Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

23a de novembro: Klemento la 1a ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Novembro > 23. Klemento la 1a
Stato: 2020-08-01


Memoro libervola:


Sankta Klemento la 1a


Papo kaj Martiro



Clemens tertius post Petrum Romanam rexit Ecclesiam sub finem sæculi I. Præclaram scripsit ad Corinthios epistolam ad pacem et concordiam inter illos firmandam.

San Clenente, Romo • fotis: Dudva • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



Komunaj Tekstoj > Martiroj
aŭ:
Komunaj Tekstoj > Paŝtistoj


PREĜO


###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Omnípotens sempitérne Deus,
qui in ómnium sanctórum tuórum es virtúte mirábilis,
da nobis in beáti Cleméntis ánnua commemoratióne lætári,
qui,
Fílii tui sacérdos et martyr,
quod mystério gessit, testimónio comprobávit,
et quod prædicávit ore, confirmávit exémplo.
Per Dóminum.



HORO DE LA LEGAĴOJ


Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento al la Korintanoj

Mirindaj estas la donacoj de Dio

Kiel feliĉaj kaj admirindaj estas la donoj de Dio, ho plej karaj! Vivo en senmorto, brilo en justeco, vero en nekaŝemo, fido en konfido, sinregado en sanktigo: kaj ĉio ĉi sub nia kompreno. Kio do estas preparata por tiuj, kiuj atendas? La Kreinto kaj Patro de la eterneco, la Absolute Sankta, nur Li scias, kiom estas kaj kia estas ilia belo. Ni do luktu, por ke ni troviĝu inter tiuj, kiuj pacience atendas Lin, por ke ni ricevu la donacojn promesitajn.

Sed, miaj karaj, kiel do tio efektiviĝos? Se nia menso en fido fiksiĝis je Dio, se ni serĉas tion, kio estas agrabla kaj akceptebla al Li, se ni plenumas tiujn aferojn, kiuj decas al Lia neriproĉebla volo, kaj sekvas la vojon de la vero, forĵetante de ni ĉiun maljuston, kalumniojn, klaĉojn, kverelojn, malicojn, ruzojn, flustrojn, malamatecon ĉe Dio, arogantecon, fieron, vantecon kaj malamon je fremduloj.

Tio estas la vojo, miaj karaj, laŭ kiu ni trovis nian saviĝon: Jesuo Kristo, la ĉefpastro de niaj oferoj, la patrono kaj helpanto de nia malforto. Per li ni fikse rigardas la altaĵon de la ĉieloj; per li ni kontemplas kvazaŭ en spegulo lian senmakulan kaj suverenan vizaĝon; per li la okuloj de nia koro malfermiĝis; per li nia stulta kaj obskurigita menso eksaltas al la lumo; per li la Sinjoro volas, ke ni gustumu el la senmorta scio, kiu estante elbrilo de Lia gloro, tiom pli granda estas ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.

Ni do soldatservu, viroj-fratoj, kun ĉiu seriozo sub liaj seneraraj ordonoj. La grandaj ne povas ekzisti sen la malgrandaj, nek la malgrandaj sen la grandaj; en ĉio estas ia miksiĝo, kaj en tio estas utilo. Ni prenu nian korpon kiel ekzemplon: la kapo sen la piedoj estas nenio, tiel same la piedoj sen la korpo; eĉ la plej etaj membroj de nia korpo estas necesaj kaj utilaj por la tuto de la korpo; evidente, ĉiuj konsentas en reciproka dependeco kaj submetiĝo, por ke la tuta korpo vivu.

Tiel nia tuta korpo do estu sana en Kristo Jesuo, kaj ĉiu homo submetiĝu al sia najbaro, konforme al la graco ricevita. La forta prizorgu la malfortan, kaj la malforta respektu la fortan. La riĉa subtenu la malriĉan; kaj la malriĉa danku al Dio, ĉar Tiu donis al li iun, per kiu liaj bezonoj estu satigitaj. La saĝulo montru sian saĝecon, ne per vortoj, sed per bonaj agoj. La humilulo ne atestu pri si mem, sed lasu, ke lia najbaro atestu pri li. Ĉar ĉion ni ricevis de Li, ni devas danki Lin. Al Li estu la gloro por eterna eterneco. Amen.

Originala teksto: Clemens, 1 Kor 35, 1-5; 36, 1-2; 37, 1. 4-5; 38, 1-2. 4; en: Funk 1, 105-109 • Esperanta traduko el la latina: Gerrit Berveling, 2020 en: KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Jen saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko. Trompo ne troviĝis en lia buŝo. Dio elektis lin, ke li estu pastro por la Eternulo.

Jen saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko. Trompo ne troviĝis en lia buŝo. Dio elektis lin, ke li estu pastro por la Eternulo.

Jen ĉefpastro, kiu en siaj tagoj plaĉis al Dio, kaj kiu sin montris virta.

Dio elektis lin, ke li estu pastro por la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko. Trompo ne troviĝis en lia buŝo. Dio elektis lin, ke li estu pastro por la Eternulo. – kp. Mat 7, 24; 1 Pet 2, 22; 1 Sam 2, 28; Sir 44, 17


supren al la komenco de la paĝo