Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

La Rozario


Stato: 2020-10-20
Ĝi ligas nin kun la vivo, la pasiono kaj la gloro de Jesuo.
Per la ripeto estiĝas etoso de medito.
Kiel Maria, oni povas movi la misterojn de la kredo en sia koro.



La Rozario




Oni preĝu la rozarion laŭ la loka kutimo aŭ jene:


La Enkonduko:


En la nomo de la Patro …

Mi kredas je Dio …

Gloro al la Patro …

Patro nia …

Saluton, Maria …

tri fojojn, kun jenaj aldonoj post «Jesuo»:

… kiu en ni obligu la kredon
… kiu en ni fortigu la esperon
… kiu en ni flamigu la amon

Gloro al la Patro …


La Kvin Partoj:


Ĉiun parton oni preĝas jene:

Patro nia …

Saluton, Maria …

dek fojojn, kun la aldono post «Jesuo»

Gloro al la Patro …

Jen la aldonoj post «Jesuo»:

La Ĝojaj Misteroj


… kiun vi, ho Virgulino, koncipis de la Sankta Spirito
… kiun vi, ho Virgulino, portis al Elizabeta
… kiun vi, ho Virgulino, naskis en Betleĥemo
… kiun vi, ho Virgulino, prezentis en la templo
… kiun vi, ho Virgulino, retrovis en la templo

La Lumaj Misteroj


… kiu baptiĝis de Johano en Jordano
… kiu elmontris sin dum la nupto en Kana
… kiu proklamis al ni la regnon de Dio
… kiu transfiguriĝis sur la monto
… kiu donacis al ni la eŭkaristion

La Doloraj Misteroj


… kiu por ni ŝvitis sangon
… kiu por ni estis skurĝata
… kiu por ni estis dorno-kronita
… kiu por ni portis la krucon
… kiu por ni estis krucumita

La Gloraj Misteroj


… kiu leviĝis el la mortintoj
… kiu supreniris en la ĉielon
… kiu sendis al ni la Sanktan Spiriton
… kiu vin, ho Virgulino, prenis en la ĉielon
… kiu vin, ho Virgulino, kronis en la ĉielo



ADORU 004.5 nun kun la lumaj misteroj de 2002




Ekstera ligilo:

Tekstoj pri Sankta Maria – sur la paĝaro de IKUE




supren al la komenco de la paĝo