Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

11a de novembro: Marteno el Tours ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Novembro > 11. Marteno el Tours
Stato: 2020-11-10


Memoro:


Sankta Marteno el Tours


Episkopo



Natus est in Pannonia circa annum 316 ex parentibus gentilibus. Baptismo suscepto et militia abdicata, monasterium fundavit apud Locogiacum (Ligugé), in Gallia, ubi vitam monasticam egit, moderante sancto Hilario. Deinde sacerdotio insignitus est et episcopus Turonensis electus. Exemplum boni pastoris præ se ferens, alia monasteria fundavit, clerum erudivit, pauperes evangelizavit. Mortuus est anno 397.

Katedralo de Tours, Francujo • fotis: SpottingHistory • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



Komunaj Tekstoj > Virgulinoj

PREĜO


Dio,
la sankta episkopo Marteno gloris Vin kaj per sia vivo kaj per sia morto.
Novigu la mirindaĵojn de Via graco en nia koro,
por ke nek morto nek vivo apartigu nin de la Via amo. – kp. Rom 8, 38-39
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui in beáto Martíno epíscopo sive per vitam sive per mortem magnificátus es,
ínnova grátiæ tuæ mirabília in córdibus nostris, ut neque mors neque vita separáre nos possit a caritáte tua. Per Dóminum.


→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ VESPERA LAŬDO (2)



INVITATORIO


MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Memorante pri Sankta Marteno
ni laŭdu la Eternulon.





HORO DE LA LEGAĴOJ




MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Iste confessor Domini sacratus


Ĉi konfesoro sankta de l' Sinjoro,
kies solenon festas ĉiu mondo,
ĝoje hodiaŭ iris al misteraj
altoj ĉielaj.

Dum sia vivo en surtera korpo
li estis pia, saĝa kaj modesta.
Sobra li estis, ĉasta kaj kvieta,
ĉiam helpema.

Post lia morto ofte malsanuloj,
kiuj diversa-spece suferadas,
preĝas kun fido apud lia tombo,
trovas saniĝon.

Tial ni ĥore nun ĉi himnon kantas,
por lin honori, por ke li nin helpu,
ke ankaŭ ni kun li eterne ĝuu
ĝojon ĉielan.

Estu la sav', la gloro kaj potenco
al la tronanta en ĉielaj altoj,
kiu direktas nian universon:
Di', la Tri-unu. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2009

Dua Legaĵo – Sulpicius Severus


El la leteroj de Sulpico Severo

Marteno malriĉa kaj modesta

Martínus óbitum suum longe ante præscívit, dixítque frátribus dissolutiónem sui córporis imminére. Intérea causa éxstitit qua Condacénsem diœcésim visitáret. Nam, cléricis inter se Ecclésiæ illíus discordántibus, pacem cúpiens reformáre, licet finem diérum suórum non ignorásset, proficísci tamen ob istíus modi causam non recusávit, bonam hanc virtútum suárum consummatiónem exístimans, si pacem Ecclésiæ rédditam reliquísset.

Aliquándiu ergo in vico illo vel in ecclésia ad quam íerat commorátus, pace inter cléricos restitúta, cum iam régredi ad monastérium cogitáret, víribus córporis cœpit repénte destítui, convocatísque frátribus índicat se iam resólvi. Tum vero mæror et luctus ómnium et vox una plangéntium: «Cur nos, pater, déseris? aut cui nos desolátos relínquis? Invádent gregem tuum lupi rapáces; quis nos a mórsibus eórum, percússo pastóre, prohibébit? Scimus quidem desideráre te Christum, sed salva tibi sunt tua præmia nec diláta minuéntur; nostri pótius miserére, quos déseris».

Tunc ille motus his flétibus, ut totus semper in Dómino misericórdiæ viscéribus affluébat, lacrimásse perhibétur; conversúsque ad Dóminum hac tantum fléntibus voce respóndit: «Dómine, si adhuc pópulo tuo sum necessárius, non recúso labórem; fiat volúntas tua».

O virum ineffábilem, nec labóre victum nec morte vincéndum, qui in nullam se partem prónior inclináverit, nec mori timúerit nec vívere recusárit! Oculis tamen ac mánibus in cælum semper inténtis, invíctum ab oratióne spíritum non relaxábat; et cum a presbýteris, qui tunc ad eum convénerant, rogarétur ut corpúsculum láteris mutatióne releváret: «Sínite, inquit, sínite me, fratres, cælum pótius respícere quam terram, ut suo iam itínere itúrus ad Dóminum spíritus dirigátur». Hæc locútus diábolum vidit, prope assístere. «Quid hic, inquit, astas, cruénta béstia? nihil in me, funéste, repéries; Abrahæ me sinus récipit».

