen super omne nomen,
—concéde fidélibus tuis perseverántiam usque ad finem.

Christe, cuius in nómine omne genu flectétur cæléstium, terréstrium et infernórum,
—infúnde caritátem homínibus, ut te adórent in pace.

Christe, quem omnis lingua confitébitur Dóminum in glóriam Dei Patris,
—áccipe fratres nostros defúnctos in regnum beatitúdinis perpétuæ.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21




supren al la komenco de la paĝo