Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Francisko el Asizo


Stato: 2020-10-14

La Simpla Preĝo de S-ta Francisko


Min faru ilo, ho Sinjor', de Via paco,
ke mi amon donu, kie malam',
ke mi pardonu, kie ofendado,
ke mi kunligu malpacantojn,

ke mi la veron diru, kie trompa ŝajn',
ke mi konfidon semu, kie premas dub',
ke mi esperon veku en la malesper',
ke Vian lumon ekbruligu mi en nigra nokt', ke mi donu ĝojon, kie loĝas plor'.

Ho, lasu min strebi:
ne por esti konsolata, sed ke mi aliajn konsolu;
ne por esti komprenata, sed ke mi aliajn ja komprenu;
ne ke estu mi amata, sed ke mi aliajn amadu.

Ĉar kiu donas, mem ricevos;
kiu sin forgesas, trovos;
pardoninton Di' pardonos;
kiu mortas, iros al vivo eterna.


ADORU 539 • Francisko • fotis: Parzi • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0




Eksteraj ligiloj:

Tekstoj pri Sankta Francisko – sur la paĝaro de IKUE




supren al la komenco de la paĝo