Cum hac ergo voce spíritum cælo réddidit. Martínus Abrahæ sinu lætus excípitur. Martínus pauper et módicus cælum dives ingréditur.


Originala teksto: Sulpicius Severus, Epistola 3, 6. 9-10. 11. 14-17. 21; en: SCh 133, 336-344

Dua Responsorio


Kia sanktulo! Nek ruze fraŭdanta, nek antaŭjuĝanta, nek kondamnanta. En lia buŝo estis nur Kristo, nur paco, nur mizerikordo.

Kia sanktulo! Nek ruze fraŭdanta, nek antaŭjuĝanta, nek kondamnanta. En lia buŝo estis nur Kristo, nur paco, nur mizerikordo.

Kia viro! Ne venkita de la taga laboro, nek de la morto. Morti li ne timis, vivi li ne rifuzis.

En lia buŝo estis nur Kristo, nur paco, nur mizerikordo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kia sanktulo! Nek ruze fraŭdanta, nek antaŭjuĝanta, nek kondamnanta. En lia buŝo estis nur Kristo, nur paco, nur mizerikordo.




MATENA LAŬDO


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Martine, par apostolis


Apostoleske brilas vi,
Marteno, korfavoru nin.
Vi vivi por la disĉiplar'
aŭ morti pretis, aŭdu nin.

Samkiel tiam, ankaŭ nun
la estrojn dotu vi per klar',
la eklezion per renom',
sed la Satanon per senfort'.

Vi vekis homojn el la mort':
elŝiru nin el nia pek'.
Dividis la mantelon vi:
nin volu vesti per justec'.

Vi, kontraŭvole episkop'
kun granda eklezia glor',
la pontifikojn helpu nun,
ke ili servu kiel vi.

La Tri-unuan gloras ni,
samkiel kredis Lin Marten'.
Ensemu ties fidon Di'
en nin, efikan per la far'. Amen.

latina T: Odo el Cluny († 942) • E: Albrecht Kronenberger 2009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Marteno, sacerdoto de Dio,
apertas al vi la regno ĉiela.

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Marteno, sacerdoto de Dio,
apertas al vi la regno ĉiela.

Dua Antifono


¶ Liaj okuloj kaj manoj restis levitaj ĉielen.
Lia spirito, neniam venkita, senlace preĝadis.
Haleluja.

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Liaj okuloj kaj manoj restis levitaj ĉielen.
Lia spirito, neniam venkita, senlace preĝadis.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Marteno, malriĉa kaj modesta,
riĉa eniras la ĉielon,
kaj ĝojas sur la sino de Abrahamo.
Haleluja. – kp. Luk 16, 23

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Marteno, malriĉa kaj modesta,
riĉa eniras la ĉielon,
kaj ĝojas sur la sino de Abrahamo.
Haleluja. – kp. Luk 16, 23

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 13, 7-8


Memoru viajn regintojn,
kiuj parolis al vi la vorton de Dio;
kaj ilian fidon imitu,
pripensante la finon de ilia vivmaniero.
Jesuo Kristo estas la sama
hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.

Responsorio


Sur viaj muregoj, ho Jerusalemo, Mi starigis gardistojn.

Sur viaj muregoj, ho Jerusalemo, Mi starigis gardistojn.

Por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu,

Mi starigis gardistojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sur viaj muregoj, ho Jerusalemo, Mi starigis gardistojn. – el Jes 62, 6

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kia sankta viro,
kies animo posedas la paradizon!
Tial jubilas la anĝeloj,
ĝojas la ĉefanĝeloj,
himnas la ĥoro de la sanktuloj,
kaj la aro de la virgulinoj invitas:
Restu ĉe ni eterne!

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kia sankta viro,
kies animo posedas la paradizon!
Tial jubilas la anĝeloj,
ĝojas la ĉefanĝeloj,
himnas la ĥoro de la sanktuloj,
kaj la aro de la virgulinoj invitas:
Restu ĉe ni eterne!

PREĜADO


Petoj


Christo, bono pastóri, qui pro suis óvibus ánimam pósuit, laudes grati exsolvámus et supplicémus, dicéntes: Pasce pópulum tuum, Dómine.

¶ Paŝtu, Sinjoro, Vian popolon.

Christe, qui in sanctis pastóribus misericórdiam et dilectiónem tuam dignátus es osténdere,
—numquam désinas per eos nobíscum misericórditer ágere.

Qui múnere pastóris animárum fungi per tuos vicários pergis,
—ne destíteris nos ipse per rectóres nostros dirígere.

Qui in sanctis tuis, populórum dúcibus, córporum animarúmque médicus exstitísti,
—numquam cesses ministérium in nos vitæ et sanctitátis perágere.

