Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

KANTU – Kristanaj kaj nereligiaj kantoj en Esperanto


Stato: 2017-12-19

La libro KANTU servu prefere por dokumenti mian laboron post ADORU, kaj por savi ĝin el la efemereco de la interreto.
La kantoj unuope troviĝas (aŭ troviĝos!) ankaŭ sub KRISTANAJ KANTOJ en ĉi tiu interreta portalo.


Kovrilo: Albrecht Kronenberger kaj Eldonejo Gmeiner, uzante ne-licenc-bezonan foton el Wikimedia Commons

Jen la bibliografiaj indikoj:


Albrecht Kronenberger
KANTU – Kristanaj kaj nereligiaj kantoj en Esperanto
Eldonejo Gmeiner, Meßkirch, Germanujo, 2017
ISBN 978-3-8392-2191-4

Eldon-kvanto: 300
388 paĝoj, 130 x 210 x 33 mm, 625g

Prezo: 12 €
Pakumo- kaj sendokostoj:
ene de Germanujo 2 € por ĉiu unuopa libro
eksterlanden minimume 7 €

Mendebla ĉe libroservoj aŭ ĉe albrecht.kronenberger***t-online.de
Ne forgesu indiki vian poŝtan adreson!

Jen la tuta teksto sen notoj:


Tie ĉi vi povas malfermi aŭ elŝuti (laŭ la preferoj de via retumilo) la tutan tekston de KANTU kiel pdf-dosieron. Vi povas traserĉi ĝin (kio kun notoj ne eblus), ekzemple por prepari Diservojn.

La dosiero apartenas al la ne-publika parto de nia portalo. Do vi unue devas ensaluti per la pasvorto.


KANTU – La tuta teksto, 2MB


Jen ĝojiga aldonaĵo:


Ege ĝojigis min Ilona Koutny kaj Humphrey Tonkin, prezentante mian libron tiel gaje.
Fotis Bengt Olof Åradsson 2017 en Poznań.



Dankegon al ĉiuj tri!
Albrecht



supren al la komenco de la paĝo