Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Francisko el Asizo


Stato: 2020-10-14

La Suno-Himno de S-ta Francisko


Plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro!
Viaj estas la laŭdoj, gloro kaj honoro, kaj ĉiuj benoj.
Nur al Vi, Plejalta, ili konvenas
kaj neniu homo estas inda Vin nomi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
kun ĉiuj Viaj kreaĵoj,
precipe kun la sinjoro frato Suno,
kiu portas tagon,
kaj Vi lumas per ĝi;
kaj ĝi estas bela kaj brilege radianta,
kaj Vi, Plejalta, per la Suno parolas al ni.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro fratino Luno kaj la steloj,
kiujn Vi formis helaj sur la ĉielo,
multvaloraj kaj belaj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro frato Vento
kaj pro aero:
nuba, serena,
kaj pro ĉiu vetero,
per kiu Vi donas viv-tenon al Viaj kreaĵoj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro fratino Akvo,
kiu estas tre utila,
multvalora kaj humila,
pura kaj trinkebla.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro frato Fajro,
per kiu Vi lumigas la nokton,
kaj ĝi estas bela,
gaja, forta kaj fortiganta.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro fratino nia Patrino Tero,
kiu viv-tenas nin kaj regas,
kaj produktas diversajn fruktojn,
kaj kolorajn florojn,
kaj herbojn sanigajn.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
de tiuj homoj, kiuj pardonas pro Via amo,
kaj suferas malsanojn kaj dolorojn;
beataj tiuj, kiuj suferas trankvile,
ĉar ili estos kronataj de Vi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro mia fratino, la Morto de mia korpo,
kiun neniu vivanta homo povas eviti.
Ve al tiuj, kiuj mortos senpente, en la morto-meritaj pekoj! –
Beataj tiuj, kiuj troviĝas en Viaj tre sanktaj manoj,
ĉar la dua morto ne trafos ilin.

Ĉiu kreaĵo laŭdu kaj benu mian Sinjoron,
kaj danku, kaj honoru Lin kun granda humileco.


ADORU 005.17 • Francisko • fotis: Parzi • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0




Ekstera ligilo:

Tekstoj pri Sankta Francisko – sur la paĝaro de IKUE




supren al la komenco de la paĝo