Qui, prudéntia et caritáte sanctórum, tuum gregem erudísti,
—nos in sanctitáte iúgiter per pastóres nostros ædífica.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Dio,
la sankta episkopo Marteno gloris Vin kaj per sia vivo kaj per sia morto.
Novigu la mirindaĵojn de Via graco en nia koro,
por ke nek morto nek vivo apartigu nin de la Via amo. – kp. Rom 8, 38-39
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22




VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Iste confessor Domini sacratus


Ĉi konfesoro sankta de l' Sinjoro,
kies solenon festas ĉiu mondo,
ĝoje hodiaŭ iris al misteraj
altoj ĉielaj.

Dum sia vivo en surtera korpo
li estis pia, saĝa kaj modesta.
Sobra li estis, ĉasta kaj kvieta,
ĉiam helpema.

Post lia morto ofte malsanuloj,
kiuj diversa-spece suferadas,
preĝas kun fido apud lia tombo,
trovas saniĝon.

Tial ni ĥore nun ĉi himnon kantas,
por lin honori, por ke li nin helpu,
ke ankaŭ ni kun li eterne ĝuu
ĝojon ĉielan.

Estu la sav', la gloro kaj potenco
al la tronanta en ĉielaj altoj,
kiu direktas nian universon:
Di', la Tri-unu. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kia viro!
Ne venkita de la taga laboro, nek de la morto.
Morti li ne timis, vivi li ne rifuzis.

Unua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kia viro!
Ne venkita de la taga laboro, nek de la morto.
Morti li ne timis, vivi li ne rifuzis.

Dua Antifono


¶ Dio,
se mi ankoraŭ estas necesa por Via popolo,
mi ne rifuzos labori.
Fariĝu Via volo. – el Mat 6, 10

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dio,
se mi ankoraŭ estas necesa por Via popolo,
mi ne rifuzos labori.
Fariĝu Via volo. – el Mat 6, 10

Tria Antifono


¶ La episkopo Marteno migris for el tiu ĉi tempo.
Li vivas en Kristo
kiel juvelo de la sacerdotoj.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La episkopo Marteno migris for el tiu ĉi tempo.
Li vivas en Kristo
kiel juvelo de la sacerdotoj.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 5, 1-4


La presbiterojn do inter vi mi admonas,
estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo
kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:
Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin,
ne devige, sed volonte, laŭ Dio;
ne pro avideco, sed bonvole;
ne kvazaŭ sinjorante super la heredo,
sed fariĝante ekzemploj al la grego.
Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Responsorio


Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo.

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo.

Li demetis sian vivon por la ŝafoj.

Li insiste preĝas por la popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiu estas amiko de siaj fratoj. Li insiste preĝas por la popolo. – el 2 Mak 15,14; el Joh 10,11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kia sankta pontifiko!
El tuta koro li amis Kriston, la Reĝon,
sen timi la potencon de mondaj regantoj.
Kia sanktega homo!
Eĉ se lin ne mortigis la glavo de persekutanto,
li tamen ne malhavas la palmon de la martiriĝo.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kia sankta pontifiko!
El tuta koro li amis Kriston, la Reĝon,
sen timi la potencon de mondaj regantoj.
Kia sanktega homo!
Eĉ se lin ne mortigis la glavo de persekutanto,
li tamen ne malhavas la palmon de la martiriĝo.

PREĜADO


Petoj


Christum, pro homínibus pontíficem constitútum in iis quæ sunt ad Deum, dignis láudibus celebrémus, humíliter deprecántes: Salvum fac pópulum tuum, Dómine.

¶ Savu, Sinjoro, Vian popolon.

Qui Ecclésiam tuam per sanctos et exímios rectóres mirabíliter illustrásti,
—fac ut christiáni eódem semper lætificéntur splendóre.

Qui, cum sancti te pastóres sicut Móyses orárent, pópuli peccáta dimisísti,
—per intercessiónem eórum Ecclésiam tuam contínua purificatióne sanctífica.

Qui sanctos tuos unxísti in médio fratrum et Spíritum tuum in illos direxísti,
—reple Spíritu Sancto omnes pópuli tui rectóres.

Qui pastórum sanctórum ipse posséssio exstitísti,
—tríbue nullum ex iis, quos sánguine acquisísti, sine te manére.

Qui, per Ecclésiæ pastóres, vitam ætérnam óvibus tuis præstas, ne rápiat eas quisquam de manu tua,
—salva defúnctos, pro quibus ánimam tuam posuísti.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
la sankta episkopo Marteno gloris Vin kaj per sia vivo kaj per sia morto.
Novigu la mirindaĵojn de Via graco en nia koro,
por ke nek morto nek vivo apartigu nin de la Via amo. – kp. Rom 8, 38-39
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21




supren al la komenco de la paĝo